Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Laborposteno en klingono

13 views
Skip to first unread message

Tonyo del Barrio

unread,
May 14, 2003, 1:30:46 PM5/14/03
to
Saluton

http://www.cnn.com/2003/US/West/05/10/offbeat.klingon.interpreter/
" Oregona mensmalsanulejo bezonas interpretiston de klingono"

Chu tio veras au nur temas pri sherco au urblegendo?

Tonyo

Donald J. HARLOW

unread,
May 14, 2003, 3:37:32 PM5/14/03
to
Je 07.30 ptm 2003.05.14 +0200, Tonyo del BARRIO skribis

Iom misgvida, eble sxerco, ne urblegendo.

La koncerna instanco "decidis", ke la klingona estas vera lingvo, do
aldonis la klingonan al sia listo de lingvoj, por kiuj oni volas havi
interpretiston. Povas esti, ke temis originale pri sxerco.

Gxis nun, neniu mensmalsanulo montris ian ajn bezonon (aux ecx deziron) por
klingona interpretisto, aux almenaux tion mi komprenas. Tion oni menciis en
la originala artikolo en la jxurnalo "Oregonian" de Portland. Mia filino,
kiu laboras por parenca organizajxo en la sama loko, tamen diris al mi, ke
foje sxi renkontas "klientojn", kiujn sxi same ne povas kompreni kvazaux
ili parolus klingone ... (Se necese, sxi mem povus interpreti, almenaux en
tre baza lingvajxo, por klientoj eventuale scipovantaj nur Esperanton.)

Ankaux, mi ne auxdis, ke oni suckesis trovi iun ajn, kiu kapablas
interpreti en-el la klingona lingvo.


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Pasis longa voj'
Iri ći tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...

LiteraturaĽoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

CC

unread,
May 14, 2003, 5:51:08 PM5/14/03
to

""Donald J. HARLOW"" <do...@donh.best.vwh.net> wrote in message
news:5.2.0.9.0.200305...@donh.best.vwh.net...

> Je 07.30 ptm 2003.05.14 +0200, Tonyo del BARRIO skribis
> >http://www.cnn.com/2003/US/West/05/10/offbeat.klingon.interpreter/
> >" Oregona mensmalsanulejo bezonas interpretiston de klingono"
> >
> >Chu tio veras au nur temas pri sherco au urblegendo?
>
> Iom misgvida, eble sxerco, ne urblegendo.
>
> La koncerna instanco "decidis", ke la klingona estas vera lingvo, do
> aldonis la klingonan al sia listo de lingvoj, por kiuj oni volas havi
> interpretiston. Povas esti, ke temis originale pri sxerco.
>
> Ankaux, mi ne auxdis, ke oni suckesis trovi iun ajn, kiu kapablas
> interpreti en-el la klingona lingvo.

La anonco pri sercxo por klingonulo estis vera-
tamen oni lastatempe nuligis la sercxon:

http://tinyurl.com/bp2m

0 new messages