Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1050
2022-07-29
La Faka Forumo estas programero dum la UK, dum kiu reprezentantoj de Fakaj Asocioj povas prezenti la agadon de sia asocio, proponi kunlaboron, fari sugestojn kaj interkomuniki.
Ĝi okazis dum pluraj UK-oj antaŭ la pandemio, kaj virtuale dum la unua Virtualaj Kongreso kaj inter la du Virtualaj Kongresoj. Por Montrealo estas proponita okazigi ankaŭ ĝin hibride, ĉar plruraj Fakaj Asocioj ne povos sendi reprezentantojn al Montrealo. Por realigi tiun proponon bv. ĝis la komenco de la UK turni vin al la estrarano pri Scienca kaj Faka Agado, Amri Wandel, ĉe amriw...@gmail.com. Defore vi povos konektiĝi dum la Faka Forumo per Zoom (la ligilon bv. peti de Amri Wandel).
Por prezenti vian agadon dum la Faka Forumo, vi povas prepari mallongan (2-3 minutan) prezentaĵon aŭ vive prezenti ĉeeste aŭ defore per Zoom. Cele certigi la sukcesan okazigon de la Forumo, ni petas vin konfirmi vian ĉeeston, prefere responde al ĉiuj indikante vian Fakan Asocion.
La Faka Forumo okazos lundon, la 8-a de aŭgusto 2022, je 12:30 EDT (loka tempo) / 16:30 UTC.
Aldona ebleco prezenti vian Fakan Organizon kaj agadon al la kongresanoj estas per la Movada Foiro, kiu okazos nur fizike, surloke. Se vi ne jam faris, vi povas pri la Movada Foiro kontakti Anna Lowenstein, anna.lo...@esperanto.org, devus esti ebla trovi spacon por via asocio.
Bv. noti ke al la UK en Montrealo ankoraŭ eblas aliĝi ĉe uea.org/kongresoj/alighilo.
Vi ricevas la Gazetarajn Komunikojn kiel UEA-komitatano/Redakcio
Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.
Trovu antaŭajn Gazetarajn Komunikojn en la retejo de UEA: uea.org/aktuale/komunikoj
La rekta ligilo por la komuniko: https://uea.org/gk/1050
--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+unsubscribe@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/tencent_AB4B99BD11D1B4A92F713759B839768DC105%40qq.com.