Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Malsanulejo sercxas tradukiston klingonparolantan

3 views
Skip to first unread message

Christopher ZERVIC

unread,
May 11, 2003, 4:39:05 PM5/11/03
to
[El novajx-reto]

Posteno havebla: Interpretisto, devas flue paroli klingonan.

La lingvo kreita por la 'Star Trek' televid-serio kaj filmaro estas
unu el 55 lingvoj bezonataj de la oficejo kiu prizorgas
mens-malsanulojn en la kantono Multnomah. [en usona sxtato Oregonio -
tr.]

"Ni devas provizi informojn en cxiuj lingvoj parolataj de niaj
klientoj," diris Jerry Jelusich, respondeculo pri dungado por la
kantona Departmento pri Homservoj, kiu servas 60,000 klientojn je
mensa sano.

Kvankam kreita por fikci-verkoj, oni planis la klingonan kun regula
gramatiko, sintakso kaj vortstoko.

Kaj nun esploroj en kantono Multnomah eltrovis ke multaj homoj - kaj
ne nur Star-trekuloj - taksas gxin plena lingvo.

"En iuj kazoj, ni havis mens-malsanulojn kiuj insistas paroli nur
tiulingve," diris acxet-administranto Franna Hathaway.

Kantonestroj diras ke tio devigas ilin provizi klingon-anglan
tradukiston, afero metanta la lingvon de oficiro Worf de la
kosmo-sxipo Enterprise kaj la ceteraj klingonaj roluloj en ligo kun
grandaj lingvoj kiaj la rusa kaj vjetnama, kaj kun ne tiom grandaj
lingvoj kiaj la persa kaj la tonga.

Noel Flicken

unread,
May 11, 2003, 6:03:09 PM5/11/03
to
Estas nur duona-sxerco. La fonto de la rakonto estas "The Oregonian"
jxurnalo [angle:
http://www.oregonlive.com/news/oregonian/index.ssf?/base/news/105256813916000.xml
]:

"[The administrator] says that in reality, no patient has yet tried
to communicate in Klingon. But the possibility that a patient could
believe himself or herself to be a Klingon doesn't seem so far-fetched."

La administristo diris, ke vere ne paciento aunkoraux penis komuniki
klingone. Sed, la ebleco ke paciento kredus sin esti Klingon, ne
estas malebla.

~Noel

Donald J. HARLOW

unread,
May 11, 2003, 6:54:24 PM5/11/03
to
Je 10.03 ptm 2003.05.11 +0000, Noel FLICKEN skribis

>Estas nur duona-sxerco. La fonto de la rakonto estas "The Oregonian"
>jxurnalo [angle:
>http://www.oregonlive.com/news/oregonian/index.ssf?/base/news/105256813916000.xml
>
>]:
>
> "[The administrator] says that in reality, no patient has yet tried
> to communicate in Klingon. But the possibility that a patient could
> believe himself or herself to be a Klingon doesn't seem so far-fetched."
>
> La administristo diris, ke vere ne paciento aunkoraux penis komuniki
> klingone. Sed, la ebleco ke paciento kredus sin esti Klingon, ne
> estas malebla.
>
>~Noel

Sxajne temas pri utila kialo por skribi leteron al la redaktoro de la
"Oregonian".

Oni skribis i.a.

"So if a patient speaks only Klingon, the county must respond with a
Klingon interpreter."

(Do, se paciento parolas nur klingone, la kantono devos respondi per
klingonlingva interpretisto.)

Laux mia kompreno, la unusola provo (kiu okazis en Vasxingtono, D.C.) eduki
denaskan klingonparolanton paneis.

Aliflanke, mi scias pri almenaux unu denaska esperantisto, kiu logxas en
Portland (cxefurbo de la kantono Multnomah).

Mi levis la demandon cxe mia filino, kiu hazarde laboras en helporganizo
por mensmalsanuloj en Oregonio kaj situas gxuste en kantono Multnomah. Sxia
iom amuzita respondo: "Mi auxdis nenion pri tio cxe mia laboro, kvankam mi
mem parolis kun kelkaj klientoj, kiuj eble parolas klingone, cxar mi same
ne povas kompreni ilin."

>In article <e3fc5d19.03051...@posting.google.com>, Christopher
>ZERVIC wrote:

-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html

Pasis longa voj'
Iri ći tien de for;
Pasis longa temp',
Sed alvenas mia hor' ...

LiteraturaĽoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

Lee Miller

unread,
May 11, 2003, 11:08:01 PM5/11/03
to
Eble esperantisto povus prezenti sin cxe la pordo de la mensmalsanulejo kaj
postuli interpretiston de Esperanto. Ecx grupo povus peti servojn en
Esperanto.

Suficxe ofte oni taksas nin frenezaj, cxu ne? Kia bela sxanco . . .

Lee


0 new messages