Gratulon okaze de la alveninta Naŭroza Festo!

1 view
Skip to first unread message

chie...@qq.com

unread,
Mar 21, 2026, 6:44:49 AMMar 21
to Retgrupo: IKEF per Google, azio
Al ĉiuj ikefanoj kaj esperantistoj,
Hodiaŭ okazas la Naŭroza Festo tradicia por pli ol tricent milionoj da popoloj loĝantaj ĉefe en Irano, Azerbajĝano, Afaganio kaj Centraziaj landoj, de kiuj landoj konsistis la Eŭrazia Komerca Kanalo alinome la Silka Vojo, kiu faris historie grandan kontribuon por diversaj bonfaroj inter Oriento kaj Okcidento. Fakte, historie ĉiuj landoj laŭ la Silka Vojo estis antikvaj civilizaciaj landoj kaj popoloj bravaj senlace laboradi kaj bataladi por la paco kaj vivo malgraŭ la monstraj militpafoj kontraŭ la Silkvoja regiono. Okaze de la Naŭroza Festo je la ekvinoko komencanta la printempon, nome de IKEF mi bondeziras al la popoloj la agrablan Naŭrozan Feston! Mi kredas ke finfine la pacaj rozoj floros en la antikva civilizacia regiono. Ni kune konstruas la pacan rozĝardenon pere de Esperanto, kiu celas fari la grandan familion harmonian por la tuta homaro! Ni kune laboru per Esperanto por la paco kaj komerco por la homa vivo pli feliĉa ol hodiaŭ! 

Prezidanto de IKEF
Ĉielismo WANG Tianyi
Catch.jpg

bharat ghimire

unread,
Mar 25, 2026, 8:43:20 AM (11 days ago) Mar 25
to 'chielismo@qq.com' via IKEF_Komerco_Ekonomio, azio

Raporto pri la 15-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo

La Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) sukcese organizis la 15-an Internacian Himalajan Renkontiĝon, kiu okazis de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2026 en Nepalo. La aranĝo kunigis esperantistojn el diversaj landoj kaj ofertis riĉan programon kun kulturaj, edukaj kaj naturaj spertoj.

La programo komenciĝis la 26-an de februaro per la alveno kaj bonvenigo de la gastoj. Entute partoprenis 42 esperantistoj, inkluzive de enlandanoj kaj eksterlandanoj, kvankam multaj ĉeestis nur parton de la programo. Inter ili, 21 partoprenis la piedvojaĝon en la montara regiono Langtang, inkluzive de 9 eksterlandanoj: tri el Francio (s-roj Thierry Spanjaard, Philippe Planchon kaj François Giovanetti), tri el Germanio (ges-roj Martha Otto, Angela Oehler kaj Adrian Neumann) kaj po unu el Belgio ( S-ro Patrick Haerick), Hispanio (S-ro Angel Yagüe) kaj Japanio (s-ro Kimura Kisiro). La ceteraj estis nepalaj esperantistoj.

La oficiala inaŭguro okazis vespere la 27-an de februaro en hotelo Marshyangdi en Thamel, Katmanduo. La renkontiĝestro, s-ro L. P. Agnihotry, solene malfermis la programon per lumigante la kandeloj. La vicprezidanto de NEspA, s-ro Punya Prasad Acharya, varme bonvenigis la gastojn, kaj la programon gvidis s-ro Navaraj Buddha. La kunfondinto de la Internacia Himalaja Renkontiĝo, s-ro Philip Pierce, prezentis la historion de la aranĝo, fondita en 1995. Ĉiuj ĉeestantoj sin prezentis kaj esprimis siajn salutvortojn, kaj ankaŭ kelkaj infanoj partoprenis, kio donis aparte ĝojigan etoson. Jam en la sama tago matene okazis ekskurso en Katmanduo. La partoprenantoj vizitis la templojn Pashupatinath kaj Boudhanath, du el la plej gravaj religiaj lokoj de hinduismo kaj budhismo. La gastoj havis la ŝancon lerni pri la paca kunvivado de hinduoj kaj budhanoj en Nepalo, kaj pri la konceptoj de vivo, morto kaj renaskiĝo en tiuj religioj.

La 28-an de februaro la grupo vizitis Patanon, antikvan urbon ofte nomatan “viva muzeo”. La temploj, skulptaĵoj kaj lignaj artaĵoj klare montris la riĉan historion kaj kulturon de Nepalo. Vespere NEspA gastigis la partoprenantojn en sia oficejo per amika vespermanĝo.

La 1-an de marto komenciĝis la piedvojaĝo al Langtang. Frumatene la grupo veturis per buso ĝis Syabrubesi, de kie ili ekmarŝis. La unuan nokton ili tranoktis en Bamboo, marŝante tra densaj arbaroj laŭ rivero kun multaj akvofaloj. Dum la vojo oni povis renkonti sovaĝajn bestojn kaj ĝui la abundan naturon.

Dum la sekvaj tagoj la grupo atingis diversajn lokojn, inkluzive de Kyanjin Gompa (3870 m), kie ili restis du noktojn. Kelkaj partoprenantoj supreniris al Kyanjin Ri (4773 m), de kie malfermiĝis impresa panoramo de la Himalajo. La vetero estis escepte klara, kio ebligis ĝui la pejzaĝon en sia plej bela formo. Aliaj elektis alternativajn vojojn ekde Goda Tabela, kie ili povis pli detale konatiĝi kun rododendraj arbaroj kaj tradiciaj vilaĝoj. La reveno komenciĝis la 5-an de marto kun tranoktoj en Lama Hotelo kaj poste en Syabrubesi. La grupo revenis al Katmanduo la 7-an de marto.

La temo de la ĉi-jara renkontiĝo estis “Naturo, kulturo kaj klimata ŝanĝo”. Dum la piedvojaĝo en la Nacia Parko Langtang, la partoprenantoj rekte travivis la naturan belecon de la regiono kaj samtempe rimarkis signojn de klimata ŝanĝo. Lokuloj klarigis, ke antaŭ kelkaj jardekoj la montoj estis pli kovritaj de neĝo, dum nun ili ofte aperas pli nudaj. Oni ankaŭ observis ŝanĝojn en la florado de rododendroj, kiuj nun floras malpli abunde kaj iom poste ol antaŭe. Dum la vojo la grupo pasis tra la vilaĝo Langtang, loĝata de ŝerpoj de tibeta deveno. La partoprenantoj havis la ŝancon konatiĝi kun la loka kulturo kaj eĉ partopreni tradician feston, kio fariĝis neforgesebla sperto.

La 8-an de marto okazis la ferma ceremonio. NEspA honoris la partoprenantojn per ŝaloj kaj atestiloj, kiujn disdonis la eksaj prezidantinoj, s-inoj Indu Devi Thapaliya kaj Maya Rai. La ĉeestantoj esprimis sian kontenton kaj dankemon pro la sukcesa kaj inspira aranĝo.

La 15-a Internacia Himalaja Renkontiĝo montriĝis grava evento, kiu ne nur fortigis la Esperanto-komunumon, sed ankaŭ profundigis komprenon pri la nepala naturo, kulturo kaj nunaj mediaj defioj. Ĝi ankaŭ donis al nepalaj esperantistoj valoran ŝancon praktiki la lingvon kaj rekte interrilati kun eksterlandaj samideanoj.

Venontjare okazos speciala ekskurso de la 26-a de februaro ĝis la 8-a de marto 2027, dum kiu partoprenantoj vizitos preskaŭ ĉiujn gravajn turismajn lokojn en Nepalo, ĉefe per aŭtobuso. La aranĝo estos alirebla por ĉiuj aĝgrupoj kaj proponos multflankan konatiĝon kun la lando. NEspA elkore invitas ĉiujn interesatojn aliĝi kaj ĝui la programon en vera Esperanta etoso.

Raportis: Bharat Kumar Ghimire

ps. Se vi bezonas fotojn de la renkontiĝo, bonvolu kontakti min aparte.  




From: 'chie...@qq.com' via IKEF_Komerco_Ekonomio <kom...@googlegroups.com>
Sent: Saturday, March 21, 2026 4:29 PM
To: Retgrupo: IKEF per Google <kom...@googlegroups.com>
Cc: azio <az...@groups.io>
Subject: [IKEF-komerco-ekonomio] Gratulon okaze de la alveninta Naŭroza Festo!
 
--
"Komerco", retgrupo de IKEF ĉe Google Groups.
Internacia Komerca kaj Ekonomia Federacio en Esperanto
http://www.ikef.info
Viaj ofertoj kaj diskutoj estas bonvenaj!
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "IKEF_Komerco_Ekonomio" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to komerco+u...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/komerco/tencent_993BAF5476734484A690C4CCE4C366CB3507%40qq.com.

Shabbir Ahmad Sial

unread,
Mar 25, 2026, 12:36:41 PM (11 days ago) Mar 25
to kom...@googlegroups.com, azio
Karega Bharat Kumar Ghimire

    Elkoran gratulojn por okazi 15-Himalaja Renkontigxon.

Sincere.

Shabbir Ahmad Sial.

Mian Salam SHANY

unread,
Mar 25, 2026, 4:28:47 PM (11 days ago) Mar 25
to kom...@googlegroups.com, azio
Karegaj Samideanoj

Mi elkore gratulas la estraron de Nepala Esperanto-Asocio sukcesege okazigi mondfaman 15an Himalajan Renkontiĝon.

Ja okazigo de esperantaj eventoj en fascina Nepalo ne nur entuziasmigas esperanto movadon en Nepalo sed ankaŭ en aliaj aziaj landoj. Ni pakistanaj esperantistoj alte taksas la sindediĉojn, senlacajn agadojn de Nepalaj esperantistoj rilate al la utiligo kaj fortigo de esperanto movado en Suda Azio.

Denove mi gratulas al la estraro de Nepala Esperanto-Asocio por vigle okazigi esperanto eventojn kaj disvastigon de nia lingvo Esperanto.

Samideane Via

Mian Salam SHANY 
el Italio

............


chie...@qq.com

unread,
Mar 26, 2026, 12:14:15 AM (11 days ago) Mar 26
to Retgrupo: IKEF per Google, azio, Esperanto-en-briksaj-landoj, Bharat Nepala
Estimata prez. de Nepala Esperanto-Asocio,
Nome de IKEF mi gratulas al la sukceso de 15a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo!
Ankaŭ mi opinias ke aliaj E-organizoj devas lerni de NEspA organizi regulajn aranĝojn internaciajn per Esperanto por Esperanto, ĉar Esperanto-movado estas historia evoluantaĵo kiel rivero fluanta senĉese jaron post jaroj al sia celo kun nobla idealo. Ĝuste pro tia konscio IKEF ankaŭ okazigas sian Dimanĉan Kunvenon(DK) regule kaj senĉese. Fakte, lastajn jarojn IKEF ankaŭ alte taksas organizadon de siaj karavanoj al internaciaj Esp-aranĝoj. Ni esperas ke venontjare nia karavano povos partopreni vian aranĝon la 16a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo...
Okaze mi proponas ke vi deziras prelegi en DK de IKEF vian aranĝon  pri 15a Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo cele ke ikefanoj ankaŭ povos lerni de mi utilajn spertojn. Dankon!

Prezidanto de IKEF
Ĉielismo WANG Tianyi
发件人: bharat ghimire
发送时间: 2026-03-25 20:43
抄送: azio
主题: Re: [IKEF-komerco-ekonomio] Gratulon okaze de la alveninta Naŭroza Festo!
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages