Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Silenta Plejmultanino Parlas! --->Unuigha Strategio

5 views
Skip to first unread message

Unuigho

unread,
Feb 22, 1999, 3:00:00 AM2/22/99
to

----------
> De: Gerald Pearson & Sue Sarlette <sueg...@muscanet.com>
> A: esper...@netcom.com
> Asunto: Silenta Plejmultanino Parlas! (Re: Bonvolu ignori nin)
> Fecha: Domingo 21 de Febrero de 1999 06:15 PM

Sunjo skribis:

> Jen dua virino će ći tiu novaĽgrupo. Mi malţparadis multon da tempo por
> leři la poţtojn de Simono, Nikolao, kaj Unuigho, kaj mi konsentas kun
> Nikolao kaj Unuigho pri nur unu afero: Simono ja estas iam malafabla,
> insultema, kaj aroganta, sed mi pensas same kiel Mariana pri la alia
> du. Mi ne parlis antaý nun, unue, ćar mi ne scias Esperanton tiel bone,
> kaj, due, ke mia řentileco malpermesis řin. Sed, mi pensas ke mi devus
> diri ke jen listano ke ne kredas pri astrologio aý spamado pri la
> "interna ideo" de Esperanto.
>
> řis,
> Sunjo Sarlette

Kara Sunjo:

Bonvenon en nian, ghis nun, viran liston. Nia forumo multe bezonas
virinojn. Chio kion mi antaue diris pri virinoj estas tute malvera. Ghi nur
estis estrategio por provoki la partoprenadon de vi, virinoj, en la forumo.
Inkluzive dum multaj tagoj mi komencis miajn chiujn mesaghojn skribante:
"Retanino kaj retanoj". Mi okazigis tiun chi disputojn kaj nun mi estas tre
kontente pro via skribajho. Mi tute kontrolas miajn vortojn, sed multaj
viroj bezonas la cheeston de virinoj por kontrolighi. Vi, virinoj, certe
kontribuos plibonigi la nunan etoson de nia forumo. Treege dankon pro via
delikata kuragho.

Bonvolu ne uzi latintrion char la plimulto da geretanoj havas problemojn
por legi tion, chefe la plej malrichaj kaj kiuj ne havas multajn konojn pri
informadiko. Multaj retanoj jam protestis pro tio kaj multoj kiuj havas ne
uzas tion pro respekto al la aliuloj. Fine, la plej eminentaj
geesperantistoj ne uzas latintrion. Vi povos uzi la literon "h" post litero
kun supersigno kaj ne uzi supersignon por la litero "u". Tion konsilis
Zamenhof.

Mi ankau ne kredas pri Astrologio, char Astrologio ne estas kredo, sed
kono. La afero ne estas kredi au ne kredi, sed koni au ne koni. Sed baldau
ni longe skribos pri tio.

Mi ne legis la lastajn mesaghojn el Mariana kaj Simono, kiujn mi rekte
forigis, char mi ne shatas la perforton.

Kion signifas ke vi ne kredas pri spamado pri la "interna ideo "de
Esperanto? Ghi estas la ununura esprimo en via letero kiun mi ne komprenis.

Via Esperanto estas tutbona kaj klare komprenebla.

Mia foruma nomo estas Gijhermo Riudor, sed en la listo multaj retanoj
karese nomas min Unuigho pro mia persisto, preskau obseda, por atingi la
Unuecon en Esperantio. Ghis

Gijhermo Riudor, je via dispono, salutas el Chilio.

sko...@my-dejanews.com

unread,
Feb 22, 1999, 3:00:00 AM2/22/99
to

> Mia foruma nomo estas Gijhermo Riudor, sed en la listo multaj retanoj
> karese nomas min Unuigho pro mia persisto, preskau obseda, por atingi la
> Unuecon en Esperantio. Ghis

Aha! Mia kara Unuigho (se vi permesos al mi, viro, tiel karese nomi
vin) vi parolas per sukerkovrita lango. Estas
vera plezuro esti en via ombro. Kiuj, bonvole diru al mi, estas
la "multaj retanoj" kiuj (krom mi) "karese" nomas vin Unuigho?
La mondo atendas vian respondon.


Allan FINEBERG Esperanto - La inteligenta, facila solvo
Fair Lawn, NJ de la monda lingvo-problemo.
USA Usono

-----------== Posted via Deja News, The Discussion Network ==----------
http://www.dejanews.com/ Search, Read, Discuss, or Start Your Own

Gerald Pearson & Sue Sarlette

unread,
Feb 22, 1999, 3:00:00 AM2/22/99
to
Unuigho wrote:
>
>
>
>
> Bonvolu ne uzi latintrion char la plimulto da geretanoj havas problemojn
> por legi tion, chefe la plej malrichaj kaj kiuj ne havas multajn konojn pri
> informadiko. Multaj retanoj jam protestis pro tio kaj multoj kiuj havas ne
> uzas tion pro respekto al la aliuloj.

Pardonu. Mi forgesis la tempon kiam mi ne havis latintrion, kaj ne povis
legi gxin. Mi penos memori.


>
> Mi ankau ne kredas pri Astrologio, char Astrologio ne estas kredo, sed
> kono. La afero ne estas kredi au ne kredi, sed koni au ne koni. Sed baldau
> ni longe skribos pri tio.

Mi ne vidis ion kiu povis konvinki min pri la verecxo de astrologio.
Astronomio, jes, cxar mia edxo tre interesigxas pri gxin.

>
>
> Kion signifas ke vi ne kredas pri spamado pri la "interna ideo "de
> Esperanto? Ghi estas la ununura esprimo en via letero kiun mi ne komprenis.

Mi celis, ke mi ne konsentis kun la ideo de Nikolao pri la sendado de
multe da nepetitaj lecionoj al aliaj novajxgrupoj. Kaj mi ne tute
komprenas kion estas la "interna ideo" de Esperanto.


>
> Via Esperanto estas tutbona kaj klare komprenebla.

Dankon.
>
>

Sunjo Sarlette

Mariana Evlogieva

unread,
Feb 23, 1999, 3:00:00 AM2/23/99
to
"Unuigho" skribis:


> Mi ne legis la lastajn mesaghojn el Mariana kaj Simono, kiujn mi
> rekte forigis, char mi ne shatas la perforton.

Nu certe, pli facile estas provoke alparoli kaj poste ne legi la
respondon...


> Mia foruma nomo estas Gijhermo Riudor

Unu el cxiuj!


> sed en la listo multaj retanoj karese

Aw moke...?


> nomas min Unuigho pro mia persisto, preskau obseda, por atingi la
> Unuecon en Esperantio.

Cxu mensogo aw malkompetenteco? Oni nomas vin "Unuigxo" cxar tio
aperas en la kaplinio "De: ..." de viaj mesagxoj, kaj la plimulto de
la retposxtaj programoj awtomate citas gxin. Kaj mi mem, ekzemple,
tre insistas pri la _citiloj_ cxirkaw tiu cxi via kasxnomo!

Mi partoprenas SCE dum du jaroj, sed antaw via aligxo mi ne
spertis tian fervoron al disigo, kian vi elradias. Neniu antaw vi
dividis SCE-anojn en "ni" kaj "vi", neniu tiel persiste sercxis
formon por esprimi tiun dividon kaj precizigi, kiu ("vi" aw "vj")
estas la aktuala malfavorato. Neniu tiel obsede malrespektis la
maldeziron de forumanoj esti skulptataj law via sxablono.

Ne al unuecigo, sed al UNIFORMIGO vi strebas! Kaj mi ne mirus,
se via sekva kasxnomo estus "Napo-leono"!


Mariana


****************************************
Mariana EVLOGIEVA (Miss)
E-mail: intr...@usa.net
BG-1582 Sofia, Drushba-2, PK 18
tel. (359)(2) 24-33-78
****************************************

Nikolai Grishin

unread,
Feb 23, 1999, 3:00:00 AM2/23/99
to

Gerald Pearson & Sue Sarlette пишет в сообщении <36D222...@muscanet.com>
...

>
>Mi celis, ke mi ne konsentis kun la ideo de Nikolao pri la sendado de
>multe da nepetitaj lecionoj al aliaj novajxgrupoj.

Saluton, sinjorino!
Problemo estas en tio, ke multaj homoj ech ne scias pri Esperanto. Mi konas
plurajn esperantistojn, kiuj plendis: "Ho, se mi ekkonus Esperanton pli
frue!"
Oni povas sendi almenau informon pri Esperanto kaj kie ghin eblas ellerni.
Sed iuj esperantistoj ne deziras ech tion. Tion mi nomas "sektismo" kaj
"memizolemo".

>Kaj mi ne tute
>komprenas kio estas la "interna ideo" de Esperanto.
>>
Se la lingvo mem estas "korpo" de Esperanto, do la "interna ideo" estas ghia
"animo". Tio estas sento de amikeco, espero pri estonta pli felicha mondo.

>> Via Esperanto estas tutbona kaj klare komprenebla.
>

Sendube.

>Dankon.
>>
Ghis!
>
>Sunjo Sarlette

Nikolao

th...@my-dejanews.com

unread,
Feb 23, 1999, 3:00:00 AM2/23/99
to
In article <F7LFK...@racoon.riga.lv>,
"Nikolai Grishin" <konk...@rdven.lv> wrote:

> Problemo estas en tio, ke multaj homoj ech ne scias pri Esperanto. Mi konas
> plurajn esperantistojn, kiuj plendis: "Ho, se mi ekkonus Esperanton pli
> frue!"

Mi estas homo kiu plendas "ho, se mi nur ekkonus esperanto pli frue." Mi
estas esperantisto jaron kaj duonon, sed ecx antaux dek jaroj mi revis pri
planlingvo (kvankam tiutempe mi ne sciis tiun vorton) kiu estus duone hispana
kaj duone germana, kiun mi kaj mia amiko povus facile lerni kaj uzi kiel
sekreta lingvo. Se mi nur tiam sciis pri esperanto! Tamen, mi forte
malkredas ke sendado de nepetitaj mesagxoj helpos la situacion. Laux mia
sperto ecx *petitaj* mesagxoj povas gxeni.

Leginda estas:
http://shell3.ba.best.com/~cxarli/espero/verkoj/vevarbi.htm

Amike via,
Thomas L. Rochestro

GOTOU Humihiko

unread,
Feb 23, 1999, 3:00:00 AM2/23/99
to

Unuigho skribis en <36D024B3...@maihue.ctcinternet.cl>...
respondante al Sunjo Sarlette:

>Bonvenon en nian, ghis nun, viran liston. Nia forumo multe bezonas
>virinojn.

Kvankam mi tute ne scias kial `Nia forumo' multe bezonas inojn (c^ar
mi ne legas antau~ajn artikolojn), tamen mi mem tute ne interesig^as
pri tio kiom da inoj trovig^as c^i tie nek scias kiuj estas inoj
(c^ar mi ne povas jug^i sekson de alilandanoj lau~ ilia nomoj).
C^u vere c^i tie trovig^as malmulte da inoj ? (kvankam tio tute ne
gravas por mi sed mi eksciis...).

> Chio kion mi antaue diris pri virinoj estas tute malvera.

Se tio signifas la skribaj^on kun la titolo `Astrologio: Vira kaj Ina',
mi tute konsentas. Tio estas tute malvera.

>Mi ankau ne kredas pri Astrologio, char Astrologio ne estas kredo, sed
>kono. La afero ne estas kredi au ne kredi, sed koni au ne koni. Sed baldau
>ni longe skribos pri tio.

Bone Astrologio nome stel-diveno eble povas esti `kono' sed la kono
tute ne povas ekzakte konjekti movojn de steloj nek aliajn naturajn
fenomenojn.

Almenau~ por mi s^ajnas, ke la kono de Astronomio nome stel-scienco
estas pli utila (miaopinie).

>Mia foruma nomo estas Gijhermo Riudor, sed en la listo multaj retanoj
>karese nomas min Unuigho pro mia persisto, preskau obseda, por atingi la
>Unuecon en Esperantio. Ghis


Mi ne bone komprenas la esprimon `atingi la Unuecon en Esperantio'.
C^u vi celas forigi diversecon de lingvoj per Esperanto ?
Mi volas kredi, ke mi eraras....
G^is.

----
GOTOU Humihiko (Niponio,Miyagi-ken,Sendai-si)
Mi scipovas la Is^inomagian kaj riisman Esperanton.
TTT-pag^o:(http://plaza22.mbn.or.jp/~gthmhk/)

Nikolai Grishin

unread,
Feb 24, 1999, 3:00:00 AM2/24/99
to

GOTOU Humihiko пишет в сообщении <7atoks$j...@hirose.gw.tohoku.ac.jp> ...

>
>Unuigho skribis en <36D024B3...@maihue.ctcinternet.cl>...
>respondante al Sunjo Sarlette:
>
>>Bonvenon en nian, ghis nun, viran liston. Nia forumo multe bezonas
>>virinojn.
>
>Kvankam mi tute ne scias kial `Nia forumo' multe bezonas inojn (c^ar
>mi ne legas antau~ajn artikolojn), tamen mi mem tute ne interesig^as
>pri tio kiom da inoj trovig^as c^i tie

Iom pli frue Unuigho esprimis deziron, ke nian forumon partoprenu pli da
virinoj, char viroj estas ofte tre krudaj, kverelas kaj mokas unu la alian.
Sed, kiel chiam, praktiko diferencas de teorio; montrighis, ke la virinoj en
nia forumo estas almenau same malmolaj kiel la viroj. Eble, char skribado de
mesaghoj estas iom pli vireca okupo?


>
>Bone Astrologio nome stel-diveno eble povas esti `kono' sed la kono
>tute ne povas ekzakte konjekti movojn de steloj nek aliajn naturajn
>fenomenojn.
>
>Almenau~ por mi s^ajnas, ke la kono de Astronomio nome stel-scienco
>estas pli utila (miaopinie).

Mia persona supozo estas, ke astronomio kaj astrologio estas du flankoj
(Scienca kaj Religia au materiisma kaj idealisma) de la sama kono pri Kosmo.


>
>>Mia foruma nomo estas Gijhermo Riudor, sed en la listo multaj retanoj
>>karese nomas min Unuigho pro mia persisto, preskau obseda, por atingi la
>>Unuecon en Esperantio. Ghis
>
>Mi ne bone komprenas la esprimon `atingi la Unuecon en Esperantio'.
>C^u vi celas forigi diversecon de lingvoj per Esperanto ?

Mi supozas, ke Unuigho celas atingi, ke chiuj esperantistoj estu reciproke
amikoj. Unueco en diverseco. Ni aspiras, ke Esperanto farighu DUA lingvo por
chiu homo, ne la SOLA lingvo.

>Mi volas kredi, ke mi eraras....
>G^is.
>

Kara japana amiko!
Vi estas dume sola japano, partoprenanta s.c.e. Ni scivolemas pri via agho,
profesio, kiam vi ellernis Esperanton, kion vi faras en E-movado ktp.

Kaj kio estas ISHINOMAGIA kaj RIISMA Esperanto??

Amike - Nikolao

Jens S. Larsen

unread,
Feb 24, 1999, 3:00:00 AM2/24/99
to
Skribis GOTOU Humihiko:

> Unuigho skribis en <36D024B3...@maihue.ctcinternet.cl>...
> respondante al Sunjo Sarlette:
> >Bonvenon en nian, ghis nun, viran liston. Nia forumo multe bezonas
> >virinojn.
>
> Kvankam mi tute ne scias kial `Nia forumo' multe bezonas inojn (c^ar
> mi ne legas antau~ajn artikolojn), tamen mi mem tute ne interesig^as

> pri tio kiom da inoj trovig^as c^i tie nek scias kiuj estas inoj
> (c^ar mi ne povas jug^i sekson de alilandanoj lau~ ilia nomoj).
> C^u vere c^i tie trovig^as malmulte da inoj ? (kvankam tio tute ne
> gravas por mi sed mi eksciis...).

Vi mem sagxe ne skribas vian sekson, sed kiom mi scias, la Japanaj
personnomoj finigxantaj per -ko estas inaj -- cxu prave?

[...]

> Bone Astrologio nome stel-diveno eble povas esti `kono' sed la kono
> tute ne povas ekzakte konjekti movojn de steloj nek aliajn naturajn
> fenomenojn.
>
> Almenau~ por mi s^ajnas, ke la kono de Astronomio nome stel-scienco
> estas pli utila (miaopinie).

Astrologio eble pli gxuste estas astro-interpreto, cxar gxi estas
sistemo de rakontoj ligitaj al la astroj videblaj de la tero (ne nur
la steloj, sed ankaux la planedoj, la suno kaj la luno). Gxi havas
precize literaturajn valoron kaj utilon, ne sciencajn.

[...]

--
Jens S. Larsen

Unuigho

unread,
Feb 24, 1999, 3:00:00 AM2/24/99
to

----------
> De: th...@my-dejanews.com
> A: esper...@netcom.com
> Asunto: Re: Silenta Plejmultanino Parlas! --->Unuigha Strategio
> Fecha: Martes 23 de Febrero de 1999 11:52 AM


>
> In article <F7LFK...@racoon.riga.lv>,
> "Nikolai Grishin" <konk...@rdven.lv> wrote:
>
> > Problemo estas en tio, ke multaj homoj ech ne scias pri Esperanto. Mi
konas
> > plurajn esperantistojn, kiuj plendis: "Ho, se mi ekkonus Esperanton pli
> > frue!"
>
> Mi estas homo kiu plendas "ho, se mi nur ekkonus esperanto pli frue."
Mi
> estas esperantisto jaron kaj duonon, sed ecx antaux dek jaroj mi revis
pri
> planlingvo (kvankam tiutempe mi ne sciis tiun vorton) kiu estus duone
hispana
> kaj duone germana, kiun mi kaj mia amiko povus facile lerni kaj uzi kiel
> sekreta lingvo. Se mi nur tiam sciis pri esperanto! Tamen, mi forte
> malkredas ke sendado de nepetitaj mesagxoj helpos la situacion. Laux mia
> sperto ecx *petitaj* mesagxoj povas gxeni.
>
> Leginda estas:
> http://shell3.ba.best.com/~cxarli/espero/verkoj/vevarbi.htm
>
> Amike via,
> Thomas L. Rochestro

Estimataj;

Miaopinie komuniko = risko. La afero estas chu oni kuraghas au ne alpreni
tiun riskon. Ghis

Gijhermo Riudor el Chilio

Wolfram Diestel

unread,
Feb 24, 1999, 3:00:00 AM2/24/99
to
En la afiŝo <7atoks$j...@hirose.gw.tohoku.ac.jp>
"GOTOU Humihiko" <gth...@dc.mbn.or.jp> skribis:

> Kvankam mi tute ne scias kial `Nia forumo' multe bezonas inojn (c^ar
> mi ne legas antau~ajn artikolojn), tamen mi mem tute ne interesig^as
> pri tio kiom da inoj trovig^as c^i tie nek scias kiuj estas inoj

Jes, estas tute negrave, kiom da virinoj afiŝas en la forumo,
ĉar ĉiel ajn oni ja ne povas rigardi la afiŝinton kaj ĝui
ŝian aspekton, ĉu ne?

Volframo.

----------------
Wolfram Diestel: <dieste...@rzaix340.rz.uni-leipzig.de>
pri EJS legu: http://www.uni-leipzig.de/esperanto/

pricer...@my-dejanews.com

unread,
Feb 24, 1999, 3:00:00 AM2/24/99
to
In article <7aufba$d2m$1...@nnrp1.dejanews.com>,
th...@my-dejanews.com wrote:
(trancx')
> Leginda estas:
> http://shell3.ba.best.com/~cxarli/espero/verkoj/vevarbi.htm

Jes ja. Foje mi mem pekas kontraux la regularo kiun Cxarli aperigis tie, sed
preskaux cxiam mi bedauxras kiam mi tiel stumblas. Tamen probleme estas, ke
multaj al la entuziasmuloj, kiuj tiel fusxvarbas, estas tiuj, kiuj, post nur
2-3 lecionoj, tuj avide provas "savi la mondon"... k estas gxuste tiuj, kiuj
ne regas la ILon suficxe, por efike legi la sagxajn vortojn de Cxarli, ecx se
ili hazarde renkontus ilin. Eble konvenus nacilingvaj tradukoj, cxu?

GOTOU Humihiko

unread,
Feb 25, 1999, 3:00:00 AM2/25/99
to

Nikolai Grishin skribis:

>Iom pli frue Unuigho esprimis deziron, ke nian forumon partoprenu pli da
>virinoj, char viroj estas ofte tre krudaj, kverelas kaj mokas unu la alian.
>Sed, kiel chiam, praktiko diferencas de teorio; montrighis, ke la virinoj
en
>nia forumo estas almenau same malmolaj kiel la viroj. Eble, char skribado
de
>mesaghoj estas iom pli vireca okupo?


Bone. Mi komprenis kion intencis Unuigho. Lau~ mi c^u kruda au~ ne
c^u kverelema au~ ne c^u mokema au~ ne ktp dependas nur de persono
ne de sekso de skribantoj.

Mi partoprenas en kelkaj japan-lingvaj babilejoj surretaj, kie fojfoje
okazas diversaj diskutoj kaj ec^ interinsultadoj. Sed s^ajnas al mi, ke
c^u diskutema au~ ne c^u logike-parolema au~ ne c^u emocie-parolema au~ ne
c^u insultema au~ ne ktp tute NE dependas de sekso de babilantoj.

>Mia persona supozo estas, ke astronomio kaj astrologio estas du flankoj
>(Scienca kaj Religia au materiisma kaj idealisma) de la sama kono pri
Kosmo.


Mi konsentas, ke astrologio estas ne scienco kaj estas speco de religio.
Dum astronomio(stel-scienco) postulas pruvojn por siaj montritaj teorioj,
tamen astrologio(stel-diveno) NE postulas pruvojn por siaj montritaj
teorioj.
Do astrologio(stel-diveno) NE povas forigi erarojn el si.
Astrologio nur konservas ne-kontrau~pruveblajn teoriojn.
Do la `kono' j de astronomio kaj de astrologio estas tiom malsamaj,
ke oni NE povas diri `du flankoj de la sama kono pri Kosmo',
miaopinie.......

>Mi supozas, ke Unuigho celas atingi, ke chiuj esperantistoj estu reciproke
>amikoj. Unueco en diverseco. Ni aspiras, ke Esperanto farighu DUA lingvo
por
>chiu homo, ne la SOLA lingvo.


Bone. Mi konsentas.

>Kara japana amiko!
>Vi estas dume sola japano, partoprenanta s.c.e. Ni scivolemas pri via agho,
>profesio, kiam vi ellernis Esperanton, kion vi faras en E-movado ktp.


Mi volas mencii pri miaj privataj informoj, nur kiam mi pensas, ke tio
utilas/necesas por diskutado/parolado c^i tiea...
Nu mi almenau~ sciigas, ke mi eklernis Esperanton en 1996, la 2a monato.

>Kaj kio estas ISHINOMAGIA kaj RIISMA Esperanto??


La Is^inomagia estas mia patra lingvo, unu el diversaj dialektoj de la
japana.
Mia naskurbo nomig^as Is^inomagi.

C^u lastatempe ne aperas riistoj c^i tie ?
Bone mi iom citos frazojn de Riisma Manifesto:

---------------
En riisma Esperanto:
La pronomo ri anstatauxas la pronomojn li kaj sxi.
Oni ne uzas la pronomojn li kaj sxi.

La sufikso -icx- estas uzata simetrie kun la sufikso -in-.
Oni uzas ilin nur por emfazi la sekson aux por precizigi gxin, kiam necese.

Gxenerale la radikoj sen sufikso -icx- aux -in- ne indikas sekson.
Ankaux la dudeko da vortoj, kiuj tradicie indikas nur icxojn, kaj kiuj havas
respondajn inajn formojn kun aldonita sufikso -in-, devus ricevi senseksan
signifon. Tamen, se estas dangxero de konfuzo, ekzemple parolante al liisto,
oni povas aldoni la prefikson ge-, kiam neniu el la sufiksoj -icx- kaj -in-
estas uzata. Ekzemple, dentisto estas dentisticxo aux dentistino; (ge)patro
estas patricxo aux patrino.

La cxefaj vortoj, cxe kiuj la prefikso ge- povas esti utila, estas:
avo edzo fiancxo filo frato kuzo nepo nevo onklo patro vidvo
bubo knabo viro
frauxlo grafo princo regxo sinjoro
amiko
-----------------
(tuta teksto de la manifesto troveblas en mia pag^o:
http://plaza22.mbn.or.jp/~gthmhk/riismo2.html )
-----------------

Mi, kiu esperas forigon de nenecesaj seksdistingoj en sociaj roloj kaj en
lingvouzadoj,
subtenas riismon.

G^is.

------------

GOTOU Humihiko

unread,
Feb 25, 1999, 3:00:00 AM2/25/99
to

GOTOU Humihiko

unread,
Feb 25, 1999, 3:00:00 AM2/25/99
to

GOTOU Humihiko

unread,
Feb 25, 1999, 3:00:00 AM2/25/99
to

David Galadi-Enriquez

unread,
Feb 25, 1999, 3:00:00 AM2/25/99
to
> Unuigho skribis en <36D024B3...@maihue.ctcinternet.cl>...
> respondante al Sunjo Sarlette:
>
> Mi ankau ne kredas pri Astrologio, char Astrologio ne estas kredo, sed
> kono. La afero ne estas kredi au ne kredi, sed koni au ne koni. Sed baldau
> ni longe skribos pri tio.
>

Astrologio estas pseudoscienco, pure fantazia afero, eble bela au
interessa, sed neniel rilata al la realo, tute senutila el praktikaj
vidpunktoj, sen antaudir-kapablo, kontrauracia (kaj, do, knotrahoma, char
racieco estas la chefa malsimilo inter homoj kaj aliaj bestoj)... La plej
tauga priskribo de astrologio ne estas "kono" au "kredo", sed "ludo".

---------------------------------------
David Galadí-Enríquez
Departament d'Astronomia i Meteorologia
Universitat de Barcelona
Martí i Franqués, 1, planta 7 (física)
E-08028-Barcelona (Espanya)
---------------------------------------
dga...@am.ub.es
---------------------------------------


Nikolai Grishin

unread,
Feb 25, 1999, 3:00:00 AM2/25/99
to

GOTOU Humihiko пишет в сообщении <7b3oc1$53o$1...@newsf2.tokyo.mbn.or.jp> ...

Lau~ mi c^u kruda au~ ne
>c^u kverelema au~ ne c^u mokema au~ ne ktp dependas nur de persono
>ne de sekso de skribantoj.
>
Jes, ni jam konvinkighis pri tio. Animo ne havas sekson!

>>Ni aspiras, ke Esperanto farighu DUA lingvo por
>>chiu homo, ne la SOLA lingvo.
>Bone. Mi konsentas.
>

>>Kaj kio estas ISHINOMAGIA kaj RIISMA Esperanto??
>
>La Is^inomagia estas mia patra lingvo, unu el diversaj dialektoj de la
>japana.

Sed mi pensis, ke temas pri iu magia Esperanto...

>C^u lastatempe ne aperas riistoj c^i tie ?
>Bone mi iom citos frazojn de Riisma Manifesto:

>[...]
Shajnas al mi, ke mi jam estas tro maljuna kaj neniam kutimighos al "ri" kaj
"-ich-". Sed tio ne gravas. Ne estas malbone, ke aperas diversaj
reformproponoj kaj ech dialektoj de Esperanto, char tio povas allogi novajn
homojn.
Mia persona (ne ofendighu) opinio estas, ke "ri" prezentas pli da
maloportunajhoj. Kiam ni vidas homon, preskau chiam videblas, chu "ri" estas
viro au virino. Ni ne devas egaligi la seksojn, char diferenco inter viro
kaj virino estas treege valora.
Lau vi, oni devas skribi: "ri kisis rin"??

Pri -ich-. Mi pensis pri tiu problemo kaj siatempe proponis sufikson -ip-.
Sed poste mi venis al konkludo, ke sufiksoj -in- kaj -ip- kiel memstaraj
vortoj "ino" kaj "ipo" povas akcepti tute neatenditajn signifojn!.. ;-)

Lau mi, unueco de esperantistoj estas pli grava, ol absoluta logikeco, kiu
ne estas atingebla...
>
>G^is.
>
Ghis. Via amikicho Nikolao.

GOTOU Humihiko

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to

Nikolai Grishin skribis:

>Iom pli frue Unuigho esprimis deziron, ke nian forumon partoprenu pli da
>virinoj, char viroj estas ofte tre krudaj, kverelas kaj mokas unu la alian.
>Sed, kiel chiam, praktiko diferencas de teorio; montrighis, ke la virinoj
en
>nia forumo estas almenau same malmolaj kiel la viroj. Eble, char skribado
de
>mesaghoj estas iom pli vireca okupo?


Bone. Mi komprenis kion intencis Unuigho. Lau~ mi c^u kruda au~ ne


c^u kverelema au~ ne c^u mokema au~ ne ktp dependas nur de persono
ne de sekso de skribantoj.

Mi partoprenas en kelkaj japan-lingvaj babilejoj surretaj, kie fojfoje


okazas diversaj diskutoj kaj ec^ interinsultadoj. Sed s^ajnas al mi, ke
c^u diskutema au~ ne c^u logike-parolema au~ ne c^u emocie-parolema au~ ne
c^u insultema au~ ne ktp tute NE dependas de sekso de babilantoj.

>Mia persona supozo estas, ke astronomio kaj astrologio estas du flankoj
>(Scienca kaj Religia au materiisma kaj idealisma) de la sama kono pri
Kosmo.


Mi konsentas, ke astrologio estas ne scienco kaj estas speco de religio.
Dum astronomio(stel-scienco) postulas pruvojn por siaj montritaj teorioj,
tamen astrologio(stel-diveno) NE postulas pruvojn por siaj montritaj
teorioj.
Do astrologio(stel-diveno) NE povas forigi erarojn el si.
Astrologio nur konservas ne-kontrau~pruveblajn teoriojn.
Do la `kono' j de astronomio kaj de astrologio estas tiom malsamaj,
ke oni NE povas diri `du flankoj de la sama kono pri Kosmo',
miaopinie.......

>Mi supozas, ke Unuigho celas atingi, ke chiuj esperantistoj estu reciproke

>amikoj. Unueco en diverseco. Ni aspiras, ke Esperanto farighu DUA lingvo


por
>chiu homo, ne la SOLA lingvo.


Bone. Mi konsentas.

>Kara japana amiko!


>Vi estas dume sola japano, partoprenanta s.c.e. Ni scivolemas pri via agho,
>profesio, kiam vi ellernis Esperanton, kion vi faras en E-movado ktp.


Mi volas mencii pri miaj privataj informoj, nur kiam mi pensas, ke tio
utilas/necesas por diskutado/parolado c^i tiea...
Nu mi almenau~ sciigas, ke mi eklernis Esperanton en 1996, la 2a monato.

>Kaj kio estas ISHINOMAGIA kaj RIISMA Esperanto??


La Is^inomagia estas mia patra lingvo, unu el diversaj dialektoj de la
japana.

Mia naskurbo nomig^as Is^inomagi.

C^u lastatempe ne aperas riistoj c^i tie ?
Bone mi iom citos frazojn de Riisma Manifesto:

---------------

G^is.

------------

Yury Finkel

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to
David Galadi-Enriquez:

> Astrologio estas pseudoscienco, pure fantazia afero, eble bela au
>interessa, sed neniel rilata al la realo, tute senutila el praktikaj
>vidpunktoj, sen antaudir-kapablo, kontrauracia (kaj, do, knotrahoma, char
>racieco estas la chefa malsimilo inter homoj kaj aliaj bestoj)... La plej
>tauga priskribo de astrologio ne estas "kono" au "kredo", sed "ludo".

Mi aldonus ecx - "trompo" kaj ecx "frauxdo".

--
Jurij Finkel, http://www.esperanto.mv.ru


Nikolai Grishin

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to

David Galadi-Enriquez пишет в сообщении ...

Astrologio estas pseudoscienco, pure fantazia afero, eble bela au
interessa, sed neniel rilata al la realo, tute senutila el praktikaj
vidpunktoj, sen antaudir-kapablo, kontrauracia (kaj, do, knotrahoma, char
racieco estas la chefa malsimilo inter homoj kaj aliaj bestoj)... La plej
tauga priskribo de astrologio ne estas "kono" au "kredo", sed "ludo".

---------------------------------------
David Galadн-Enrнquez


Kara samideano, mi chiam tre ghojas, kiam oni skribas lau sistemo "jhaudo".
Dankon. Via opinio pri astrologio estas estiminda, sed pli bone oni ne estu
tiom kategoria. Permesu al aliaj homoj havi aliajn opiniojn. Kiam oni tiel
kategorie neas alian opinion, tio povas konduki al akraj disputoj, sed
multaj forumanoj ne shatas akrecon.
Mi estas nek astronomo, nek astrologo, do plena profano en ambau, sed
shajnas al mi, ke ambau meritas estimon kaj ne valoras nei ilin.

Nikolao

Serguey Nossov

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to

de David Galadi-Enriquez <dga...@pchpc5.am.ub.es>


> Astrologio estas pseudoscienco, pure fantazia afero, eble bela au
>interessa, sed neniel rilata al la realo, tute senutila el praktikaj
>vidpunktoj, sen antaudir-kapablo, kontrauracia (kaj, do, knotrahoma, char
>racieco estas la chefa malsimilo inter homoj kaj aliaj bestoj)... La plej
>tauga priskribo de astrologio ne estas "kono" au "kredo", sed "ludo".
>
>---------------------------------------

>David Galad=ED-Enr=EDquez


>Departament d'Astronomia i Meteorologia
>Universitat de Barcelona

>Mart=ED i Franqu=E9s, 1, planta 7 (f=EDsica)


>E-08028-Barcelona (Espanya)
>---------------------------------------
>dga...@am.ub.es
>---------------------------------------


Pardonu min, sed kiam mi tralegis tion, vole-nevole mi
ekmemoris tiu ęi dira¼o de Francia Akademio de Sciencoj:
"stonoj el ęielo ne povas fali, ęar tio ne povas esti!" :-)

Cetere, mi ankaż ne veras astrologion...

Serghio,
Hist...@Usa.Net
ICQ: 26243442


A.Peterson

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to
>From: David Galadi-Enriquez <dga...@pchpc5.am.ub.es>
>Organization: Universitat Autonoma de Barcelona

> Astrologio estas pseudoscienco, pure fantazia afero, eble bela au
>interessa, sed neniel rilata al la realo, tute senutila el praktikaj
>vidpunktoj, sen antaudir-kapablo, kontrauracia (kaj, do, knotrahoma, char
>racieco estas la chefa malsimilo inter homoj kaj aliaj bestoj)... La plej
>tauga priskribo de astrologio ne estas "kono" au "kredo", sed "ludo".
>---------------------------------------
>David Galad=ED-Enr=EDquez
>Departament d'Astronomia i Meteorologia
>Universitat de Barcelona

Jen la kompetenta kaj autoritata opinio.

Kaj mi proponas fini la sensencan diskuton pri astrologiaj stultajxoj.

-antonio-


David Galadi-Enriquez

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to
On Fri, 26 Feb 1999, Nikolai Grishin wrote:

>
> David Galadi-Enriquez skribis:


>
> Astrologio estas pseudoscienco, pure fantazia afero, eble bela au
> interessa, sed neniel rilata al la realo, tute senutila el praktikaj
> vidpunktoj, sen antaudir-kapablo, kontrauracia (kaj, do, knotrahoma, char
> racieco estas la chefa malsimilo inter homoj kaj aliaj bestoj)... La plej
> tauga priskribo de astrologio ne estas "kono" au "kredo", sed "ludo".
>

Nikolao respondis:

> Kara samideano, mi chiam tre ghojas, kiam oni skribas lau sistemo "jhaudo".
> Dankon. Via opinio pri astrologio estas estiminda, sed pli bone oni ne estu
> tiom kategoria. Permesu al aliaj homoj havi aliajn opiniojn. Kiam oni tiel
> kategorie neas alian opinion, tio povas konduki al akraj disputoj, sed
> multaj forumanoj ne shatas akrecon.
> Mi estas nek astronomo, nek astrologo, do plena profano en ambau, sed
> shajnas al mi, ke ambau meritas estimon kaj ne valoras nei ilin.
>
> Nikolao
>

Diri, ke astrologio estas senutila, estas tiel akra kaj kategoria kiel
aserti, ke astrologio estas tre utila, scienceca kaj vera.

Kompreneble, mi ne povas (nek volas) malpermesi, ke aliaj personoj havu
aliajn opiniojn. Sed la afero pri astrologio ne temas pri opinioj, sed pri
faktoj. La fakto estas, ke astrologio estas pure fantazia afero, sen
rilato al la realo kaj k.t.p. Vi diras, "ke ambau [astronomio kaj
astrologio] meritas estimon kaj ne valoras nei ilin". Bv. relegi mian
opinion, kaj vi vidos, ke mi ne neas astrologion. Mi asertas, ke ghi estas
senutila el praktika vidpunkto, sen rilato al la realo, sen
antaudirkapablo, kontrauracia. Tamen, mi konsideras, ke astrologio povas
esti bela kaj/au interesa. Sed chio devas esti che sia loko. Futbalo estas
ludo kaj medicino estas scienco. Futbalo meritas atenton kaj estas tre
valora, sed ne estas scienco. Kaj mi insistas: astrologio estas ludo kaj
astronomio estas scienco. Astrologio meritas atenton kaj estas tre...
interesa, sed tute ne estas scienco.

---------------------------------------
David Galadí-Enríquez


Departament d'Astronomia i Meteorologia
Universitat de Barcelona

Martí i Franqués, 1, planta 7 (física)

David Galadi-Enriquez

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to
> de David Galadi-Enriquez <dga...@pchpc5.am.ub.es>

>
> > Astrologio estas pseudoscienco, pure fantazia afero, eble bela au
> >interessa, sed neniel rilata al la realo, tute senutila el praktikaj
> >vidpunktoj, sen antaudir-kapablo, kontrauracia (kaj, do, knotrahoma, char
> >racieco estas la chefa malsimilo inter homoj kaj aliaj bestoj)... La plej
> >tauga priskribo de astrologio ne estas "kono" au "kredo", sed "ludo".

Serghio respondis jene:


>
>
> Pardonu min, sed kiam mi tralegis tion, vole-nevole mi

> ekmemoris tiu æi dira¼o de Francia Akademio de Sciencoj:
> "stonoj el æielo ne povas fali, æar tio ne povas esti!" :-)
>
> Cetere, mi ankaý ne veras astrologion...
>


Kiel mi persone kaj aparte respondis al vi, verdire la analogio estas
tre tauga:

Iutempe, astronomoj pensis, ke shtonoj ne falas el la chielo, sed nuntempe
ni scias, ke ili falas.

Iutempe, astronomoj pensis, ke astrologio funkcias, sed nuntempe ni scias,
ke ghi ne funkcias.

Shangho de opinioj en scienco por adapti la teoriojn al novaj
cirkonstancoj estas tre ofta. La shangho de opinio pri astrologio kaj pri
aerolitoj estas du ekzemploj de evoluo. Se iu nuntempe asertus, ke
shtonoj NE falas el la chielo, tiu erarus. Kaj same erarus iu, kiu
asertus, ke astrologio estas bona priskribo de la reala mondo.

Nikolai Grishin

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to

David Galadi-Enriquez пишет в сообщении ...
On Fri, 26 Feb 1999, Nikolai Grishin wrote:

>
> David Galadi-Enriquez skribis:
>


>Diri, ke astrologio estas senutila, estas tiel akra kaj kategoria kiel
>aserti, ke astrologio estas tre utila, scienceca kaj vera.

>Astrologio meritas atenton kaj estas tre...
>interesa, sed tute ne estas scienco.


Ne, tiuj du asertoj ne estas egale akraj. Kiam oni jesas ion, tiu opinio
estas pozitiva; kiam oni neas ion, tiu opinio estas negativa.
Chiu parolu pri sia tereno. Astronomoj - pri astronomio, astrologoj - pri
astrologio.
Mia tereno estas indiki al vi pri dialektiko. Ekzistas materia mondo kaj
spirita mondo, Scienco kaj Religio, astronomio kaj astrologio (tiuj du
alvenas al la samaj fenomenoj kvazau el diversaj direktoj).
En nuna jarcento vivis elstara rusa sciencisto Chijhevskij. Oni opiniis lin
charlatano, char li esploris influon de suno al teraj eventoj. Nun liaj
studoj estas akceptitaj.
Chu estas malfacile akcepti hipotezon, ke ankau aliaj planedoj influas Teron
kaj ghiajn loghantojn?
En antikvaj tempoj la homoj sciis pli multe pri tio. Ili estis malkleraj pri
scienco, sed kleraj pri religio. Nun estas inverse.
Estime - Nikolao
---------------------------------------
David Galadн-Enrнquez


Departament d'Astronomia i Meteorologia
Universitat de Barcelona

Martн i Franquйs, 1, planta 7 (fнsica)

Manuel M Campagna

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to

Serguey Nossov (a...@olcon.murmansk.ru) writes:
> de David Galadi-Enriquez <dga...@pchpc5.am.ub.es>
>> Astrologio estas pseudoscienco, pure fantazia afero, eble bela au
>>interessa, sed neniel rilata al la realo, tute senutila el praktikaj
>>vidpunktoj, sen antaudir-kapablo, kontrauracia (kaj, do, knotrahoma, char
>>racieco estas la chefa malsimilo inter homoj kaj aliaj bestoj)... La plej
>>tauga priskribo de astrologio ne estas "kono" au "kredo", sed "ludo".
>>David Galad=ED-Enr=EDquez

> Pardonu min, sed kiam mi tralegis tion, vole-nevole mi
> ekmemoris tiu ći diraĽo de Francia Akademio de Sciencoj:
> "stonoj el ćielo ne povas fali, ćar tio ne povas esti!" :-)

Kio estas 'stono' ?

> Cetere, mi ankaý ne veras astrologion...

> Serghio,

Vi diris, "vprocxem ja tojxe ne istinnyj/nastojasxcxijéu astrologiji".

Cxu vi dirvolas, "vprocxem ja tojxe ne veru astrologije" ?
^^^^
Tiaokaze mi konsilas diri, "cetere, ankavx mi ne kredas je astrologio".

Manvxelo

.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to
"Nikolai Grishin" <konk...@rdven.lv>:

> Shajnas al mi, ke mi jam estas tro maljuna kaj neniam kutimighos al
> "ri" kaj "-ich-". Sed tio ne gravas. Ne estas malbone, ke aperas
> diversaj reformproponoj kaj ech dialektoj de Esperanto, char tio povas
> allogi novajn homojn. Mia persona (ne ofendighu) opinio estas, ke "ri"
> prezentas pli da maloportunajhoj. Kiam ni vidas homon, preskau chiam
> videblas, chu "ri" estas viro au virino. Ni ne devas egaligi la
> seksojn, char diferenco inter viro kaj virino estas treege valora. Lau
> vi, oni devas skribi: "ri kisis rin"??

Tio estus malbona stilo. Se du rusaj viroj interkisas, oni ne diras "li
kisis lin", sed eble "li kisis Vladimir-on".

Fakte en mia laborejo oni rimarkas, ke la "li"/"sxi"-distingo estigas
problemojn. Ni suom- kaj cxinlingvuloj ofte konfuzas la anglalingvajn
pronomojn "he" kaj "she". Unu cxinlingva kunlaboranto cxiam uzas la
pronomon "he", ecx kiam li parolas pri virinoj.

Sed pli grave estas, ke oni oftege devas paroli kaj skribi gxenerale pri
imagitaj homoj. Jen efektiva ekzemplo:

La instruanto ne devas memori siajn lernantojn nek ilian progreson.
Kiam ajn instruanto ricevas korektotajxon, sxi aux li respondas.
Kiam sxi aux li korektis la dekan (lastan) lecionon, sxi aux li
sendas krom la korektoj ankaux diplomon al la lernanto. Sxi aux li
ne devas certigi, cxu la lernanto faris cxiujn lecionojn. La
instruanto ne devas sciigi al la administranto (nek al iu alia) pri
la fininta lernanto.

Tre maloportune!

Riismo tre bele forigus la problemon kaj surprize ecx sonas tutesperante
male ol la duongxiisma propono de Zamenhof.

> Pri -ich-. Mi pensis pri tiu problemo kaj siatempe proponis sufikson
> -ip-. Sed poste mi venis al konkludo, ke sufiksoj -in- kaj -ip- kiel
> memstaraj vortoj "ino" kaj "ipo" povas akcepti tute neatenditajn
> signifojn!.. ;-)

La sufikso "-icx-" estas nebezonata, cxar

(1) preskaux cxiuj vortoj estas aktuale seksneuxtraj ("dentisto",
"anglo"),

(2) oni povas uzi la prefikson "ge-", kiam oni devas neuxtrigi la kelkajn
neneuxtrajn vortojn ("gepatro") kaj

(3) la sufikso "-icx-" ne forigas la pli fundamentan problemon, ke la
radikoj "patr-", "frat-", "onkl-", "fil-" ktp _sonas_ virsekse pro
sia etimologio.

> Lau mi, unueco de esperantistoj estas pli grava, ol absoluta logikeco,
> kiu ne estas atingebla...

