Raporto pri tabloludaj renkontiĵoj en Mendoza

4 views
Skip to first unread message

Mendoza Esperanto Klubo

unread,
Jun 15, 2026, 2:22:03 PMJun 15
to argen...@googlegroups.com, ruben...@gmail.com, rosa...@gmail.com

Mendoza Esperanto-Klubo ludis kaj lernis dum du tabloludaj renkontiĝoj.

Dum du sinsekvaj sabatoj (la 6-an kaj la 13-an de Junio, 2026), la membroj de Mendoza Esperanto-Klubo kunvenis por ĝui tabloludojn, amuziĝi kaj samtempe praktiki Esperanton en agrabla etoso.

En la unua renkontiĝo ni ludis la ludon “El Jardinero” (La Ĝardenisto), kaj en la dua, la ludon Link City. Ambaŭ ludoj estis luditaj tute en Esperanto, kio donis al ni bonan okazon uzi la lingvon spontane kaj nature dum komuna distra agado.

Por faciligi la ludadon, ni preparis kaj kundividis glosaron kun utilaj vortoj kaj esprimoj por tabloludoj ĝenerale. Krome, dum la ludado mem ni lernis multajn novajn vortojn kaj esprimojn ligitajn al la specifaj temoj de la ludoj. Tiel la renkontiĝoj fariĝis ne nur amuzaj, sed ankaŭ tre utilaj por plivastigi nian vortprovizon.

La sperto estis tre kuraĝiga por nia klubo, kiu nun denove aktive disvolvas siajn regulajn renkontiĝojn. La etoso estis agrabla kaj la partoprenantoj povis konstati, ke Esperanto estas vere uzebla por ĉiaj ĉiutagaj aferoj (eĉ por io tiel simpla kaj samtempe tiel ĝuinda kiel kunludi tabloludojn kun amikoj). Tiaj spertoj memorigas nin, ke ju pli ni uzas Esperanton en diversaj kuntekstoj, des pli natura kaj utila ĝi fariĝas por ĉiuj.

Kune kun ĉi tiu raporteto ni kundividas kelkajn fotojn el la renkontiĝoj kaj dokumenton kun glosaro por tabloludoj kaj parto de la vortprovizo,  kiujn ni lernis dum la ludoj.

Pro la bona sperto ni verŝajne organizos similajn ludajn renkontiĝojn ankaŭ estonte, por daŭre praktiki Esperanton kaj lerni en agrabla etoso.

IMG-20260613-WA0001.jpg
Glosaro pri Tabloludoj MEK.pdf

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Jun 15, 2026, 4:01:37 PMJun 15
to argen...@googlegroups.com, ruben...@gmail.com, rosa...@gmail.com
Karaj samideanoj:

Gratulon pro la iniciato! Nun estas sendube Mendozo la plej aktiva centro en la tuta Suda Konuso rilate al junulara agado, kaj verŝajne la loko kie plej ofte okazas Esperanto-renkontiĝoj.

Parenteze mi ĵus lernis la vortojn "ĵetkubo", "stuci" kaj "brokanti", kiu ŝajne venas el la franca "brocanter".

Mi imagas, ke vi ĉeforganizos gufujon en la argentina kongreso en Oktobro, ĉu ne? ;-)

Brakumon!

Patricio
--
Argent-reto , nova versio 2020
---
Has recibido este mensaje porque estás suscrito al grupo "Argent-Reto" de Grupos de Google.
Para cancelar la suscripción a este grupo y dejar de recibir sus mensajes, envía un correo electrónico a argent-reto...@googlegroups.com.
Para ver este debate, visita https://groups.google.com/d/msgid/argent-reto/CACGyPNCakMY2YkL_gWc%2BT6PW9k0_1x%2B%2Bcd8MdR-VSXTXdDUxww%40mail.gmail.com.

Raimundo Carletto

unread,
Jun 15, 2026, 5:35:15 PMJun 15
to argen...@googlegroups.com
          Gratulojn !

On Monday, June 15, 2026.  <mendozaesp...@gmail.com


--

Ian Fantom

unread,
Jun 15, 2026, 5:38:00 PMJun 15
to argen...@googlegroups.com
Gratulon! En mia lando aperas nenio tia plu.

Ian


Ro. Sartoro

unread,
Jun 16, 2026, 6:54:03 PMJun 16
to argen...@googlegroups.com
SALUTON...CARLETTO!
BONVENON!
Elkore
Ro.Sartoro.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages