divers

5 views
Skip to first unread message

davide marchiani

unread,
Sep 28, 2021, 12:57:08 PM9/28/21
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,

Tiu ĉi estas mia unua mesaĝo, do bonvolu havi paciencon por miaj eraroj. (Erarojn ke mi faros certe ankaû poste al la unua mesaĝo)

Dum mia lernado, en vortaro.net mi legis "diversgenta", kaj mi pensas ĉu estus pli korekte diri malsama; malsamgenta, aŭ simile.

Tiam mi serĉis "divers"-n en bonalingvo.net, kaj ne trovis ĝin. Sekve mi serĉis ene tiu ĉi liston kaj trovis mesaĝon skribita de Renato, kiu diris "kaj komprenigas ke ankaŭ "divers-" povus havi alternativon."-n. Estis la jaro 2008.

Estis ankaû mesaĝo de Ronaldo en la jaro 2015, kiu parolis pri "divers", sed mi ne bone komprenis la finon de ĝi.

Do, mi demandas al vi, ĉu estas interese paroli pri "divers"? ĉu estus pli korekte uzi "malsama"? Aŭ ĉu "divers" estas jam tiom uzata fare de ĉiuj, ke tiu ĉi parolado ĉu ne havus celon?

Fine mi dankas al vi por via legado, kaj dankegas ĉiun ajn, kiu ĝentile volus korekti min.

Saluton

Davide Marchiani
338 6914 605

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2021, 3:41:20 PM9/28/21
to °listo 'lbl'
kara davide, eble la problemo estas, ke la radiko 'divers-' estas Fundamenta kaj ni havas specon de tabuo pri Fundamenta radikoj. persone mi ofte uzas 'malsam-' en la sama senco.
kion pensas la aliaj pri linio kiel

diversa [fun] ~ malsama?

amike
renato

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFVYRtDH%2B3JkhZv5-CygwY9hjmAdDrCR1LbyNMiFjUbBziJXbA%40mail.gmail.com.


--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

Tirifto

unread,
Sep 28, 2021, 4:28:11 PM9/28/21
to la-bona...@googlegroups.com
On Tue, 28 Sep 2021 18:50:09 +0200
davide marchiani <davidem...@gmail.com> wrote:

> Saluton al ĉiuj,
>
> Tiu ĉi estas mia unua mesaĝo, do bonvolu havi paciencon por miaj
> eraroj. (Erarojn ke mi faros certe ankaû poste al la unua mesaĝo)

Saluton, kaj bonvenon al La bona lingvo!

> Dum mia lernado, en vortaro.net mi legis "diversgenta", kaj mi pensas
> ĉu estus pli korekte diri malsama; malsamgenta, aŭ simile.
>
> Tiam mi serĉis "divers"-n en bonalingvo.net, kaj ne trovis ĝin. Sekve
> mi serĉis ene tiu ĉi liston kaj trovis mesaĝon skribita de Renato,
> kiu diris "kaj komprenigas ke ankaŭ "divers-" povus havi
> alternativon."-n. Estis la jaro 2008.
>
> Estis ankaû mesaĝo de Ronaldo en la jaro 2015, kiu parolis pri
> "divers", sed mi ne bone komprenis la finon de ĝi.
>
> Do, mi demandas al vi, ĉu estas interese paroli pri "divers"? ĉu
> estus pli korekte uzi "malsama"? Aŭ ĉu "divers" estas jam tiom uzata
> fare de ĉiuj, ke tiu ĉi parolado ĉu ne havus celon?

La vortero »divers« estas Fundamenta, kaj do ankaŭ ĝusta. Tio ne
implicas, ke ĝi estas facila aŭ uzinda; sed ĝi ne estas erara.

Mi opinias, ke la vortero »divers« estas uzinda kaj ne superflua.
Plie mi komprenas la vorton »diversa« iom malsame al »malsama«.
(Ekzemple en tiu ĉi lasta frazo, mi ja ne dirus »diverse« anstataŭ
»malsame«.)

Se iu afero estas »malsama«, ĝia tuto estas malsama de io alia. Sed se
iu afero estas »diversa«, ekzistas malsamoj inter partoj de la afero;
almenaŭ laŭ mia kompreno. Ekzemple:

• La bestoĝardeno anstataŭigis leonojn per malsamaj bestoj.
… (La anstataŭaj bestoj povis esti unu-specaj. Ekzemple, la
bestoĝardeno povis anstataŭigi leonojn per nur ursoj.)

• La bestoĝardeno anstataŭigis leonojn per diversaj bestoj.
… (La anstataŭaj bestoj *ne povis* esti unu-specaj. Ekzemple, la
bestoĝardeno povis anstataŭigi leonojn per ursoj kaj zebroj, aŭ
pavoj kaj lavursoj, prefere multaj diversaj specoj. Sed ne nur
ursoj, ne nur pavoj, ne nur zebroj, kaj tiel plu.)

Laŭ mia sperto, la vortero »divers« estas tre ofte uzata. Eĉ se ekzistus
bona anstataŭaĵo por ĝi, mi dubas, ĉu multe utilus eviti ĝin. Mi certe
ne nomus ĝin problema aŭ evitinda; male mi trovas ĝin utila.

Tamen mi ne kuraĝas diri, ke tia parolado ne havus celon. Ekzemple se
oni volas skribi tekston por lernanto, kiu ne jam konas multajn
vortojn, alternativoj povas esti tre utilaj.

Sed mi ankaŭ ne dirus, ke »divers« meritas eniri niajn listojn de
»simplaj samsignifaj vortoj«.


> Fine mi dankas al vi por via legado, kaj dankegas ĉiun ajn, kiu
> ĝentile volus korekti min.

Dankon pro via skribado! Se vi parolis pri gramatikaj eraroj, jen
kelkaj korektoj de mi:

> (Erarojn ke mi faros certe ankaû poste al la unua mesaĝo)

Erarojn ke mi faros… → Erarojn, kiujn mi faros…

> ĉu estus pli korekte diri malsama; malsamgenta, aŭ simile.

> ĉu estus pli korekte uzi "malsama"?

korekte → ĝuste

»Korekt« esprimas agon. (Ĝia »natura formo« estas: »korekti«.)
»Ĝust« esprimas econ. (Ĝia »natura formo« estas: »ĝusta«.)
Anstataŭ »korekti« oni povus diri »ĝustigi«.

Kiam mi skribas ĝuste, mi skribas sen eraroj.
Kiam mi skribas korekte, mi korektas/ĝustigas ies erarojn.


> Saluton
>
> Davide Marchiani
> 338 6914 605

Ĉion bonan
// Tirifto

ro-esp

unread,
Sep 28, 2021, 6:07:34 PM9/28/21
to la bona lingvo


Op dinsdag 28 september 2021 om 18:57:08 UTC+2 schreef davide marchiani:
Saluton al ĉiuj,

Tiu ĉi estas mia unua mesaĝo, do bonvolu havi paciencon por miaj eraroj. (Erarojn ke mi faros certe ankaû poste al la unua mesaĝo)

erarojn kiujn mi nepre faros ankaú post la unua mesaĝo
 

Dum mia lernado, en vortaro.net mi legis "diversgenta", kaj mi pensas ĉu estus pli korekte diri malsama; malsamgenta, aŭ simile.

la respondo estas : ne.  diversgenta similas ke la grupo enhavas homojn de kelkaj/pluraj malsamaj gentoj. Tirifto bone klarigis
 
Tiam mi serĉis "divers"-n en bonalingvo.net, kaj ne trovis ĝin. Sekve mi serĉis ene tiu ĉi liston kaj trovis mesaĝon skribita de Renato, kiu diris "kaj komprenigas ke ankaŭ "divers-" povus havi alternativon."-n. Estis la jaro 2008.

Mi ne kredas ke ekzistas "bonlingva" alternativo por la vorto
 
Estis ankaû mesaĝo de Ronaldo en la jaro 2015, kiu parolis pri "divers", sed mi ne bone komprenis la finon de ĝi.

Mi iom memoris ke mi avertis kontraú uzadon de la vorto "diversa" laú ĝia *itala* senco.

Ho fek'.... Renato ĵus reproponis  linion tian...

> kion pensas la aliaj pri linio kiel

> diversa [fun] ~ malsama?

Mi pensas ke ĝi estas plene misa
 

                                                         ĝis, Ronaldo N
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages