Mi memoras, ke ĉirkaŭ 1980 estis interŝanĝo de leteroj en revuo Esperanto pri la vorto "fotografo". Se la arto nomiĝus "fotografio", ĉu "fotografo" ne estus la fotisto? (Laŭ la modelo biologio/biologo ktp.) En tiu okazo la foto mem devus esti "fotografiaĵo".
Iu proponis la tre simplan solvon "foto", "foti", "fotado". Mi memoras, ke li finis sian leteron per la vortoj "Grafojn ni lasu al ilia propra sorto." Mi pensas, ke tiu estis la konata sveda esperantisto Eric Carlén, sed kompreneble post tiom da jaroj povus esti, ke mi mismemoras. De tiam efektive la pli simplaj formoj "foto" ktp. fariĝis la plej uzataj.
"Fotografi" kaj "Fotografaĵo" estas Fundamentaj, sed intertempe oni oficialigis "Foto" per la 9a OA. Oni nur povas pensi, ke tio estas plibonigo. Fotado efektive estas komplika kaj peza procedo en la tempo de Zamenhof, same kiel la vorto, sed nuntempe, kiam ĉiuj povas foti en iu ajn momento, oni bezonas la pli simplan formon!
Mi rimarkas, ke oni bedaŭrinde oficialigis "fotografio" per la 8a OA. Tio estis tute ne necesa, kaj certe nuntempe oni povus diri "fot-arto" aŭ "fotado".
Anna