Manufakturo

4 views
Skip to first unread message

lowenstein, anna

unread,
Nov 30, 2025, 12:23:19 PM (6 days ago) Nov 30
to la-bona...@googlegroups.com
Mi estis ŝokita legi jenan afiŝon en Facebook de Ĉina Radio: "Donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo montris dimanĉe, ke la indico de aĉet-administrantoj de la ĉina manufaktura sektoro kalkuliĝis al 49,2 en novembro, kreskante je 0,2 procentoj kompare kun la antaŭa monato."

La tuta frazo ŝajnas al mi kiel io verkita en la angla kaj poste esperantigita kun minimumaj ŝanĝoj, sed aparte ŝokis min la vorto "manufaktura". Mi volis skribi ion pri tio en la komentoj, sed unue mi kontrolis en PIV. Kaj efektive la vorto ne nur aperas en PIV, sed eĉ apartenas al la 2a OA. Aliflanke, ĝi ne aperas en La Bona Lingvo.

Mi proponas:
manufakturi --> produkti, fabriki.

Jen la difino laŭ PIV:

manufaktur2o. Granda laborejo, kie oni produktas pogrande komercaĵojn el krudaj materialoj.  fabriko.
manufakturi (tr) Produkti en manufakturo: manufakturi tolaĵojn.

Vi rimarkas, ke manufakturo laŭ PIV eĉ ne estas produktado, sed produktejo, laborejo, fabriko.

Anna
--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Noam Mohr

unread,
Dec 1, 2025, 12:38:10 PM (5 days ago) Dec 1
to la-bona...@googlegroups.com

ReVo diras, ke manufakuro temas pri "precipe per mana aŭ po-peca prilaboro" kaj klarigas: "Kun la abunda enkonduko de maŝinoj kaj amasa produktado manufakturoj transformiĝis al fabrikoj kaj uzinoj." 

Uzoj en la Tekstaro ofte faras tiun distingon, ekz:

Mi vizitis ankaŭ “fabrikon” de sapo... Mi metis la vorton fabriko en citilojn, ĉar ĝi fakte estas manufakturo.
 
Tiel, “pasivaj” civitanoj povis aktive servi la interesojn de la proprietuloj de fabrikoj kaj manufakturoj.

Sed la uzoj ŝajnas ofte samsignifaj kun fabriko, klare ne pri "permana aŭ po-peca prilaboro":

"Eksportoj de usonaj manufakturaĵoj kaj servoj al Meksiko kaj Kanado estas kreskintaj pli malrapide de post NAFTA"
 
"Ĝi produktas nur 1,8% de la manufaktura aldonvaloro (triono de la industriaj dungoj de Sud-Koreujo sola)."
 
"Eĉ se vi trovas produkton sen plasto, ĝia manufakturado estas uzinta multajn resursojn (ekz. kupron kaj arĝenton en elektronikaĵoj)."


Do mi proponas ankaŭ simpligi la oficialigitan bazformon, la o-vorton:

  • manufakturo -> (kiam ne temas pri permana prilaboro) fabriko, produktejo



--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CADVoLfSDYjdMe8eKgMcC3h2LgM6HDCigafnF%3D7%2BShzA9_57yOA%40mail.gmail.com.

lowenstein, anna

unread,
Dec 1, 2025, 1:13:27 PM (5 days ago) Dec 1
to la-bona...@googlegroups.com
Persone mi trovas la vorton neakceptebla, ankaŭ kiam temas pri permana prilaboro. Mi proponas:

manufakturo --> produktado, fabrikado, prilaborado; produktejo, fabriko, laborejo.

Anna

Leo De Cooman

unread,
Dec 2, 2025, 6:55:50 AM (4 days ago) Dec 2
to la-bona...@googlegroups.com

Mi konsentas kun Anna.

Amike salutas Leo


Op 1/12/2025 om 19:13 schreef lowenstein, anna:

noammohr

unread,
Dec 2, 2025, 9:06:13 PM (3 days ago) Dec 2
to la bona lingvo
> manufakturo --> produktado, fabrikado, prilaborado; produktejo, fabriko, laborejo.

Kial -ado? "Manufakturo" estas loko, kaj agado, ĉu ne?

Mi ne klare komprenas, kial vi ne ŝatas la vorton "manufakturo", sed mi agnoskas, ke la angla lingvo ŝajne funkcias sen ĝi.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages