poneo

14 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Feb 23, 2022, 9:30:53 PM2/23/22
to la bona lingvo

poneo -> malalttipa ĉevalo, malaltspeca ĉevalo

Leo De Cooman

unread,
Feb 24, 2022, 4:58:01 AM2/24/22
to la-bona...@googlegroups.com
Op 24/02/2022 om 3:30 schreef noammohr:

poneo -> malalttipa ĉevalo, malaltspeca ĉevalo

En la germana oni diras Zwergpferderasse (por la raso), laŭvorte nan-ĉeval-ras-o.
Ĉu nan-ĉeval-o taŭgus? Aŭ ĉeval-nan-o ĉar la difino de nano laŭ PIV estas
nan9o 
Homo k pli ĝenerale vivulo, kies staturo estas nenormale malgranda:
(La vorto 'nenormale' diskuteblas.)

Amike salutas Leo

Virusvrij. www.avg.com

lowenstein, anna

unread,
Feb 24, 2022, 5:36:17 AM2/24/22
to la-bona...@googlegroups.com
Kial ne simple "ĉevaleto"?

Mi ĵus kontrolis en Wikipedia, kaj efektive kaj ĉevaloj kaj poneoj havas la saman latinan nomon: Equus ferus caballus. Laŭ la Esperanta vikipedio, poneo estas ĉevalo, kies alto inter la grundo kaj la postkolo estas malpli granda ol 148 centimetroj (laŭ PIV 1,40 m.)

La aldono de -et- al substantivo ne signifas nur "malgranda", sed povas havi apartan signifon, ekzemple rideto ne estas malgranda rido. Tial "ĉevaleto" povus esti tiu specifa raso de ĉevaloj, ne simple malgranda ĉevalo.

Mi ankaŭ ŝatas la proponon de Leo pri "nana ĉevalo".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/6674ace9-cace-3271-1aad-70a1a83b09a6%40telenet.be.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)20 8444 2018
      0794 313 7891
anna.lo...@esperanto.org

noammohr

unread,
Feb 25, 2022, 8:39:14 PM2/25/22
to la bona lingvo
Mi tre ŝatas nanĉevalon, sed malfeliĉe, mi kredas ke tio estas aparta koncepto. Ŝajne nanaj ĉevaloj okazas, kaj ili laŭdifine estas poneoj, sed ili aspektas (nedezirate) malsimile kaj oni ofte abortigas ilin.

La avantaĝo de ĉevaleto estas ke kelkaj lingvoj ja uzas tiun vorton. La malavantaĝo estas, ke la signifo ne estas klara, ĉu poneo aŭ nur malgranda ĉevalo kiel ĉevalido. Anna pravas pri rideto, sed tiu vorto estas fundamenta, estos malfacile disvastigi novan difinon por vorto kiun ŝajne ĉiuj jam scias je alia difino. Tamen eble indas inkluzivi "ĉevaleto" kiel alternativo, por okazoj kiam la neklareco ne estas problemo.

Leo De Cooman

unread,
Feb 26, 2022, 5:29:49 AM2/26/22
to la-bona...@googlegroups.com
Op 26/02/2022 om 2:39 schreef noammohr:

Mi tre ŝatas nanĉevalon, sed malfeliĉe, mi kredas ke tio estas aparta koncepto. Ŝajne nanaj ĉevaloj okazas, kaj ili laŭdifine estas poneoj, sed ili aspektas (nedezirate) malsimile kaj oni ofte abortigas ilin.

La avantaĝo de ĉevaleto estas ke kelkaj lingvoj ja uzas tiun vorton. La malavantaĝo estas, ke la signifo ne estas klara, ĉu poneo aŭ nur malgranda ĉevalo kiel ĉevalido. Anna pravas pri rideto, sed tiu vorto estas fundamenta, estos malfacile disvastigi novan difinon por vorto kiun ŝajne ĉiuj jam scias je alia difino. Tamen eble indas inkluzivi "ĉevaleto" kiel alternativo, por okazoj kiam la neklareco ne estas problemo.

On Thursday, February 24, 2022 at 6:36:17 PM UTC+8 anna lowenstein wrote:
Kial ne simple "ĉevaleto"?

Mi ĵus kontrolis en Wikipedia, kaj efektive kaj ĉevaloj kaj poneoj havas la saman latinan nomon: Equus ferus caballus. Laŭ la Esperanta vikipedio, poneo estas ĉevalo, kies alto inter la grundo kaj la postkolo estas malpli granda ol 148 centimetroj (laŭ PIV 1,40 m.)

La aldono de -et- al substantivo ne signifas nur "malgranda", sed povas havi apartan signifon, ekzemple rideto ne estas malgranda rido. Tial "ĉevaleto" povus esti tiu specifa raso de ĉevaloj, ne simple malgranda ĉevalo.

Mi ankaŭ ŝatas la proponon de Leo pri "nana ĉevalo".

Anna

On Thu, 24 Feb 2022 at 09:58, Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be> wrote:
Op 24/02/2022 om 3:30 schreef noammohr:
poneo -> malalttipa ĉevalo, malaltspeca ĉevalo

En la germana oni diras Zwergpferderasse (por la raso), laŭvorte nan-ĉeval-ras-o.
Ĉu nan-ĉeval-o taŭgus? Aŭ ĉeval-nan-o ĉar la difino de nano laŭ PIV estas
nan9o 
Homo k pli ĝenerale vivulo, kies staturo estas nenormale malgranda:
(La vorto 'nenormale' diskuteblas.)

Amike salutas Leo

Ĉu eble "nanrasa ĉevalo" taŭgus?

pj...@laposte.net

unread,
Feb 26, 2022, 6:16:17 AM2/26/22
to la-bona...@googlegroups.com, Leo De Cooman
Pli precize la vortero et'a ne signifas nur kiel malgrand'a sed kiel "de malgranda grado", kun kelkfoje ĉarma nuanco, ĉu ne, do mi opinias, ke la propono de Anna : ĉeval'et'o, tute taŭgas.
Amike, Pjer. 

Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>
Date : sam. 26 févr. 2022 à 11:29
À : la-bona...@googlegroups.com
Objet : Re: (la bona lingvo) poneo
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://bonalingvo.net/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

Renato Corsetti

unread,
Feb 26, 2022, 6:34:45 PM2/26/22
to la-bona...@googlegroups.com, Leo De Cooman
mi emus al la linio:

pone-o --> mal-grand-a ĉeval-o, ĉeval-et-o

ĉu pliaj onservoj?

amike

renato



--
~~~
renato corsetti
22,  St. Pancras Court, High Road, London N2 9AE, UK/Britujo
ren...@esperanto.org  

noammohr

unread,
Feb 26, 2022, 10:46:21 PM2/26/22
to la bona lingvo
Malgranda ĉevalo foje sufiĉos, sed mi kredas, ke ĝi ne akceptiĝos kiel ĝenerala anstataŭaĵo de poneo. Eble etspeca ĉevalo? Ettipa ĉeval? Etrasa ĉevalo?

pj...@laposte.net

unread,
Feb 27, 2022, 2:30:33 AM2/27/22
to noammohr, la bona lingvo
Mi konsentas, kiam mi vidas "poneon", mi rekonas "etspecan ĉevalon", ankaŭ "ĉeval'et'on" sed ne "malgrandan ĉevalon"! 
Amike, Pjer. 

Envoyé depuis mon téléphone Huawei


-------- Message original --------
De : noammohr <noam...@gmail.com>
Date : dim. 27 févr. 2022 à 04:46
À : la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com>
Objet : Re: Re : (la bona lingvo) poneo

Renato Corsetti

unread,
Feb 27, 2022, 2:12:02 PM2/27/22
to la-bona...@googlegroups.com
et-rasa ŝajnas al mi perfekta apud ĉevaleto.

amike

renato

noammohr

unread,
Feb 16, 2026, 9:55:20 PM (11 days ago) Feb 16
to la bona lingvo
Je la fino de la diskuto pri "poneo" en 2022, kiun vi povas legi per la ligilo je la subo, Renato diris:

> et-rasa ŝajnas al mi perfekta apud ĉevaleto

Sed en la listo ni nur havas: "poneo → ĉevaleto". En Fejsbuko, Jovan Zarkovic diris:

> Poneo tamen estas aparta malgranda specio de ĉevaloj, kaj ĉevaleto estas simple malgranda ordinara 
> ĉevalo - se vi volas marki ke tio estas alia specio, vi povas uzi et-ĉevalo (same kiel fingreto - etfingro, 
> industrieto-etindustrio, vindisteto-etvendisto (PIV))

Tiu komento ricevis 5 aprobojn.

Laŭ PIV, "ĉevaleto" havas du signifojn: "malgranda ĉevalo" kaj "poneo".

Kion vi pensas? "Etrasa ĉevalo"? "Etĉevalo"? Nur la nuna "ĉevaleto"?

lowenstein, anna

unread,
Feb 17, 2026, 3:09:34 AM (11 days ago) Feb 17
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ la angla vikipedio, poneo povas esti specifa specio de ĉevalo, sed en aliaj okazoj temas tutsimple pri malgranda ĉevalo (sub difinita alteco). Do, la vorto havas du signifojn. Laŭ la Esperanta vikipedio, aliflanke: "Poneo estas ĉevalo, kies alto inter la grundo kaj la postkolo estas malpli granda ol 148 centimetroj." Mi proponas aldoni "et-rasa ĉevalo" al la difino.

Anna


---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

ro-esp

unread,
Feb 17, 2026, 9:36:41 AM (11 days ago) Feb 17
to la bona lingvo


Op dinsdag 17 februari 2026 om 03:55:20 UTC+1 schreef noammohr: Jovan Zarkovic diris:

> Poneo tamen estas aparta malgranda specio de ĉevaloj, kaj ĉevaleto estas simple malgranda ordinara 
> ĉevalo - se vi volas marki ke tio estas alia specio, vi povas uzi et-ĉevalo (same kiel fingreto - etfingro, 
> industrieto-etindustrio, vindisteto-etvendisto (PIV))

En vikipedio mi ne legas konfirmon ke temas pri aparta specio, sed mi afiŝis demandon prie en Quora.

Ni ne akceptus nomi kapreolon cerveto, ĉu?

                                                                                  ĝis, Ronaldo N

noammohr

unread,
Feb 17, 2026, 10:50:32 PM (10 days ago) Feb 17
to la bona lingvo
Pri "etrasa ĉevalo", Jovan Zarkovic diras:
Tio estas priskribo, sed PONEO kaj ETĈEVALO estas nocioj. ETRASA ĈEVALO estas same kiel ETŜPURA VAGONARO (iuj diras "trajno")

Leo De Cooman

unread,
Feb 18, 2026, 2:22:11 PM (10 days ago) Feb 18
to la-bona...@googlegroups.com

Demandinte Guglon, mi ricevis la saman respondon, kiel ricevis Anna: poneo NE estas aparta specio.

Amike salutas Leo