Riismo celas ne al absoluta logikeco sed al pli facila lingvuzo.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko.r...@iki.fi http://www.iki.fi/pacujo/
Suomenkielinen esperantokurssi http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/kurssi/
Free Esperanto Course http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/course/

GOTOU Humihiko

unread,
Feb 26, 1999, 3:00:00 AM2/26/99
to

Jens S. Larsen skribis:

>Vi mem sagxe ne skribas vian sekson, sed kiom mi scias, la Japanaj
>personnomoj finigxantaj per -ko estas inaj -- cxu prave?


Ne c^iam, c^ar tio dependas de c^ina litero de la `-ko'.
Se la `-ko' estas unulitere skribita en la c^ina litero
`infano', tiam la `-ko' estas fino de porinaj nomoj (kvankam la
`-ko' estis uzataj ankau~ por ic^oj antau~ longa tempo).

Tamen en japanaj nomoj trovig^as multaj uzataj ambau~
por inaj kaj ic^aj nomoj ekz: Akira, Kaoru, Narumi, Masumi,
Hiromi, G^un, S^inobu.....ktp, ktp.

Serguey Nossov

unread,
Mar 1, 1999, 3:00:00 AM3/1/99
to

De Manuel M Campagna <ah...@FreeNet.Carleton.CA>:

>> Pardonu min, sed kiam mi tralegis tion, vole-nevole mi

>> ekmemoris tiu жi diraјo de Francia Akademio de Sciencoj:
>> "stonoj el жielo ne povas fali, жar tio ne povas esti!" :-)
>
>Kio estas 'stono' ?
Ruse: "Etot ston u nas pesnej zavetsja...." Serco.
Pardonu min pri eraro, certe devu esti "stono"...

>> Cetere, mi ankaэ ne veras astrologion...
>
>Vi diris, "vprocxem ja tojxe ne istinnyj/nastojasxcxijйu astrologiji".


>
>Cxu vi dirvolas, "vprocxem ja tojxe ne veru astrologije" ?
> ^^^^
>Tiaokaze mi konsilas diri, "cetere, ankavx mi ne kredas je astrologio".


Denove mia eraro, rusismo, vi tute pravas... la dua varianto
estas justa.

Serghio,
Hist...@Usa.Net
ICQ: 26243442


Manuel M Campagna

unread,
Mar 1, 1999, 3:00:00 AM3/1/99
to

Serguey Nossov (a...@olcon.murmansk.ru) writes:
> De Manuel M Campagna <ah...@FreeNet.Carleton.CA>:
>>> Pardonu min, sed kiam mi tralegis tion, vole-nevole mi
>>> ekmemoris tiu ći diraĽo de Francia Akademio de Sciencoj:
>>> "stonoj el ćielo ne povas fali, ćar tio ne povas esti!" :-)

>>Kio estas 'stono' ?
> Ruse: "Etot ston u nas pesnej zavetsja...." Serco.

Serco ?

<ston>

> Pardonu min pri eraro, certe devu esti "stono"...

Mi plikajpli perpleksigxas.

>>> Cetere, mi ankaý ne veras astrologion...
>>Vi diris, "vprocxem ja tojxe ne istinnyj/nastojasxcxij éu astrologiji".


>>Cxu vi dirvolas, "vprocxem ja tojxe ne veru astrologije" ?
>> ^^^^
>>Tiaokaze mi konsilas diri, "cetere, ankavx mi ne kredas je astrologio".
> Denove mia eraro, rusismo, vi tute pravas... la dua varianto
> estas justa.

Molodec !

> Serghio

Jens S. Larsen

unread,
Mar 2, 1999, 3:00:00 AM3/2/99
to
Skribis Marko Rauhamaa:

> Fakte en mia laborejo oni rimarkas, ke la "li"/"sxi"-distingo estigas
> problemojn. Ni suom- kaj cxinlingvuloj ofte konfuzas la anglalingvajn
> pronomojn "he" kaj "she". Unu cxinlingva kunlaboranto cxiam uzas la
> pronomon "he", ecx kiam li parolas pri virinoj.

Tio estas ankaux fonologia problemo, cxar Cxinlingve "h" cxiam
prononcigxas kiel "sx" antaux "i".

> Sed pli grave estas, ke oni oftege devas paroli kaj skribi gxenerale pri
> imagitaj homoj.

Fakte estas mallogike kaj konfuze uzi triapersonan pronomon pri
imagita persono, cxar kiam la imagita persono realigxas, tiu povas
same esti "vi" aux "mi" kiel iu "li" aux "sxi". Oni uzu aux plenan
substantivon aux la oportune malprecizan "oni".

> Jen efektiva ekzemplo:

Kun plibonigaj sugestoj de mi.

> La instruanto ne devas memori siajn lernantojn nek ilian progreson.
> Kiam ajn instruanto ricevas korektotajxon, sxi aux li respondas.

Kiam ajn ricevante korektotajxon, la instruanto respondas. [Notu
ankaux ke oni lauxeble uzu adverban participon anstataux subfrazon kun
subjunkcio -- tiel farigxas pli klare cxu la subjekto en la cxefa kaj
suba frazoj estas la sama aux ne, kio estas aparte grava kiam temas
pri imagitaj personoj].

> Kiam sxi aux li korektis la dekan (lastan) lecionon, sxi aux li
> sendas krom la korektoj ankaux diplomon al la lernanto.

Korektinte la dekan (lastan) lecionon, la instruanto sendas krom la
korektoj ankaux diplomon al la lernanto. [Uzeblus "oni" anstataux "la
instruanto", sed cxi tiel estas pli klare ke ne la kunordiganto sendas
la diplomon].

> Sxi aux li
> ne devas certigi, cxu la lernanto faris cxiujn lecionojn.

Oni ne devas certigi, cxu la lernanto faris cxiujn lecionojn. [Cxi tie
ne gravas ke "oni" temas nur pri la instruanto].

> La
> instruanto ne devas sciigi al la administranto (nek al iu alia) pri
> la fininta lernanto.
>
> Tre maloportune!

Tre malbonstile, vi volas diri...

> Riismo tre bele forigus la problemon kaj surprize ecx sonas tutesperante
> male ol la duongxiisma propono de Zamenhof.

Oni ankaux povus tute arkaismigi la triapersonajn pronomojn kaj uzi
demonstrativojn anstatauxe -- iuj lingvoj funkcias tiel (ili tamen
havas pli da proksimec-distingoj ol tiu esprimata en Esperanto per la
cxeesto aux malcxeesto de "cxi").

> La sufikso "-icx-" estas nebezonata, cxar

gxi estas superflua neologismo por "malino". :)

[...]

> Riismo celas ne al absoluta logikeco sed al pli facila lingvuzo.

Aha. Kaj kiucele iu volas gvuzi linon??

--
Jens S. Larsen

0 new messages