Estimataj,
pro la aktiveco de la aziaj geesperantistoj ofte aperas artikoloj en Esperanto kaj en Monato, kie abundas aziaj (ĉefe ĉinaj, sed ankaŭ koreaj k.a.) personaj kaj geografiaj nomoj.
Ambaŭ revuoj estas voĉlegataj por nevidantoj. Voĉlegas volontuloj, kiuj ofte ne scias kiel ĝuste prononci la nomojn.
Tial estas serĉataj aziaj volontuloj, kiuj pretus voĉlegi kaj registri. Ne estas malfacile - oni povas fari ankaŭ per poŝtelefono. Kutime oni disponas pri ĉ. unu semajno. Ĉiuj volontuloj ricevas ligilon al tabelo kun la artikoloj, kaj ĉiu mem elektas kion voĉlegi.
Ĉu iu emas voĉlegi?
Amike,
Mariana Evlogieva
--
"Komerco", la retlisto de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Komerco@IKEF-retmembro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/ef8f13ea3d1168cffb5d14a1dc8030a8%40interpres.org.
Prezento de miaj lerniloj kaj intervjuo ĉe verkoj.com:
Kara Said,
prave, ke ĝenerale legado de nomoj el aliaj lingvoj estas problemo, sed nun temas pri tute konkreta problemo pri aziaj (ĉefe ĉinaj nomoj) kaj ne pri la ĝenerala problemo.
Luis Obando transprenis la taskon de Rob Moerbeek. Do neniel temas pri tranĉo de la historio, sed pri daŭrigo de la laboro.
Volontuloj de diversaj nacioj jam voĉlegas, sed inter ili mankas azianoj. Tial urĝe bezonatas precipe azianoj. Mi proponis al Luis Obando, ke mi demandu en tiu ĉi grupo, ĉar en ĝi abundas gesamideanoj el Azio. Espereble iu el ili mem emus voĉlegi aŭ konas alian personon, kiu emus.
Unue oni petas la aŭtoron mem voĉlegi, sed ofte la aŭtoroj ne spertas pri voĉlegado aŭ pri registrado, tial il malakceptas. Tiam oni serĉas alian voĉleganton - la volontuloj dividas inter si la taskojn, kaj Luis Obando kunordigas, prilaboras la registraĵojn kaj aldonas ilin al la kolektoj de Esperanto kaj Monato.
Kara Stano,
mi ne meritas viajn gratulojn - ne mi iniciatis tion. Mi estas nur unu el la volontuloj.
Dankon pro la mencio pri la Aŭskultejo. Dankon ankaŭ pro tio, ke vi donacis plurajn verkojn por senpaga uzado. Mi diskonigos la retadreson inter miaj nevidantaj geamikoj.
Amike,
Mariana Evlogieva
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/1745270909.2199863.1617615670044%40mail.yahoo.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/1745270909.2199863.1617615670044%40mail.yahoo.com.
Kara Ĉielsimo,
ege interesaj informoj pri la ĉina fonetiko! Ĉu vi (aŭ iu alia) verkis pri tio artikolon? Mi havas retejojn pri Esperanto en la bulgara lingvo kaj mi volonte tradukus por ĝi similan artikolon.
Utilas ankaŭ scii, ke la aŭtomataj legiloj bone legas nomojn en la ĉina, dankon.
Memkompreneble, se iu ĉina samideano pretus voĉlegi, estus pli bone. Unue, ĉar iu kiu ne konas la ĉinan ne provu papage imiti la legadon de la aŭtomatoj. Kaj due, ĉar laŭ mi estus tre bone, se oni povus aŭdi diversajn akĉentojn. Laŭ mia scio ne nur nevidantoj uzas la sonversiojn de la revuoj, sed ankaŭ homoj, kiuj deziras ekzerci kaj spertiĝi.
Amike,
Mariana Evlogieva
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/DM5PR13MB092336E3AEF83AAA5619E4E7BC779%40DM5PR13MB0923.namprd13.prod.outlook.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/18464961617636760%40sas8-75f070ddfcf3.qloud-c.yandex.net.
Kara Stefan,
mi volonte kredas, ke eŭropaj nomoj estas multe pli malfacilaj ol ĉinaj. Mi mem perdis multan tempon por esplori kiel oni prononcas "Bachrich". S-ro Bachrich naskiĝis en Aŭstrio, do la nomo estas germandevena. Mi bone scias kial prononci en la germana. Sed s-ro Bachrich transloĝiĝis al Venezuelo kaj mi longe serĉis informojn ĉu pro tio oni poste prononcis la nomon alimaniere.
Do problemoj ekzistas pri ĉiuj nomoj - eĉ se oni pensas, ke evidentas kiel prononci, povas esti iu escepto.
Tial mi provos, helpe de vikipedianoj, krei Vikivortaron de ofte uzataj en Esperantujo fremdaj nomoj kun indikoj pri la prononco. Similaj provoj jam ekzistas, sed temas pri apartaj fontoj dise en la interreto. La celo de la Vikivortato estos kunugi ĉion en unu lokon kaj ebligi kunlaboron.
Sed mia afiŝo ne celis diskuton pri fonetiko. Ĝi celis solvi alian konkretan problemon - ke inter la volontuloj, kiuj voĉegas sub la gvidado de Luis Obando, kiu daŭrigis la noblan agadon de Rob, nuntempe mi ne trovas azianojn. Tiaj laŭ mi necesegas - ne nur pro la nomoj, sed ankaŭ por ke estu pli variaj voĉoj kaj prononĉoj kaj ne nur nevidantoj aŭskultu kaj spertiĝu.
Hieraŭ vespere min kontaktis s-ino Kaiyue Zhang, kiu loĝas en Sofio. Do unu eventualan volontulon mi jam trovis. Bonvenas ankaŭ aliaj.
Amike,
Mariana Evlogieva
Kara Mariana,
Via laboro (kaj tiuj de Luis, Rob k.a.) estas aprezinda kaj nepre utila.
Mi volonte helpos vin por prononcado de la persaj nomoj.
Laŭ miaj kompreno kaj sperto, estus pli bone ke ni havu skriban formon de tiuj nomoj per Esperanta alfabeto. Mi scias ke ne ĉiam eblas preciza ekvivalento kaj ne ĉiam homoj ŝatas Esperantigi sian nomon.
Sed ni ĉiuj devas konscii ke ni ne rajtas malfaciligi la prononcadon de niaj nomoj al aliaj legantoj. Tial estus pli bone se la aŭtoro/ koncerna persono mem skribus sian nomon per Esperanta alfabeto, per pli-malpli proksima prononco. Se temus pri personoj kiuj ne plu estas inter ni aŭ ajnakiale ne volas fari tion, la transskribon faru iu samlingvano.
Amike, سعید بلوچی (Said baluĉi)
Laŭ miaj kompreno kaj sperto, estus pli bone ke ni havu skriban formon de tiuj nomoj per Esperanta alfabeto.
Kara Stefan,
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/30cc1ad91449e6fef623950d293f86ae%40interpres.org.
Kara Nelly,
dankon pro via preteco.
Mi plusendos vian mesaĝon al Luis Obando. Li pli detale klarigos al vi kiel funkcias la voĉlegado.
Amike,
Mariana Evlogieva
Kara Ĉielsimo,
mi volonte tradukos artikolon de vi pri la ĉina fonetiko kaj publikigos ĝin en https://espereto.com/. Mi plezure plusendos la tekston ankaŭ al aliaj retejoj, kiuj pretus publikigi.
La artikolo pri Stopani estas tre interesa, sed en eksaj socialismaj landoj komunismo estas tikla temo, kiu provokas ekstremajn reagojn. Do mi preferus ne tuŝi politikajn demandojn en mia retejo.
Pri la ĉina studentino en Bulgario menciis ankaŭ Aleksandro Zahariev, ŝajne li jam konas ŝin. Do ŝi estos ege bonvena al IKEF-BG.
Amike,
Mariana Evlogieva
Pane Stano Marečku! Neposílejte mi esperantskou poštu. Esperantista byl můj manžel, Ladislav Špína. Já esperanto neumím. Věra Špínová
--
"Komerco", la retlisto de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Forumo en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Komerco@IKEF-retmembro" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/CAF9nVf8rJivGv%2BE1u9vYN%2B_FXBRBysWj9%3D2umv6UO-fuUKi_8Q%40mail.gmail.com.