Oni povas argumenti, ke ĉi tiuj vortoj estas sufiĉe tutmondaj (ankaŭ en la araba, hinda, kaj japana), ke ni lasu ilin. Sed en la skandinavaj lingvoj, la germana kaj nederlanda, la rusa, aŭ en la ĉina aŭ vjetnama, oni uzas kunmetan vorton. Do:
- biatlono → dufaka konkurso, skipafado (laŭ multaj lingvoj)
- triatlono → trifaka konkurso
- pentatlono → kvinfaka konkurso
- dekatlono → dekfaka konkurso
Aliaj ideoj anstataŭ -faka:
- -sporta
- -disciplina
- -parta
- -era (laŭ la ĉina)
- -lukta (laŭ la germana?)
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/35cc7805-438f-419e-a2e8-bec923a4a808n%40googlegroups.com.
Laŭ mi konkurso aŭ sporto, depende de la senco.Sed ne "-atlono"!Amike,
Fransoazo OazoFrancujo