Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Skandalo ĉe Libera Folio - Cenzurado!

21 views
Skip to first unread message

Pejno Simono

unread,
Jun 5, 2011, 9:16:00 AM6/5/11
to
Evidentiĝas, ke ĉe Libera Folio mankas iomete la libereco. Jen en vero
speco de diktatorejo.

Afiŝo de Andy Künzli en la forumo ĉe Libera Folio estis forcenzurita de
la redaktisto Kalle Knivilla. Interalie Andy ligis al retpaĝo de la
Germana kafvendejo "Tschibo" en Svisujo, postulante ke jen teksto pli
tradukinda en Esperanton ol kelkaj aliaj aferoj. Temas pri parto de la
diskuto pri "lernu.net".

Bedaŭrinde mi ne vidis la afiŝon kaj la tekston de Andy. Ĝi estis jam
forigita de la retejestro. Alia forumano tre nerekte aludis, pri kiu
retpaĝo temus. Mi kontrolis ĝin, kaj preskaŭ ĝispise ridegis. Temas pri
tute normala kaj eĉ vatikane deca reklampaĝo pri virinaj subvestoj
aĉeteblaj ĉe Tschibo.

Mia reago estis malfermi novan diskutfadenon:

"Redaktisto timas virinajn subvestojn"

Mi religis al la de Andy referencita retpaĝo - cetere plene sendanĝera
kaj morale verdire tute neriproĉinda.

Hodiaŭ, oni recenzuris. Oni nun forigis ne nur du afiŝojn de mi, sed eĉ
la tutan diskuton pri la cenzurado.

Pro tio mi nun duan fojon komencis fadenon "Redaktisto timas virinajn
subvestojn". Mi afiŝis unuan mesaĝon jene:

++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++

Nun la cenzuristo eĉ pli cenzuris - nome la tutan fadenon - do ne nur la
praan objekton de la cenzurado - iun afiŝon de Andy - sed nun ankaŭ
ĉiujn kritikojn pri ties cenzurado. Jen grado de cenzurado vere kulmina,
kiu laŭ mia opinio konsistigas skandalon.

Laŭŝajne la cenzuristo bazis sian decidon sur ligo al plene normala
Svisa retpaĝo kun reklamo pri aĉeteblaj virinaj subvestoj ĉe tute renoma
Germana vendisto de kafo, kiu - laŭ Andy - tradukindus aŭ eĉ tradukendas
por havi ŝancon savi Esperanton.

Mi vere ne ekkonas, kial oni forigis tiun ĉi mesaĝon kaj la rezultan
fadenon. La diskuto estis pri tio, por kio oni elspezu niajn malmultajn
financajn rimedojn, kaj por kio ne. Do mi tute ne akceptas, ke
redaktisto tie ĉi forcenzuras tiaĵon. La misaganto estas laŭŝajne Kalle
Knivilla.

Sube troviĝas mia lastvica komento pri tio, kion oni jam antaŭe
forcenzuris. Mi respondas al atentigo de forumano pri la adreso de la
retpaĝo, kiu ne plaĉis al la cenzuristo. Ĉiu mem konkludu, ĉu la retpaĝo
estas "censurinda" aŭ ne. Mi respondis al forumano, kiu atentigis min
pri la paĝo, kiu "ĝenis" la redaktiston.

============================================================

Ho - vi aludas al http://www.tschibo.ch ! Kia ridindaĵo!

Verdire, mi tute ne scias, kiel mi defendus tian cenzuriston, kiu nepre
forcenzuris tian plene senĝenan retpaĝon, de la riproĉo esti psiĥe iel
malsana, eĉ konsiderinde pli malsana, ol nia kara Andy, kiun oni regule
nerekte akuzas pri tio.

Kaj, ke Andy denove "insultis" iun, ne estas io plene ove freŝe nova. :)

Do kial oni forigis la mesaĝon? Oni, damne, reafiŝu ĝin. Mi iel supozas,
ke, eĉ se ne nepre geniaĵo, jen unu el la plej legindaj mesaĝoj de la
tuta fadeno. :)

++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++


Evidente Kalle Knivilla kredas nun eĉ pli akre cenzuri, ĉar post tio li
denove forcenzuris ne nur mian afiŝon, sed ĉiujn afiŝojn de la fadeno
kaj baris min de la forumo.

+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++

Simono Pejno elfermita
Afiŝita de Redakcio je 2011-06-05 12:50

Simono Pejno spite klaran redakcian averton dufoje reafiŝis ligilon al
retejo kiu reklamas virinajn subvestaĵojn. Pro ripeta malobeo de la
averto mi nun portempe malŝaltas lian eblecon komenti en Libera Folio.

Samtempe mi ripetas: ne afiŝu en Libera Folio ligilojn al nerilataj
retejoj. Tiuj, kiuj nepre volas spekti fotojn de viroj aŭ virinoj en aŭ
sen subvestaĵoj, sendube trovos siajn ŝatatajn retejojn per aliaj
rimedoj ol ligiloj en Libera Folio. Malpermesitaj estas ankaŭ kalumnioj
kaj ofendoj kontraŭ unuopaj personoj. Diskutantoj, kiuj ripete malobeas
la principojn, estos elfermitaj.

+++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++++

Mi vere ne scias, kiel mi povis defendi la redaktiston Kalle Knivilla,
se iu asertus - jen bedaŭrinda sencerba idioto sen iu ajn sento pri
humuro, nepre volante esti speco de malgrandaĉa Dio.

Ĉiuokaze, oni per tia cenzurado certe ne antaŭenigos iun ajn E-lingvan
forumon. Jen la tradicia tipe Esperantisteca sinteno. Mi eĉ kuraĝus
aserti, ke ĝuste tiun ĉi specon de Esperantisto - kiel nun KK -
Esperantujo ege ne bezonas.

Unu aferon mi emas substreki. Klare montriĝas, ke la redaktista klarvido
de Kalle Kvivilla laŭŝajne ne sufiĉas por ekkoni, ke ĉi tie tute ne
temas pri iuspeca emo gvati belajn fraŭlinojn. Temas pri la pruvo de la
netaŭgo de tia stranga cenzuro en forumo de revuo kun la vorto "Libera"
jam en ĝia titolo. Eble li vere timas virinajn subvestojn.

Simono

Klivo Lendon

unread,
Jun 5, 2011, 12:52:09 PM6/5/11
to
On Jun 5, 10:16 pm, Pejno Simono <prof...@t-online.de> wrote:
> Evidentiĝas, ke ĉe Libera Folio mankas iomete la libereco.

Jes.

> Jen en vero speco de diktatorejo.

Nuuuuu.....

Klivo

Anton Oberndorfer

unread,
Jun 6, 2011, 7:58:29 AM6/6/11
to

"Pejno Simono" <pro...@t-online.de> skribis:

> Evidentiĝas, ke ĉe Libera Folio mankas iomete la libereco. Jen en vero
> speco de diktatorejo.

Morgaŭ en la Retradio mi aperigos sonartikolon pri "la uzreta forumo SCE" en
kiu mi mencios ankaŭ la aktualan kazon de la cenzura politiko de "Libera
Folio" kaj la liberecon de SCE.

Por aŭskulti la Esperantan Retradion iru al
http://aldone.de/retradio

La hodiaŭa sonartikolo temas pri la ĉeĥa verkisto Karel Čapek.

Bonan aŭskultadon deziras
Anton Oberndorfer

Kalle Kniivilä

unread,
Jun 6, 2011, 1:00:15 PM6/6/11
to
6 Juni, 13:58, "Anton Oberndorfer":

> Morgaŭ en la Retradio mi aperigos sonartikolon pri "la uzreta forumo SCE" en
> kiu mi mencios ankaŭ la aktualan kazon de la cenzura politiko de "Libera
> Folio" kaj la liberecon de SCE.

Se vi intencas raporti pri "cenzura politiko en Libera Folio", povus
esti utile peti komenton de Libera Folio...

Pejno Simono

unread,
Jun 6, 2011, 5:39:45 PM6/6/11
to
> Morgaŭ en la Retradio mi aperigos sonartikolon pri "la uzreta forumo SCE" en
> kiu mi mencios ankaŭ la aktualan kazon de la cenzura politiko de "Libera
> Folio" kaj la liberecon de SCE.

Fakte estas tre hontige, kiel aliaj forumanoj ĉe "Libera Folio" ne plu
kuraĝis eĉ nur mencii la retpaĝon, kiun Andy afiŝis, kaj kiun Kalle
forcenzuris, kaj kiun mi hazarde ankoraŭ ne estis vidinta.

Temas pri http://www.tschibo.ch

Specifa forumano ne plu kuraĝis eĉ nur skribi la nomon "Tschibo" en sia
afiŝo, kiam mi petis pri sciigo.

Jen jam sub-Hitleraj-sub-Stalinaj sintenoj. Kaj tio en la sufiĉe
populara forumo de la revuo "Libera Folio" mezmeze de Esperantujo!

Cetere, oni NE avertis min pri io ajn - do la bona Kalle - eble
akcidente - mensogas pri tio. Faktas, ke li per afiŝo simple anoncis, ke
li forcenzuris specifan afiŝon de Andy. Punkto. Pli ne.

La vero estas, ke li, donkiĥote atakante virinajn subvestojn, publike
plene ridindigis sin, kaj mi klare elmontris tion, ridindigante lin eĉ
pli. Tion li ne eltenas.

Sed se oni forcenzuras "duonnudajn homojn" - en realo simplan ĉiutagan
reklamon pri virinaj subvestoj ĉe Tschibo, Svisujo - jen la meritita
rikolto.

Mi persone konkludas, ke Kalle ial timas virinajn subvestojn, supozeble
kiel la diablo benitan akvon. Sed mi ne estas psiĥologo kaj pro tio
supozeble pri tiaj diagnozoj ege ne sufiĉe kompetentas. Do jen ebla
misdiagnozo. :)

Sciate, mi kritikas. Same Andy kritikas. Tre certe mi ne ĉiam samopinias
kiel Andy. Andy eĉ iam nomis min "idioto". Malgraŭ tio, multaj de la
argumentoj de Andy estas plene pravaj kaj kiam li pravas, mi pretas
diri: "li pravas".

Tute alispece ol ekzemple Kalle, mi kritikemulo eltenas kritikon
ĉiuspecan, ankaŭ iun kaj iun insulton.

Sed cenzure silentige kontribuanton al forumo - jen iomete alidimensia
afero.

Redaktiston pro bagatelo estiĝintan cenzuristo de alia forumano mi
volonte forume pilorias.

Redaktiston elfermintan min pro kritiko pri lia cenzurado mi volonte
grandskale publike pilorias. Kaj ĝuste tion mi tie ĉi nun plenlume faras.

Parenteze, Kalle nur "portempe" baras min de afiŝado en la forumo
"Libera Folio". Evidente li ankoraŭ ne findecidis pri la laŭ li adekvata
daŭro de mia puno.

Cetere, ĉi-momente mia edzino skribas mianome tie. Eble li por ja eviti
nur la ombron de iu ajn kritiko pri lia censuremo baros mian tutan
familion. Ni vidos.

Sumsume - "Libera Folio" ne plu estas "Libera".

Simono

Marko Rauhamaa

unread,
Jun 7, 2011, 4:13:31 AM6/7/11
to
Kalle Kniivilä <ka...@kniivila.net>:

> Se vi intencas raporti pri "cenzura politiko en Libera Folio", povus
> esti utile peti komenton de Libera Folio...

Tio dependas de la celo. Se la celo estas tikli la imagon kaj vigligi la
debaton, ...


Marko

Anton Oberndorfer

unread,
Jun 7, 2011, 4:42:31 AM6/7/11
to

"Kalle Kniivilä" <ka...@kniivila.net> skribis:

> Se vi intencas raporti pri "cenzura politiko en Libera Folio", povus
> esti utile peti komenton de Libera Folio...

Intertempe mi jam enretigis la sonartikolon pri la uzreta forumo
soc.culture.esperanto. Estas ebleco komenti ĝin. Kaj mi certe bonvenigos
vian komenton.

Cetere vi povas ankaŭ sendi al mi kompletan sonartikolon por publikigo.

Kore salutas
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/retradio
retr...@aldone.de


Kalle Kniivilä

unread,
Jun 7, 2011, 6:51:07 AM6/7/11
to
On 7 Juni, 10:42, "Anton Oberndorfer" <ald...@aon.at> wrote:
> "Kalle Kniivilä" <ka...@kniivila.net> skribis:

> Intertempe mi jam enretigis la sonartikolon pri la uzreta forumo
> soc.culture.esperanto. Estas ebleco komenti ĝin. Kaj mi certe bonvenigos
> vian komenton.
>
> Cetere vi povas ankaŭ sendi al mi kompletan sonartikolon por publikigo.

La afero ne meritas tiom da atento kaj peno. Temas pri tute ordinara,
rutina redakcia decido.

Unu diskutanto en Libera Folio afiŝis ligon al senrilata komerca
retejo. La redakcio forigis la ligilon, kaj avertis, ke oni ne plu
afiŝu tiajn.

Leginte la redakcian decidon, s-ro Pejno dufoje reafiŝis la ligon,
intence malobeante la redakcian averton. La unuan fojon estis forigita
la ligo. Kiam s-ro Pejno duan fojon reafiŝis la ligon, li rajto afiŝi
komentojn estis portempe forigita.

S-ro Pejno prave atentigas, ke li ne ricevis personan atentigon pro
siaj afiŝoj. Tia atentigo ankaŭ ne necesis. Bone sufiĉis la ĝenerala
averto, kiun S-ro Pejno intence, konscie kaj ripete malobeis.

Libera Folio ne estas reta forumo, sed sendependa movada bulteno, kies
artikolojn eblas komenti. Ofte la komentoj post iom da diskuto jam
tute ne rilatas al la artikolo, sed la redakcio havas tre liberalan
politikon pri la komentado. Tio tamen ne signifas, ke ĉiu ajn havus la
nerifuteblan rajton afiŝi ĉion ajn.

La redakcio regule ricevas plendojn, ĉar NE estas forigataj artikoloj
aŭ komentoj, kiujn tiuj aŭ aliaj legantoj opinias maltaŭgaj pro unu aŭ
alia kialo. Malpli ofte venas plendoj pro forigo de artikoloj aŭ
komentoj, eble ĉefe pro tio, ke tia forigo okazas tre malofte.

La ĝeneralajn principojn de la redakcio eblas legi en la kolofono de
Libera Folio:

http://www.liberafolio.org/kolofono

Marko Rauhamaa

unread,
Jun 7, 2011, 8:25:20 AM6/7/11
to
Kalle Kniivilä <kal...@gmail.com>:

> Libera Folio ne estas reta forumo, sed sendependa movada bulteno, kies

> artikolojn eblas komenti. [...] La ĝeneralajn principojn de la


> redakcio eblas legi en la kolofono de Libera Folio:

Ne necesas defendi sin: Libera Folio estas privata retejo, kies
posedantoj rajtas estri ĝin laŭ siaj kapricoj.


Marko

Pejno Simono

unread,
Jun 7, 2011, 10:07:06 AM6/7/11
to

> La afero ne meritas tiom da atento kaj peno. Temas pri tute ordinara,
> rutina redakcia decido.
>
> Unu diskutanto en Libera Folio afiŝis ligon al senrilata komerca
> retejo. La redakcio forigis la ligilon, kaj avertis, ke oni ne plu
> afiŝu tiajn.

Kara

Restu ĉe la vero kaj ne skribu fantaziaĵojn.

Vi ne forigis la ligon al la retpaĝo, kiun Andy afiŝis, pro la komerceco
de la retpaĝo. Vi forigis ĝin - laŭ viaj propraj vortoj - pro "duonnudaj
homoj" kaj la ebla emo de iuj forumanoj rigardi tiujn. Fakte via decido
havis neniun ajn rilaton al Tschibo kaj vendado, temis nur pri la
videblaj "virinaj subvestoj", kaj tion vi tre bone scias.

Aldone la ligilo - laŭ mia kompreno - ja rilatis al la diskutado. Andy -
tion mi scias nur onidire, ĉar vi ja forigis ĉion - argumentis pri tio,
kio estas inda traduki Esperanten kaj kio ne. Li postulis, ke oni
traduku ne nur ĉefajn verkojn de la literaturo, sed ankaŭ trivialajn
aferojn - ankaŭ ekzemple reklamon. Aldone la diskutantoj parolis pri la
tradukindeco de bulvardaj novaĵoj - ekz. pri iu duko de Luksemburgio aŭ
simile, kiu ĉi-momente komatas. Estiĝis du skoloj - por kaj kontraŭ.
Fakte vigla kaj interesiĝinta diskuto.

Laŭ mia takso, vi simple forcenzuris la afiŝon de Andy, ĉar ĝi - pro la
subvestoj - ne plaĉis al vi.

Kiel mi atentigis en la forumo, vi plene rajtas pri tio. Mi demandis
tamen, kio speciale morale kvalifikis ĝuste vin decidi forigi la
subvestan paĝon. Vi ne respondis.

Jen la paĝo:

http://www.tschibo.ch

La ridindeco de tia decido, ĉiu juĝu por si.

Evidente, tiu mia komentado same ne plaĉis al vi, do vi forigis la tutan
diskutfadenon pri tradukindeco - inkluzive la parton "Redaktisto timas
virinajn subvestojn". Fakte jen protesto pri cenzurado kontraŭ alia
forumano. Post tio vi forigis ne nur miajn afiŝojn, ne nur tiujn de
Andy, sed ankaŭ ĉiujn de pluraj aliaj diskutantoj.

Vidinte tion, mi afiŝis duan proteston - kaj post tio vi elfermis min.

Memkompreneble, vi rajtas pri tio. Vi rajtas elfermi - kial ajn, kiun ajn.

Kaj mi memkompreneble rajtas publikigi vian decidon kaj disvastigi la
spicajn sufiĉe amuzajn detalojn.

Do vi nun eniros la E-historion, kiel la "redaktisto kiu timis virinajn
subvestojn".

Mi kore gratulas. Ĝoju almenaŭ pri tio, ke mi pli emfaze rilatigas la
aferon al virinaj subvestoj ol al despota cenzuremo.

Aldone mi proponas, ke vi forigu la vorton "Libera" el la titolo de via
revuo. Ĝi post dufoja cenzurado, fine trafanta plurajn personojn, kaj
post unufoja "portempa" elfermo de protestinto pri tio iel ajn ne plu
vere plene konvenas.

Simono

0 new messages