spageto

8 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jun 4, 2021, 7:59:42 AM6/4/21
to °listo 'lbl'
vilhelmo proponas la linion:

spaget-o --> italaj longnudeloj (lau la ĉina nomo)

ĉi tei indas diskuti pri la piva formo spagetoj kaj pri la plej baza radiko: ĉu nudeloj?

amike

renato

--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Leo De Cooman

unread,
Jun 4, 2021, 2:40:56 PM6/4/21
to la-bona...@googlegroups.com
Ni verŝajne traktu ĉiujn pastaĵojn samtempe: makaronoj, vermiĉeloj, .... , nudeloj
Ĉu ekzemple "pastotuboj" estas akceptebla vorto por makaronoj?

Amike salutas Leo


Op 4/06/2021 om 13:59 schreef Renato Corsetti:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAPZN%3DFNDy7nOnEiCLGDBiQ3Nvs_cHVXGyObN%3DE5easgc1mJXdA%40mail.gmail.com.


Virusvrij. www.avg.com

ro-esp

unread,
Jun 4, 2021, 6:22:14 PM6/4/21
to la bona lingvo


Op vrijdag 4 juni 2021 om 20:40:56 UTC+2 schreef Leo De Cooman:
Ni verŝajne traktu ĉiujn pastaĵojn samtempe:

Mi opinias ke ne. Nomi nudelojn "pasta" estas laú mi malbonvena usonismo. Por mi, "pasto" estas io ŝmirebla, ekzemple ĉokoladpasto kiun mi ŝmiras sur panon, aú silikon-pasto. Picoj, tortoj kaj panoj faratas el pasto
 
makaronoj, vermiĉeloj, .... , nudeloj

Nudeloj estas la ĝenerala vorto por spagetoj, macaroni, farfalle, vermiĉeloj, udon-nudeloj, riznudeloj (mi fang/hoen),

 
Ĉu ekzemple "pastotuboj" estas akceptebla vorto por makaronoj?

Deegbuizen, Teigrohre, doughtubes... Mi opinias ke ne


                                        ĝis, Ronaldo N
 

BertoSchumann

unread,
Jun 5, 2021, 8:36:35 AM6/5/21
to la bona lingvo
Oni ni limigu la vorton pasto aŭ pastaĵo nur por nudeloj k.s ĉar el pasto oni faras multon alian: pano, dolĉa kuko, pico, sala kaj dolĉa patkuko.

Oni ne uzu nomon de urbo aŭ lando (kiel "italaj" longnudeloj), ĉar neniu scias kiu homo/urbo/lando faris la unuan tian nudelon.
Manĝaĵoj havas tian precizigan aldonon precipe ĉar tie ekzistis la unua granda fabriko kiu multe fabrikis kaj komercis internaciskale.
En pasinta jarcento, Usono laŭdire multan inventis, sed fakte nur bone komercis aferojn kiuj originas el Eŭropo (kiel Haloveno)

Tirifto

unread,
Jun 5, 2021, 9:17:31 AM6/5/21
to la-bona...@googlegroups.com
Le Fri, 4 Jun 2021 15:22:14 -0700 (PDT),
ro-esp <ro-...@dds.nl> a écrit :

> Op vrijdag 4 juni 2021 om 20:40:56 UTC+2 schreef Leo De Cooman:
>
> > Ni verŝajne traktu ĉiujn pastaĵojn samtempe:
> >
>
> Mi opinias ke ne. Nomi nudelojn "pasta" estas laú mi malbonvena
> usonismo. Por mi, "pasto" estas io ŝmirebla, ekzemple ĉokoladpasto
> kiun mi ŝmiras sur panon, aú silikon-pasto. Picoj, tortoj kaj panoj
> faratas el pasto

En la ĉeĥa, oni diras »těstovina«, kiu proksimume egalas al »pastaĵo«
(eble »pastaĵumo«). Mi pensas, ke »pastaĵo« estas akceptebla nomo; la
amplekso de tiu vorto ja multe pli vastas, sed elekti pli precizan
parton de tiu amplekso pro kutimo ŝajnas al mi akcepteble. Same oni
faras pri »ĉirkaŭbrako«, »efikeco«, »respondeco«, »terpomo«, ktp.

Plie temas pri pli proksima asocio: picoj kaj tortoj estas faritaj el
pasto, sed oni kutimas kombini plurajn diversajn pastojn (por torto) aŭ
surmeti diversajn, tute aliajn manĝaĵojn (por ambaŭ). Male, pastaĵo
estas farita el pasto kaj el nenio alia.

> > Ĉu ekzemple "pastotuboj" estas akceptebla vorto por makaronoj?
> >
>
> Deegbuizen, Teigrohre, doughtubes... Mi opinias ke ne

Eble »pastaĵtuboj«, »tuba pastaĵo«, aŭ (kuntekste) simple »tuboj«?

Ree pri la ĉeĥa, mi atestas, ke oni ja nomas kelkajn oftajn specojn de
pastaĵo propre, laŭ ĉiutagaj oj: ekzemple »genuetoj«, »bantoj«,
»bobeloj«, ktp. Tial se oni trovus por iu speco facile asocieblan
nomon, tiu probable uzindus en Esperanto, miaopinie.

> ĝis, Ronaldo N

Ĉion bonan
// Tirifto

noammohr

unread,
Aug 31, 2025, 11:52:19 PM (8 days ago) Aug 31
to la bona lingvo
Jen alia malnova diskuto, kiu ne havis rezulton en la simpligo.

Mi sendis "spageto → pastaĵo" al Facebook, kaj ricevis plendojn:
  • Gabriel Straußen: Ĉu "pastaĵo" konsistigas ĉiuspecajn pastojn? Mi kredas ke la spagetoj, taljateloj, ravioloj, njokoj, ktp. estas diversaj pastaĵoj. .... Bone, la nomo de la pastaĵo “spaghetti” venas de la itala “spaghetto”, ke signifas “eta(n) ŝnuro(n)”, mi propozas “ŝnuretpastaĵo”-n aŭ alia simila vorto kun la vorto “ŝnur-”.
  • Keith Bowes: "Laŭ mi "spagetoj" estas tute bonstila.”
  • Nyegosh Dube: ""Pastaĵo" estas ĝenerala nomo. Kial Esperanto ne uzu internacian vorton kiel "spageto" por tiu specifa formo de pastaĵo?"
Mi samopinias. Ŝajne ĉiu lingvo uzas “spagetoj” krom la ĉina, do mi proponas forigi la linion. (Same pri makaronoj.)

Se ni tamen simpligas ĝin, ni uzu ondon, ne saĝon. 
  • Ŝnuretpastaĵo estas pli bona simpligo. (Aŭ eble ŝnurpastaĵo, tiel ke spaghettini estu ŝnuretpastaĵo aŭ ŝnurpastaĵeto, aŭ eble maldika ŝnurpastaĵo.) 
  • PIV priskribas "fadenformaj pastaĵoj", kaj ankaŭ tio eblas. 
  • La ideo de Renato, "italaj longnudeloj", estas tre klara laŭ mi. Ne gravas, ke aliaj landoj havas similajn nudelojn -- spagetoj specife estas italstilaj.
Sed mi konfesas, ke mi ne vere komprenas la diferencon inter nudeloj kaj vermiĉeloj, aŭ inter tiuj kaj ĉi tiu malvasta senco de pastaĵo.

Kaj se ni simpligas ĝin, mi ankaŭ akceptas la proponojn de Leo kaj Tirifto: 
  • makaronoj → tubpastaĵo, tuba pastaĵo, pastaĵtuboj

JFB-Mikro.fr

unread,
Sep 1, 2025, 2:39:59 AM (8 days ago) Sep 1
to la-bona...@googlegroups.com
Pri "spagetti " mi uzas 'snuretmeno', ĉar por mis pastaĵo estas nur la miksaĵo de faruno kun lfluidaĵoj, kiel akvo, ovo, ktp. Oni konas la vorton 'ramen'  ( 拉麺 ) , 'men'  signifas 'nouille' kaj anstataŭ uzi pastaĵo au 'nudelo' estus pli interese por Esperanto envortarigi la radiko 'men'. Tiel oni iomete ĉesu opinii ke nur la Eŭropaj lingvoj estas universalaj. la ĉina vorto estas 'mian' anstataŭ 'men'. Sed 'mian' estas por ni problemo.


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Sep 1, 2025, 3:28:29 AM (8 days ago) Sep 1
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "spagetoj" estas tute bone konata internacie. Se JFB volas uzi "meno", li faru, sed bonvolu ne proponi tion al La Bona Lingvo. Tiaj proponoj igus nian laboron senvalora, ĉar neniu plu prenus ĝin serioze.

Laŭ mi ni forigu la linion el la retejo. 

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Sep 1, 2025, 9:03:12 AM (8 days ago) Sep 1
to la-bona...@googlegroups.com

Anstataŭ "fadenformaj" mi preferus "dratformaj" pastaĵoj en PIV (mi sciigis al PPeeraerts).

Ĉu mi preparu dratpastaĵojn?

Amike salutas Leo


Op 1/09/2025 om 05:52 schreef noammohr:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Sep 1, 2025, 1:20:53 PM (8 days ago) Sep 1
to la-bona...@googlegroups.com
On Mon, 1 Sept 2025 at 15:03, 'Leo De Cooman' via la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com> wrote:

Anstataŭ "fadenformaj" mi preferus "dratformaj" pastaĵoj en PIV (mi sciigis al PPeeraerts).

Vi pravas. Ĉar ili estas rigidaj, almenaŭ antaŭ la kuirado, spagetoj pli similas al dratoj ol fadenoj. Estus malpli facile difini, al kio ili similas post la kuirado. Verŝajne al lumbrikoj.

Anna 

 

Leo De Cooman

unread,
Sep 1, 2025, 2:52:59 PM (8 days ago) Sep 1
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, al palaj lumbrikoj. Sed mi ne volus anonci, ke mi preparos lumbrikpastaĵojn     :-)

Amike salutas Leo


Op 1/09/2025 om 19:20 schreef lowenstein, anna:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages