Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Tullius Detritus

10 views
Skip to first unread message

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 12, 2004, 1:24:58 AM1/12/04
to

En la bildostrinovelo "Asterix : La Zizanie" rolas roma delegito Tullius
Detritus, al kiu prosperas semi malakordon chie, kien li iras (<URL:
http://www.mage.fst.uha.fr/asterix/zizanie/zizanie.html>). Julio Cezaro
sendas lin inter la gaulajn heroojn, por ke tiuj detruighu deinterne.

Hodiau mi renkontis modernan Tullius Detritus-on sur la paghoj de la
usona gazeto Time (<URL:
http://www.time.com/time/magazine/article/0,9171,1101040112-570253,00.html>).
Novkonservema komentisto Charles Krauthammer celas konvinki usonanojn,
ke Usono ne plu havas amikojn en la mondo kaj ke Usono ne plu bezonas
ilin. La kapable verkita artikolo bazighas sur intencajn duonmensogojn,
kiujn multaj legantoj diveneble ne rimarkas.

La unua mensogo estas jena:

[Francujo, Germanujo kaj Rusujo] neniel helpis antau la [iraka]
milito, dum la milito au post la milito. Francujo provis instigi la
mondon malebligi tion, ke Usono eksigus Sadam-on. Rusujo sendis
noktovidilojn al Sadam. Ne ech unu el ili iel helpis la postmilitan
rekonstruadon.

La faktoj estas pli-malpli seneraraj, sed:

1. Chu Francujo, Germanujo kaj Rusujo havis laumoralajn, objektivajn
motivojn kontraui la militon? La novkonservema propagando ne
pridubas la absolutan pravecon de la milito.

2. Chu Francujo, Germanujo kaj Rusujo havis laumoralajn, objektivajn
motivojn ne investi siajn rimedojn en la postmilitan Irakon? Usono
ghis nun ne pretas transdoni iom el sia absoluta rego de Irako al la
internacia komunumo.

Char la leganto nun pensas, ke la milito sendube estis la sola prava
agoplano, shi au li scivolas, kial tiuj ekse amikaj landoj tiel perfidis
sian bonvolan protektanton. Klarigas la autoro:

Ni ne surprizighu. Landoj havas malsamajn interesojn. Dum duona
jarcento oni ignoris la diferencojn pro kontraukomunismeco, sed
komunismo ne plu estas.

Do la antauaj amikoj ne plu estas amikoj, char la amikeco neniam estis
efektiva. La autoro konsentas, ke kelkaj landoj ("Britujo, Australio",
"Italujo, Hispanujo, Polujo, aliaj jhuse liberigitaj orienteuropaj
landoj")

komprenas, ke sen [la usona koloso] la mondo frakasighos en kaoson kaj
ech pli malbonan situacion.

Traduko: Kelkaj landoj, kvankam ili ne estas amikoj, komprenas, ke la
bonfarto de la tuta mondo dependas de usona hegemonio, kaj do agas lau
tiu analizo.

Chu Francujo, Germanujo kaj Rusujo do ne komprenas, ke la frakasigho de la
mondo estas kontrau iliaj interesoj? La autoro estas certa, ke iliaj
registaroj "ne estas frenezaj". Ili simple deziras, ke Usono suferu, por
ke ili gajnu pli da potenco en la monda politiko. Al ili plachas la
situacio, en kiu tutmonda arab-islama radikalismo atakas kontrau Usono
kaj ne kontrau ili. La autoro miskondukas la legantojn kredi, ke
islama terorismo estas nekonata fenomeno en Francujo, Germanujo kaj
Rusujo.

La autoro malkashas la plej fian pekon de tiuj landoj:

Francujo senhonte deklaras, ke usona superregado estas netolerebla
kaj ke la mondo devas esti ne unupolusa sed plurpolusa. Granda parto
el la cetera mondo samopinias sed ne audacas esprimi ghin kiel
Francujo.

La autoro tushas la korojn de la usonaj legantoj: Usono estas viktimo.
Dum Usono sangas en Irako, la ekonomio kaj potenco de Chinujo kaj EU
kreskas. Dum la jardeko 1990 la malforta registaro de Usono lasis al la
malamikoj senpotencigi Usonon per ruzaj internaciaj traktatoj kaj
protokoloj pri la medio kaj bataliloj.

Sed -- danko estu al Dio! -- alvenis Nova Registaro, kiu per sia glavo
liberigis Usonon de tiuj "silkaj shnuroj". Sub la rego de la Nova
Registaro Usono apenau havas amikojn sed devas porti la balaston sole.

La leganton plenigas pia kolero kontrau tiaj egoismaj, nedankemaj
"amikoj", kiuj kunligighas kun la fanatikaj, kruelaj malamikoj de Usono.
La leganto pretas toleri mortadon de usonaj soldatoj, maldungighadon kaj
bankrotighon de la shtato -- kaj sekvi la Novan Registaron al la historia
milito kontrau la Mallumo. Sed en tiu milito Usono zorgos nur pri si
mem.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

raskolnikov

unread,
Jan 12, 2004, 11:57:32 AM1/12/04
to

"Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> a écrit dans le message news:
m3hdz13...@lumo.pacujo.net...

>
> En la bildostrinovelo "Asterix : La Zizanie" rolas roma delegito Tullius
> Detritus, al kiu prosperas semi malakordon chie, kien li iras (<URL:
> http://www.mage.fst.uha.fr/asterix/zizanie/zizanie.html>). Julio Cezaro
> sendas lin inter la gaulajn heroojn, por ke tiuj detruighu deinterne.
>
leginte cxion tion, mi tre bedawras ke Francio partoprenis unuan irakan
militon flanke de Usono - tiu senhonta Bush estas ankoraw pli mensogema ol
sia patro - al glavo sangon soifanta li la nehoman tiras familion...
dominik
http://milenia.ifrance.com
+

Raymond Gerard

unread,
Jan 12, 2004, 12:36:26 PM1/12/04
to
"Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> wrote in message
news:m3hdz13...@lumo.pacujo.net...
MR> Hodiaŭ mi renkontis modernan Tullius Detritus-on sur la paĝoj de la

Efektive, la artikolo estas insulta al homa racio.
Mi miras ke Time publikigis ĝin. Ĉu Time tiom malestimas sian legantaron?

MR> Novkonservema komentisto Charles Krauthammer
Ĉu temas pri http://www.townhall.com/columnists/BIOS/cbkrauthammer.htm
Kiaj artikoloj estas premiitindaj per la Pulitzer Prize?

ChK >> [Francujo, Germanujo kaj Rusujo] neniel helpis antaŭ la [iraka]
>> milito, dum la milito aŭ post la milito. Francujo provis instigi


la
>> mondon malebligi tion, ke Usono eksigus Sadam-on.

Neniu kontraŭis la pravecon eksigi S.H.on pro diversaj kialoj. Oni nur volis
doni plu
da tempo por trovi la murdigilegojn.
Ĉiu scias nun ke efektive estis perdo da tempo serĉi ilin.

Mia demandoj estas :
1) ĉu la CIA estis intoksikita de Iraka propagando, kaj vere kredis
pri la ekzisto de la armilegoj?
Se la respondo al 1) estas jes, tio malkredigas la organizaĵon. Do, lasu min
supozi ke

2) CIA bone sciis ke Irako ne posedis la armilojn.
Se la repondo al 2) estas jes, la sekva demando estas ankoraŭ pli ĝena :

3)Kial la registaro ne klarigis kial Usono volis militi en Irako kaj donis
falsan pretekston?
Kial simple ne diri: S.H. estas murdema diktatoro, kaj ni devas liberi la
Irakanojn?
Ĉu ĉar tio estas ankoraŭ pli malkredebla aserto ol : S.H posedas tiajn
armilojn.
Efektive li ne iĝis pli diktatoreca post Sept. 11.
Kiuj estis la veraj motivoj de la milito?
Al tiu demando oni nur povas supozi ke malpaĉus al Eŭropanoj koni la verajn
motivojn.
Mi, kiel eŭropano restas nur kun malagrablajn supozojn (tro por aŭdaci
skribi ĉi tie),
kaj ekperdas la fidemon al miaj fratoj transantlantikaj.

