abaĵuro

4 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Oct 15, 2025, 12:21:41 AMOct 15
to la bona lingvo
Ni havas
  • abaĵuro → lampoŝirmilo
En Facebook, Nicéphore Chantecler proponas "lumdifuzilo"

Mi rimarkas, ke ReVo havas: abaĵuro = lumŝirmilo

Kion vi pensas?

ro-esp

unread,
Oct 15, 2025, 9:49:29 AMOct 15
to la bona lingvo


Op woensdag 15 oktober 2025 om 06:21:41 UTC+2 schreef noammohr:
Ke "lumdifuzilo" estas la plej klara el la tri. Abaĵuro ja ne ŝirmas (dis)de lumo, kaj ekzistas lampoŝirmiloj kiuj ne abaĵuras.
Abaĵuro nur preventas ke lumo de la lampo *rekte*  atingas viajn okulojn.

La nederlanda vorto laúlitere tradukiĝas al io kia "lampokufo"

                                                                                                               ĝis, Ronaldo N

Leo De Cooman

unread,
Oct 16, 2025, 5:48:37 AMOct 16
to la-bona...@googlegroups.com

"Lumdifuzilo" pensigas min pri  globo. el malpolurita vitro.

Vortoj, kiaj "lampokufo" aŭ "lampoĉapo"  ŝajnas al mi plej taŭgaj.

Amike salutas Leo



Op 15/10/2025 om 15:49 schreef ro-esp:
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/70731475-7554-4cde-bca1-b69a30d9592an%40googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Oct 18, 2025, 1:57:08 AMOct 18
to la-bona...@googlegroups.com
Mi neniam aŭdis pri abaĵuro, sed mi bone komprenas, kio estas lampoŝirmilo. "Lumŝirmilo" estus ebla termino, sed mi ne supozus, ke temas pri lampo. Mi pli emus imagi lampon aŭ lumon de alia fonto, kun ŝirmilo antaŭe.

"Lampokufo" kaj "lampoĉapo" ŝajnas al mi amuzaj kaj fakte ĉarmaj terminoj, ĉar ili kvazaŭ homigas la lampon. Tial mi ne uzus tiajn terminojn normale.

Anna



--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Oct 18, 2025, 1:59:17 PMOct 18
to la-bona...@googlegroups.com

"Abaĵuro" estas vorto laŭ la franca "abat-jour", laŭ mia kompreno "subigilo de la tago". Sed la francoj evidente kapablos pli bone klarigi ol mi.

Amike salutas Leo


Op 18/10/2025 om 07:56 schreef lowenstein, anna:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages