Rezulto de la alvoko Kandidatiĝu por IJK 2021

29 views
Skip to first unread message

Bui Mung

unread,
Mar 8, 2020, 6:58:11 AM3/8/20
to TEJO-Komitato, KEJ Esperanto, verdab...@gmail.com, JETO TANZANIA, KCE, gre...@ya.ru
Saluton karaj,

La limdato de la 2a etapo de la alvoko Kandidatiĝu por IJK 2021 finiĝis. Unue mi volas danki al ĉiuj 5 kandidatoj, kiuj multe laboris dum mallonga tempo por prepari la inviton de IJK. Ni vidas ke vi ĉiuj estas bonaj kandidatoj por gastigi IJKn. Sed post longa diskuto inter TEJO-estraro kaj konsideris pri pluraspektoj, ni findecidis akcepti la inviton de Korea Esperanto-Junularo (KEJ) kaj IJK 2021 okazos en belega insulo Jeju, Koreio

Amike,
Feliĉa


Mung Bui (Felicha)
Kasisto/Treasurer
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
World Esperanto Youth Organization

m: +84 982948358
a: Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam, Nederlando
w: tejo.org e: kasisto@tejo.org

Robert Nielsen

unread,
Mar 8, 2020, 7:15:52 AM3/8/20
to TEJO-Komitato
Saluton,

Por doni pli da travidebleco, mi petas ke la estraro publikigi la proponojn de ĉiuj kandidatoj. Mi bedaŭras ke la decido okazis malpublike sen iu ebleco por la komitato oferti konsilon. Mi preferus se okazis publika diskuto pri tia grava decido ĉar multaj homoj en TEJO interesiĝas pri IJK kaj ŝatus esprimi siajn opiniojn.

TEJO devas esti malferma al nia membraro. Ni devas inviti kaj bonvenigi multajn vidpunktojn anstataŭ nur anonci la finan decidon, post diskuto ene de malgranda grupo.

Amike,

Roberto Nielsen

Michael Boris Mandirola

unread,
Mar 8, 2020, 7:40:12 AM3/8/20
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj, 

mi iom surpriziĝas je la plendo pri fermiteco de la diskuto. 
Mi vidas tute malan tendencon, kun publikigo de ĉiuj kandidatiĝoj post la unua etapo kaj plurtagaj publikaj diskutoj. Do, ne veras ke "la decido okazis malpublike sen iu ebleco por la komitato oferti konsilon" ĉar tiu ebleco ja estis inter la du limdatoj. Fakte TEJO iĝas ĉiam pli malferma ol estis en la pasinteco.

Tamen, decido pri kie kongresi - kvankam estas tia temo sufiĉe facile komprenebla por ke ĉiu emu opinii - estas grava decido kiu postulus legadon de plurpaĝaj dokumentoj, konsideron de multaj faktoroj, foje delikatajn kaj tial niaj reglamentoj preskribas ĝin kiel estrara decidtemo.
Kompreneble, la Komitato ankaŭ povas decidi pri ĉiuj aferoj, pri kiuj kompetentas la Estraro aŭ unuopa estrarano; komitata decido tiam nuligas kontraŭan estraran aŭ estraranan decidon. Do la Komitato ne estas senpovas kaj ĝi rajtus ŝanĝi la estraran decidon. Tamen, ni kiel Komitato mem elektas la Estraron por decidi ankaŭ pri tio kaj mi pensas ke ni devus fidi ke niaj estraranoj tre atente kaj zorgeme diskutis kaj decidis.  

Samideane
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (FR) +33695551694
Skype: michaelboris


Missatge de Robert Nielsen <rap...@hotmail.com> del dia dg., 8 de març 2020 a les 12:15:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/698b5263-cd8c-4236-a910-8a3f236cc4f6%40googlegroups.com.

Robert Nielsen

unread,
Mar 8, 2020, 7:56:39 AM3/8/20
to TEJO-Komitato
Saluton Michael Boris,

Via komento ankaŭ surpriziĝis min. Kvankam okazis diskuto pri la unua etapo, estis neniu diskuto dum la dua etapo, ĉar nenio estis publikigita. Ne eblas diskuti sen informo.

La dua etapo estas multe pli grava ĉar la unua etapo nur enhavus la bazajn detalojn. Fakte la propono de Sud-Koreio enhavis apenaŭ iu informo en la unua etapo.

La komitato ne povas ŝanĝi la decidon de la estraro ĉar ni ne scias la aliajn proponojn. Se ni ne havas informon, ni ne povas diskuti aŭ decidi.

Amike,

Robert

Bui Mung

unread,
Mar 8, 2020, 9:31:10 AM3/8/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Laŭ punkto H, Klaŭdo 1, Reglamento pri la estraro en la reglamento de TEJO

“1. Kompetenteco

La Estraro estas la ĉefa plenuma instanco de la Organizo. Ĝi:

….

H. decidas pri la Internacia Junulara Kongreso;”

Estas tasko kaj respondeco de estraro kapable kunlabori kun kandidatoj kaj elekti plej taŭgan kandidaton por gasitigi IJKn. 

Krome, la publikigo estos sen respekto al protektado de personaj datumoj.

Ene de Estraro ni jam multe konsideris, do ni petas fidon de komitato je nia decido.


Amike,

Felicha


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
--

Marc Konijnenberg

unread,
Mar 8, 2020, 9:40:11 AM3/8/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Tute prave.

Mi dankas al Feliĉa pro la anonco kaj al la estraro pro la laboro. 
Sendube la elekto estis speciale malfacila ĉi-foje pro la kvanto de kandidatoj.

Samideane,
Marko

El dg, 8 març 2020 a les 14:31 Bui Mung <buihaimu...@gmail.com> va escriure:
--
_
Marc Konijnenberg
Board member of TEJO, World Esperanto Youth

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, The Netherlands

Querino Neto

unread,
Mar 8, 2020, 10:54:10 AM3/8/20
to TEJO-Komitato
Saluton!

Dankon al Feliĉa pro la publikigo kaj la diligenta laboro kiel estrarano pri kongresoj. Krom la menciitaj argumentoj far de ŝi kaj de MB, mi volas aldoni, ke la komitato ja rajtas decidi pri ĉiuj aferoj, kiel klarigis MB kaj kiel eksplicite mencias la reglamento pri la komitato (2.2.), tamen ĉar la kompetenteco de la decido pri IJK apartenas al la estraro, kiel klarigis Feliĉa, la taŭga vojo ne estas postulo pri publikigo de la kandidatiĝoj, sed intervenpeto laŭ la ĉapitro pri reta voĉdonado. 

Tio signifas, ke se komitatano kontraŭas la decidon kaj volas ĝin ŝanĝi, ri devas fari oficialan proponon, kaj la ŝanĝo nur okazas post diskutfazo + voĉdonfazo + aprobo de la komitato. Do ne estis ajna "malpublika" decido aŭ "fermeco" en ĝi. 

Plue, mi forte konsilas, ke ĉiuj homoj kiuj interesiĝas pri IJK engaĝiĝu en la komisiono pri kongresoj, kaj helpu nian karan sekcion en Koreio okazigi tiun mojosan eventon por la venonta jaro! 

Gratulon al Koreio kaj al ĉiuj aliaj kandidatoj! Espereble tiu sperto akirita en la kandidatiĝo instigos ilin rekandidatiĝi por 2022!

Samideane,
la Ĝenerala Sekretario
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.
--


Mung Bui (Felicha)
Kasisto/Treasurer
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
World Esperanto Youth Organization

m: +84 982948358
a: Nieuwe Binnenweg 176
3015 BJ Rotterdam, Nederlando
w: tejo.org e: kasisto@tejo.org

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.

Robert Nielsen

unread,
Mar 8, 2020, 11:51:50 AM3/8/20
to TEJO-Komitato
Saluton al ĉiuj,

Mi pensas ke eble estas iom da konfuzo pri mia peto. Mi ja scias ke la estraro rajtas decidi kie okazos IJK kaj mi ne kontraŭas tiun. Mi ne proponas ian voĉdonadon de la komitato pri tiu, do mi ne komprenas kial aliaj homoj parolis pri tio.

Mi nur petas ke oni doni la ŝancon al la komitato diskuti ĝin. Oni ofte diras ke la komitato helpu kaj subtenu la estraron, sed ni ne povas helpi se oni rifuzas doni iun informon al ni.

Antaŭ du jaroj, estis publika diskuto pri ĉu IJK okazu en Slovakio aŭ Nederlando. Ne estis iu malbona aŭ negativa rezulto pro la publika diskuto, fakte ĝi estis senpaga reklamo por IJK kiu kaptis la atenton de multaj homoj. Certe eblas forstreki personajn datumojn el la proponoj kaj publikigi la aliajn detalojn. Pli da informo allogos pli da homoj. Kaŝi informojn, eĉ pri la kongresloko ne helpas iun ajn.

Amike,

Roberto

Querino Neto

unread,
Mar 8, 2020, 1:23:31 PM3/8/20
to TEJO-Komitato
Resaluton!

La regulo aplikeblas same: ĉar la kompetenteco pri la procezo apartenas al la Estraro, la publikigo de informoj, kiam ne akceptata de la Estraro mem, devas esti aprobita de la Komitato. Ni publikigis la kandidatiĝojn en la unua fazo, kaj interne cerbumis pri la afero. Alvenis la konkludo, ke tion fari ne estis ĝuste, kaj ne respektis ĜDPR-n, do la samo ne ripetiĝos por la dua fazo. La kandidatoj tamen estas liberaj publikigi la propran kandidatiĝon se ili tiel volas.

Eble la konfuzo okazis pro via frazo "La decido okazis malpublike", ĉar la decido ja okazas interne, ene de la Estraro, kaj la reglamento ne devigas la Estraron agi male.

Amike,
Querino

Karina Oliveira

unread,
Mar 8, 2020, 9:19:36 PM3/8/20
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, Robert,

Pri tiu ĉi punkto:

"Antaŭ du jaroj, estis publika diskuto pri ĉu IJK okazu en Slovakio aŭ Nederlando. Ne estis iu malbona aŭ negativa rezulto pro la publika diskuto, fakte ĝi estis senpaga reklamo por IJK kiu kaptis la atenton de multaj homoj. Certe eblas forstreki personajn datumojn el la proponoj kaj publikigi la aliajn detalojn. Pli da informo allogos pli da homoj. Kaŝi informojn, eĉ pri la kongresloko ne helpas iun ajn."

Mi pensas ke vi mencias ion kio okazis dum JES 2017/2018, ĉu? Mi memoras ke mi vidis ion pri tio en video de Evildea. Certe tio estas farinda ago, kaj mi subtenas ke ni faru tion por venontaj jaroj, tamen, konsideru ke tiam ja estis du kandidatoj jam dum la unua alvoko, en decembro 2017 (mi supozas, mi ne kontrolis tiun ĉi informon). La nuna situacio estis ke ni havis nur unu kandidatiĝon post la unua alvoko en novembro/decembro 2019 (tiu de Britio), kaj nur je la 31a de decembro ni eksciis ke tiu teamo ne plusekvus al la dua etapo. Do, devis esti nova alvoko, kaj la tuta cetero de okazaĵoj kiujn mi supozas ke ĉiuj bone memoras, ĉar la aferoj okazis dum la lastaj du monatoj. Tiel, nia prioritato estis tuj fari decidon por ke la elektita teamo povu tuj eklabori kaj por ke la homoj jam povu eble pripensi pri vojaĝoj al la IJK-lando en 2021 (kaj efektive kelkaj homoj jam skribis al mi private dirante ke ili ĝojis pri la anonco kaj ke ili jam ekpripensas pri la bezonatata tempo dum julio/auxgusto 2021 por povi vojaĝi al Koreio).

Do, ni konsciiu ke estis aparta situacio pro la prokrasto de la decido, kaj se ni decidus fari debaton pri tio (kiu devus esti reta debato, laux mia opinio, por ke ĉiuj povu partopreni), tio nur prokrastus eĉ pli la ebla komenca laboro de la elektita teamo.

Sed mi ja konsentas kun vi ke indas ke ni auxskultu la tutan komunumon pri tiaj decidoj, ĉar ĉiuj interesiĝas pri IJK. Tiel, la estraro havos pli bonan bazon por fari decidon surbaze de pli granda aro de opinoj kaj prikonsideroj. Tamen, kiel mi jam diris al vi private, la vortojn kiujn vi elektas por fari viajn kritikojn povas soni sufiĉe akraj kaj malentuziasmigaj. Ni estis tre ĝojaj por anonci la rezulton de la elekto, kaj tuj poste kiam oni anoncis ĝin venas mesaĝo via dirante ke ni malbone agis, ke ni devus agi alimaniere. En via lasta mesaĝo vi diras ke ni kaŝis informojn, kaj tio sonas por mi tre forta vorta elekto, kun kiu mi ne konsentas. Sincere, mi pensas ke eĉ neniu el ni pensis pri publika debato ĉar ni simple volis rapide fari decidon por ebligi la sekvajn paŝojn por la organizado de la kongreso. Vidu, la limdato por la kandidatiĝoj estis la 28a de februaro, kaj ni anoncis la rezulton la 8an de marto. Ene de 9 tagoj ni legis la dosierojn kun la kandidatiĝoj, intense diskutis pri la eblecoj, kaj interne voĉdonis pri la preferoj de ĉiu unuopa estrarano. Povas esti ke tiu ago ja estis malĝusta kaj ke ni devus plilongigi la elektan fazon por povi fari debaton inter la tuta komitato, mi ne diras ke nepre ni agis laux la plej bona maniero, mi simple diras ke ni agis laux tio kion ni taksis plej tauxge kaj necese.

Eble ni lernu per tiu ĉi situacio por ke tiuj malglataĵoj ne plu okazu? :)
Se ni volos tiom amplekse debati pri la loko de IJK 2022, ekzemple, mi pensas ke la kandidatoj devus esti avertitaj ke la kandidatiĝoj estos publikaj, kaj ke ĉiuj povos legi ilin. Tiel ni estos honestaj kun ĉiuj kaj ne estos problemoj, mi pensas.

Amike,
Karina




Robert Nielsen

unread,
Mar 10, 2020, 7:34:41 AM3/10/20
to TEJO-Komitato
Saluton Karina,

Mi opinias ke vi misinterpretis mian komenton, ĝi nur estis peto por pli da informo. Ĝi ne estis atako kaj mi ne diris (kaj ne opinias) ke vi agis malbone. Mi simple sugestis ke oni agu alimaniere.

Kiel vi diris, estis 9 tagoj inter la limdato kaj la anonco, kaj mi opinias ke dum tiu periodo, la komitato povus almenaŭ legi la proponojn.

Amike,

Roberto
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages