Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Re: Vatikana kontrau-terorismo

10 views
Skip to first unread message

Piero

unread,
May 10, 2007, 5:16:41 AM5/10/07
to
"Yves Bellefeuille" <y...@storm.ca> wrote in message
news:pan.2007.05.02....@storm.ca...
> Hodiau, la vatikana gazeto, _L'Osservatore romano_, skribis ke: "Ataki la
> eklezion estas terorismo" ("È terrorismo lanciare attacchi alla Chiesa")
>
> Evidente la vorto "terorismo" nun signifas "io, kion mi ne shatas". Ni
> jhetu ghin en la rubujon kun la aliaj vortoj kiuj ne plu signifas ion ajn.


Mi ne povis partopreni pli frue al la diskuto.
Por kompreni iom pli, eble oni devus koni la "spritaĵojn-satiraĵojn"
diritajn de la "prezentisto" (inter citiloj).
Unue pri la vorto prezentisto inter citiloj: ĝi estas tiel citita ĉar li ne
estis vere prezentisto. Li estas nova komikulo-satiristo, ne tre konata,
kiu partoprenis en programon malfrunokte en la tria kanalo (ĉe la fino de
la programo, do eĉ pli malfrue).
La du "spritaĵoj" temis, la unua pri teorio de evoluismo kaj pri tio ke
eklezio tute ne evoluas.
La dua, temis pri tio, ke eklezio rifuzis religian funebron al iu malsanulo
de Muskola Distrofio, de 20 jaroj senmova en lito, ĉar li publike anoncis
ke li deziras morti. Pro tio estis grandegaj diskutoj pri eŭtanazio, kaj
tamen fine temis pri rifuzo de kuracado (subtenata de nia konstitucio).
Kompreneble li ne povis mem depreni la konektilon de la maŝinoj kaj krome
li deziris ne suferi dum tiuj momentoj, kiam li restos sufokita (la pulmoj
ne povis funkcii sen maŝinoj), kaj do bezonis kuraciston kiu anesteziu lin
por la daŭro de tiuj minuto(j). Fine alvenis kuraĝa kuracisto kiu faris
tion. Kaj pro tio la prokuro ne akuzis lin pro murdo ĉar temis pri rezigno
pri kuracado (interalie nun, malgraŭ tiu opinio, superaj juĝistoj volas
tamen procesi lin).
Nu, post tiu klarigo, la komikulo akuzis Katolikan eklezion ĉar ĝi rifuzis
fari religian funebron (kiel al memmortigintoj) al tiu povra ulo, kaj tamen
faris religian funebron al Pinochet, al Francisco Franco kaj al iu itala
krimulo de vere terura Roma bando (rabis, murdis, terurigis Romon), kiu
estis eĉ sepultita en Roma preĝejo (tio verŝajne danke al malavara
mondonaco).
Jen la terorismaj deklaroj.
Pier Luigi

>
> --
> Yves Bellefeuille
> <y...@storm.ca>
>

Por kunteksto, jen la plena artikolo, tradukita de Antonio De Salvo

********************************************

'LOsservatore Romano' 2-3 maggio 2007
http://www.vatican.va/news_services/or/or_quo/text.html#7

La malsprita mitingo dum la koncerto de la unua de majo

La malnoblaj atakoj kontraux la Papo
Ankaux cxi tiu estas terorismo


Ankaux cxi tiu estas terorismo.

Estas terorismo lancxi atakojn kontraux la Eklezion.

Estas terorismo nutri furiozojn blindajn kaj neraciajn kontraux iun, kiu
parolas cxiam en la nomo de la amo, la amo al la vivo kaj al la homo.

Estas malnoble kaj terorisme jxeti sxtonojn cxifoje ecx kontraux la Papon,
sentante sin sxirmitaj de la aprobaj kriegoj de facile ekscitebla homamaso.
Kaj utiligante ridindajn argumentojn, klare montrante la kutiman sxokan
nesciadon pri la temoj, super kiuj oni pretendas interveni, kvankam oni
praktikas tute alian metion.

Hieraux, do, cxe la tradicia koncerto de la unua de majo, en placo Sankta
Johano, unu el la "prezentistoj" faris malgrandan mitingon dum kiu li
intermiksis diversajn aferojn kaj plurajn parolajn agresojn, estigante
konfuzan kaj proksimuman paroladon pri evoluciismo kaj pri la temoj de vivo
kaj de morto. Cxio cxi tio antaux cxirkaux 400.000 personoj kaj iu pli
multenombra televida publiko.

La sindikatoj kaj aliaj partoprenantoj en la arangxo distancigis sin de la
vortoj de la "prezentisto". Tamen restas la fakto, ke cxi tiu ulo, al kiu
bedauxrinde oni estas devigitaj havigi nemerititan konatecon, de iu estis
elektita. Kaj kiu elektis lin ne prikonsideris la momenton, kiun ni estas
travivantaj.

La vortoj de la "prezentisto" eble estas nur esprimo de sxoka suprajxeco.
Sed ilia dangxereco ne estas same suprajxa.

Estas de cxi tiuj horoj la atakoj kaj la minacoj, pezaj, adresitaj al la
Prezidanto de la Itala Episkopara Konferenco (IEK), Cxefepiskopo Angelo
Bagnasco, al kiu alvenis la sxatata solidareco de la Respublika Prezidanto
Giorgio Napolitano, kiu estas kuragxe batatalanta ankaux pri la temo de la
laborakcidentoj.

Estas de cxi tiuj horoj ankaux la sloganoj en la irantaroj lauxdegantaj la
teroristojn, la mesagxoj kiuj aperas en interreto venantaj el rugxaj
brigadanoj en malliberejo, iu ofensivo kiu klopodas trovi fekundan grundon
en la kontrauxeklezia malamo. Iu malamo, bedauxrinde nutrata de tiuj, kiuj
faras el laikismo sian ununuran ekzistokialon, pro politika oportunismo.

Tion pruvas la subtilacxaj interpretoj de paroladoj faritaj de la menciita
Prezidanto de IEK, paroladoj cxiam faritaj, kiel dirite, en la nomo de la
amo, defende al la bono de la homo, rezonadoj kompleksaj kaj
priargumentitaj, adresitaj al tiuj, kiuj havas la honestecon ilin auxskulti.

Kaj tamen, iu ilin perfortis por malfermi neokulfrapan "militon", iun novan
sezonon de strecxiteco, el kiu tiras inspirigxon tiuj, kiuj sercxas kialojn
por denove ekpreni la armilojn, por revigligi organismojn, kiuj malvenkis
sur cxiuj frontoj, antaux cxio sur tiu de la historio. Anakronismoj. Samkiel
tiu cxeesto sur la podio cxe placo Sankta Johano. Iu postrestajxo meze de
tiom multaj gejunuloj.

Giuseppe Castelli

unread,
May 10, 2007, 6:11:18 PM5/10/07
to
Piero:

> la komikulo akuzis Katolikan eklezion ĉar ĝi rifuzis
> fari religian funebron (kiel al memmortigintoj) al tiu povra ulo, kaj tamen
> faris religian funebron al Pinochet, al Francisco Franco kaj al iu itala
> krimulo de vere terura Roma bando (rabis, murdis, terurigis Romon), kiu
> estis eĉ sepultita en Roma preĝejo (tio verŝajne danke al malavara
> mondonaco).

Mi ne spektis tiun elsendon, kaj mi jam spertis, ke ecx tre amuza sxerco
povas igxi tute senefika kiam oni nur legas ties raporton en gazetoj.

Do eble la parolado de tiu komunikulo estis tre amuza, sed se diskuti
serioze: la katolika eklezio estas privata organizajxo. Se gxi elektas fari
funebron al krimuloj kaj ne al memmortigintoj, nu, tio estas gxia privata
afero kaj mi ne vidas kialon enmiksigxi.

Yves Bellefeuille

unread,
May 10, 2007, 6:12:48 PM5/10/07
to
Giuseppe Castelli skribis:

> Do eble la parolado de tiu komunikulo estis tre amuza, sed se diskuti
> serioze: la katolika eklezio estas privata organizajxo. Se gxi elektas fari
> funebron al krimuloj kaj ne al memmortigintoj, nu, tio estas gxia privata
> afero kaj mi ne vidas kialon enmiksigxi.

Neniu ne-membro rajtas al servo de privata organizajho (al relligia
funebro, en tiu chi okazo), sed oni tamen rajtas kritiki ghin, des pli se
ghi subtenas Franco kaj Pinochet.

--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>

s...@mailinator.com

unread,
May 10, 2007, 6:18:21 PM5/10/07
to
Ivo:

> Neniu ne-membro rajtas al servo de privata organizajho (al relligia
> funebro, en tiu chi okazo),

Nu, kompreneble la eklezio ne estas "privata organizo". Almenau ne
malpli ol shtatoj estas privataj bandoj de rabistoj.

> sed oni tamen rajtas kritiki ghin

Antau kritikado: audietur et altera pars.

Sebastiano

Yves Bellefeuille

unread,
May 10, 2007, 7:24:22 PM5/10/07
to
seb skribis:

> Nu, kompreneble la eklezio ne estas "privata organizo". Almenau ne
> malpli ol shtatoj estas privataj bandoj de rabistoj.

Kaj kio do estas la eklezio? Chu shtata instanco?

(Nu, chu eble tamen jes, en Germanio? Terura penso.)

--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>

Piero

unread,
May 11, 2007, 9:08:10 AM5/11/07
to
Giuseppe Castelli wrote:

Fakte, la ŝtato (la vera, en Italio) ne volas procesi Eklezion pri tio kaj
ne puŝas ŝanĝi ĝiajn dogmojn (tio, kio ne okazas inverse), se ĉu oni ne
rajtas eĉ kritiki (interalie la komikulo deklaris esti katoliko, do
apartenanta al, de vi nomata, privata organizaĵo)?
Ĝuste tio, kio okazis.
Pier Luigi

Piero

unread,
May 11, 2007, 9:15:55 AM5/11/07
to
Yves Bellefeuille wrote:

> seb skribis:
>
>> Nu, kompreneble la eklezio ne estas "privata organizo". Almenau ne
>> malpli ol shtatoj estas privataj bandoj de rabistoj.
>
> Kaj kio do estas la eklezio? Chu shtata instanco?
>
> (Nu, chu eble tamen jes, en Germanio? Terura penso.)
>

Nu, ni devas diri ke en Italio estas preskaŭ same, eĉ pli malbone: ĝi estas
preskaŭ kvara ŝtato. Ĝi volas adresi la leĝojn laŭ religia (katolika)
moralo kaj tiel anstataŭ admoni katolikojn, ekzemple, ke ili ne abortigu,
ne divorcu, ne faru artefaritan fekundigon, ktp, celas ke tute ne ekzistu
tiaj leĝoj kaj ke ankaŭ ne katolikoj kondutu laŭ katolika moralo. Kaj tio
okazas ekzemple, kiel lastfoje, intervenante en politikaj balotoj
(referendumaj), konsilante tute malferme ke katolikoj ne iru voĉdoni por
tiel nuligi novan leĝon (nu, pli ekzakte, ke restu leĝo pli favora al
katolika moralo).
Pier Luigi

Arnold VICTOR

unread,
May 11, 2007, 10:28:57 AM5/11/07
to

Ni jam legis (aŭdis) la koncernan artikolon (en traduko) kaj
diversaflankajn atestojn pri la prezentado mem. Jam estas sufiĉe por
fari konkludojn kaj kritikon. Se vi havas ion "de alia flanko," ne
flustru ke io tia eble ekzistas sed montru ĝin.

---
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have
read this email without warning, warrant, or notice. They may do this
without any
judicial or legislative oversight. You have no recourse or protection.

s...@mailinator.com

unread,
May 11, 2007, 10:59:03 AM5/11/07
to
Arnold VICTOR:
> Ni [...]

Ni? Kiuj ni?

> Se vi havas ion "de alia flanko," ne
> flustru ke io tia eble ekzistas sed montru ĝin.

Mi ne flustris.

Sebastiano

s...@mailinator.com

unread,
May 11, 2007, 11:19:29 AM5/11/07
to
Yves Bellefeuille:

> Kaj kio do estas la eklezio? Chu shtata instanco?

La eklezio estas sendependa de shtata potenco.

Ekzemple en la enciklio Sapientiae Christianae skribis papo Leono la
Dektria:

<<
6. Moreover, if we would judge aright, the supernatural love for the
Church and the natural love of our own country proceed from the same
eternal principle, since God Himself is their Author and originating
Cause. Consequently, it follows that between the duties they
respectively enjoin, neither can come into collision with the other.
[...] The order of precedence of these duties is, however, at times,
either under stress of public calamities, or through the perverse will
of men, inverted. For, instances occur where the State seems to
require from men as subjects one thing, and religion, from men as
Christians, quite another; and this in reality without any other
ground, than that the rulers of the State either hold the sacred power
of the Church of no account, or endeavor to subject it to their own
will. [...]

10. But, if the laws of the State are manifestly at variance with the
divine law, containing enactments hurtful to the Church, or conveying
injunctions adverse to the duties imposed by religion, or if they
violate in the person of the supreme Pontiff the authority of Jesus
Christ, then, truly, to resist becomes a positive duty, to obey, a
crime; a crime, moreover, combined with misdemeanor against the State
itself, inasmuch as every offense leveled against religion is also a
sin against the State.
>>

Sebastiano

Manuel

unread,
May 11, 2007, 3:36:29 PM5/11/07
to

s...@mailinator.com skribis:

Ne, sankta Sebastiano, vi krias vian dolorateston pro malicaj
kontravxreligianoj.

> Sebastiano

Manvxelo

Manuel

unread,
May 11, 2007, 3:42:19 PM5/11/07
to

Yves Bellefeuille skribis:

Kaj Lavalon kaj Petenon. Kaj gxi senescepte sendis naskigxdatrevenajn
bondezirojn al Hitlero dum la davxro de la Tria Regno. Ktp ktp ktp.

En la afero de la alsimiligaj lernejoj por indigxenoj, la Plejalta
Kortumo de Kanadio eldiris, ke lavxlegxe ne ekzistas tia afero, kia
"la katolika eklezio" -- nur la episkoplandoj, parohxoj,
lernejkonsilantaroj ktp ekzistas. Kaj ricevas nerektajn subvenciojn
de la sxtato.

> Yves Bellefeuille

Manvxelo

Yves Bellefeuille

unread,
May 11, 2007, 4:52:21 PM5/11/07
to
seb skribis:

> La eklezio estas sendependa de shtata potenco.

Tre bone. Kaj do ghi estas privata organizo, kun siaj propraj reguloj.

--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>

Giuseppe Castelli

unread,
May 11, 2007, 6:05:08 PM5/11/07
to
Piero:

> ĉu oni ne rajtas eĉ kritiki

Kompreneble oni rajtas, sed oni povus elekti pli interesan temon. La
kritikado de internaj aferoj de la eklezio kontribuas firmigi la misideon,
ke tiuj aferoj estas tre gravaj kaj atentindaj ankaŭ por eksteruloj...

Sed kiel dirite, se malgraŭ la neinteresa temo la ŝercoj estis bonaj, tiam
mi ne plendas.

> interalie la komikulo deklaris esti katoliko, do apartenanta al, de vi
> nomata, privata organizaĵo

Ha, interese. Tio estas tipe itala kaj tipe katolika: li havas problemon
kun sia eklezio, kaj anstataŭ ol levi la problemon en la eklezio mem, li
volas rakonti pri ĝi al milionoj da spektantoj de la ŝtata televido.

Simile agas Berlusconi kaj lia edzino: siajn familiajn kverelojn ili faras
per leteroj al gazetoj anstataŭ private; kaj la gazetoj, tute sendigne,
akceptas publikigi tiajn leterojn en la unua paĝo...

s...@mailinator.com

unread,
May 12, 2007, 5:22:30 AM5/12/07
to
On 11 Mai, 22:52, Yves Bellefeuille <y...@storm.ca> wrote:
> seb skribis:
>
> > La eklezio estas sendependa de shtata potenco.
>
> Tre bone. Kaj do ghi estas privata organizo, kun siaj propraj reguloj.

Nu, vi estas la jurfakulo. Do bv. klarigi al mi, kio efektive signifas
"privata". :)

Lau PIV mi trovis por "privata":

1. Plenumanta nenian oficialan rolon: [...] privata (ne shtata)
oficisto, instruisto [...]

2. Rezervita al difinitaj personoj, ne publika: privata kunsido de la
Akademio; privata enirejo [...]

3. Koncernanta nur unu personon k ne la aliajn

Do, lau la ekzemploj la signifoj 2 kaj 3 chi tie supozeble ne gravas,
sed vi shajne celas la signifon 1, chu?

Mi rigardis, kion signifas "oficiala":

"Deklarita au sankciita de kompetenta rajta autoritato: oficiala akto,
dokumento, gazeto; la oficiala Deklaracio de Bulonjo; la enoficigo ne
estas ankorau oficiala; la kvara oficiala Aldono al la Universala
Vortaro; oficiale konfirmi ion."

Evidente do "oficiala" ne estas samsignifa kun "shtata", sed rilatas
al "kompetenta rajta autoritato". Do, kion signifas pro vi (kiel
fakulo) "privata"?

Sebastiano

s...@mailinator.com

unread,
May 12, 2007, 5:40:47 AM5/12/07
to
Manuel:

> Ne, sankta Sebastiano, vi krias vian dolorateston pro malicaj
> kontravxreligianoj.

Mi ja konscias, ke vi tiras perversan ghuon el la tradicia ikoneco de
Sankta Sebastiano, nuda suferanta junulo. Sed aliflanke oni pro tio
devas ja almenau iom kompati vin, char kiel gejo viaagha la praktikajn
ghojojn vi ne plu havas au devas kare pagi. :)

Cetere, eble vi ja scipovas helpi: Antau jam kelkaj jaroj mi serchis
bonan reprodukton de la bildo de Sankta Sebastiano de Pierre et
Gilles, sed ne povis trovi ghin. Eble vi havas ideon kie serchi plu?

Amike

Sebastiano

Manuel

unread,
May 12, 2007, 3:28:40 PM5/12/07
to

s...@mailinator.com skribis:

> Manuel:
> > Ne, sankta Sebastiano, vi krias vian dolorateston pro malicaj
> > kontravxreligianoj.
> Mi ja konscias, ke vi tiras perversan ghuon el la tradicia ikoneco de
> Sankta Sebastiano, nuda suferanta junulo. Sed aliflanke oni pro tio
> devas ja almenau iom kompati vin, char kiel gejo viaagha la praktikajn
> ghojojn vi ne plu havas au devas kare pagi. :)

Tion vi vane supozas.

> Cetere, eble vi ja scipovas helpi: Antau jam kelkaj jaroj mi serchis
> bonan reprodukton de la bildo de Sankta Sebastiano de Pierre et
> Gilles, sed ne povis trovi ghin. Eble vi havas ideon kie serchi plu?

