Eble la jena komuniko de la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo
estas interesa por bibliotekistoj, pro sia kolekto de miloj da
recenzoj.
Roland Rotsaert
--
La 9an de februaro 1996 malfermiĝis la Retbutiko de Flandra
Esperanto-Ligo. Ĝi verŝajne estis la unua retejo, kie oni povis
trafoliumi librolistojn kaj mendi per simpla alklako. En tiu tempo
ĝi prezentis al la publiko simplan liston, sen multaj detaloj. Nun,
24 jarojn poste, la Retbutiko ne plu estas simpla vendejo, sed
informfonto pri literaturo kaj pri havebla muziko. Ĉu vi sciis, ke
en la Retbutiko vi povas legi pli ol 3750 librorecenzojn el plej
diversaj fontoj?
Por ke vi povu iom festi kun ni tiun 24an datrevenon, FEL hodiaŭ
donas 10-elcentan rabaton pri ĉiuj siaj 320 eldonoj! Jen la tuta
listo por via informo:
https://www.retbutiko.be/trovu/FEL
Okaze de via mendo ne preterlasu mencii en la notoj „Ne forgesu mian
rabaton!”