Pri la "ambigueco" (neoficiala vorto → dusenceco) mi opinias, ke Esperanto havas bonan solvon: ĉi-okaze popolregado / popolregiĝo. Sed ĝis nun la dua eblo estas miaopinie maltro uzata. Ekzemple; en Tekstaro.com aperas nur unufoje "regiĝ". Kaj ĉar vortaroj baziĝas sur la uzado, "regiĝ" ne aperas en PIV. Sed tio ne malhelpu nin uzi ĝin.
Amike salutas Leo
Amike salutas Leo
la problemo kiun mi vidas ĉe proponoj kiaj "monarĥregado" kaj "popolregado" estas la ambigueco. El la vorto mem ne klaras ĉu la popolo/monarĥo estas reganta aú regata.
Cetere mi povas imagi regadon far la popolo kiu ne estas (liberal)demokrata, sed diktaturo far plimulto
ĝis, Ronaldo N
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http:// bonalingvo.info
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/e33e540c-b664-42b6-bc2c-5b0f8a44a450n%40googlegroups.com.
Noam skribis;
> ĉi-okaze popolregado / popolregiĝo
Mi ne komprenas la proponon. Ĉu demokratio = popolregigo?
La demando estas,, ĉu la popolo regas, (sin) aŭ ĉu la popolo estas regata (de iu aŭ io)
Alivorte, Ĉu en kombino de substantiveca radiko kun verbeca
radiko la substantiveca radiko rolas kiel subjekto aŭ ĉu kiel
(rekta) objekto?
Amike salutas Leo
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/la-bona-lingvo/1327c5cb-1660-43cf-abe2-9351981d70dan%40googlegroups.com.
Kun transiraj verboj, plej ofte la substantivo rolas kiel objekto, sed ne ĉiam. Mi donis ekzemplon "korbato". Aliaj estas "kuglotrafo", "fingromontro", "sunbrulo".
Tio ŝajnas al mi manko en nia gramatiko. Ni
povintus distingi inter "amasmurdo" kqj "amasmurdiĝo" per pli
severa regulo.
Amike salutas Leo