GLAT-uloj en Aného

50 views
Skip to first unread message

Ana Ribeiro

unread,
Dec 9, 2016, 11:43:30 PM12/9/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi kaj mia amiko Matheus Arantes decidis provi fari karavanon el Brazilo al Togolando (ni ankoraŭ esploras tiun eblecon, ne estas certa), kaj ni havas malmultan aliron ĝis nun... Matheus iris rekte demandi al kelkaj eblaj interesitoj, kaj pluraj ne volis iri al Togolando ĉar ili eniras je unu de tiuj kategorioj (Gejoj, Lesbaninoj, Ambaǔseksemuloj aŭ Transgenruloj) kaj timis ke iel oni denoncus ilin kiel GLAT-uloj kaj ili estus arestitaj. Ne nur tio, sed transgerulino esplicite diris ke ŝi timis pri ŝia vivo en Togolando kaze ŝi partoprenus en IJK. Kelkaj timas ke ili eĉ estus malpermesataj por eniri en Kongresejo ĉar temas pri Katolika Lernejo (kaj ni ne scias kiom akceptema estas la estroj de tiu lernejo), kaj do ili devintus dormi surstrate.

Mi ne scias kiom reala estas tiuj timoj, se GLAT-ulo devintus veri timi iri IJK-en aŭ ĉu tio estas simpla troigo. Mi ŝatus ke respondeculoj pri IJK povintus verki respondon al tiuj GLAT-uloj dirante la realan situacion en Togolando, por ke tiu timo (prava aŭ malprava) povintus esti baziita sur realaj datumoj, ne antaŭjuĝo.

Amike,
Ana

Lucas Barbosa

unread,
Dec 10, 2016, 5:59:26 AM12/10/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Unue, la emo per se estas nenia problemo. Laŭ la togolanda leĝo, puneblas "samseksemaj faroj", t. e. kisi kaj seksumi publike. Mi partoprenis junularajn kongresojn en Brazilo kaj Eŭropo, kaj laŭ mia memoro mi ne vidis tiajn puneblaĵojn. Krom tio, laŭ kelkaj artilokoj, kiujn mi legis lastatempe, antaŭ iom da tempo ne vere okazas arestoj pro tiu kialo. Tiu leĝo iras pli kaj pli for de la realo. Kaj mi certas, ke ili ne aŭdacus aresti eksterlandanon pro samseksemo, ĉefe se tio ne eksteriĝas per interŝanĝo de karesoj, ktp.

Resume, esperantaj GLAT-uloj, kiuj jam estas sufiĉe singardaj, eĉ kiam singardeco ne nepras, en Afriko estu iom pli. Certe la organizteamo ne permesos, ke iu ajn dormu surstrate, kaj tutcerte nenies vivo estos sub danĝero.

Amike,
Lucas

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Mounir Abjiou

unread,
Dec 10, 2016, 9:26:59 AM12/10/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Ana,

Kvankam mi kredas ke Togolando estas pli progesema ol Maroko kun la temo, tamen mi volas komenti el mia propra sperto en konservema socio kiel marokano. En Maroko, la samseksemaj rilatoj estas daŭre punataj per malliberejo ambaŭ praktike kaj teorie (Maroko estas pli konservema miaopinie ĉar ĝi eĉ punas malgejajn seksrilatojn antaŭ edziĝo se almenaŭ unu el la koramiko kaj koramikino estas maroka, ne eblas kunloĝi ekster edziĝo, ktp.) Sed, mi renkontiĝis kun samseksemaj amikoj el Eŭropo en Maroko mem kaj neniam ili spertis problemojn... estas ja la pruvitaj rilatoj en la lando mem kiujn oni punas kaj ne la eston, krom la socia flanko kiun la turistoj apenaŭ spertas. Tamen... indas mencii ke transgenruloj povus havi problemojn en Maroko (kaj socie pli), ĉar ilia transgenreco estas kutime videbla fizike. La afero estas tiel: la transgenreco estas videbla sed la gejeco apenaŭ. Mi ne scias kiel estas la afero en Togolando, sed mi imagas ke bedaŭrinde Maroko estas malpli progresema kun la temo kaj volis komenti por eble kompari ŝtatflanke kaj sociflanke.

Amike,
Mounir.

Ana Ribeiro

unread,
Dec 10, 2016, 12:07:28 PM12/10/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Dankon pro la mesaĝoj, Lucas kaj Munir.

Lucas, ĉu vi povintus montri la ligilojn al viaj artikoloj? Mi kredas ke Stela aŭ alia homo povintus uzi ilin por skribi artikoleton al nia retejo. Ĉu en la unua evento en Benino estis samseksemuloj? Eble intervui ilin estus interesa... Same kiel intervui iu Togolandano pri la temo...

Mi kredas ke tiu artikoleto estus ege grava por montri ke TEJO zorgas pri GLAT-uloj.

Magnus Henoch

unread,
Dec 10, 2016, 1:31:28 PM12/10/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Eble indas kontakti togolandajn GLAT-asociojn por ekscii pli pri
tio. Mi iomete guglis kaj trovis artikolon el 2013 kiu mencias
tri asociojn:

http://www.amfar.org/content.aspx?id=18028&blogid=1146

Verŝajne iu kiu scipovas la francan povus trovi pli aktualajn
informojn.

Amike,
Magnus

arinaosipova .

unread,
Dec 11, 2016, 8:19:20 AM12/11/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Mi ne spertas pri la temo en Afriko, tamen mi povas konfirmi pri la IJKejo:

dum mia renkontiĝo septembre kun la direktoro de la lernejo ni tuŝis tiun tiklan temon kaj mi rekte demandis pri samseksemuloj. Estis interkonsento, ke ene de IJK-teritorio ni rajtas fari ion ajn, eĉ se temas pri katolika lernejo. Tio ne estas problemo. Do ni jam antaŭpagis pro la ejo. Kaj por IJK-semajno je nia dispono estos la tuta lernejo, neniu fremda homo estas tie (nur venos la teamo, kiu zorgos pri nia manĝado). La organizantoj kaj mi kiel respondeca estrarano mem faros la regulojn sendepende de la direktoro. La direktoro respondecos pri nenio dum tiu ĉi semajno. Li nur petis atenton pri kelkaj momentoj:
1. ene de la IJKejo ni faru ion ajn, vestiĝu iel ajn, kondutu iel ajn. Tamen ni ne troigu por ne malbonigi la reputacion de la lernejo. (Sed mi ne memoras tiajn troigajn situaciojn entute dum IJKj, kie mi ĉeestis). La lernejo ne estas nur unu konstruaĵo, estas kelkaj domoj, korto, sporta placeto. Estas sufiĉe granda teritorio, kiu estas ĉirkaŭbarita.

2. se ni eliras de la lernejo, ĉiu zorgos mem pri sia sekureco. Tial ni ĉiuj vestiĝu pli dece kaj pli modeste. Tio estas ĝenerala konsilo: ankaŭ knabinoj ne promenu duonnudaj en la urbo, kovru ŝultrojn, evitu tre kurtajn robojn ktp. 

La ĝenerala GLAT-situacio en la lando estas pli esplorenda. Mi priparolos tion kun la organizantoj. Kaj eble ankaŭ nia Komitatano A de Togolando engaĝiĝos al la diskuto por doni pli da informoj.

Kunlabore,
Arina

Jeremie Sabiyumva

unread,
Dec 12, 2016, 9:24:54 AM12/12/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al cxiuj,
Mi pensas ke ni cxiuj estos sekuraj en la IJK-ejo, nur la menciitaj personoj devas sinkonduki kiel kongresanoj, ne laux seks-orientigxo. Gxenerale, en Afriko, paroli pri sekso estas tabuo, kaj , do ni devas tion kompreni kaj respekti por ne havi problemojn kun la legxo, sed neniu ARESTOS VIN pro via seks-orientigxo. Se vi estas en unu el tiuj kategorioj (Gejoj, Lesbaninoj, Ambaǔseksemuloj), vi estos punita kaze ke vi kontrauxas la legxon.

Jérémie

SABIYUMVA Jérémie
SIS BPS Rumonge
Tél: 69066457, 79218342, 77733052; 76733052

TEJO oficejo

unread,
Dec 12, 2016, 9:37:14 AM12/12/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj,
mi volas nur atentigi, ke laŭ mia kompreno, multaj el vi parolas nur pri seksa orientiĝo forgesante la T'an parton de GLAT.
Specife indas kompreni, ĉu transgenruloj kaj transseksuloj havos problemojn ene sed specife ekster la lernejo (Ekz. en la flughaveno).

Kore,
Alessandro - TEJO-volontulo

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
+31 10 436 1044
tejo.org
Skype oficejo-tejo
Twitter
tejoesperanto
Facebook
tejo.org

Łukasz Żebrowski

unread,
Mar 12, 2017, 6:35:42 PM3/12/17
to TEJO-Komitato
Saluton!

Respondoj al tiuj demandoj aperas en la retpaĝo de la kongreso:

Se estas iuj pliaj demandoj, komentoj, precizigbeznonoj ktp., bv kontakti min.

Amike,
Łukasz
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages