Karaj Komitatanoj,
Por komenco mi ŝatus diri kial estas intencita la propono. Mi simple nur ŝatus, ke la elektoj de la estraro estu honestaj, sen iuj flankaj suspektindaj kondiĉoj, sen surprizoj por iuj el kandidatoj. Pro tio mi kuraĝas kontraŭstari elektojn, kiuj okazis dum IJK en Wiesbaden. Mi vin ĉiujn petas, forgesu nun pri la viaj (mal)preferoj al kandidatoj, kaj pripensu, ĉu la elekto estis honesta por ĉiuj flankoj, sed pensu ankaŭ pri tio, ĉu konsekvencoj de la lastaj elektoj ne tro komplikigos aferojn ene de TEJO. Mi vidas en la akcepto de la propono rebonigon de la situacio en la organizo.
Nun pri la elektoj en Wiesbaden. Tiuj, kiuj estis en IJK aŭ jam aŭdis klaĉojn de tie, scias, ke en la nokto antaŭ la elektoj aperis propono pri nova kandidato por prezidanteco. Ĝi estis motivigita jene:
Ni, la subskribantoj,
konstatante, ke en la nuna estraro estas du estraranoj pretaj kaj kapablaj (re)iĝi prezidanto, Łukasz Żebrowski kaj Michael Boris Mandirola,
rimarkante, ke laŭ la propono de la elekta komisiono estos nur unu kandidato por la posteno de prezidanto,
kalkulante, ke la nuna prezidanto jam finis du oficperiodojn,
legante, ke la nova statuto proponita de tiu ĉi estraro malpermesos pli ol du sinsekvajn oficperiodojn kiel prezidanto,
insiste petas, ke dum tiu ĉi komitatkunsido
Michael Boris Mandirola ankaŭ kandidatiĝu por la posteno de prezidanto,
Łukasz Żebrowski ankaŭ kandidatigŭ por la posteno de alia estrarano,
por ke estu elekteblo por tiu ĉi komitato.
kaj tiel prezentita al la Komitato tuj antaŭ la elektoj. Teorie do ĉio ŝajnas esti en ordo, sed ne nepre estas tiel se oni rigardas detalojn. Plej unue, la proponata nova statuto ne vere povas esti motive por ĉi tiuj elektoj, ĉar ĝi estas nur propono kaj eĉ se estus akceptota, ne validus por ĉi tiu elekto. Sed eĉ se oni volus prezenti tiun argumenton laŭspirite, tiam daŭre estas pluraj aferoj rimarkindaj:
Konsiderante ĉi tiujn faktoj, spertinte la malbonan etoson en kiu okazis la elektoj kaj sciante ke pro ĉi tiuj okazaĵoj iuj kandidatoj por la Estraro de TEJO retiris siajn kandidatiĝojn, ni konstatas, ke la nuna situacio estas tre danĝera por TEJO. Ni vidas, ke la Komitato estas dividita, pluraj aktivuloj seniluziiĝintaj pro tiel malaperinta kunlabora etoso en la organizo, kiu ja ĝis nun ĉiam regis en TEJO, tiel elektita estraro ne havas kaj ne povas havi subtenon de multaj en la Komitato. Tial ni proponas, ke en nia organizo laŭeble rapide okazu nova elekto de la estraro, ĉar nur tio pova resanigi la situacion. Ni petas tuje okazigi sekretan voĉdonon pri la jena propono:
La Komitato de TEJO eksigas la Estraron de TEJO elektitan dum la 71-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO kaj taskas la Elektan Komisionon ene de du semajnoj eki retan elekton de la nova estraro de TEJO.
Subskribitaj:
Vít Guiglielmo Mišurec, komitatano A por ĈEJ
Romualda Jeziorowska, komitatano B
Saluton karaj komitatanoj!
Dume la voĉdonado ne povas eki, ĉar la propono de Vit kaj Roma ke “La Komitato de TEJO eksigas la Estraron de TEJO” formale ne estas valida.
Vidu la komitatan reglamenton http://tejo.org/dokumento/reglamentoj/#elekto-estraranoj
En punkto 1. Kompetenteco estas klare skribite ke "La Komitato estas la supera instanco de la Organizo. (...) elektas estraranojn kaj rajtas eksigi ilin; (...)"
Ne eblas eksigi la estraron kiel organo. Indas listigi la estraranojn kiuj devas esti malelektitaj.
Amike,
Arina
Osipova
ĝenerala
sekretario de TEJO
Saluton,
Ni, kiel estraro de SKEJ, plene subtenas la lauxregule elektitan estraron kaj tute malkonsentas kaj malsubtenas la starigitan proponon pri reokazigo de la elektoj. Tiu cxi propono laux nia opinio jam mem estas malstabiliga por la fresxa estraro kaj gxi ne estas bazita sur reala kialo. Nia reprezentanto observis la balotojn dum la komitata kunsido kaj konfirmas ke cxiuj reguloj estis sekvitaj kaj la komitatanoj estis klare informitaj pri cxio. La elekto de la nova estraro okazis post longa diskuto kaj gxi ne naskigxis facile, tamen fine kun granda plimulto. La nova estraro konsistas el lertaj kaj fidindaj homoj kaj anstataux ol provi gxin saboti ni opinias ke cxiuj devus provi subteni nian komunan agadon kaj doni sxancon al la estraro montri ke ili meritas nian fidon.
Amike
La estraro de SKEJ