RA kutime estas رضي الله عنه/رضي الله عنها/رضي الله عنهما/رضي الله عنهم, uzita post la nomo de la sahaboj aŭ kompanoj aŭ islamaj konatuloj de profeto Muhamado.
Tamen, رَحْمَةُ الله عليه/رَحْمَةُ الله عليها/رَحْمَةُ الله عليهم = Rahmatu Llah alay-hi/alay-ha/alay-him, aŭ رَحِمَهُ الله/رَحِمَها الله = Rahima-hu Allah, Rahima-ha Allah, ambaŭ mallongigitaj ؒ = RH, certe estas uzata post nomo de kleruloj. La du formoj signifas preskaŭ la samo (la unua estas "noma versio", la dua "verba versio", vidu poste la tradukon).
Mi serĉis en la Korano la tradukon de Chiussi al la
vorto رَحْمَةُ, Rahma(t): 'graco' (3:108, 28:87), 'favoro'
(15:57, 30:34, 17:101), 'kompato' (38:10; 39:10)... En la
Chiussi-a traduko, la vortoj ٱلرَّحْمَٰنِ ٱلرَّحِيمِ ar-Rahman
ar-Rahim, de la sama radiko, estas tradukitaj "la Donema, la
Pardonema". La ideo rilate al la verba radiko رحم estas: "esti
kompatema", "esti pia", "esti indulgema".
Resume, la esprimo signifas "(ke) la graco de Dio estu super/sur li/ŝi/ili", "(ke) la favoro de Dio estu super/sur li/ŝi/ili", "(ke) la kompato de Dio estu super/sur li/ŝi/ili" (kaj la dua formo "Dio favoru lin/ŝin", "Dio kompatu lin/ŝin", "Dio indulgu al li/ŝi").
Mi ne kapablas elekti la pli bonan tradukon... vi mem decidu. Vi ankaŭ povas uzi la mallongigon RH (mi malkonsilas RA-n), ĉar estas uzata de piaj islamanoj, kaj poste klarigi en noto la signifon. Laŭ mi RH estas pli "malpeza" por leganto ol legi, ĉiufoje, "...sinjoro X, la graco/favoro/kompato de Dio estu super/sur li...", ĉu ne?
Amike,
Carles
--
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Islama Kulturo en la monda lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to islama-kulturo-en-la-m...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/islama-kulturo-en-la-monda-lingvo/CAFxLG%3DYHxr1fcbyQpxV702AcjXP04ZxB7S-Kf%2B%2B%2BFLW95Ewc8Q%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/islama-kulturo-en-la-monda-lingvo/c299814a-9fa1-4e8e-82dd-ef101f5cd174%40esperanto.cat.
Jes, mi scias ke estas subtenantoj de ambaŭ uzoj, tamen laŭ mi, la traduko de la araba vorto ﷲ nur povas esti "Dio", ĉar per tiu vorto kristanaj kaj judaj araboj nomas sian dion. Eĉ, el islama vidpunkto, ekzistas sinsekvo inter judismo, kristanismo kaj islamo (kaj aliaj religioj): ĉiuj anoncas la saman dion aŭ ĉiuj estis revelaciitaj de la sama dio; pro tio aŭ en Esperanto ni kreas novan vorton por la kristana dio aŭ ni uzu nur vorton Dio (tio jam okazis por preĝejo: kirko, sinagogo, moskeo). Eble en kelkaj kuntekstoj povas utili uzi vorton Alaho, sed mi kredas ke via teksto ne estas tia.
Amike,
Carles
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/islama-kulturo-en-la-monda-lingvo/CAFxLG%3Da7rEAjfBEXtra2RUy%3Dcy67VE0%3DSYOBJLHgyWyL5kLeyw%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/islama-kulturo-en-la-monda-lingvo/12e76fde-b7cc-41fe-ad2d-aee0dc31771a%40esperanto.cat.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/islama-kulturo-en-la-monda-lingvo/CAFxLG%3DZvTa0X_OMjLC5d24qxui5tbpnNAr_i_1hsih50PdoejA%40mail.gmail.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/islama-kulturo-en-la-monda-lingvo/CACGiDRRC4SO4mogvXSP6wfpfwnLRtsFgr0R6Vbh%3DHGOSmUPZsw%40mail.gmail.com.