Op 17/02/2026 om 03:55 schreef noammohr:

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.

lowenstein, anna

unread,
Feb 19, 2026, 4:28:45 AM (9 days ago) Feb 19
to la-bona...@googlegroups.com
Tamen ekzistas apartaj specoj de ĉevaloj, kiuj estas nature malgrandaj, ekzemple Shetland pony. (Vidu la artikolon en Wikipedia. Mi ne scias, kiel aldoni la ligilon per mia telefono.) Por tiaj ĉevaletoj, la termino "etrasa ĉevalo" ŝajnas al mi ĝusta.

Anna 

Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Feb 19, 2026, 2:12:54 PM (9 days ago) Feb 19
to la-bona...@googlegroups.com

Mi starigis jenan demandon en la nederlanda  al Guglo: "Ĉu la 'Shetland pony' estas aparta ĉevalspecio?". La respondo estis (mi Esperantigis ĝin); "Ne, la ŝetlanda poneo ne estas aparta ĉevala specio, sed specifa ĉevala raso (ponea raso), kiu apartenas al la sama specio, kiel ĉiuj aliaj dombestigitaj ĉevaloj: Equus caballus (aŭ Equus ferus caballus).

[biologio]  sistematika unuo, subdivido de vario, diferenca de la tipa vario pro tre malgravaj trajtoj (tamen heredaj).

Mi scias neniom pri ĉevaloj, mi povas konsenti pri "etrasa ĉevalo". Mi legis pri rasoj de brunaj etrasaj ĉevaloj kun blanka kolhararo. Bildoj videblas ĉe

https://stalvanrossum.nl/sterk-mak-jaarling-met-witte-manen-en-staart/

Amike salutas Leo


Nee, de Shetlandpony is
geen aparte paardensoort
, maar een specifiek paardenras (ponyras) dat behoort tot dezelfde soort als alle andere gedomesticeerde paarden: Equus caballus (of Equus ferus caballus).
Op 19/02/2026 om 10:28 schreef lowenstein, anna:

Noam Mohr

unread,
Feb 19, 2026, 7:08:27 PM (9 days ago) Feb 19
to la-bona...@googlegroups.com
Mia AI prefers la vorton etrasĉevalo anstataŭ etrasa ĉevalo, ĉar ĝi ŝajnas esti tipo de ĉevalo anstataŭ priskribo de ĉevalo, kaj estas pli klara ol etĉevalo. Kion vi pensas?

Laŭ angla Vikipedio, la signifo de poneo estas ofte la alto de la ĉevalo, sed foje ankaŭ la raso aŭ aspekto de la ĉevalo eĉ se pli alta. Niaj simpligoj eble perdas la dusencecon de la vorto.

Leo De Cooman

unread,
Feb 21, 2026, 4:02:20 PM (7 days ago) Feb 21
to la-bona...@googlegroups.com

"etrasĉevalo" ŝajnas al mi taŭga vorto

Amike salutas Leo


Op 20/02/2026 om 01:08 schreef Noam Mohr:

Tirifto

unread,
Feb 26, 2026, 10:39:35 PM (2 days ago) Feb 26
to la-bona...@googlegroups.com
(respondo sube)

On pátek 20. února 2026 1:08:12, středoevropský standardní čas Noam Mohr
wrote:
> Mia AI prefers la vorton etrasĉevalo anstataŭ etrasa ĉevalo, ĉar ĝi ŝajnas
> esti tipo de ĉevalo anstataŭ priskribo de ĉevalo, kaj estas pli klara ol
> etĉevalo. Kion vi pensas?

Mi ne vidas la avantaĝon de »etrasĉevalo«. Male, »etrasa ĉevalo« ŝajnas iom
pli facile komprenebla al mi pro la duvorteco.

Via argumento validas por »etĉevalo«, ĉar »eta ĉevalo« pli pensinde povus esti
ajna ĉevalo, kiu estas eta (do malgranda, iel malplia), kaj ne unu raso.

Sed ni parolas pri ĉevalo, kiu apartenas al ia eta raso, ĉu ne? Do tion la
esprimo »etrasa ĉevalo« jam esprimas sufiĉe nemiskompreneble, ĉu ne? La
priskribo jam enhavas la tipon.

> Laŭ angla Vikipedio, la signifo de poneo estas ofte la alto de la ĉevalo,
> sed foje ankaŭ la raso aŭ aspekto de la ĉevalo eĉ se pli alta. Niaj
> simpligoj eble perdas la dusencecon de la vorto.

Laŭ mi ne estas problemo havi du vortojn anstataŭ unu vorto de alia lingvo.
Same kiel ni fojfoje havas unu vorton anstataŭ du vortoj de alia lingvo.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages