Le dimanche 22 décembre 2013 17:26:27 UTC+1, Elhana a écrit :
> "Orwell modeled aspects of Newspeak on Esperanto; for
example, "ungood" is constructed similarly to the Esperanto
word _malbona_."
> That is a literal quotation from the article written by
native speakers of English, basing on reliable sources. I
am not related to it in any way.
Se ekzistus fidinda fonto pri konfirmo aŭ malkonfirmo de
Orwell mmem, ke li konstruis Njuspikon laŭ la modelo de
Esperanto kun la celo rekte aŭ malrekte parodie mallaŭdi
Esperanton, ĝi memkompreneble estus publikigita. Ĉar mankas
tia referenco, ĉiu hipotezo pri la afero, prezentita kiel
nekontestebla vero, simple estas mensogo, kiu ajn prezentas
ĝin bonintence aŭ male. Ĝi povas ankaŭ esti objekto de
senfina vana diskutado.
Estas tre verŝajne, ke Orwell konstruis "ungood" laŭ modelo
simila al Esperanta vorto "malbona", kiun inspiris al
Zamenhof sennombraj similaj modeloj troveblaj en multaj
lingvoj. La hindeŭopa _duonvokalo_ "n" servis por formi
prefikson, kiun oni retrovas en multaj eŭropaj lingvoj sub
diversaj realigoj. La vorto "ungut", preskaŭ sinonimo de
"schlecht" (malbona) ekzistas en la germana. La ĝermana
un- aŭ u- (ankaŭ skribita o- en sveda lingvo), havas
multajn homologaĵojn en aliaj eŭropaj lingvoj: in- (il-,
im-, ir-) en latino kaj latinidaj lingvoj, a- en la
greka, ne- aŭ nie- (nje-) en slavaj lingvoj. Se Orwell
prenis do "ungood" kvazaŭrekte el Esperanto, li prenis
ĝin travideble el la eŭropaj lingvoj.
Tamen la angla barbarismo "ungood" estas perfekte
komprenebla en la senco "malbona" kaj do respondas
al la celo de Esperanto, kiu estas faciligi lernadon
kaj komunikadon, sed tute ne al Njuspiko, kiu celas
produkti konfuzon kaj malhelpi komunikadon. Aliaj
ekzemploj, kliel "paco", "libereco" ktp, kiel sinonimoj
de respektive "milito", "mallibereco" ktp. estas pli
konforma al la celo de Njuspiko kaj al la jam multe
disvastiĝinta esprimmaniero de modernaj politikistoj,
vipitaj de Orwell, kiujn oni trovas en ĉiuj politikaj
tendencoj.
Petro.