Eble provu iun el tiuj.
http://www.optimistique.com/pierre.et.gilles/images/galerie/pg38.jpg
http://www.optimistique.com/pierre.et.gilles/images/galerie/pg36.jpg
http://www.optimistique.com/pierre.et.gilles/images/galerie/pg5.jpg
http://www.optimistique.com/pierre.et.gilles/images/galerie/pg46.jpg
http://www.optimistique.com/pierre.et.gilles/images/galerie/pg8.jpg
http://www.optimistique.com/pierre.et.gilles/images/galerie/pg34.jpg


> Amike
> Sebastiano

Manvxelo

s...@mailinator.com

unread,
May 12, 2007, 6:36:44 PM5/12/07
to
On 12 Mai, 21:28, Manuel <branto1...@yahoo.ca> wrote:
> s...@mailinator.com skribis:
>
> > Manuel:
> > > Ne, sankta Sebastiano, vi krias vian dolorateston pro malicaj
> > > kontravxreligianoj.
> > Mi ja konscias, ke vi tiras perversan ghuon el la tradicia ikoneco de
> > Sankta Sebastiano, nuda suferanta junulo. Sed aliflanke oni pro tio
> > devas ja almenau iom kompati vin, char kiel gejo viaagha la praktikajn
> > ghojojn vi ne plu havas au devas kare pagi. :)
>
> Tion vi vane supozas.

Nu, mi memoras ankorau pri incidento kontrau pasportserva gasto de vi.
Shajne tiam vi longe ne estis trovinta alian viktimon. :)

Nu, bone, ke vi supozeble kutimas "uzi" belajn bildojn en la reto,
tion mi ne pridubis. Sed mi ja volas ion por pendigi sur la muron. Do
iun bonkvalitan reproduktajhon mi serchas. Kaj mi ne serchas ajnan
kichon de ili, sed ilian portreton de Sankta Sebastiano. Mi ja trovis
ghin en formo de poshtkarto, sed mi shatus iun pli grandan. Sed shajne
ili ne produktas pli grandajn afishojn. :-(

Sebastiano

Dario Rodriguez

unread,
May 13, 2007, 8:00:17 AM5/13/07
to
Estimata Sebastiano:

Bildon je 417 x 590 pikseloj de la pentrajho de Pierre et Gilles pri
Sankta Sebastiano vi povas trovi en la jena pagho:

http://bode.diee.unica.it/~giua/SEBASTIAN/PICS/pierre-et-gilles1.jpg

En la pagho : http://bode.diee.unica.it/~giua/SEBASTIAN/
vi povas trovi ligilojn al multaj famaj pentrajhoj pri Sankta
Sebastiano.

Dario

s...@mailinator.com

unread,
May 14, 2007, 5:04:05 AM5/14/07
to
Arnold VICTOR:
> Sebastiano:
> > Yves:

> >> Neniu ne-membro rajtas al servo de privata organizajho (al relligia
> >> funebro, en tiu chi okazo),
>
> > Nu, kompreneble la eklezio ne estas "privata organizo". Almenau ne
> > malpli ol shtatoj estas privataj bandoj de rabistoj.
>
> >> sed oni tamen rajtas kritiki ghin
>
> > Antau kritikado: audietur et altera pars.
>
> Ni jam legis (aŭdis) la koncernan artikolon (en traduko) kaj
> diversaflankajn atestojn pri la prezentado mem. Jam estas sufiĉe por
> fari konkludojn kaj kritikon. Se vi havas ion "de alia flanko," ne
> flustru ke io tia eble ekzistas sed montru ĝin.

La citita parto rilatis al la "rajto" je "funebro". Pri tio vi audis
en tiu chi fadeno ekzakte nul argumentojn flanke de la eklezio. Sed
estas ja karakterize, ke nul argumentoj sufichas al vi por "fari
konkludojn kaj kritikon" pri la eklezio. Ghuste tion oni nomas
"antaujughoj".

Sebastiano

Piero

unread,
May 14, 2007, 8:36:25 AM5/14/07
to
s...@mailinator.com wrote:

Tio kion mi komprenis, de Arnold, estas ke li celis, tion kio okazis dum la
spektaklo, ne pri la funebro mem kaj la kialoj pri tio kial eklezio ne
volis celebri funebron.
Pri tio, kio okazis dum la spektaklo, mi raportis kaj mi povas certigi
centprocente, ke ĝuste tio okazis (pri la kialoj de la plendoj: malsamaj el
diversaj politikaj flankoj, mi tute ne parolis, do ne estas unu parto
aŭskultenda kaj la alia).
Pri la rajto havi religian funebron (almenaŭ de tiu povrulo) multo estus por
diri.
Pier Luigi

Arnold VICTOR

unread,
May 14, 2007, 11:30:19 AM5/14/07
to
s...@mailinator.com wrote:
> Arnold VICTOR:
>> Sebastiano:
>>> Yves:
>>>> Neniu ne-membro rajtas al servo de privata organizajho (al relligia
>>>> funebro, en tiu chi okazo),
>>> Nu, kompreneble la eklezio ne estas "privata organizo". Almenau ne
>>> malpli ol shtatoj estas privataj bandoj de rabistoj.
>>>> sed oni tamen rajtas kritiki ghin
>>> Antau kritikado: audietur et altera pars.
>> Ni jam legis (aŭdis) la koncernan artikolon (en traduko) kajMi

>> diversaflankajn atestojn pri la prezentado mem. Jam estas sufiĉe por
>> fari konkludojn kaj kritikon. Se vi havas ion "de alia flanko," ne
>> flustru ke io tia eble ekzistas sed montru ĝin.
>
> La citita parto rilatis al la "rajto" je "funebro". Pri tio vi audis
> en tiu chi fadeno ekzakte nul argumentojn flanke de la eklezio. Sed
> estas ja karakterize, ke nul argumentoj sufichas al vi por "fari
> konkludojn kaj kritikon" pri la eklezio. Ghuste tion oni nomas
> "antaujughoj".
>

Mia aserto pri argumentoj koncernas la temon de tiu ĉi fadeno, la
(mis)uzon de la vorto "terorismo". La argumento pri funebrado estis
flanka argumento pri alia ebla (mis)ago kaj ne estas temo en si mem. Se
vi intencas devojigi la diskuton al funebrado, kreu novan fadenon aŭ
ŝanĝu la titolon por daŭrigo tie ĉi.

Pri la uzo de la vorto "terorismo" ni ja havas la artikolon mem, t. e.,
argumenton de la eklezio mem. Ke ĝis nun neniu, eĉ ne vi, aldonis apogan
argumenton, estas atesto iaspeca. Se vi havas argumenton pri "terorismo"
aŭ pri la rajto al funebrado, ne flustru en la latina sed kriu laŭte en
Esperanto.

Mi mem ne esprimis opinion, sed mi reasertas, ke jam estas sufiĉe pri
"terorismo" por fari konkludojn kaj kritikon. Evidente vi kulpas je
antaŭjuĝoj pri mia opinio.

Manuel

unread,
May 14, 2007, 3:47:48 PM5/14/07
to

s...@mailinator.com skribis:

> On 12 Mai, 21:28, Manuel <branto1...@yahoo.ca> wrote:
> > s...@mailinator.com skribis:
> > > Manuel:
> > > > Ne, sankta Sebastiano, vi krias vian dolorateston pro malicaj
> > > > kontravxreligianoj.
> > > Mi ja konscias, ke vi tiras perversan ghuon el la tradicia ikoneco de
> > > Sankta Sebastiano, nuda suferanta junulo. Sed aliflanke oni pro tio
> > > devas ja almenau iom kompati vin, char kiel gejo viaagha la praktikajn
> > > ghojojn vi ne plu havas au devas kare pagi. :)
> > Tion vi vane supozas.
> Nu, mi memoras ankorau pri incidento kontrau pasportserva gasto de vi.
> Shajne tiam vi longe ne estis trovinta alian viktimon. :)

Nu, la "incidento" ne estis atenco. La ulo false akuzis min, samkiel
li false akuzis Francxjon cxe UEA. Temas pri tute sama "incidento".

Nu, okazas, ke tiu ulo ne venis kiel pasportserva gasto sed kiel ano
de la _gastiga_listo_ de LSG (Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj).
Sxajnas, ke li volis kasxi sian samseksemon sed false akuzi iun pri
atenco.

> > Eble provu iun el tiuj.
> > http://www.optimistique.com/pierre.et.gilles/images/galerie/pg38.jpg
> Nu, bone, ke vi supozeble kutimas "uzi" belajn bildojn en la reto,
> tion mi ne pridubis. Sed mi ja volas ion por pendigi sur la muron. Do
> iun bonkvalitan reproduktajhon mi serchas. Kaj mi ne serchas ajnan
> kichon de ili, sed ilian portreton de Sankta Sebastiano. Mi ja trovis
> ghin en formo de poshtkarto, sed mi shatus iun pli grandan. Sed shajne
> ili ne produktas pli grandajn afishojn. :-(

Nu, mi ne konis tiun ttt-ejon. Mi simple tajpis "pierre et gilles",
kaj jen aperis la unua pagxo de ilia ttt-ejo. Dankon pri la informo,
mi transdonos gxin al aliaj.

Sed ne, mi ne uzas bildojn por tio, pri kio vi pensas. Mi _imagas_
seksumadon kun homoj viditaj en publikaj lokoj.

Nu, kion _vi_ faras ? Cxu vi estas virgulo avx pekemulo ? ;-D

> Sebastiano

Manvxelo

Manuel

unread,
May 14, 2007, 3:50:15 PM5/14/07
to

Dario Rodriguez skribis:

> Estimata Sebastiano:
> Bildon je 417 x 590 pikseloj de la pentrajho de Pierre et Gilles pri
> Sankta Sebastiano vi povas trovi en la jena pagho:
> http://bode.diee.unica.it/~giua/SEBASTIAN/PICS/pierre-et-gilles1.jpg

Dankon, kara Dario. Temas pri vere kunigxemveka bildo.

> En la pagho : http://bode.diee.unica.it/~giua/SEBASTIAN/
> vi povas trovi ligilojn al multaj famaj pentrajhoj pri Sankta
> Sebastiano.
> Dario

Manvxelo

ind...@yahoo.com

unread,
May 14, 2007, 10:21:12 PM5/14/07
to
On 5月15日, 午前4:47, Manuel <branto1...@yahoo.ca> wrote:
> s...@mailinator.com skribis:
> > Nu, mi memoras ankorau pri incidento kontrau pasportserva gasto de vi.
> > Shajne tiam vi longe ne estis trovinta alian viktimon. :)
>
> Nu, la "incidento" ne estis atenco.  La ulo false akuzis min, samkiel
> li false akuzis Francxjon cxe UEA.  Temas pri tute sama "incidento".
>
> Nu, okazas, ke tiu ulo ne venis kiel pasportserva gasto sed kiel ano
> de la _gastiga_listo_ de LSG (Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj).
> Sxajnas, ke li volis kasxi sian samseksemon sed false akuzi iun pri
> atenco.

Mi iom parolis kun la plendinto. Li priskribis
tre malplaĉan okazaĵon, sed li ne uzis la vorton
'atenco'. Kaj li malkaŝe diris ke li estas gejo.

Laŭ mi, estis nenecese respondi al Sebo tiel.
Estus pli bone diri, 'Vi ne scias la faktojn pri
la afero'. Tio sufiĉus.

> Manvxelo

Klivo
http://purl.oclc.org/net/klivo/simredo

Yves Bellefeuille

unread,
May 14, 2007, 10:34:45 PM5/14/07
to
seb skribis:

> Nu, vi estas la jurfakulo. Do bv. klarigi al mi, kio efektive signifas
> "privata". :)

En tiu chi kunteksto, kiam mi uzis la vorton "privata", mi celis, kiel mi
jam diris, ke "neniu ne-membro rajtas al servo de privata organizajho (al
religia funebro, en tiu chi okazo)".

Se la eklezio estus shtata instanco kaj ghi rifuzus al mi iun servon, mi
povus postuli ghin.

> 1. Plenumanta nenian oficialan rolon: [...] privata (ne shtata)
> oficisto, instruisto [...]
>

> [...]


>
> Mi rigardis, kion signifas "oficiala":

> "Deklarita au sankciita de kompetenta rajta autoritato: oficiala akto,
> dokumento, gazeto; la oficiala Deklaracio de Bulonjo; la enoficigo ne
> estas ankorau oficiala; la kvara oficiala Aldono al la Universala
> Vortaro; oficiale konfirmi ion."

Vortaro ne estas instru-libro pri logiko, kaj se oni kunmetas diversajn
difinojn, oni ne nepre atingas koheran rezulton. Mi pensas, ke sufichas la
parto "privata (ne shtata)"; ja ghenerale estas klare kio estas "shtata"
kaj kio estas "ne-shtata", chu ne? Kaj la katolika eklezio estas
ne-shtata, almenau che mi.

--
Yves Bellefeuille
<y...@storm.ca>

Yves Bellefeuille

unread,
May 15, 2007, 12:10:52 AM5/15/07
to
Manuel skribis:

> Nu, la "incidento" ne estis atenco. La ulo false akuzis min, samkiel
> li false akuzis Francxjon cxe UEA. Temas pri tute sama "incidento".
>
> Nu, okazas, ke tiu ulo ne venis kiel pasportserva gasto sed kiel ano
> de la _gastiga_listo_ de LSG (Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj).
> Sxajnas, ke li volis kasxi sian samseksemon sed false akuzi iun pri
> atenco.

"Curiouser and curiouser."

--
Yves Bellefeuille <y...@storm.ca>
The Linux kernel violates 42 Microsoft patents. [Microsoft licencing chief
Horacio] Gutierrez refuses to identify specific patents, lest FOSS advocates
start filing challenges to them. -- Fortune, 14 May 2007.

s...@mailinator.com

unread,
May 15, 2007, 3:19:29 AM5/15/07
to
Yves Bellefeuille:

> seb skribis:
>
> > Nu, vi estas la jurfakulo. Do bv. klarigi al mi, kio efektive signifas
> > "privata". :)
>
> En tiu chi kunteksto, kiam mi uzis la vorton "privata", mi celis, kiel mi
> jam diris, ke "neniu ne-membro rajtas al servo de privata organizajho (al
> religia funebro, en tiu chi okazo)".
>
> Se la eklezio estus shtata instanco kaj ghi rifuzus al mi iun servon, mi
> povus postuli ghin.

Sed ja nur tial, char vi estas membro de tiu chi specifa shtato, chu
ne? Kaj, cetere, ankau tiu shtato povas fiksi certajn kondichojn por
ricevi servon. Ekz-e por ricevi monan subtenon de la shtato, ghi
postulas, ke oni perlaboras ne pli ol certan kvanton da mono. Por
ricevi la rajton farighi prezidento, en Germanujo la shtato postulas
havi almenau 40 jarojn. Do, ankau de la shtato oni ne povas ricevi
"iun servon" sen plenumi iujn kondichojn.

> Vortaro ne estas instru-libro pri logiko, kaj se oni kunmetas diversajn
> difinojn, oni ne nepre atingas koheran rezulton.

Jes.

> Mi pensas, ke sufichas la
> parto "privata (ne shtata)"; ja ghenerale estas klare kio estas "shtata"
> kaj kio estas "ne-shtata", chu ne? Kaj la katolika eklezio estas
> ne-shtata, almenau che mi.

Do, vi uzis "privata" = "ne shtata"? Tiam mi miskomprenis. Mi
komprenis ghin tiel, ke ghi ne estas "oficiala" kaj estus, kiel chiu
"privatulo", submetita sub la regon de la shtato.

Sed kompreneble la shtatoj estas tiel same simple membro-organizoj
kiel iu alia organizo. La chefa diferenco estas nur tio, ke ili uzas
la plej grandan perforton au almenau minacas per tio, se oni ne dancas
lau iliaj regularoj. :)

Sebastiano

s...@mailinator.com

unread,
May 15, 2007, 3:24:02 AM5/15/07
to
Arnold VICTOR:

> Mia aserto pri argumentoj koncernas la temon de tiu ĉi fadeno, la
> (mis)uzon de la vorto "terorismo". La argumento pri funebrado estis
> flanka argumento pri alia ebla (mis)ago kaj ne estas temo en si mem. Se
> vi intencas devojigi la diskuton al funebrado, kreu novan fadenon aŭ
> ŝanĝu la titolon por daŭrigo tie ĉi.

Kara,

la diskuto ja jam disbranchighis, kaj mi respondis en tiu brancho (kaj
al la citita loko), kie temis pri la funebrado. Se vi respondas al tiu
mia reago, kiu temis pri la funebrado, mi kompreneble supozis, ke vi
celis tion.

Sebastiano

s...@mailinator.com

unread,
May 15, 2007, 3:39:45 AM5/15/07
to
Manuel:

> Nu, la "incidento" ne estis atenco. La ulo false akuzis min, samkiel
> li false akuzis Francxjon cxe UEA. Temas pri tute sama "incidento".
>
> Nu, okazas, ke tiu ulo ne venis kiel pasportserva gasto sed kiel ano
> de la _gastiga_listo_ de LSG (Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj).
> Sxajnas, ke li volis kasxi sian samseksemon sed false akuzi iun pri
> atenco.

Tio surprizas min. Mi memoris nur la jenan afishon de Yves de la 27a
de Oktobro 1997:

> Chu vi do neas ke vi sekse atakis A.O. la 4an de aprilo 1992? (Mi kashas
> la nomon de la viktimo por protekti lin.)
>
> Li gastighis che vi la 3an de aprilo 1992 pere de Pasporta Servo. La
> postan matenon, vi sekse atakis lin. Pro tio li tuj fughis de via domo,
> ech sen preni siajn pakajhojn.
>
> Tiam la viktimo kontaktis alian esperantiston tie che en Otavo por peti
> helpon kaj gastigadon. La viktimo poste kontaktis min kaj petis ke mi
> akompanu lin che vi por repreni siajn valizojn, char li timis iri sole
> che vi.
>
> En tiu tempo, mi estis estrarano de TEJO. Mi informis la respondeculon
> pri Pasporta Servo pri la afero, kaj pro tio oni eksigis vin de la listo
> de gastigantoj.
>
> Chu vi neas chion chi?
>
> Miaj nunaj akuzoj estas ege gravaj. Se ili ne veras, vi povas procesi
> kontrau mi kaj havi de mi multe da mono. Vershajne la puno estos tiom
> alta ke vi havos mian tutan havajhon. Krome, dum la proceso estos mi kiu
> devos pruvi ke mi diris la veron, kaj ne vi kiu devos malpruvi miajn
> akuzojn. Sed vi nenion faros, char vi scias ke chio chi estas vera, kaj
> ke mi kapablas pruvi chion.

Manuelo:


> Nu, kion _vi_ faras ? Cxu vi estas virgulo avx pekemulo ? ;-D

Unue, indas diri, ke tiuj alternativoj -- au virgo au pekemulo -- ne
estas ghustaj. Seksumado ne estas peko.

Due, indas diri, ke _chiu_ homo estas pekemulo. Tiu difektigho estas
sekvo de la Prapeko.

Do, via demando dufoje bazighas sur eraraj supozoj. Tamen, dirinte
tion, mi povas respondi, ke kompreneble mi estas pekemulo. La grava
afero tamen estas alia: Chu post la pekofaro oni returnas sin al la
vojo al Dio, au chu oni persistas en la malghusta farado.

Sebastiano

0 new messages