Alvoko helpi por handikapula dormĉambro

6 views
Skip to first unread message

Esperanto-Kulturdomo

unread,
Apr 14, 2026, 5:57:10 PM (13 days ago) Apr 14
to Esperanto-informas, Esperanto-informoj
Kara samideanino, kara samideano

Ekde preskaŭ sepdek kvin jaroj, nia franca Esperanto-Kulturdomo posedas kastelon Grésillon por progresigi Esperanton per kursoj kaj aliaj esperantlingvaj renkontoj. Pour konservi la ejon kaj adapti ĝin al la postuloj de nia epoko, necesas bontenaj laboroj : pluraj jam efektiviĝis, pluraj estas planataj. La Kulturdomo Greziljono nuntempe povas aŭtonome certigi parton de tiuj konstruejoj, sed povas malfacile lanĉi ĉiujn necesajn laborojn.

Inter la prioritatoj, ni devas al rulseĝaj personoj kun moveco reduktita (PMR) oferti duan adaptitajn dormĉambrojn kaj lavejojn. Tiel nin devigas la leĝoj, sed ankaŭ nia zorgo digne akcepti ĉiujn niaj gastojn sen diskriminacio. Por la elektita projekto en la dormĉambro 34 en la maldekstra kromdomo, financado estas necesa.

Ni lanĉas ĉi tiun alvokon al donacoj. Se vi rekonas la gravecon realigi plej rapide tiujn laborojn, kaj se vi pretas subteni nin,
bonvolu sendi vian donacon al: Maison Culturelle de l’Espéranto, 1310 route du Lude - Grésillon, 49150 Baugé-en-Anjou, France
aŭ per iu el la pagomanieroj menciitaj en nia retejo, precizigante kiel pagocelo “donaco PMR”.

Vi povas ankaŭ subteni, akirante societajn partojn B (laŭ la statutoj) kaj partoprenante en niaj agadoj, inkluzive en la laboroj de la volontulaj teamoj.
Kia ajn estas la helpo, kiun vi alportos, la Esperanto-Kulturdomo dankas vin varme.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages