Ŝajne vi ne ŝatas vorton kiu havas pli ol unu signifon. Tio ŝajnas al mi stranga, ĉar la vortaro de Esperanto estas plena je vortoj kun pli ol unu signifo. Sed se tio estas via vidpunkto, ĉu vi akceptus apartajn radikojn por apartaj signifoj, ekz: "derbio" estas ĉevalkonkurso, "rolerderbio" estas rulŝua konkurso, kaj "loka piedpilka konkurso" (aŭ tio simila) por piedpilado? Tiel ĉiu radiko havos nur unu signifon.
Mi rimarkas, ke la variaj signifoj havas rilaton. Ĝi estis nomo por la ĉevalkonkurso, kiu estis intensa konkuro, kaj aliaj sportoj analoge alprenis la vorton por siaj propraj konkursoj.
Se la problemo estas, ke "derbio" havas piedpilkan signifon en iuj lingvoj sed ne aliaj lingvoj, kaj tial vi tute ne volas uzi la radikon, ĉu tio ankaŭ signifas, ke vi ne volas uzi la nomon de la urbo Derby (Derbio)?