paralimpiko

9 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Mar 1, 2026, 3:35:12 PMMar 1
to la bona lingvo
Ni havas:
  • paralimpiko → kromaj olimpiaj ludoj
En Fejsbuko, iuj plendas:
  • "ĉu "kromaj olimpiaj ludoj" ne sonas iomete malaltige"
  • "Estas sufiĉe multe da tre diversaj "kromaj" ludoj por esti nomitaj laŭ unu vorto, ĉu ne?"
  • ""Paraolimpiko" kaj "kromaj olimpiaj ludoj" ne estas la sama afero. "Paraolimpiko" temas specife pri handikapitaj partoprenantoj. "Kromaj olimpiaj ludoj" estas tre ĝenerala, malklara frazo."
Mi ne trovas diskuton pri la simpligo, sed mi supozas, ke oni elektis "kroma" laŭ la greka signifo de "para" = "apuda".
Ŝajne la historia deveno estas paralimpiko = paraplegia olimpiko.
Nuntempe, kiam ĝi entenas ankaŭ aliajn tipoj de malavantaĝuloj, oni diras, ke paralimpiko = paralela olimpiko.

Sed pri ĉi tiu lasta, Jorge Camacho rimarkis:
  • "paralelajn olimpiajn ludojn organizis Sovetio kiam ĝi ne volis aŭ ne povis partopreni en la malparalelaj"
Multaj lingvoj prenas laŭsone la nomon "paralimpiko", kaj tial eble ni povas fari same. Sed iuj lingvoj preferas formon kun signifo "handikapaj olimpiaj ludoj". (Nu, nia listo malrekomendas "handikapo", sed la alternativoj -- malavantaĝo, nekapablo, difekto, invalideco -- ne facile taŭgas.)

Do mi levas proponojn por viaj vidpunktoj:
  • paralimpiko → paralimipiaj ludoj, paralelaj olimpiaj ludoj, handikapaj olimpiaj ludoj
Kion vi pensas?

ro-esp

unread,
Mar 2, 2026, 9:45:48 AMMar 2
to la bona lingvo


Op zondag 1 maart 2026 om 21:35:12 UTC+1 schreef noammohr:
Ni havas:
  • paralimpiko → kromaj olimpiaj ludoj
  • paralimpiko → paralimipiaj ludoj, paralelaj olimpiaj ludoj, handikapaj olimpiaj ludoj
Kion vi pensas?

mi opinias ke "kromaj" kaj "paralelaj" neniom klarigas pri kio efektive temas, kaj "paralimpiaj" nur klaras al tiuj kiuj jes jam scias pri kio temas.

Nur "handikapulaj" klarigas pri kio temas
                                                                                     ĝis, Ronaldo N
                       

Gabriel Beecham

unread,
Mar 2, 2026, 10:07:17 AMMar 2
to la-bona...@googlegroups.com
«Handikap(ul)aj Olimpiaj Ludoj» estas tro svaga. «Paralimpikoj» ne estas la solaj olimpiecaj sporteventoj por handikapuloj, ĉar temas nur pri sportistoj kun fizikaj handikapoj. Ekzistas ankaŭ «Specialaj Olimpiaj Ludoj» por  intelektaj handikapuloj, kaj Surdaj Olimpiaj Ludoj por surduloj. Ĉiuj tri estas sankciitaj de la Internacia Olimpia Komitato.

Laŭ mi preferendas «Paralelaj Olimpiaj Ludoj», kongrue kun la nompolitikoj de la organizantoj. Cetere, el la tri menciitaj handikapaj ludoj, nur Paralimpikoj estas aranĝataj samloke kaj paralele kun la ĝeneralaj Olimpiaj Ludoj. La surdaj kaj specialaj ludoj okazadas en tute aliaj jaroj k urboj.

Amike

Gabriel

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/665f10ac-0bcb-472d-b346-5ee414fd5b51n%40googlegroups.com.

noammohr

unread,
Mar 3, 2026, 12:38:47 AMMar 3
to la bona lingvo
On Monday, March 2, 2026 at 10:07:17 AM UTC-5 gabriel...@gmail.com wrote:
«Handikap(ul)aj Olimpiaj Ludoj» estas tro svaga. «Paralimpikoj» ne estas la solaj olimpiecaj sporteventoj por handikapuloj, ĉar temas nur pri sportistoj kun fizikaj handikapoj. Ekzistas ankaŭ «Specialaj Olimpiaj Ludoj» por  intelektaj handikapuloj, kaj Surdaj Olimpiaj Ludoj por surduloj. Ĉiuj tri estas sankciitaj de la Internacia Olimpia Komitato.

Mi rimarkas, ke tio ne estas problem por iuj lingvoj, kiel la ĉina, islanda, aŭ vietnama, kiuj nomas ilin handikapa/speciala/surda olimpiko. Sed eble tio povas esti pli hezitiga en Esperanto.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages