Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

homfisho (mermaid)

8 views
Skip to first unread message

zh...@accton.com.tw

unread,
Sep 27, 1998, 3:00:00 AM9/27/98
to
Retanoj!

Shajne temas pri Japana filmo pri la Tero. (日本片:《藍海美人》)
Notu la tromplinion (sube).

Hierau mi vidis nur kelkminutan finon de Japana filmo.
La China nomo de la filmo estas "Blumara Belulo". En la finaj
minutoj, viricho estas ighanta homfisho(n?), kaj tre doloras.
Amikicho rememorigadis al li, ke li estas homo. Knabineto rigardadis.

Poste li saltis en la maron.

La Usona(?) shipestro volis sekvi la homfishon kaj volis esplori
pri ghi. Sed Japana profesoro rompis la mashinon de la shipo, do
ne volante tion. La shipestro volis, ke oni esplori pri la specio
antau ol ghi faru neekzinta, kaj ke la homaro detruos la teron.
Jen, la Japana profesoro diris, ke la teron ne tiel detruos la homoro,
kaj ke LA HOMARO ECH NE POVOS SAVI LA TERON.

Chu iu scias pri la rakonto en la filmo? Bonvolu respondi
ankau PER RETPOSHTO. Dankon.

Qiyao
----------------------------------------------------------------------
ZHONG Qiyao, Kompanio Zhibang/Accton, Xinzhu, Tajvano ~{VSFtR"~}
Lundon, Gregoria 1998-09-28, Nordekvinoksa 1998-07-09
----------------------------------------------------------------------

ZHONG Qiyao

unread,
Sep 27, 1998, 3:00:00 AM9/27/98
to
Retanoj!

Shajne temas pri Japana filmo. (日本片:《藍海美人》)

Bertil Wennergren

unread,
Sep 27, 1998, 3:00:00 AM9/27/98
to
zh...@accton.com.tw skribis:

> Hierau mi vidis nur kelkminutan finon de Japana filmo.
>La China nomo de la filmo estas "Blumara Belulo". En la finaj
>minutoj, viricho estas ighanta homfisho(n?), kaj tre doloras.

La tradicia Esperanta vorto estas "marviro" - plej ofte temas tamen
pri marvirinetoj. La faman Andersenan fabelon Zamenhof nomis
"La virineto de maro", sed oni plej ofte tamen nomas ghin
"La marvirineto".

(Estu "ighanta homfisho" - same kiel "esti homfisho" k.s., sen
N-finajho.)

___________________________________________________________________

Bertilo Wennergren
<http://purl.oclc.org/NET/bertilo>
<bert...@hem1.passagen.se>
___________________________________________________________________


Adrian Boldan

unread,
Sep 28, 1998, 3:00:00 AM9/28/98
to
zh...@accton.com.tw wrote:
: Retanoj!
: Chu iu scias pri la rakonto en la filmo? Bonvolu respondi
: ankau PER RETPOSHTO. Dankon.

Chu vi timis, ke iu RETANO respondos al vi per helikposhto? Forlasu la
esperon :-)

--
*** Learn Esperanto - the International Language! ***
One language for all | Unu por chiuj,
the second for everyone! | la dua por chiu!


0 new messages