Saluton al vi ĉiuj, EDE-anoj kaj membroj de SAT-Amikaro. Post la kongreso en Grezijono, mi deziras konatigi al vi novaĵojn de nia amikoj en Kivu-oj (precipe Goma)
Bonvolu legi la jenan leteron de mia "nevo" Elvis Hakizumwami. Li fin-studis en medicino en la urbo Goma (bela rezulto !) post 7 jaroj da serioza ,streĉa studado meze de milita kunteksto.
Lia patro Hubert estis mia amiko de 1987. Bedaŭrinde li ĵus mortis! Lian gambon oni amputis antaŭ kelkaj jaroj, sed lian duan piedon atingis plian fojon tiu fi diabeto! Bedaŭrinde, spite al urĝa hospitaligo kaj fortranĉo de lia dua piedo, la malsano kreskis kaj li mortis subite je la aĝo de 65 jaroj.
Grandaj malfeliĉo kaj ĉagreno por lia samfamilianoj, kaj ekplorado por mi: Imagu: mi konis lin de preskaù 40 jaroj, per fotoj, mesaĝoj, leteroj - sed neniam vidis lin, premis lian manon, ĉirkaŭbrakis lin kiel fraton!
Nu, mi konservos rilatojn kun lia edzino Françoise kaj liaj gefiloj, el kiuj Natacha (studis Juron ĝis "licenco" - 5 jaroj) Kaj precipe kun Elvis (ĵus fariĝinta D-ro en medicino. Bonvolu legi lian leteron ĉi-sube. Mi salutas vin ĉiujn! Pierre
Saluton kara onklo,
Mi deziras altigi vian atenton al la tre zorgiga san-situacio en la provinco Nord-Kivu, pligravigita de la milito kaj buĝetaj limigoj.
Pro la persista nesekureco, humanitaraj organizaĵoj kiel Kuracistoj Sen Landlimoj (MSF) devis suspendi siajn aktivecojn. Tiu situacio deprenas de multaj vundeblaj homoj esencajn medicinajn servojn, kiujn ili antaŭe ricevis senpage.
Krome, la lastatempaj buĝetaj tranĉoj de USAID pli malfaciligas la aliron al kuracado. Iuj hospitaloj ne plu estas provizitaj per medikamentoj, metante en danĝeron la vivon de pacientoj, kiuj dependas de la disponeblaj traktadoj lokale.
Ĉi tiu kombino de nesekureco kaj manko de financado havas seriozajn konsekvencojn por publika sano, pligravigante la riskon de eviteblaj mortoj kaj komplikaĵoj rilataj al malsanoj facile traktitaj en aliaj kuntekstoj.
Estas urĝe subteni la lokajn sanajn strukturojn kaj konservi la humanitaran helpon por protekti la vundeblajn populaciojn kontraŭ ĉi tiu san-krizo.
Mi dankas vin pro via atento kaj engaĝiĝo.
Lasta rimarko de Pierre : nur MSF agas konstante kaj serioze tie-for. Sed evidentas, ke mankas rimedoj ! Ĝis baldaŭ ! Pierre