tandemo

Skip to first unread message

noammohr

unread,
Mar 31, 2026, 10:35:27 PMMar 31
to la bona lingvo

Kion vi pensas pri:

  • tandemo [2oa] ~ duopa biciklo, duhoma biciklo, ĉevalvica kaleŝo/kabrioleto

Eŭropaj lingvoj ŝajne ĉiuj uzas "tandem", kaj ankaŭ la hinda kaj la japana, do mi ne sugestas malrekomendon. Sed iuj lingvoj uzas propran vorton:

  • ĉine 双人自行车 hompara biciklo
  • japane 二人乗り自転車 du-hom-rajda biciklo
  • koree 2인용 자전거  por-2-a biciklo
  • arabe دراجة مزدوجة duobla/duopa biciklo, دراجة لشخصين duhoma biciklo, دراجة ترادفية vica biciklo

lowenstein, anna

unread,
Apr 1, 2026, 3:42:52 AMApr 1
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dirus "du-persona biciklo". Mi ne scias kial, ĉar mi neniam plene komprenas la diferencon inter "homo" kaj "persono", sed ĉi tie mi preferus "persono". Sed kompreneble, ankaŭ "du-homa biciklo" estas en ordo. Mi ne estas certa pri "duopa biciklo". Mi imagas, ke la bicikloj mem estas duopo, ne la homoj, kiuj rajdas ilin, do mi imagas du biciklojn, unu apud la alia. Surbaze de la ĉina, oni ankaŭ povus diri "por-para biciklo". 

Mi tute ne komprenas pri kaleŝo kaj kabrieleto. Ĉu temas pri kaleŝo kun du ĉevaloj? Supozeble unu malantaŭ la alia. Nun, kiam oni ne plu normale uzas kaleŝojn, ne funkcias tiel mallonga esprimo. Tradukante historian tekston, necesus klarigi pli detale, ekzemple "kaleŝo tirata du du ĉevaloj vicigitaj unu post la alia."

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/88e4a918-223f-4cb6-9d5b-19d8fd14c929n%40googlegroups.com.


--
Anna Lowenstein
22 St Pancras Court
High Road
London N2 9AE
UK
Tel: 00-44-(0)794 313 7891

Leo De Cooman

unread,
Apr 1, 2026, 12:10:19 PMApr 1
to la-bona...@googlegroups.com

La kelkaj tandemoj en Tekstaro ne nepre temas pri bicikloj aŭ kaleŝoj, sed ofte pri personoj ...

Amike salutas Leo


Op 1/04/2026 om 09:42 schreef lowenstein, anna:

noammohr

unread,
Apr 14, 2026, 12:23:49 AMApr 14
to la bona lingvo
On Wednesday, April 1, 2026 at 12:10:19 PM UTC-4 Leo De Cooman wrote:

La kelkaj tandemoj en Tekstaro ne nepre temas pri bicikloj aŭ kaleŝoj, sed ofte pri personoj ...

Ĉu vi havas ekzemplojn? Ĉu temas pri duopo?

Leo De Cooman

unread,
Apr 14, 2026, 1:30:35 PMApr 14
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, "duopo" ŝajnas la ĝusta vorto.

Jen ĉiuj trafoj de "tandemo" en Tekstaro (11 trafoj  tamen el nur 3 fontoj):

1 trovo en La Ondo de Esperanto, diversaj personoj, 2001-2004

............................................... 2. Tandemoj (Etulinka kaj Anja Dadaeva).

1 trovo en Le Monde diplomatique en Esperanto 2002-2004, diversaj personoj, 2002-2004

... por konfirmi la novliberalan hegemonion kun la tandemo Reagan-Thatcher, decidis sekvi la novajn ...

1 trovo en Le Monde diplomatique en Esperanto 2005-2007, diversaj personoj, 2005-2007

 la tandemo Valéry Giscard d’Estaing — Raymond Barre 

2 trovoj en Le Monde diplomatique en Esperanto 2008-2010, diversaj personoj, 2008-2010

..., kiun la tandemo Menahem Begin — Ariel Ŝaron provis neniigi
..., oni ja povas kompreni la pozicion de la tandemo “Fed-Treasury” (Federala Rezervo — departe ...

2 trovoj en Le Monde diplomatique en Esperanto 2011-2013, diversaj personoj, 2011-2013

Sed kvankam la du partneroj de la tandemo, kiu gvidas Rusion de 2008 ...
 ...ekonomia politiko elkovitaj de la franca-germana tandemo. s-ro Hollande povus ja ĝoji pri tio. 

1 trovo en Revuo Esperanto 2013-2017, diversaj personoj, 2013-2017

................ Kolekto de spertoj ĉe la paro, la tandemo Westermayer (DE) kaj Mramba Simba (TZ).

Amike salutas Leo


Op 14/04/2026 om 06:23 schreef noammohr:

Noam Mohr

unread,
Apr 14, 2026, 4:43:43 PMApr 14
to la-bona...@googlegroups.com



On Tue, Apr 14, 2026, 1:30 PM 'Leo De Cooman' via la bona lingvo <la-bona...@googlegroups.com> wrote:

Jes, "duopo" ŝajnas la ĝusta vorto.

Eble ankaŭ "paro"

Leo De Cooman

unread,
Apr 15, 2026, 2:10:16 PMApr 15
to la-bona...@googlegroups.com

Ha jes! Paro.

Amike salutas Leo


Op 14/04/2026 om 22:43 schreef Noam Mohr:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages