Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

La martelistoj (satiro pri la Esperanto-movado)

15 views
Skip to first unread message

ts

unread,
May 30, 2008, 1:50:12 AM5/30/08
to

LA MARTELISTOJ


PASINTSEMAJNE MI HAVIS STRANGAN PREMSONGXON. Tiel estis ke en la mondo
por enbati najlon oni uzis sxtonojn cxar ne estis konata alia metodo.

Tamen antaux multaj jaroj iu jam elpensis la martelon. Sed nur
malmultaj sciis pri tio. Tiuj malmultaj, kiuj apogis tiun elpensajxon
nomis sin la "martelistoj". Ili organizigxis en kluboj kaj asocioj.
Ili portis insignon sur la brusto: etan martelon. Bedauxrinde
anstataux uzi sian martelon en la praktiko kaj tiel per la ekzemplo
konvinki la aliajn pri gxia utileco, ili sencxese disputis aux
diskutis pri negravajxoj. Dum la tuta tempo ili paroladis inter si pri
tio, kiom bona estas iliaj marteloj, sed neniam uzis ilin por
praktikaj celoj en la vera vivo. Ecx ne malmultaj aldonis sxangxojn al
sia martelo por ke gxi estu pli ronda kaj pli similu al aspekto de
sxtono.

La plej granda martelista asocio estis Tutgalaksia Martelo-Asocio, kiu
eldonis la revuon "Martelo". Unufoje jare sub gxia organizo kunigxis
la cxefaj martelistoj en cxiam alia urbo de la mondo. Tie sur la podio
malantaux longa tablo sidigxis la organizestroj sub la grandega flago
de la martelistoj kun granda martelo en la supra maldekstra angulo.
Martelistoj el cxiuj landoj venis sur la podion kaj unu post la alia
per granda martelbato salutis la cxeestantojn, venintajn el la tuta
mondo. Ofte plurmil martelistoj partoprenis en tiu jara Tutgalaksia
kunvenego. Sed gxia efiko por diskonigi la avantagxojn de martelo en
la socio estis preskaux nulo ecx se partoprenintus dekmiloj da
personoj. Tamen de la martelistoj gxi postulis monon pro la kotizo kaj
ankaux energion. Granda parto de la energio de la Tutgalaksia Martelo-
Asocio foruzigxis por la preparo de la kunvenego. Komence de la
historio de martelo la unuaj pioniroj uzis gxin en la praktiko sed
poste cxar la martelistoj uzis sian tempon kaj financajn rimedojn por
organizi aux partopreni tiajn kunvenegojn kaj eldoni diversajn
gazetetojn pri martelaj temoj, restis nek forto nek mono por uzi tiun
ilon en la vera vivo. Pro tio la socio ne povis vidi kiel bone
funkcias martelo kaj sekvi ilian ekzemplon. La ceteraj homoj gxenerale
konsideris la martelistojn kiel frenezuloj versxajne pro la strangaj
ritoj. Ofta argumento kontraux martelo estis ke gxi estas
artefaritajxo kontrauxe al la sxtonoj, kiuj estas naturaj.


Pro la rutino kaj la nekompreno la martelistoj pli kaj pli izoligxis
de la socio. Forgesintaj la komencan celon ili ne plu laboris por uzo
de marteloj en la ekstera mondo. Uzolibroj pri martelado ne estis
acxeteblaj en normalaj vendejoj sed nur en lokoj apartenantaj al la
martelista strukturo. Ofte ili nomis la martelon "nia ilo", forgesinte
ke gxi ne apartenas al ili sed estis destinata al la tuta homaro. Ili
ne uzis gxin por enbati najlojn, sed okupigxi pri martelo farigxis
celo en si mem. Multaj el ili ecx konsideris, ke martelo estas tro
nobla ilo por malpurigi gxin per praktika uzo. Persono, kiu sekvis
tiajn ritojn kaj okupigxis pri tiaj frivolajxoj estis nomata "bona
martelisto". Se iu provis instrui aux vendi servojn rilatantajn al la
avantagxoj de martelo li estis nomata "fikomercisto". Kaj cxiam estis
kiuj cxizis kaj aldonis ornamajxojn al sia martelo kaj pro tio gxi
farigxis ne plu uzebla.


La martelistoj konsideris ke ili formas komunumon. Ili ecx nomis gxin
Martelio. Tiu virtuala "lando" havis krom la jam menciita flago ankaux
himnon kies rekantajxo estis

vivu martel'

vivu martel'

vivu la sankt' martel'

Tute sxvitite mi vekigxis. Gxoje mi konsciigxis ke tio estis nur
premsongxo. La vekhorlogxo jam indikis la 8an horon. Do mi rapide
preparigxis por partopreni la sabatan kunvenon de la esperanto-
klubo...

http://www.ipernity.com/blog/32070/63249
http://interpopolalingvo.inf.hu

El:

"La planedo de la senfelaj simioj kaj aliaj rakontoj"
Thierry Salomon, 2005 Budapesxto , ISBN 963 218 213 8

Dario Rodriguez

unread,
May 31, 2008, 11:09:26 AM5/31/08
to
Kun la celo ke almenaŭ estu 1 mesaĝo la 31an Majo en ĉi malkreskanta sed
iam brila forumo, mi respondas tutkore al estimata TS (supozeble
Thierry, la aŭtoro de la fabelo de la martelo.

La fabelo estas vere inĝenia, sed ĉu vi, Thierry, povus doni la recepton
por ke la martelistoj, t.e., esperantistoj eliru el sia fermita mondo?

Ankaŭ la malmultaj legantoj/kunlaborantoj en ĉi forumo povus alporti
siajn ideojn pri tiu tikla temo. Kion fari se la ekstera mondo ignoras
nin, ĉar ĝi opinias ke la problemo de la interkomunikado estas jam
solvita per la angla lingvo?

Ni, martelistoj/esperantistoj havas valoran trezoron, nia multe pli
facile lernebla Esperanto, iaspeca lingva Sankta Gralo, sed ni havas
nenian monrimedon por propagandi ĝin. Pensi ke mono ŝparita el la UKoj
sufiĉus por tio estus utopia. Kaj la turismo grandskala, por sufiĉe
riĉaj "martelistoj" estas unu el la malmultaj plezuroj kiujn ofertas nia
"virtuala" "Martelio". La raŭmistoj, vidante la panoramon, ne estas tiom
frenezaj: lia nura frenezaĵo estis la establo de opereta kvazaŭ-ŝtato.

Kaj iuj senkonsidere kritikas s-ron Miyoshi pro lia elspezo de miloj da
eŭroj kiujn li malavare investas en anoncoj pri Esperanto en nia lingvo.
Pli bone ni povus kritiki ke la sola alporto de George Soros, kiu
eskapis el la sovetigita Hungario dank'al Esperanto, kiun li bone
scipovis, ne donacis eĉ unu dolaron por apogi la lingvon kiu utilis al
li por atingi la liberan mondon (bone: li financis eldonon anglalingvan
de libro verkita esperante far sia patro Tivadar Soros).

Finu Majo en nia nun ege magra forumo per tiuj miaj rimarkoj
plenpesimismaj. Eble du aŭ tri legos ilin kaj tuj devos engluti Prozac.

Dario

Anton Oberndorfer

unread,
May 31, 2008, 12:14:43 PM5/31/08
to

"Dario Rodriguez"skribis:

> Kion fari se la ekstera mondo ignoras
> nin, ĉar ĝi opinias ke la problemo de la interkomunikado estas jam
> solvita per la angla lingvo?

La ekstera mondo ne "ignoras" Esperanton, sed ĝi taksas ĝin nematura por
ĝenerala uzo. La argumento estas ke Esperanto ne estas sufiĉe parolata. Kaj
tio laŭ mi certe ne estas mistakso. Mi okupiĝas jam de dek jaroj pri la
parolata formo de nia lingvo kaj mia pritakso de la stato de la lingvo
estas ke mankas parolekzemploj de bona lingvo en ĉiuj sferoj. En tia stato
Esperanto ne estas "vendebla" al la ekstera mondo.

Kaj la esperantistoj tute ne emas ŝanĝi tion. Kie estas la aktivuloj kiuj
kulturas la lingvon? La kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj ja estus bonaj
okazoj por fari tion, nome prezenti teatraĵojn en Esperanto kaj fari
filmojn. Mi havas la impreson ke la esperantistoj timas pli altan nivelon de
la parolata lingvo.

Mi kredas ke la mono de s-ro Myoshi estas forĵetita. Estus multe pli efike
investi la monon en la produktadon de filmoj en Esperanto (kaj mi ripetas la
milan fojon: "ne pri Esperanto"). TV Esperanto el Bialistoko estas bona
komenco. Ili ankoraŭ multe parolas pri Esperanto, sed iom post iom tie oni
devos ankaŭ paroli pri aliaj temoj, ĉar eĉ tiu temo estos iam elĉerpita.

Ĝuste en la sfero de la parolata lingvo Esperanto havas bonan ŝancon kontraŭ
la angla. Jes ja, "la tuta mondo" parolas la anglan - sed kiel? - mizere (se
temas pri nedenaskuloj). Ne ekzistas televidaj elsendoj en kiuj homoj el
tuta Eŭropo diskutas en la angla. En BBC ja okazas intervjuoj kun
alilandanoj, sed tio nenion diras pri la kapablo diskuti en la angla en
internacia rondo.

Do la lingvo estas atakebla sed ne per anoncoj en grandaj gazetoj, sed per
homoj kiuj flue interparolas en Esperanto en internacia publiko.

Tamen optimisme
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video


Mireille Corobu

unread,
Jun 1, 2008, 7:19:33 AM6/1/08
to
> Kun la celo ke almenaŭ estu 1 mesaĝo la 31an Majo en ĉi malkreskanta sed
> iam brila forumo, mi respondas tutkore al estimata TS (supozeble
> Thierry, la aŭtoro de la fabelo de la martelo.
>
> La fabelo estas vere inĝenia, sed ĉu vi, Thierry, povus doni la recepton
> por ke la martelistoj, t.e., esperantistoj eliru el sia fermita mondo?
> [...]
> Dario

Estas erare ke martelistoj provu trudi sian ilon al aliuloj.
Mi opinias ke la ilo ne estas nuntempe preta por fariĝi efike ĉie en la
mondo.
Precipe ĉar la homoj ne pretiĝas al internacia komunikado, sufiĉas al
ili kunvivi en eta sfero, malgranda ĉirkaŭaĵo kun siaj proksimaj
familianoj kaj amikoj. Nur okaze de vojaĝoj aŭ de labortaskoj en fremdaj
landoj ili malkovras la problemon de la lingva komunikado.

Mia propra sperto apud familianoj aŭ amikoj Niaj, inter kiuj estas neniu
kiu volas lerni la lingvon Eo, estas ke ili ne sentas emon por
internacia komunikado, sekve ne konsideras la lernadon de Esperanto kiel
ion utilan por si mem.

Do delonge mi opiniis ke vane estas provi disvastigi la lingvon Eo cele
al internacia komunikado.

Ĉu ne sufiĉas ke la martelistoj estu feliĉaj posedi tian mirindan ilon?

En ĉi mondo kie tro_ja multe tro_ da homoj suferas, almenaŭ estu feliĉaj
la martelistoj, jen mia humila revo...
Mireja


Dario Rodriguez

unread,
Jun 1, 2008, 10:47:43 AM6/1/08
to
Bonega, kiel ĉiam, via respondo, Mireja. Do, ĉu vi aliĝis al raŭmismo?

Escepte de tiu stranga raŭumisma derivaĵo (la Civito), kiu povus esti io
respektinda se ĝi forlasus la absurdan kvazaŭ-ŝtatan vestaĵon, mi estas
pli kaj pli konvinkita de la saĝo de raŭmismo: se la ekstera mondo ne
akceptas nin, almenaŭ ni ĝoje profitu el la avantaĝoj de nia "Sankta
Gralo", Esperanto. Ĉar nia esperanta mondo ne estas io fermita al
aliuloj, precipe dank'al interreto pli kaj pli da homoj aliĝas al niaj
vicoj.

Dario

Eugen Fabian

unread,
Jun 1, 2008, 11:17:10 AM6/1/08
to

"Anton Oberndorfer" <ald...@aon.at> ha scritto nel messaggio
news:48417978$0$2148$91ce...@newsreader02.highway.telekom.at...

>
> "Dario Rodriguez"skribis:
>> Kion fari se la ekstera mondo ignoras
>> nin, ĉar ĝi opinias ke la problemo de la interkomunikado estas jam
>> solvita per la angla lingvo?
>
> La ekstera mondo ne "ignoras" Esperanton, sed ĝi taksas ĝin nematura
> >por ĝenerala uzo.

Ili eraras. Pli pensige estas ke ankaŭ ni pensas tiel.


>La argumento estas ke Esperanto ne estas sufiĉe parolata.

Ĝuste pro tio ĝi ne estas sufiĉe parolata ĉar ĝi ne estas rekonita kiel
internacia lingvo.

Kaj
> tio laŭ mi certe ne estas mistakso. Mi okupiĝas jam de dek jaroj pri
> la
> parolata formo de nia lingvo kaj mia pritakso de la stato de la
> lingvo
> estas ke mankas parolekzemploj de bona lingvo en ĉiuj sferoj. En tia
> stato
> Esperanto ne estas "vendebla" al la ekstera mondo.

La anglalingvanoj inventis la informadikon. Kial ni ne estas kapablaj
inventi ekzemple tradukmaŝinon nemalhaveblan kiu funkcias surbaze de
esperanto? Eble tiel Esperanto fariĝus "vendebla" al la ekstera mondo.


>
> Kaj la esperantistoj tute ne emas ŝanĝi tion. Kie estas la aktivuloj
> kiuj
> kulturas la lingvon? La kongresoj kaj aliaj renkontiĝoj ja estus bonaj
> okazoj por fari tion, nome prezenti teatraĵojn en Esperanto kaj fari
> filmojn. Mi havas la impreson ke la esperantistoj timas pli altan
> nivelon de
> la parolata lingvo.

Ĝis kiam ne ŝanĝiĝas la artefaritecfobia pensmaniero de la homaro nia
Esperanto ne fariĝos "vendebla" al la ekstera mondo. Bonvenon por la
esperantaj filmoj sed mi timas ke ni bezonas iom pli.


>
> Mi kredas ke la mono de s-ro Myoshi estas forĵetita. Estus multe pli
> efike
> investi la monon en la produktadon de filmoj en Esperanto (kaj mi
> ripetas la
> milan fojon: "ne pri Esperanto"). TV Esperanto el Bialistoko estas
> bona
> komenco. Ili ankoraŭ multe parolas pri Esperanto, sed iom post iom tie
> oni
> devos ankaŭ paroli pri aliaj temoj, ĉar eĉ tiu temo estos iam
> elĉerpita.

Ni bezonas ion pli senzacian, ian nemalhaveblan inventon. Mi kredas ke
la mono de s-ro Myoshi estus multe pli efike investita en priserĉoj por
realigi tiun nemalhaveblan inventon.

>
> Ĝuste en la sfero de la parolata lingvo Esperanto havas bonan ŝancon
> kontraŭ
> la angla. Jes ja, "la tuta mondo" parolas la anglan - sed kiel? -
> mizere (se
> temas pri nedenaskuloj). Ne ekzistas televidaj elsendoj en kiuj homoj
> el
> tuta Eŭropo diskutas en la angla. En BBC ja okazas intervjuoj kun
> alilandanoj, sed tio nenion diras pri la kapablo diskuti en la angla
> en
> internacia rondo.

La prejuĝo agas tiel ke la kulturvaloro de la angla estas prijuĝata laŭ
la maniero kiel tiun lingvon parolas la denaskuloj kaj ne laŭ la maniero
kiel ĝin parolas la fremduloj, tio estas: la plejparto de la subtenantoj
de ĉi tiu lingvo.
Dume, koncerne Esperanton, ni estas ĉiuj fremduloj. Denaskuloj inter ni
estas tro malmultaj. Kaj eĉ ili ne ĉiam parolas same lerte kiel
denaskuloj de la angla lingvo. Jen kial Esperanto estas taksata
nematura por ĝenerala uzo. Krome, koncerne la lingvon, la kritiko de la
artefariteco estas tre forta. Estas tute malsame koncerne transportiloj.
Ekzemple: Neniu diras ke la automobilo estus tre utila sed ĝi estas
artefarita. Pro tio estas preferinde uzi por tiu celo ĉevalon. :o)


>
> Do la lingvo estas atakebla sed ne per anoncoj en grandaj gazetoj, sed
> per
> homoj kiuj flue interparolas en Esperanto en internacia publiko.

Ni havas malmultajn ŝancojn ĝis kiam ne ŝanĝiĝas la pensmaniero de la
homoj. Ni havos vere ŝancojn nur kiam oni juĝos Esperanton ne laŭ kio ĝi
estas sed laŭ kio ĝi povus fariĝi en la venonto. Mi konsentas ke ni
bezonas kiel eble plej multe da homoj kiuj flue interparolas en
Esperanto sur internacia nivelo sed, lau mi, ni devas fari iomete pli.
:o)


>
> Tamen optimisme
> Anton Oberndorfer
> http://aldone.de/video
>

Amike, Eugenio
>
>

Mireille Corobu

unread,
Jun 1, 2008, 2:30:42 PM6/1/08
to
> Dario Rodriguez a écrit :

> Bonega, kiel ĉiam, via respondo, Mireja. Do, ĉu vi aliĝis al raŭmismo?

Ne, Dario, mi aliĝis al neniu Esperanta skolo.
Mi esperantumas ĉiam kaj ĉiam individue kaj kiel Toussaint, la perdita
amata kato, kiel Bobo, la duonsovaĝa dujara nova kato, ne eblas scii
kien mi iros, kiel mi reagos, kial mi venos kaj kial mi fuĝos.
Tiel estas Mireja bedaŭrinde :-/.
Tamen de pluraj jaroj ŝi membriĝis en UEA, tute sen scii kiam ŝi ne plu
membriĝos...
Ja katoj estas neantaŭvideblaj bestoj, ĉu?
Mireja

Anton Oberndorfer

unread,
Jun 1, 2008, 3:48:01 PM6/1/08
to

"Eugen Fabian" skribis:

> Ni havas malmultajn ŝancojn ĝis kiam ne ŝanĝiĝas la pensmaniero de la
> homoj. Ni havos vere ŝancojn nur kiam oni juĝos Esperanton ne laŭ kio ĝi
> estas sed laŭ kio ĝi povus fariĝi en la venonto. Mi konsentas ke ni
> bezonas kiel eble plej multe da homoj kiuj flue interparolas en
> Esperanto sur internacia nivelo sed, lau mi, ni devas fari iomete pli.

Fari oni povas kaj devos multe. Sed diskuti pri fora estonteco estas vane.
Ni povas diskuti kion ni nun povas kaj devas fari. Kaj la nuna situacio
montras ke eblas produkti filmojn en Esperanto kaj montri ilin al la
tutmonda publiko. Ne ekzistas iu ajn argumento ne fari tion. Kaj apenaŭ iu
dubas pri tio ke multaj filmoj kun bone parolata Esperanto estos grava paŝo
antaŭen direkte al pli granda rekono de Esperanto en la internacia publiko.

Kaj la ebleco ĝui belan lingvon ankaŭ por la esperantistoj estos instiga.
Spekti homojn kiuj parolas bone kaj bele alportos simpation al nia afero.
Kaj simpatio ŝanĝos sintenojn ...

Ne flankiĝante
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

Dario Rodriguez

unread,
Jun 1, 2008, 4:28:01 PM6/1/08
to
Mireja, mi konsentas: vi ne estas raŭmisma, ĉar vi disvastigas praktike
Esperanton ekzemple per viaj belegaj origamiaj paĝoj (
http://www.corobu.com/ ), tiom multe vizitataj de homoj kiuj per ili
ekscias pri Esperanto.

Mi ankaŭ konsentas ke la katoj estas neantaŭvideblaj, sed ili estas tiom
ĉarmaj, belaj kaj amindaj ...

Dario

Tiguliano

unread,
Jun 1, 2008, 6:22:18 PM6/1/08
to
Mireille Corobu ha scritto:

> Precipe ĉar la homoj ne pretiĝas al internacia komunikado, sufiĉas al
> ili kunvivi en eta sfero, malgranda ĉirkaŭaĵo kun siaj proksimaj
> familianoj kaj amikoj. Nur okaze de vojaĝoj aŭ de labortaskoj en fremdaj
> landoj ili malkovras la problemon de la lingva komunikado.
>
> Mia propra sperto apud familianoj aŭ amikoj Niaj, inter kiuj estas neniu
> kiu volas lerni la lingvon Eo, estas ke ili ne sentas emon por
> internacia komunikado, sekve ne konsideras la lernadon de Esperanto kiel
> ion utilan por si mem.
>
> Do delonge mi opiniis ke vane estas provi disvastigi la lingvon Eo cele
> al internacia komunikado

Jes, fakte mi vidas ke malgraŭ la proklamita "neceso lerni la angla" kaj
sekvanta amasa instruado jam al ses-jaruloj, malmultajn vere lernas ĝin,
(kapablas almenaŭ iomete paroli ĝin). Nur malmultaj homoj (almenaŭ en
Italio)havas la necesan intereson por vere lerni ĝin.

plejprobable homoj ne interesiĝas je komunikado... ĝis kiam tio estas
praktike necesa.


> Ĉu ne sufiĉas ke la martelistoj estu feliĉaj posedi tian mirindan ilon?

Jes, Esperanto finfine plezurigas min. Tio estas sufiĉa por mi.
Kaj mi vidas ke homoj venas al Esperanto ankaŭ hodiaŭ; Jes, malmultaj,
tamen, malgraŭ la malfacileco eĉ ekscii pri la ekzisto de Esperanto,
malgraŭ la malfacileco trovi grupon proksiman ktp... ili venas al ĝi.
Temas plejofte pri homoj kleraj aŭ almenaŭ kulture interesitaj... do
finfine plejofte interesaj homoj, kun kiuj kutime oni plezure parolas...

Preskaŭ neniu el ni estas sperta informisto, do certe oni povus fari pli
bone... Mi komprenas ke kelkaj agadoj povas esti netaŭgaj... sed okazas
ke ankaŭ per tiuj netaŭgaj agadoj kelkaj homoj interesiĝas pri
Esperanto, (jes, mi scias multaj aliaj ne).
Sed ĉiuj agadoj havas sian utilecon.

Ĝis

Mireille Corobu

unread,
Jun 3, 2008, 5:36:38 AM6/3/08
to

Saluton,
Dario, se la 27478 vizitantoj (mi ne parolas pri la vizitadoj kiuj
nombras kelke da tridek kvin miloj), kiuj eniris en miaj origamiaj
paĝaroj en majo 2008, decidus eklerni Esperanton ...(ridetas mi).

Nu, al mi ne plaĉas mem propagandi mian paĝaron pri origamio kaj mi
neniam postskribe aldonas al miaj retaj skriboj la adreson
www.corobu.com. Tamen mi ne povas min deteni iomete reparoli (hum!
reskribi) pri la testudo laŭ la modelo de Hector Rojas.

Vere, mi preskaŭ certas ke tiu kiu provos ĝin elfari sukcesos per iomete
da pacienco kaj atenta legado.
Kaj kia feliĉo sukcesi el simpla paperfolio fari tian belan testudon!
Jes vere! Mi ne paperfaldas ĉiutage (kompreneble, ĉu ne?) sed kiam mi
decidas paperfaldi mi estas tre feliĉa sukcesi.

Jen la adresoj por la testudo:
www.corobu.com/testudo.html
www.corobu.com/testudo.pdf

Kiun sekvan modelon mi enretigos? Mi ne scias, mi bezonas inspiron por
krei novan paĝon.
Mireja


0 new messages