menopaŭzo / klimaktero

5 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Oct 13, 2025, 5:45:35 PM (3 days ago) Oct 13
to la bona lingvo
Ni havas:
  • menstruo [9oa] ~ monataĵo [zam], monatelfluo
Mi proponas:
  • menopaŭzo (aldoni "ĉeso")→ monataĵoĉeso, monatelfluĉeso, menstruĉeso
  • klimaktero (aldoni "ĉirkaŭ") → ĉirkaŭmonataĵoĉeso, ĉirkaŭmonatelfluĉeso, ĉirkaŭmenstruĉeso, ĉirkaŭmenopaŭzo
Rimarku la ĉinan 绝经 (ĉesi-menstruo) kaj 围绝经期 (ĉirkaŭ-ĉesi-mentruo-periodo). Sed plej ofte oni diras por ambaŭ signofoj 更年期 (ŝanĝ-jar-periodo).

En la angla, oni povas distingi inter "climacteric" kaj "perimenopause", sed la ĉina ne havas tiun distingon, do eble Esperanto ne bezonas ĝin.

Oni povas elpensi aliajn eblojn, kiel "virina maljuniĝa ŝanĝo" aŭ "naskipova finiĝo" aŭ "malfekundiĝo" aŭ "ovuja/ovaria degenero", sed la ebloj estas tro multaj, mi ne scias kiel konsideri ilin.

Yukihiro DOI

unread,
Oct 14, 2025, 7:46:50 PM (2 days ago) Oct 14
to la-bona...@googlegroups.com
En la japana, tio nomiĝas 閉経 - kombinaĵo de 閉 "fermi" kaj (月)経 "monataĵo". Tio signifas, ke menstruo tute ĉesas.
閉 ne nur signifas fermi, sed ekz. "閉店" signifas fermi butikon kaj ĉesi fari negocojn.
Mi konsentus kun "monataĵoĉeso," ĉar ni havas "ek-" por komenci sed nenion por fini, krom se ni uzus "malek-." 
Yuki

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/734b613b-f374-43b7-b238-4be254e35f2cn%40googlegroups.com.


ro-esp

unread,
Oct 15, 2025, 10:23:38 AM (21 hours ago) Oct 15
to la bona lingvo


Op maandag 13 oktober 2025 om 23:45:35 UTC+2 schreef noammohr:
Ni havas:
  • menstruo [9oa] ~ monataĵo [zam], monatelfluo

Mi ne subtenas tiom svagajn eúfemismojn. La afero ja tute ne rilatas al kalendara monato.

 
Mi proponas:
  • menopaŭzo (aldoni "ĉeso")→ monataĵoĉeso, monatelfluĉeso, menstruĉeso
Tiu lasta preskaú  klaras. Nur ne klaras ĉu temas pri fino por tiu ciklo, aú pri fino definitiva


> Oni povas elpensi aliajn eblojn, kiel "virina maljuniĝa ŝanĝo" aŭ "naskipova finiĝo" aŭ "malfekundiĝo" aŭ "ovuja/ovaria degenero",

Tiuj ne trafas. Juna virino povas eniri menopaúzon se ŝia utero estas for. Maljuna postmenopaúza virino povas ankoraú naski se embrio estis enplantita.
La vorto "malfekundiĝo" spagatigas mian penson. ne ekzistas "malfekunda" kaj mi ne scias kiel interpreti la malon de fekundiĝo

Teĥnike, ovĉelmaturiĝa fino eblus, ĉar tio estas kio okazas: la ino ne plu maturigas ovĉelojn

                                                                                         ĝis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
6:12 AM (1 hour ago) 6:12 AM
to la-bona...@googlegroups.com

En la nederlanda oni ankaŭ parolas pri "overgangsjaren" (transiraj jaroj". Ĉu tiu vorto povus helpi nin trovi taŭgan vorton?

Mi ankaŭ ludas per la eble stulta ideo "malknabiniĝo"

Amike salutas Leo


Op 15/10/2025 om 16:23 schreef ro-esp:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages