racionalisto

0 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Dec 4, 2025, 10:46:12 PM (2 days ago) Dec 4
to la bona lingvo
Mi proponas:
  • racionalisto [2oa] → raciisto
Ni jam havas:
  • racionalismo [2oa] → raciismo
Rimarku, ke ni malrekomendas la oficialan vorton, do mia propono paralelas tion.

Mi ne vere komprenas, kial PIV kaj ReVo havas racionalismo = raciismo, sed ne simile skribas racionalisto = raciisto. La tekstaro uzas la vorton kelkfoje:
  • Ivo Lapenna: "Ĉar la malferma parolado de Zamenhof komprenigis, ke la interna ideo estu io pli ol ia nedifinebla mistiko kaj poresperanta instigilo, kio kaŭzis grandan suspektemon ĉe la francaj raciistoj"
  • Monato: "Dum tiuj tagoj, la sorto de la planedo estis en la manoj de deko da personoj, kio estis situacio ne imagita de la raciistoj de la 19a jarcento sed io absurda."
  • Revuo Esperanto: "Muzikon, kanzonojn, filmerojn kaj pupojn li uzis por skizi la batalon de la renesanca sciencisto kaj raciisto kontraŭ la obskurantismo de la romkatolika eklezio."
  • Revuo Esperanto: "Li estis profunda kaj profunde raciisto."
  • Le Monde Diplomatique: "ĉu la publiko, kies komploto-teorioj estas tiom proksimaj de tiuj imagitaj de la raciistoj, ne manifestas, per tio, sian aliĝon al la raciisma “heroeca” mondkoncepto de scienco?"
Remarinde, la vorto "racionalisto" aperas en la tekstaro NUR en Le Monde Diplomatique, 5 fojojn.

lowenstein, anna

unread,
Dec 5, 2025, 4:21:38 AM (yesterday) Dec 5
to la-bona...@googlegroups.com
Jes, certe!

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/61b4f82e-dc08-4fc7-9610-a77faac9088en%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Gabriel Beecham

unread,
Dec 5, 2025, 4:38:28 AM (yesterday) Dec 5
to la-bona...@googlegroups.com
>PIV kaj ReVo havas racionalismo = raciismo, sed ne simile skribas racionalisto = raciisto.

Pri tio mi ĵus sendis raporton al la skipo de la estonta PIV por eventuale aldoni «raciisto». 

Amike 

Gabriel 

Leo De Cooman

unread,
Dec 5, 2025, 10:03:41 AM (20 hours ago) Dec 5
to la-bona...@googlegroups.com

Intertempe ambaŭ vortoj estas en la testa versio de PIV.

Amike salutas Leo


Op 5/12/2025 om 10:21 schreef lowenstein, anna:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages