Karaj samideanoj kaj amikoj,
Ĉu vi sciis, ke ekzistas “Frateca radio”, kiu ne nur vivigas nian komunumon, sed ankaŭ funkcias kiel ponto al la ekstera publiko?
Ĵus aperis tre interesa artikolo en la retejo UEA Facila, kiu rakontas la kvarjaran vojaĝon de EsperRadio. Ĝi ne estas nur simpla podkasto; temas pri kreiva teamo, kiu per programeroj pri astronomio, meditado, literaturo kaj arto, tenas la flamon de nia lingvo pli viva.
Kial mi rekomendas ĉi tiun artikolon?
Laŭ mi, la ideo de ĉi tiu dulingva radio (Esperanto kaj la itala) estas ege alloga kaj efika. Ĝi sukcesas altiri la “ekstran publikon” (homojn ankoraŭ nekonantajn aŭ neparolantajn nian lingvon) al Esperanto. Mi esperas, ke ĉi tiu modelo iĝos inspiro por la fondado de multaj pliaj tiaj radioj en aliaj lingvoj, por vastigi nian influon.
Mi varme invitas vin legi kaj aŭskulti ĉi tiun artikolon.
Tio estas nova kontribuo al la retejo uea.facila.org, kiun prizorgas Anna Lowenstein kun siaj kunlaborantoj (listo de kunlaborantoj). Kiel vi scias, la artikoloj tie estas mallongaj kaj facile kompreneblaj por lernantoj, uzante nur la liston de facilaj vortoj.
Mi antaŭdankas vin pro plusendo de tio al viaj diversaj grupoj kaj kanaloj.
Bonan legadon kaj aŭskultadon!
Ĉian bonon,
Amike kaj estime,
Ahmad Mamduhi
ILEI-prezidanto
Kara John,
Unue, mi volas sincere gratuli vin pro via lasta elektiĝo kiel prezidento de IKEF. Estas granda honoro, ke vi kondukos nian komercan federacion. Same, mi volas esprimi mian profundan dankon al la antaŭa prezidento, sinjoro Ĉielismo, pro lia longdaŭra kaj tre sukcesa servo al la organizo. Mi planis esprimi ĉi tiujn gratulojn kaj dankojn en la koncerna fadeno, sed mi profitas ankaŭ la nunan okazon por fari tion ĉi tie.
Dankon ankaŭ pro via rapida kaj afabla respondo pri la artikolo. Mi tre ĝojas, ke vi ŝatis la informon pri EsperRadio. Vi tute pravas pri la laboro de Laura Brazzabeni, kaj same pri Margaret Zaleski-Zamenhof; ili ambaŭ estas valoregaj por nia movado.
Pri la venonta Universala Kongreso: Bedaŭrinde, mi ne ĉeestos la kongreson. Tamen, mi elkore deziras al vi kaj al ĉiuj partoprenantoj sukcesan kaj fruktodonan sperton.
Ahmad