organika

8 views
Skip to first unread message

noammohr

unread,
Jan 24, 2026, 12:46:07 PMJan 24
to la bona lingvo
Mi proponas:
  • organika [9oa] ~ (pri ĥemio) karbonhava, karbonhavaĵa
PIV havas:
  • Rim. La uzo de organika pri kulturo aŭ kultivo estas evitenda (➞ eko-).
Sed ĝi ne donas alternativojn kaj mi ne havas proponon. (Ĉu vi?)

Ekzemploj:
  • Kaj fine la kemia produktado de nutraĵoj el neorganikaj substancoj. [→ nekarbonhavaj substancoj, nekarbonhavaĵoj]
  • Angla kemiisto Henry Enfield Roscoe estis granda specialisto pri organika sintezo. [→ karbonhavaĵa sintezo]
  • Fakte ĝi enhavas egan kvanton da karbonhidratoj, enzimoj, aminoacidoj, organikaj acidoj, antioksidantoj, vitaminoj kaj mineraloj. [→ karbonhavaj acidoj]
  • Oni povis fendi ŝian kokosan ŝelon nur se oni volonte aŭskultis ŝiajn pensojn pri organika ĥemio [→ karbonhava ĥemio]
Ekzemploj de aliaj signifoj:
  • La agado pri esperantologio jam delonge estas organika parto de mia vivo.
  • La akvoj de la rivero estas tiel saturitaj de mineralaj kaj organikaj restaĵoj, ke ilia koloro fariĝas bruna.
  • Tiuj lastaj multe manĝas, rapide reproduktiĝas kaj estigas multe da altkvalita organika sterko.

Françoise NOIREAU

unread,
Feb 10, 2026, 3:35:21 PMFeb 10
to la-bona...@googlegroups.com
Por pli sanaj manĝaĵoj, kultivitaj pli nature, mi diras "ekologiaj manĝaĵoj".
Ĉu prave?

Amike,

Fransoazo Oazo 
Francujo

+33 609 120 374 

📱 Signal
📡 Telegram
🌐 Mia Vivo
🐘 Mastodon
🌌 Bluesky


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/5642b6d1-c3c3-4790-ad48-e6c43f5992a9n%40googlegroups.com.

noammohr

unread,
Feb 11, 2026, 10:07:23 PMFeb 11
to la bona lingvo
Jes, mi vidas "ekologia agrikulturo" kaj "ekologia manĝaĵo" en la Tekstaro, kaj en Vikipedio.

noammohr

unread,
Feb 16, 2026, 11:54:44 AM (12 days ago) Feb 16
to la bona lingvo
Leo diris:

Hmm. CO? CO2? CS2? Mi ne certas.

Ri pravas, ke tiuj estas esceptoj, karbonhavaj sed ne organikaj. Do mi retiras mian proponon.

(Tial ni vere bezonas kiel eble plej multe viajn komentojn pri proponoj!) 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages