Programo CollectiveAccess

7 views
Skip to first unread message

Javier Guerrero

unread,
Apr 12, 2022, 4:17:33 AM4/12/22
to bibli...@googlegroups.com
Saluton, karaj:

Mi ekuzis programon CollectiveAccess por enretigi mian biblioteketon kiel provo por pli gravaj bibliotekoj. La programo estas malfermitkoda kaj tre fleksebla. Kompreneble eblas importi datumojn el aliaj programoj. Kompare al Koha (kiun mi daŭre uzas), ĝi estas multe pli rapida kaj belaspekta. Miaopinie, ĝi estas tre bona solvo por montri en la reto ne nur bibliotekan katalogon, sed ankaŭ ĉiuspecajn kolektojn: afiŝojn, poŝtkartojn, filatelaĵojn. La programo uzas kelkajn normajn metadatumojn kiel DACS aŭ DublinCore. Aldoni aliaj bezonataj kampoj (ekzemple MARC-kampoj) eblas. Ankaŭ estas tre bona solvo por la katalogado de arĥivajn erojn (leterojn, fotografaĵojn, ktp).
Mi esperantigis kelkajn partojn. Nu, jen la ekzemplo de mia biblioteko:


Esploru la menuon, ekzemple, la datintervala ebleco en la detala serĉo aŭ la prezentado per kolektoj de libroj, periodaĵoj aŭ esperantaĵoj. 

Komentoj ĉiam estos bonvenaj!

Amike,


Javier



Philippe Cousson

unread,
Apr 12, 2022, 5:01:27 AM4/12/22
to bibli...@googlegroups.com

Saluton

Dankon pro la informo, mi rigardos.

Por la biblioteko de Kvinpetalo mi uzas la programon J-ISIS de Unesko.

Tre kore kaj esperplene

----
Philippe Cousson
Χαρις שלום
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/4C0D1E0B-4469-4DE6-BCD3-953CA656EF0D%40gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.

Roland Rotsaert

unread,
Apr 12, 2022, 7:06:55 AM4/12/22
to bibli...@googlegroups.com
Op 12/04/2022 om 10:17 schreef Javier Guerrero:

Saluton, karaj:

Mi ekuzis programon CollectiveAccess por enretigi mian biblioteketon

Antaŭ deko da jaroj mi faris provon por uzi Collective Access por fotokoleto. La tiama versio estis desegnita por uzo en komputila reto kun servilo, ne sur persona komputilo. Ne taŭgis por mi. Ĉu ankoraŭ nun estas tiel?

Roland

Javier Guerrero

unread,
Apr 12, 2022, 7:42:09 AM4/12/22
to bibli...@googlegroups.com
Jes, Roland. Ĝi estas programo bazita sur SQL kaj PHP, kaj do por uzi sur servilo. Eblas uzi sur persona komputilo nur se vi uzas programaron, kiu ŝajnigas servilon (MAMP).

Amike, 

Javier

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

biblioteko esperanto

unread,
Apr 12, 2022, 2:35:41 PM4/12/22
to bibli...@googlegroups.com, Javier Guerrero
Dankon pro la informo, Javier. Tre interese. Mi scivolas ĉu vi povas eksporti registrojn en marc-formato (*mrc) kaj ĉu ekzistas modulo pri aŭtoritatoj.

Amike,

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages