Ĉu vi scias, ke estas jam 2650 personoj el 81 landoj, kiuj trapasis KER-ekzamenojn?
Ni ĉiuj fieras pri ili.
La reta formo de la ekzamenoj ebligas nun al pli da samideanoj trapasi la testojn. Estas ĝojige, ke multaj deziras fari tion.
Kelkaj (landaj) asocioj kaj la revuo MONATO jam en la antaŭa(j) jaro(j) diversmaniere subtenis kandidatojn en siaj klopodoj. Dankon al ili pro tio.
Por la jaro 2023 estas promesoj de Brita Esperanto-Asocio, Esperanto-France, Esperanto USA, Aǔstralia Esperanto-Asocio kaj Slovena Esperanto-Ligo por financa subteno en formo de repago de pleno aŭ duono de la ekzamenkotizoj, pago de atestiloj kaj ties poŝtokostoj. Fondaĵo Edukado.net (el tiucele ricevitaj donacoj) povos denove subvencii ekzameniĝojn de siaj membroj, de 'geonkloj' kaj 'genevoj' de Ekparolu! kaj de aliaj kunlaborantoj.
La KER-Ekzamena Centro de UEA petas ĉiun leganton de tiu ĉi mesaĝo disvastigi la informojn pri la ĉi-jaraj ekzamenoj kaj serioze pripensi kontribuon, subtenon aŭ eĉ ekzameniĝon.
Kiam?
En junio kaj aŭgusto denove okazos retaj KER-ekzamenoj en ĉiuj niveloj:
Ĝis baldaŭ, KER-e,
Katalin Kovats, estro de KER-EC
--------------------------------