--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/834868c8-efcc-45bf-b2f1-28b23f5f46b2n%40googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/2dc38404-c5c0-490b-80a7-97fba1308977n%40googlegroups.com.
Unue mi volas klarigi, kio estas triodo, poste mi donos la tradukon de la respondo de Guglo AI al mia demando, ĉu elektrontuboj estas ankoraŭ uzataj.
- Triodo estas kutime vitra tubo, en kiu regas vakuo, por ke elektronoj povu libere moviĝi tra ĝi. En triodo estas tri elektrodoj:
1. La katodo, varmegigita substanco, kiu liberigas
elektronojn (= negativaj elektr-er-oj).
2. Proksime de la katodo estas metala krado. Se oni metas negativan elektran tension (relative al la katodo) je la krado, la elektronoj (ĉiuj aŭ parto el ili) estas repuŝataj al la katodo (ĉar samsignaj elektraj eroj forpuŝas unu la alian)
3. Je pli granda distanco troviĝas la anodo, kiu
ĉiam estas pozitiva relative al la katodo. La anodo altiras la
elektronojn, kiuj pasis tra la krado. Tiel fluas fluo da elektronoj de la katodo al la
anodo
Iom ŝanĝante la tension je la krado, oni povas tre influi tiun elektronan fluon.
(Ni tamen diru, ke la elektra kurento
fluas de la anodo (+) al la katodo (-) pro pro iama interkonsento pri la
direkto, farita antaŭ duo da jarcentoj, kiam oni ankoraŭ ne
sciis pri la ekzisto de elektronoj.)
Triodo povas plenumi diversajn taskojn. Ofta tasko estas plifortigi elektrajn signalojn.
___
Mi starigis la demandon al Guglo, ĉu elektrontuboj
estas ankoraŭ uzataj/farataj. Jen traduko de respondo el la
artfarita inteligento de Guglo. Traduko de Guglo, iomete
korektita de mi.
Ne, elektrontuboj ne plu estas produktitaj en grandegaj kvantoj, sed produktado ankoraŭ okazas, ĉefe por specialigitaj aplikoj kiel ekzemple sonekipaĵo kaj por hobiistoj. Elektrontubojn ankoraŭ produktas specialigitaj fabrikantoj, kiel ekzemple JJ Electronics en Slovakio, kiu spertas reviviĝon, simile al tiu de la klasika gramofono, kaj produktas kaj novajn kaj reeldonitajn tubojn por la merkato.
Amike salutas Leo
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/CAFaejdU%3DMnMVUdw%3D7K1uKjp6oko_36wDzK9RQUqhwjP51ekvrw%40mail.gmail.com.