MR> 2. Ĉu Francujo, Germanujo kaj Rusujo havis laŭmoralajn, objektivajn


> motivojn ne investi siajn rimedojn en la postmilitan Irakon?

USONO (la nuna redistaro) konsideras Irako kiel sia kolonio. La enlanda
stabileco mankas.
Eŭropanoj ripetadis ke postmilita malordo estos pli danĝera ol S.H. mem.
USONO restis surda al la admonoj.
Eŭropeca sinteno estas pacema. Eĉ en landoj kiel Britio kaj Hispanio, oni
manifestaciis
kontraŭ la milito (kaj neniam por S.H.).


ChK>> Landoj havas malsamajn interesojn. Dum duona
>> jarcento oni ignoris la diferencojn pro kontraŭkomunismeco, sed
>> komunismo ne plu estas.

Ĉu la iamaj kontraŭkomunismaj propagandistoj senlaboruliĝis aŭ ĉu ili
konvertiĝis al kontraŭeŭropaj agantoj :-)?


MR> Traduko: Kelkaj landoj, kvankam ili ne estas amikoj, komprenas, ke la


> bonfarto de la tuta mondo dependas de usona hegemonio, kaj do agas

laŭ
> tiu analizo.

Oni ja konsentas ke USONO rolu kiel la bastono malantaŭ la pordo, kiel
timigilo
kiun oni esperas neniam uzi (ĉefe pro la amasmurdigiloj).

ChK >> ... Francujo, Germanujo kaj Rusujo ... simple deziras,


>> ke Usono suferu, por ke ili gajnu pli da potenco en la monda
politiko.

... ke USONO lernu kiel uzi sian potencon por la bono de la homaro.

ChK>> Francujo senhonte deklaras, ke usona superregado estas


netolerebla
>> kaj ke la mondo devas esti ne unupolusa sed plurpolusa. Granda
parto

>> el la cetera mondo samopinias sed ne aŭdacas esprimi ĝin kiel
>> Francujo.

Superegado far mensoguloj estas netolerebla. Sen opozicio, oni neniam
malkovros
fiulojn. Regado koruptas; superregado superkoruptas.

ChK>> ... propagando...

4) Kial Time toleras tian propagandon zizanian?


--
Amike
Raymond Gerard - Belgio (Skypebla je http://www.skype.com/ kiel
RaymondGerard)

Raymond Gerard

unread,
Jan 12, 2004, 12:58:19 PM1/12/04
to
"raskolnikov" <vilaine....@online.fr> wrote in message
news:4002d194$0$17114$626a...@news.free.fr...
> mi tre bedaŭras ke Francio partoprenis la unuan irakan
> militon flanke de Usono - tiu senhonta Bush estas ankoraŭ pli mensogema ol

> sia patro - al glavo sangon soifanta li la nehoman tiras familion...


Oni ankaŭ ne forgesu ke dum la unua milito, la Francoj kapablis eniri
Bagdadon kaj eksigi Sadamon.
Bush malpermesis tion: malplaĉis al li doni al Francio la beneficon esti la
liberanto.
Oficiale: Bush estis pacema kaj pretis kredigi ke la diktatoro lernis sian
lecionon, ktp...

Donald J. HARLOW

unread,
Jan 12, 2004, 1:09:55 PM1/12/04
to
Je 10.24 ptm 2004.01.11, Marko RAUHAMAA skribis

>La autoro malkashas la plej fian pekon de tiuj landoj:
>
> Francujo senhonte deklaras, ke usona superregado estas netolerebla
> kaj ke la mondo devas esti ne unupolusa sed plurpolusa. Granda parto
> el la cetera mondo samopinias sed ne audacas esprimi ghin kiel
> Francujo.

Amuze estas, ke en tiu skolo membris Henry Kissinger dum li estris la
eksterlandan politikon de prezidento Richard Nixon.

Alia interesa alineo en la artikolo (mi tradukas nur parte):

"Komence de la milito en Irako, la franca Ministro por Eksterlandaj Aferoj
... Kiam la ekzista (*) malamiko estis naziismo aux marksismo, la mondo
cxirkauxsubtenis la usonan protektanton. Sed Arab-Islama radikalismo malsamas."

Per tio Krauthammer volas sugesti, ke Irako estis parto de la Arab-Islama
radikalismo. Sed tio estas rekta mensogo (kiun ankaux proponas la nuna
usona registaro). Ne necesas insisti, ke Sadam Husejn _ne_ estis sangavida
diktatoro, por tamen rekoni, ke tiu sangavido havis nenian rilaton kun
Islamo. Mi ne scias, cxu li mem estis islamano, cxu ne (li estris partion
oficiale sendian); li certe ne hezitis elvoki la nomon Alaho kiam li volis
imponi al aliaj arablingvaj registaroj, sed sxajne ne sub aliaj
cirkonstancoj. Lia cxefa subulo en la registaro (Tariq Aziz) estis
kristano; do la registaro ne insistis pri religia ortodoksismo. En Irako,
virinoj rajtis farigxi ingxenieroj, sxofori sxargxauxtojn, lasi siajn
burkojn en la tirkesto (cxu tia situacio dauxros sub la nova "demokratio"
de Irako, kiu konsistas 60%e el sxiismanoj, mi ne scias). Certe, Osama bin
Laden, same kiel la familio Bush, ne trovis Sadamon aparte simpatia. (**)

Sed Krauthammer, kun Bush, dauxre kulpigos la registaron de Sadam pri
almenaux unu delikto, pri kiu gxi tute ne kulpis, simple por ligi gxin kun
la "Milito Kontraux Terorismo".

Tiurilate, tiujn, kiuj povas legi la anglan lingvon, eble interesos la
62-pagxa artikolo cxe

http://www.carlisle.army.mil/ssi/pubs/2003/bounding/bounding.pdf

Resumo trovigxas sur pagxoj 5 kaj 6. Rimarku, ke temas pri artikolo
komisiita kaj verkita de la Milita Kolegio de la Usona Armeo, ne
maldekstrisma atako kontraux la politiko de prezidento Bush ...

---

(*) Krauthammer uzas la anglan vorton "existential", kiu evidente estas kaj
semantike kaj filozofie erara ...

(**) Eble mi skribu "Osama bin Laden _kun_ la familio Bush", cxar evidente
estas longa historio de kontaktoj kaj kunlaborado inter la familioj Bush
kaj bin Laden. Estas interese, ke dum la tri tagoj post 9/11, kiam oni
malpermesis al _cxiuj_ aviadiloj (krom militaj) flugi super Usono, unu
privata aviadilo tamen rajtis veturi en la lando; temas pri speciala
aviadilo, kiu, helpe de la usona registaro, kolektis cxiujn enusonajn
familianojn de bin Laden kaj koncentrigis ilin en Bostono por tuja forflugo
al Sauxdarabio, antaux ol la federala polico povos enketi cxe ili pri
eventualaj scioj aux rilatoj kun la teroristoj, kiuj detruis la MKC-on.


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Literaturajxoj: http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

Donald J. HARLOW

unread,
Jan 12, 2004, 1:21:24 PM1/12/04
to
Je 09.36 atm 2004.01.12, Raymond GERARD skribis

>"Marko Rauhamaa" <ma...@pacujo.net> wrote in message
>news:m3hdz13...@lumo.pacujo.net...
> MR> Hodiaŭ mi renkontis modernan Tullius Detritus-on sur la paĝoj de la
> > usona gazeto Time (<URL:
> >
>http://www.time.com/time/magazine/article/0,9171,1101040112-570253,00.html>).
>
>Efektive, la artikolo estas insulta al homa racio.
>Mi miras ke Time publikigis ĝin. Ĉu Time tiom malestimas sian legantaron?

La usona sciencfikcia verkisto James BLISH iam nomis "Time" "... plej
mensoga revuo ..." Povas esti, ke "Time" intertempe sxangxis sian konduton.
Kaj eble, tamen, ne.

> MR> Novkonservema komentisto Charles Krauthammer
>Ĉu temas pri http://www.townhall.com/columnists/BIOS/cbkrauthammer.htm
>Kiaj artikoloj estas premiitindaj per la Pulitzer Prize?

Oni devas memori, ke la Krauthammer de 1987 (kiam li ricevis la koncernan
premion) eble ne estas la sama Krauthammer de 2003; homoj sxangxigxas. La
mialoka tagjxurnalo ("West County Times") antaux jardeko ne malofte
aperigis la artikolojn de Krauthammer, kaj, kvankam mi malofte konsentis
kun lia politika sinteno, mi gxenerale trovis ilin bone verkitaj kaj
logikaj (mi simple malkonsentis kun liaj politikaj premisoj). Sed antaux
kelkaj jaroj, kiam ili farigxis pli lauxtaj kaj malpli logikaj, la koncerna
tagjxurnalo cxesis aperigi ilin. La artikolon rekomenditan de Marko mi
trovis ege lauxta kaj manka je logiko -- simplan resumon de diversaj
plendoj pri aliaj landoj fare de la novimperiemuloj (Marko nomas ilin
"novkonservemuloj", sed cxar ili malsxparas pli ol 500 000 000 000 $usonajn
en la nuna jaro, mi opinias, ke "konserv'" ne estas radiko aplikebla al ili.)

> ChK >> [Francujo, Germanujo kaj Rusujo] neniel helpis antaŭ la [iraka]
> >> milito, dum la milito aŭ post la milito. Francujo provis instigi
>la
> >> mondon malebligi tion, ke Usono eksigus Sadam-on.
>
>Neniu kontraŭis la pravecon eksigi S.H.on pro diversaj kialoj. Oni nur volis
>doni plu
>da tempo por trovi la murdigilegojn.
>Ĉiu scias nun ke efektive estis perdo da tempo serĉi ilin.
>
>Mia demandoj estas :
>1) ĉu la CIA estis intoksikita de Iraka propagando, kaj vere kredis
>pri la ekzisto de la armilegoj?

Nu, gxuste tion sugestas la registaro, precipe kiam temas pri la vaste
raportita mendo por uranio el Nigxero fare de Sadam Husejn. Bush ne
mensogis en sia parolado "Stato de la Nacio" frue en 2003, kiam li uzis
tiun raporton kiel pravigilon por (fine) militi kontraux Irako; temis pri
la "fakto", ke CIA ne sukcesis gxustatempe elfosi la falsecon de tiu
raporto. Sed poste evidentigxis, ke jam en 2002 CIA intervenis por
malhelpi, ke la prezidento menciu tiun falsan raporton en iu alia parolado.
Do sxajne la CIA -- almenaux gxiaj plej sciohavaj funkciuloj -- bone
komprenis la faktojn pri la aktuala neekzisto de tiaj armilegoj. Sed fine
la plejsupra tavolo de la usona registaro estas motivata de forta
ideologio, kaj akceptas nur tiujn faktojn (kaj foje malfaktojn), kiuj
akordas kun iliaj antauxjugxoj aux preferoj.

(Mi supozas, ke gxis iu grado kulpas pri tio cxiuj registaroj. Sed la nuna
usona registaro sxajne suferas de tiu malsano pli forte ol iu alia
registaro usona, kiun mi mem povas memori.)

>Se la respondo al 1) estas jes, tio malkredigas la organizaĵon. Do, lasu min
>supozi ke
>
>2) CIA bone sciis ke Irako ne posedis la armilojn.
>Se la repondo al 2) estas jes, la sekva demando estas ankoraŭ pli ĝena :
>
>3)Kial la registaro ne klarigis kial Usono volis militi en Irako kaj donis
>falsan pretekston?
>Kial simple ne diri: S.H. estas murdema diktatoro, kaj ni devas liberi la
>Irakanojn?
>Ĉu ĉar tio estas ankoraŭ pli malkredebla aserto ol : S.H posedas tiajn
>armilojn.
>Efektive li ne iĝis pli diktatoreca post Sept. 11.
>Kiuj estis la veraj motivoj de la milito?
>Al tiu demando oni nur povas supozi ke malpaĉus al Eŭropanoj koni la verajn
>motivojn.
>Mi, kiel eŭropano restas nur kun malagrablajn supozojn (tro por aŭdaci
>skribi ĉi tie),
>kaj ekperdas la fidemon al miaj fratoj transantlantikaj.

Atendu gxis post novembro por perdi cxian fidemon. Tamen ...

Raymond Gerard

unread,
Jan 12, 2004, 4:25:13 PM1/12/04
to

--
Amike
Raymond Gerard (Skypebla je http://www.skype.com/ kiel RaymondGerard)
??? ?tf-8
""Donald J. HARLOW"" <do...@donh.best.vwh.net> wrote in message
news:6.0.1.1.0.200401...@donh.best.vwh.net...

Raymond Gerard

unread,
Jan 12, 2004, 4:26:16 PM1/12/04
to
Bone, ni esperu

--
Amike
Raymond Gerard (Skypebla je http://www.skype.com/ kiel RaymondGerard)

""Donald J. HARLOW"" <do...@donh.best.vwh.net> wrote in message
news:6.0.1.1.0.200401...@donh.best.vwh.net...

Ard...@aol.com

unread,
Jan 12, 2004, 10:25:50 PM1/12/04
to
Je Jan 12, 2004,Donald J. HARLOW skribis:


Certe, Osama bin Laden, same kiel la familio Bush, ne trovis Sadamon aparte simpatia. (**)

------

Ardezo skribas:

Sed pro malsamaj kialoj...Supozeble...?  (Krom se vi -- kiel iuj  islamo-nazia sub-grupeto algheria  -- kredas je la konspira teorio ke ben Laden kaj CIA kune aranghis la detruon de la Ghemel-Turoj!)

------

DJH skribis:


(**) Eble mi skribu "Osama bin Laden _kun_ la familio Bush", cxar evidente
estas longa historio de kontaktoj kaj kunlaborado inter la familioj Bush
kaj bin Laden. Estas interese, ke dum la tri tagoj post 9/11, kiam oni
malpermesis al _cxiuj_ aviadiloj (krom militaj) flugi super Usono, unu
privata aviadilo tamen rajtis veturi en la lando; temas pri speciala
aviadilo, kiu, helpe de la usona registaro, kolektis cxiujn enusonajn
familianojn de bin Laden kaj koncentrigis ilin en Bostono por tuja forflugo
al Sauxdarabio, antaux ol la federala polico povos enketi cxe ili pri
eventualaj scioj aux rilatoj kun la teroristoj, kiuj detruis la MKC-on.

------


Ardezo skribas:

Ankorau plia falsajho el la multaj kiujn  dissemas la multmilionulo-championo de la usona laboristaro, Michael Moore.  Tiun mensogon li eldiris komence de 2002.

Membroj de la familio  ben Laden  loghis  dise en Usono - plejparte,  gejunuloj-studentoj, sed ankau plen-kreskuloj.  Char  Osama ben Laden malligis sin disde sia familio jam antau pluraj jaroj, plej multaj tiuj familianoj  neniam ech vidis lin.  Lia patro generis pli ol 50 infanojn, kaj la tuta familio sumighas je ch. mil  homoj, presk. senescepte antipatiaj al la extremismo de Osama ben Laden.

Tiuj  dekoj da familianoj loghantaj en Usono je la tempo de la terorismajho kontrau la Ghemel-Turojn certe timis ke ilin mem ( kiel saudianojn kaj ech portantojn  de la malbenata nomo) atakus huliganoj.  Per normala diplomatio, kiun faras registaroj inter si por protekti endangherigitajn civitanonjn, la saudia registaro petis permeson charti aviadilojn por preni saudianojn - ne nur ben Ladenojn - el  Usono. (Konsentite la flugoj  _ene_  de Usono, por arigi la timantajn familianojn, okazis kiam plej multaj aviadiloj ne rajtis flugi.)   Tiun permeson ili ricevis kaj post funda enketado de la forflugontoj far la federala polico - kiu enketado dauris ech en la chartitaj aviadiloj, la mashinoj ekveturis el Bostono je la 18 k 19  Septembro -- do post kiam chiuj komercaj flugoj jam denove komnecighis.

Amike
Ardezo





0 new messages