Listo de bibliotekoj

44 views
Skip to first unread message

Rubeno

unread,
Sep 28, 2022, 7:26:23 AM9/28/22
to Bibliotekista listo

Saluton al ĉiuj,

Mi scivolemas pri la listo de Esperantaj bibliotekoj kompilita de S-ro Rotsaert en 2013.

Unue mi demandas, ĉu ĝi estas publikigita en Interreto. Ŝajne ĝi ekzistis nur en ies privata Google Drive kaj ĉiuj ligiloj al ĝi, kiujn mi trovis, estas rompitaj kaj kadukaj. Mi supozas ke Roland mem havas ĝin kaj povas disponigi, sed estus pli bone se ĝi ekzistus en publika retejo.

Due, mi ŝatus scii, ĉu estas planoj ĝisdatigi ĝin, dum alproksimiĝas la dekjariĝo.

Via,

Rubeno Fernandez

Javier Guerrero

unread,
Sep 28, 2022, 7:40:51 AM9/28/22
to bibli...@googlegroups.com
Ĵen ĝi, en mia retejo, iomete pli ĝisdatigita:



El 28 sept 2022, a las 13:26, 'Rubeno' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com> escribió:


--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/d89d2415-1746-a2bc-2a7f-0e63716c4eb0%40yahoo.com om deze discussie op internet te bekijken.

Rubeno

unread,
Sep 28, 2022, 8:07:19 AM9/28/22
to bibli...@googlegroups.com

Bone, mi vidis ĝin, sed dubis ĉu ĝi estas kompleta, ĉar en la PDF-versio de 2013 kiun mi havas estas kelkaj pli, ekzemple la Esperanto-muzeo en la Welf-Kastelo, kiu aperas apartigita de Centro Herzberg.

Ankaŭ la informoj estas resumitaj. Ekzemple, ne aperas informo pri jura statuso. Prave ĝi tekstas esti "eta raporto" kun rompita ligilo al originalo.

Ĉu vi mem ĝisdatigis ĝin ĝis nun, per daŭra kontakto kun prizorgantoj?

Rubeno

El 28/9/22 a les 13:40, Javier Guerrero ha escrit:

孙明孝

unread,
Sep 28, 2022, 8:17:25 AM9/28/22
to bibliotekoj
dankon pro via laoboro!





---- Replied Message ----
From Javier Guerrero<jguer...@gmail.com>
Date 09/28/2022 19:40
To bibli...@googlegroups.com<bibli...@googlegroups.com>
Cc
Subject Re: [bibliotekoj] Listo de bibliotekoj

Roland Rotsaert

unread,
Sep 28, 2022, 11:11:40 AM9/28/22
to bibli...@googlegroups.com


Op 28/09/2022 om 14:07 schreef 'Rubeno' via Bibliotekoj:

Jen la kvara versio.

Mi ne plu faris tian inventaron, ĉar farado kaj ĝisdatigo estas tre temporabaj. La tiam uzita proceduro taŭgis por kelkdekaj bibliotekoj, sed por registri pli estas bezonata datumbazo, prefere ĝisdatigata de la bibliotekoj mem. Ion tion mi ne kapablas konstrui.

Roland
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
20131216_Inventaro de Esperanto-bibliotekoj_20131216_v4.pdf

Rubeno

unread,
Sep 28, 2022, 1:21:48 PM9/28/22
to bibli...@googlegroups.com

Multan dankon, Roland!

Vi surprizas min, tamen, ĉar ne scias kiun proceduron vi sekvis aŭ kiun alternativon vi imagas. Kiel vi kolektis la informon? Se vi sendis kaj ricevis skribitajn enketilojn per retpoŝto, tio ne okupus tro longe; se vi telefonis aŭ intervidis homojn, estus tute alia afero.

Datumbazo eble ne estus bezonata. Per Google Forms aŭ simila sistemo ĉiu povas mem plenigi interretan formularon kaj la respondoj de ĉiuj respondintoj estus kolektataj en tabelo. Tamen informoj kolekteblaj en tia tabelo aŭ datumbazo eble ne estus tiel interesaj. Mankus la detaloj plej signifoplenaj, la apartaĵoj kiuj respegulus la unikan karakteron de ĉiu kontribuinto.

Do se vi klarigas eblus elpensi manieron pliefikigi la kolektometodon. Kaj ĉiukaze ĝi devus esti tasko por teamo anstataŭ unuopulo.

Rubeno


El 28/9/22 a les 17:11, Roland Rotsaert ha escrit:

Roland Rotsaert

unread,
Sep 28, 2022, 2:07:36 PM9/28/22
to 'Rubeno' via Bibliotekoj
(mi ne sendas tiun respondon al la listo)

Rubeno,

Jen la rezulto de serĉado en mia arĥivo.

Se mi bone memoras, mi sendis tabelforman demandaron al la bibliotekoj menciitaj en la jarlibro (ekzemplo de Gray aldonita). La ricevitajn respondojn mi registris (t.e. transskribis aŭ kopiis) en Excel-tabelo. (Pli simpla solvo estus kunigi ĉiujn respondojn en unu grandan Word- aŭ pdf-dosieron, sed mi volis havi iom unuecan aspekton de la tuto.) Per Word-proceduro kiun mi intertempe forgesis mi konvertis de Excel al dezirata aspekto en Word, aldonis indekson, kaj eksportis al pdf.

Roland

Op 28/09/2022 om 19:21 schreef 'Rubeno' via Bibliotekoj:
2013_bib_inventaro.xlsx
2013_startpaginasamenvoeging.docx
bib-demandaro_Gray2013.doc

Rubeno

unread,
Sep 29, 2022, 5:08:04 AM9/29/22
to bibli...@googlegroups.com

Multan dankon, Roland!

Ĉu vi do havis en kapo ideon similan al la Retejo ĉe Edukado.net?

Daŭrigo kaj ĝisdatigo dependas de la celoj. Tia datenbanko laŭ difino neniam estus kompleta kaj finita, krom se oni metas iom arbitran limon laŭ grandeco. Ĉiukaze, mi imagas ke en Esperantujo ne estas tiom da zorgantoj de grandaj kolektoj emaj kunlabori, kiom da kursoj kaj kursetoj. Sekve povus sufiĉi simpla prezento sur dokumento, ĉu PDF ĉu retpaĝo kiel tiu de Javier, kaj teknikaj bezonoj estus malaltaj.

Katalin Kovats ĉiam plendis pri kursgvidantoj kaj kursestroj kiuj ne registriĝas ĉe Edukado.net. Ni enkalkulu ankaŭ tion: se oni ne vidas avantaĝon, ne iros mem registri sian kolekton. Tamen unu afero estas havi plej kompletan kolektonombradon nur por kontentigi scivolemon, kaj alia starigi reton de kunlaborantoj por difinitaj celoj kaj projektoj.

Ĉu ni do kaj aliaj listanoj kundividu la ĝisdatigon?

Rubeno

El 28/9/22 a les 20:07, Roland Rotsaert ha escrit:

Roland Rotsaert

unread,
Sep 29, 2022, 5:37:36 AM9/29/22
to bibli...@googlegroups.com
Op 29/09/2022 om 11:07 schreef 'Rubeno' via Bibliotekoj:

Ĉu vi do havis en kapo ideon similan al la Retejo ĉe Edukado.net?

Jes, mi pensas pri io tia, sed mi ne scias kiel la ĝisdatigo praktike povas funkcii.

Laŭ mi iu estro registru la bazajn informojn kaj poste la bibliotekistoj mem aldonu detalajn informojn (kiuj laŭ mia sperto povas esti etaj aŭ longegaj).

Mi scias pri kelkaj tiaj provoj de registro de heredaĵ-kolektoj en Flandrio. Oni lanĉas la sistemon, la informoj estas enigitaj (centre aŭ de la kolekto-estroj) kaj poste plejmultaj forgesas ke la sistemo ekzistas. Post kvin aŭ dek jaroj kunlaboranto de iu kolekto hazarde trovas la registraĵon de sia kolekto, konstatas ke la informoj malaktualiĝis, sed ne plu scias kiu faris la originalan registradon kaj/aŭ perdis la pasvorton...

Roland

Lista Stefano

unread,
Sep 29, 2022, 9:02:15 AM9/29/22
to bibli...@googlegroups.com, Roland Rotsaert
Nu, mi ree sendas mian mesaghon, kiu probable ne alvenis en la liston pro shangho de mia retadreso.
Stefano Keller
----------------------


Le 28.09.2022 à 20:50, Lista Stefano a écrit :
Salutojn,

en la listo:
https://bibliotekoj.org/esperantajbitoj/esperantistaj-bibliotekoj.html

pri CDELI
Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia,
en la Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds
la adreso de la Urba Biblioteko estus aktualigenda al tio:
https://biblio.chaux-de-fonds.ch/bvcf/informations-pratiques/Pages/horaires-acces.aspx

(la baza adreso de la urba biblioteko estas: https://biblio.chaux-de-fonds.ch/ - sed eble pli uztilas indiki rekte la paghadreson, kie estas la horaro, ktp. )

Amike, kolege,
Stefano Keller, kunlaboranto de CDELI
https://www.cdeli.org/
-------------------------------

Rubeno

unread,
Oct 2, 2022, 11:02:24 AM10/2/22
to bibli...@googlegroups.com

Vi mem rimarkis, ke flandraj arĥivistoj ne ĝisdatigas mem sian interretan registron, krom se estas leĝa devigo, malgraŭ ĉiuj faciligoj.

En Esperantujo eĉ "leĝa devigo" ne sufiĉas. Laŭ la statuto de la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, la landaj sekcioj devas prezenti jaran raporton, sed malmultaj tion faras.

Mi do konkludas ke ni neniam havos ĝisdatan liston de bibliotekoj kaj arĥivoj, krom se ni mem regule kontaktos ilin. Feliĉe vi jam starigis la bazon, kaj nur necesas demandi al kolekt-zorgantoj pri ŝanĝoj kaj korektoj en regulaj periodoj. Sed por fari tion estus pli bone se la listo estus pli facile trovebla. Estas malfacile trovi tiun blogeron en la retejo de Javier Guerrero. Ĉu eblus meti pli videblan ligilon rekte en la hejmpaĝo de bibliotekoj.org, Javier?

Amike,

Rubeno

El 29/9/22 a les 11:37, Roland Rotsaert ha escrit:

Roland Rotsaert

unread,
Oct 2, 2022, 1:54:25 PM10/2/22
to bibli...@googlegroups.com
Op 02/10/2022 om 17:02 schreef 'Rubeno' via Bibliotekoj:
>
> Vi mem rimarkis, ke flandraj arĥivistoj ne ĝisdatigas mem sian
> interretan registron, krom se estas leĝa devigo, malgraŭ ĉiuj faciligoj.
>
La grandaj oficialaj bibliotekoj kompreneble estas bone registritaj.
Postrestas la etaj, duonoficialaj kaj privataj.
>
> Feliĉe vi jam starigis la bazon, kaj nur necesas demandi al
> kolekt-zorgantoj pri ŝanĝoj kaj korektoj en regulaj periodoj. Sed por
> fari tion estus pli bone se la listo estus pli facile trovebla. Estas
> malfacile trovi tiun blogeron en la retejo de Javier Guerrero. Ĉu
> eblus meti pli videblan ligilon rekte en la hejmpaĝo de
> bibliotekoj.org, Javier?
Bone.
Al pdf-dosiero oni povas aldoni notetojn. Se estas unu ekzemplero en
bona trovebla loko, la mastrumanto de tiu loko povus aldoni envenantajnn
korektojn.

Roland

Lista Stefano

unread,
Oct 2, 2022, 6:11:22 PM10/2/22
to bibli...@googlegroups.com, Roland Rotsaert, Claude Gacond (CDELI), Sonia Bétrix, Nancy Fontannaz, Carrier
** Pri modif-bezono de nefunkcianta retligo biblioteka **

Re-salutojn al la anoj de Biblioteka Listo ( "[bibliotekoj]" ), aparte al Roland Rotsaert!
Kopie, porinforme al miaj bibliotekaj (CDELI) kolegoj,
Claude Gacond - Sonja Bétrix -
Nancy Fontannaz kaj Danielle Carrier

Chu iu povus aktualigi en via listo de bibliotekoj,
la retej-adreson de la urba biblioteko en La Chaux-de-Fonds, Svislando,
kie trovighas la signifa arkivejo:
https://www.cdeli.org/

la mencio pri ghi estas en via listo:
https://bibliotekoj.org/esperantajbitoj/esperantistaj-bibliotekoj.html

en kiu la aktualigenda biblioteka adreso estas tie, en la chi-suba, rughkolora frazo:
(kompreneble, ekde aperigo de tiu via publikajho, ankau la nombro de havajhoj arkivaj jam kreskis...)

Svisio
Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia, CDELI (La Chaux-de-Fonds)
Poŝtadreso: CDELI, Bibliothèque de la Ville, Rue du Progès 33, Case postale 3034, CH-2303 La Chaux-de-Fonds (NE), Svislando
Retadreso: http://www.cdeli.org
Ĉefa respondeculo: Claude Gacond, Claude...@ne.ch
Libroj (metroj da bretoj): 180 (ĉ. 20.000 libroj)
Revuoj (metroj da bretoj): 130 (2784 revu-titoloj)
Arĥivoj (metroj da bretoj): 140 (10.000 arĥiv-eroj)
Alireblo: La Biblioteko troviĝas ĉe la numero 33 de la strato Progrès. El la stacidomo ĝi atingeblas per la buso 4, direkto Hôpital. Petu la halton "Bibliothèque". Aŭtomobilistoj sekvu la ŝildojn vojmontrantajn "Bibliothèque". Parku en la stratoj de la kvartalo, ne en la korto.
Horaro: laŭ la biblioteka http://cdf-bibliotheques.ne.ch/InfosPratiques. La esploristoj kontaktu antaŭ sia planita vizito la arkiviston-respondeculon de CDELI: s-ron Claude Gacond, por konveni pri rendevuo.

la Urba Biblioteko modifis siajn paghadresojn, kaj la nova, (pri horaro, alireblo)
anstatau la chi-supra, nevalida reteja adreso,
kaj la Biblioteka strata poshtadreso
estas tiuj:

Bibliothèque de la Ville
Rue du Progrès 33
2301 La Chaux-de-Fonds


https://biblio.chaux-de-fonds.ch/bvcf/informations-pratiques/Pages/horaires-acces.aspx

Fakte, ankau la retejo de CDELI (kies preskau jam chiuj paghoj estas adaptitaj) estas nun sekurigita ('https')
do estus bone modifi ankau tion en via pagho al https://www.cdeli.org/ - kvankam en tiu 'direkto' ghi funkcias kaj automate shaltas la adreson aperontan al https-versio anstatau la nun en via pagho indikita 'http' - ne sekurigita.

Antaudankon por via interveno!

biblioteko esperanto

unread,
Oct 12, 2022, 2:04:10 PM10/12/22
to bibli...@googlegroups.com
Karaj, pardonu la prokraston reagi al ĉi temo. Lastatempe mi dronas en farendaĵoj kaj ne disponas multe da tempo.
 
Ligilo al la listo de Esperanto-bibliotekoj ĉe Esperantaj Bitoj  troviĝas ankaŭ en la retejo de Biblioteko Juan Régulo, sekcio Aliaj bibliotekoj, fine de la artikolo: https://www.esperanto.es/hef1/index.php/aliaj-bibliotekoj, kaj en la ĉefpaĝo de ties retkatalogo: http://biblioteko.esperanto.es/
 
Amike,
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

cyr...@telenet.be

unread,
Oct 12, 2022, 4:57:39 PM10/12/22
to bibli...@googlegroups.com

Listo de Esperanto-bibliotekoj

 

Aldoninda estus pri Belgujo (Antverpeno) : Esperanto-kolekto de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (nun 8000 titoloj)

 

Katalogo : en la ĝenerala reta katalogo

 

https://anet.be/desktop/ehc

 

Bonvolu trovi kelkajn informjn pri tiu ĉi kolekto en :

 

Erfgoedbibliotheek [Heredaĵbiblioteko] Hendrik Conscience (Erfgoedbib) | LibraryThing en Esperanto | LibraryThing en Esperanto

 

 

Cyreen Knockaert

Volontula katalogisto

cyr...@telenet.be

unread,
Oct 12, 2022, 5:34:19 PM10/12/22
to bibli...@googlegroups.com

Rubeno

unread,
Oct 15, 2022, 1:39:17 PM10/15/22
to bibli...@googlegroups.com
Mi havas proponon por publikigi aŭtoritatan ĝisdatigeblan version de la listo de bibliotekoj.

Ĉu la plej bona strategio ne estus publikigi ĝin en la vikio de UEA?

Vi mem, Stefano, ŝajnas esti administranto de tiu vikio. Ĉu vi publikigu ĝin tie? Se ne, ĉu vi povus krei uzantokonton por mi? Mi pensas ke ankaŭ aliaj listanoj kiel Zsofia Korody havas konton tie, kiu pli?

Tiel, oni ne plu dependus de privata blogo kies retadreso povas facile ŝanĝiĝi (antaŭe https://enesperantujo.blogspot.com/, nun https://bibliotekoj.org/esperantajbitoj/).

La vikio de UEA estis lanĉita en 2010 kaj nun estas duonforgesita. Ne helpas ĝin tio, ke UEA mem ne reliefigas ĝin kaj estas malfacile trovebla (lasta butono en la langeto Teko). Supozeble ankaŭ ne klaras, kial esperantistoj kontribuu tien anstataŭ al la ĝenerala Esperanta Vikipedio de Wikipedia Foundation.

Tamen por nia celo ĝi povas esti avantaĝa. Stilaj reguloj en Vikipedio estas striktaj, kaj artikoloj povas esti markataj aŭ forviŝataj se ne plenumas ilin, dum la vikio de UEA ne havas tiel striktajn regulojn. Kvankam la listo de bibliotekoj en si mem ne povas esti artikolo laŭ kriterioj de Vikipedio, en la alia vikio tio ja eblas. Kaj ĝi aperus sub la domajno kaj aŭspicio de UEA.

Kompreneble, ĉiu sufiĉe granda Esperanta biblioteko devus mem krei kaj ĝisdatigi sian artikolon en Vikipedio, sed volontuloj en ĉi tiu diskutlisto povus helpi zorgantojn de malpli grandaj kolektoj verki ilian priskribon, unue en la vikio de UEA, eventuale migrigonte ilin sur Vikipedion. Plie, la vikio de UEA povas esti bona ludejo por ekzerci sin kaj fariĝi kompetenta vikipediano. Mi mem verkis preskaŭ la tuton de ĉi tiu artikolo en Vikipedio. Kiuj aliaj listanoj estas ankaŭ vikipedianoj?

Via,
Rubeno




 nu










El 28 sept 2022, a las 13:26, 'Rubeno' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com> escribió:

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Grosjean Mireille

unread,
Oct 15, 2022, 3:09:27 PM10/15/22
to bibli...@googlegroups.com
Mi kutimas verki en vikipedio.

Elkore
Mireille Grosjean 

Lista Stefano

unread,
Oct 15, 2022, 8:13:25 PM10/15/22
to bibli...@googlegroups.com
Kara Rubeno,

vi pravas,
estus bone havi vikian version de la listo de bibliotekoj, do en la UEA-vikio, kiel vi sugestas,   
kiun eblus ĝisdatigi regule, laŭbezone.

Mi volonte kreos la pagho(j)n necesa(j)n por tio.

Jes, la UEA-vikio estas iom forgesita, kaj bedaŭrinde ankaŭ malaperis pluraj artikoloj/paĝoj el ĝi (ĉu dum translokigo al alia servilo? chu alikiale?).

Rilate al retpaĝoj kaj publikigo de ligoj al aliaj retejoj,
chiam ekzistas la 'danghero', ke la retligo ne plu validas, char la al-ligito modifis la adreson de la pagho,
au la pagho ne plu ekzistas,
au, kaze de abandonita retejo, la eble mis-uzanto, konservis la saman retej(domajn)nomon 'vendante' ion tute alian...

Pri eventualaj teknikaj detaloj mi baldau skribos al vi.
Amike,
Stefano
-----------

Javier Guerrero

unread,
Oct 16, 2022, 10:21:12 AM10/16/22
to bibli...@googlegroups.com
Dankon, Stefano!
Ĝisdatigita, sed bonvolu konfirmi ĉu mi ĉion bone komprenis.

Amike, 


Javier


--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Javier Guerrero

unread,
Oct 16, 2022, 10:29:31 AM10/16/22
to bibli...@googlegroups.com
Dankon, Cyreen!
Mi aldonis la bibliotekon. Bonvolu kontroli ĉu ĉio enordas.
Ĉu eblas aldoni pliajn datumoj? (ekz. fizika adreso)

Amike,


Javier

Javier Guerrero

unread,
Oct 16, 2022, 10:36:55 AM10/16/22
to bibli...@googlegroups.com
Kompreneble, privataj klopodoj estas privataj. Kaj kompreneble, mi nenion kontraŭas aliajn klopodojn privatajn aŭ ne.

Enrico Gaetano Borrello

unread,
Oct 16, 2022, 12:11:41 PM10/16/22
to Bibliotekoj
Estas tre bona propono, laŭ mi, komenci ĝisdatigon de la listo en UEA-vikio. Plie, mi devus publiki informojn pri la Biblioteko kie mi volontulas.
Pri Vikipedio, mi havas aliron al ĝi, sed mi havas malmultan praktikon, do mi enmetas nur kelkajn korektojn ktp.
Salutojn,
Enriico G. Borrello - Nacia Esperanto Biblioteko en Massa, Italio

cyr...@telenet.be

unread,
Oct 16, 2022, 2:34:16 PM10/16/22
to bibli...@googlegroups.com

Kara,

 

Adreso :   Conscienceplein 5, 2000 Antwerpen

 

Retejo :   https://consciencebibliotheek.be/nl

 

 

Vikipedio :   https://eo.wikipedia.org/wiki/Hereda%C4%B5biblioteko_Hendrik_Conscience_(Antverpeno)

 

 

 

Elkore,

 

 

Cyreen

Rubeno

unread,
Oct 16, 2022, 2:35:10 PM10/16/22
to bibli...@googlegroups.com
Nu, fakte mi dankos, Javier, se ekzistos fidela kopio en alia retejo, ĉar ni ne konas la planojn de UEA pri sia vikio, aŭ la fidindecon de ĝia sekurkopia sistemo. Tiurilate la sola avantaĝo de vikio super blogo estas, ke ĝi estas kreita de la komenco por uzado de multaj, do ne devas esti unu sola kiu ĝisdatigas ĝin.

Sed praktike tio dependas de la uzado, ĉar ŝajne la sola aktiva kontribuanto en tiu vikio nuntempe estas Piet Coppens.
Ankaŭ redaktado de vikio estas pli komplika ol tiu de blogo (interalie ĉar oni devas elekti kaj obei ian hierarĥian strukturon de kategorioj anstataŭ simple publikigi laŭ dato). Praktike estos nur manpleneto da redaktoroj kiuj plenumos la ŝanĝojn laŭ petoj de aliaj, mi imagas.

Via,
Rubeno

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Javier Guerrero

unread,
Oct 16, 2022, 4:18:10 PM10/16/22
to bibli...@googlegroups.com
Ĝisdatigita. Elkoran dankon!

Amike,


Javier

Javier Guerrero

unread,
Oct 16, 2022, 4:19:20 PM10/16/22
to bibli...@googlegroups.com
Jes, Rubeno. Sendube aldoni ĉiujn datumojn al Vikipedio estas bona ideo.

Amike,

Javier

Zsofia Korody

unread,
Oct 19, 2022, 8:58:33 PM10/19/22
to bibli...@googlegroups.com
Karaj,
mi nepre subtenas la planon listigi bibliotekojn ne (nur) ĉe privata/j retejo/j, de kie datumoj povas iam ajn malaperi. Sub la menciita UEA-ligilo https://uea.org/vikio/Bibliotekoj estus la logika loko por tia listo.
Ĉe https://bibliotekoj.org/esperantajbitoj/esperantistaj-bibliotekoj.html estas multaj mankoj kaj pluraj malnovaĵoj, ne plu aktualaj informoj.
Ekz. tie aperas malmulto pri la kolektaĵoj de Interkultura Centro Herzberg (estas multaj mankoj, kaj jam longe ne plu funkcianta retpaĝo). Ni havas bibliotekon kun dekmilo da libroj, 26 mil registritajn gazetnumerojn, centojn da kongreslibroj, ktp, ktp, apartajn katalogojn por malsamaj Esperanto-eldonaĵoj, filatelaĵoj, ktp.
Se eklaboros iu laborteamo por fari ordon rilate al Esperanto-biblotekoj, mi certe helpos laŭ miaj ebloj, tempodispono.
Amike,
Zsófia
-- 
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6. Tel:+49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://esperanto-urbo.de     
(kun  fotoalbumo)
 
 
Gesendet: Sonntag, 16. Oktober 2022 um 22:19 Uhr
Von: "Javier Guerrero" <jguer...@gmail.com>
An: bibli...@googlegroups.com
Betreff: Re: [bibliotekoj] Listo de bibliotekoj

Maria Nie

unread,
Nov 5, 2022, 4:15:37 AM11/5/22
to bibli...@googlegroups.com
Saluton!
En cxi tiu listo:
mi ne trovis "Esperanto Libraro" de Bjalistoko:
Mi laboras cxi tie kaj volonte mi donos pli da informoj al persono kiu volas replenigi la liston de bibliotekoj.
Amike
Maria Niemyjska


Philippe Cousson

unread,
Nov 5, 2022, 5:08:58 AM11/5/22
to bibli...@googlegroups.com

Saluton

En tiu listo mankas la biblioteko de Kvinpetalo en Bouresse (apud Poitiers) : ĉ 7000 libroj (katalogitaj), revuoj (ĝis nun ne listigitaj), arkivoj (i.a. de Waringhien) (ne ordigitaj ĝis nun). Bibliotekisto Philippe Cousson. Multaj libroj por interŝanĝoj.

Kore kaj esperplene

----
Philippe Cousson
Χαρις שלום

Javier Guerrero

unread,
Nov 6, 2022, 7:27:06 AM11/6/22
to bibli...@googlegroups.com
Saluton, Maria:

Mi aldonis la bibliotekon al la retejo kaj al la mapo:


Mi enmetis vian nomon kiel respondeculon. Ĉu tio taŭgas? Ĉu mi enmetu ankaŭ vian retadreson?

Amike,

Javier

Javier Guerrero

unread,
Nov 6, 2022, 7:43:05 AM11/6/22
to bibli...@googlegroups.com
Dankon, Philippe. 
Aldonita!

Amike,

Javier


Maria Nie

unread,
Nov 7, 2022, 5:07:50 AM11/7/22
to bibli...@googlegroups.com
Dankon Javier!
Mia profesia retadrseso estas
Amike
Maria

Roland Rotsaert

unread,
Nov 12, 2022, 1:57:28 PM11/12/22
to bibli...@googlegroups.com
Karaj,

Ŝajnas ke la biblioteko de Saint-Omer
(https://www.bibliotheque-agglo-stomer.fr/) mankas en la listo de
Esperanto-bibliotekoj. Laŭ mi ĝi estu en la listo, ĉar ĝia
Esperanto-parto (arĥivaĵoj de antaŭ 1940) antaŭ kelkaj jaroj estis ordigita.

Mi pensis ke iam mi verkis ion pri tio en la listo, sed mi ne retrovas;
ankaŭ en la vikipedio-paĝoj de Ernest Deligny kaj la urbo Saint-Omer la
mencio de la biblioteko bezonas aktualigon.

Roland

Javier Guerrero

unread,
Nov 13, 2022, 2:56:57 PM11/13/22
to bibli...@googlegroups.com
Dankon, Roland:

Mi aldonis ĝin al la mapo kaj al retpaĝo, kun jena eta informo:

Biblioteko de Saint Omer
Poŝtadreso: 40 Rue Gambetta, 62500 Saint-Omer (France)
Retpaĝohttps://www.bibliotheque-agglo-stomer.fr/accueil
Libroj: Ĝi enhavas fonduson Ernest Deligny

Tiu biblioteko enhavas kelkajn raraĵojn. Mi tute ne konis ĝin.

Amike,


Javier


--
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.

Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Javier Guerrero

unread,
Nov 13, 2022, 3:01:02 PM11/13/22
to bibli...@googlegroups.com
Saluton, Roland:

Mi nun vidas, ke la biblioteko jam estis en la retpaĝo sub la nomo 
Fonds Espérantiste Deligny (Saint Omer)

Fonds Espérantiste Deligny (Saint-Omer)
Poŝtadreso: p.a. Bibliothèque d'Agglomération, 40 rue Gambetta, 62500 Saint-Omer
Retpaĝohttp://www.bibliotheque-agglo-stomer.fr
Alireblo, horaro: ne konsultebla

Amike, 


Javier

El 12 nov 2022, a las 19:57, Roland Rotsaert <roland....@gmail.com> escribió:

--
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.

Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

cyr...@telenet.be

unread,
Nov 13, 2022, 5:25:33 PM11/13/22
to bibli...@googlegroups.com

La ligilo al Vikipedio-artikolo pri “Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience” estas korektenda bonvolu.

 

Elkore,

 

Cyreen Knockaert

Volontula katalogisto

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.


Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Javier Guerrero

unread,
Nov 14, 2022, 12:01:11 AM11/14/22
to bibli...@googlegroups.com
Pri kiu ligilo temas?

Amike,


Javier

cyr...@telenet.be

unread,
Nov 14, 2022, 2:08:02 AM11/14/22
to bibli...@googlegroups.com

Sub “mapo”, bonvolu vidi la bildon

 

 

C.K.

Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience - ligilo al Vikipedio.png

Javier Guerrero

unread,
Nov 14, 2022, 4:05:16 AM11/14/22
to bibli...@googlegroups.com
Korektita. La problemo estis la ĵ (necesas enmeti %C4%B5 anstataŭ “ĵ”). Mi aldonis aliajn ligilojn viajn. Bv kontroli ĉu nun ĉio enordas.

Amike,

Javier

Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/001f01d8f7f7%24d1ae3f30%24750abd90%24%40telenet.be om deze discussie op internet te bekijken.
<Erfgoedbibliotheek Hendrik Conscience - ligilo al Vikipedio.png>

Zsofia Korody

unread,
Nov 14, 2022, 7:27:59 AM11/14/22
to bibli...@googlegroups.com
Karaj,
la ligilo de la biblioteko de ICH en Herzberg am Harz - la Esperanto-urbo ne funkcias. Ĝi ja estas malnovega, tute ne plu uzata, uzebla, mi ne scias, kiu kie ĝin trovis kaj uzadas.
 
 
Anticipan dankon.
Amike,
Zsófia Kóródy
-- 
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6. Tel:+49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://esperanto-urbo.de     
(kun  fotoalbumo)
 
 
Gesendet: Montag, 14. November 2022 um 10:05 Uhr

Von: "Javier Guerrero" <jguer...@gmail.com>
An: bibli...@googlegroups.com
Betreff: Re: [bibliotekoj] Listo de bibliotekoj - Kolekto de Ernest Deligny en Saint-Omer (Francio)

Javier Guerrero

unread,
Nov 14, 2022, 10:37:46 AM11/14/22
to bibli...@googlegroups.com
Ĝisdatigita. Dankon pro la informo.

Amike,

Javier

cyr...@telenet.be

unread,
Nov 14, 2022, 2:47:33 PM11/14/22
to bibli...@googlegroups.com

Dankon, en ordo nun!

 

Cyreen

cyr...@telenet.be

unread,
Nov 14, 2022, 3:05:01 PM11/14/22
to bibli...@googlegroups.com
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages