Estis demando pri la vorto "bigamio". Mi ne scias, ĉu eblas klarigi tion Bonllingve. Temas pri kontraŭleĝa geedziĝo kun du viroj aŭ du virinoj samtempe. En la praktiko kutime okazas, ke la dua edzo aŭ edzino ne scias, ke la koncerna homo jam havas edz(in)on. Tio estas malsama afero kiel poligamio, kiu okazas en kulturoj, kie estas tute normala afero havi samtempe plurajn edzinojn, aŭ malpli ofte plurajn edzojn.
Mi proponas "(kontraŭleĝa) duobla edz(in)iĝo" aŭ "(kontraŭleĝa) pluredz(in)eco". La fakto, ke tio estas kontraŭleĝa, estas esenca parto de la difino, sed ne nepre oni devus aldoni tion ĉiufoje.
Anna
-- Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891