Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

[lingvo] Euxropeajxo (estis: ci/vi, -icx/-in, -o/-a)

3 views
Skip to first unread message

Zhong Qi Iao (Daniel)

unread,
Jan 23, 1994, 7:12:20 PM1/23/94
to
Jen multaj Euxropajxoj. Multaj jam komencis malaperi:

- Fini icxan nomon per "o" kaj -inan nomon per "a". Cxi tio
estas Euxropeca ekz. Italeca, sed ne tauxgas por ne-Euxropaj nomoj.

- La KONFUZI "cxu junULo inkluzivas junULINo". Cxi tio
estas pro tio, ke Euxropanoj subsumas, ke cxefaj ULoj estas ULICXoj,
do oni metas "IN" nur por ULINoj. Ne-Euxropanoj ne pensas tiel cxi.

- La malklareco pro tio, ke "vi" povas signifi ankaux "vi unu".
Cxu mi memoras, ke en iu el la dekses reguloj, anstataux
ekzisti kaj "ci" kaj "vi", iuj versioj havas du da "vi"? Tio cxi
malkonvenigas ne-Europanoj. En antauxa artikolo, mi skribis, ke
Esperanto kreigxis "ne por estu samforma al iu ekzista lingvo,
sed por estu KONVENAJXO al la plimulto". La nuna situacio ne estas.

GXONG Cxjijaux

(s-ro Ederveen: bv. meti mian nomon al en Tajvano, Resp. de Cxinio)

Yves Bellefeuille

unread,
Jan 23, 1994, 10:39:01 PM1/23/94
to

CXONG Cxjijaux skribis:

> Jen multaj Euxropajxoj. Multaj jam komencis malaperi:
>

> [...]


>
>- La malklareco pro tio, ke "vi" povas signifi ankaux "vi unu".
> Cxu mi memoras, ke en iu el la dekses reguloj, anstataux
> ekzisti kaj "ci" kaj "vi", iuj versioj havas du da "vi"? Tio cxi
> malkonvenigas ne-Europanoj. En antauxa artikolo, mi skribis, ke
> Esperanto kreigxis "ne por estu samforma al iu ekzista lingvo,
> sed por estu KONVENAJXO al la plimulto". La nuna situacio ne estas.


"Anstatau 'ci' oni uzas ordinare 'vi'". - Ekzercaro, al. 16.


--
Yves Bellefeuille, Ottawa, Canada
an...@freenet.carleton.ca

Manuel M Campagna

unread,
Jan 24, 1994, 9:12:15 AM1/24/94
to

En Artikolo 6746 chun...@Xenon.Stanford.EDU (Zhong Qi Iao (Daniel))
lastatempe tajpis :

> Jen multaj Euxropajxoj. Multaj jam komencis malaperi:

>- Fini icxan nomon per "o" kaj -inan nomon per "a".

"icx" estas malfundamenta acxajxo. Fini virnomojn per 'o' kaj
virinnomojn per 'a' estas inventajxo de la hungaro Kalocsay.
Neniam cxiuj Esperantistoj aligxis al tiu kontrauxfundamentajxo.

>Cxi tio estas Euxropeca ekz. Italeca,

En la itala lingvo, 'Luca' kaj 'Andrea' ekzemple estas VIRnomoj.

>sed ne tauxgas por ne-Euxropaj nomoj.

En Esperanto la finajxo 'o' indikas substantivon kaj la
finajxo 'a' indikas adjektivon. Tion diras la Fundamento de
Esperanto.

>- La KONFUZI "cxu junULo inkluzivas junULINo".

Se vi bonvolus plene lerni Esperanton, ni ne bezonus sxviti por
diveni, ke vi versxajne vola diri : "La konfuzo, cxu 'junulo'
inkluzivas 'junulino'-n.

Nek '-o' nek '-ul-' indikas sekson. Do 'junulo' inkluzivas
'junulino'-n. 'Junulo', kiu ne estas 'junulino', do estas
'virjunulo'. Oni ne konfuzu kun 'virgulo'.

>Cxi tio estas pro tio, ke Euxropanoj subsumas, ke cxefaj ULoj
>estas ULICXoj, do oni metas "IN" nur por ULINoj.

Cxu vi proponas meti 'in' aukaux al viroj ?

>Ne-Euxropanoj ne pensas tiel cxi.

Mi plene malkonsentas.

>- La malklareco pro tio, ke "vi" povas signifi ankaux "vi unu".
>Cxu mi memoras, ke en iu el la dekses reguloj, anstataux
>ekzisti kaj "ci" kaj "vi", iuj versioj havas du da "vi"? Tio cxi
>malkonvenigas ne-Europanoj.

Mi estas Amerikano, kaj en mia lingvo (la franca) ekzistas distingo
inter 'ci' kaj 'vi'. Tamen mi opinias multe pli facila la Esperanto-
sistemon, kiu havas gxeneralan 'vi' kaj nur specialan 'ci'.

>En antauxa artikolo, mi skribis, ke Esperanto kreigxis "ne por
>estu samforma al iu ekzista lingvo, sed por estu KONVENAJXO al
>la plimulto". La nuna situacio ne estas.

Pruvu tion. Ne suficxas, ke vi asertu gxin.

.
Manuxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
tradukisto atestita . . Otavo (Ontario) Kanadio
(an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca

Don Harlow

unread,
Jan 24, 1994, 11:33:48 AM1/24/94
to
ah...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) skribis en lastatempa afisxo <CK50s...@freenet.carleton.ca>:

>
>
>En Artikolo 6746 chun...@Xenon.Stanford.EDU (Zhong Qi Iao (Daniel))
>lastatempe tajpis :
>
>> Jen multaj Euxropajxoj. Multaj jam komencis malaperi:
>
>>- Fini icxan nomon per "o" kaj -inan nomon per "a".
>
>"icx" estas malfundamenta acxajxo. Fini virnomojn per 'o' kaj

I have to confess that -icx- makes me itch.

(Pardonu la anglalingvajxon, mi petas...)

--
Don Harlow do...@netcom.com
Esperanto League for N.A. el...@netcom.com (800) 828-5944
Mi ellitig^as c^e l'tagig^o | I rise from bed at dawn
Kaj c^e la sunsubir' ripozas; | And go to rest at sundown;
Teron mi plugas por min nutri, | I plow the earth to feed myself,
Por trinki mi mem puton fosas; | To drink, I dig my own well;
Kion mi devas danki al la suvereno! | For what have I to thank the sovereign!
-- Early (2400 B.C.) Libertarian poem...

Martin Weichert

unread,
Jan 24, 1994, 12:50:25 PM1/24/94
to

In article <donhCK5...@netcom.com>, do...@netcom.com (Don Harlow) writes:
>
> I have to confess that -icx- makes me itch.

Itch? Each -icx- ? Ecx? Acx'!

Don Harlow

unread,
Jan 24, 1994, 5:50:38 PM1/24/94
to
mar...@cs.chalmers.se skribis en lastatempa afisxo <CK5Aw...@news.chalmers.se>:

>
>In article <donhCK5...@netcom.com>, do...@netcom.com (Don Harlow) writes:
>>
>> I have to confess that -icx- makes me itch.
>
>Itch? Each -icx- ? Ecx? Acx'!
>
Ouch!

(Tio kostis al la reto centojn, ecx milojn, da dolaroj.)

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 24, 1994, 4:58:36 PM1/24/94
to
En artikolo <1994Jan24.0...@CSD-NewsHost.Stanford.EDU> chun...@Xenon.Stanford.EDU (Zhong Qi Iao (Daniel)) skribas:

>- La KONFUZI "cxu junULo inkluzivas junULINo". Cxi tio
> estas pro tio, ke Euxropanoj subsumas, ke cxefaj ULoj estas ULICXoj,
> do oni metas "IN" nur por ULINoj. Ne-Euxropanoj ne pensas tiel cxi.
>
>- La malklareco pro tio, ke "vi" povas signifi ankaux "vi unu".
> Cxu mi memoras, ke en iu el la dekses reguloj, anstataux
> ekzisti kaj "ci" kaj "vi", iuj versioj havas du da "vi"? Tio cxi
> malkonvenigas ne-Europanoj. En antauxa artikolo, mi skribis, ke
> Esperanto kreigxis "ne por estu samforma al iu ekzista lingvo,
> sed por estu KONVENAJXO al la plimulto". La nuna situacio ne estas.

Mi dirus, ke cxi tiuj ekzemploj estas prefere malnovajxoj ol ewropajxoj.
Antaw cent jaroj insistis *feministoj*, ke cxiuj homvortoj havu inan
postfikson en cxiu lingvo. Tial cxe la angla ili volis, ke oni diru
"manageress", "authoress" ktp kaj cxe la suoma oni uzu la postfikson
"-tar". Nune feminismo postulas ke oni forgesu la inan postfikson.

Same cxe "vi". Mi kredas, ke cxe cxi tio esperanto devis simili al la
franca ktp por ke gxi ne aspektu ridinda al la lernintularo.

Moderne esperantistoj ne uzas la postfikson "-in-" tiom. La sama
versxajne okazos cxe "vi" anstataw "ci" kiam la franca, germana, sveda
ktp komencos uzi "ci" newtrale kaj gxenerale. Tiam oni ne memoros, kiel
"oportuna" estis la uzo de "vi" kiel singularvorto.


Marko

Pierre Jelenc

unread,
Jan 24, 1994, 10:14:09 PM1/24/94
to
In article <donhCK5...@netcom.com>, Don Harlow <do...@netcom.com> wrote:
>
>(Tio kostis al la reto centojn, ecx milojn, da dolaroj.)
>
>Don Harlow do...@netcom.com
>Esperanto League for N.A. el...@netcom.com (800) 828-5944
>Mi ellitig^as c^e l'tagig^o | I rise from bed at dawn
>Kaj c^e la sunsubir' ripozas; | And go to rest at sundown;
>Teron mi plugas por min nutri, | I plow the earth to feed myself,
>Por trinki mi mem puton fosas; | To drink, I dig my own well;
>Kion mi devas danki al la suvereno! | For what have I to thank the sovereign!
> -- Early (2400 B.C.) Libertarian poem...
>--
>Don Harlow do...@netcom.com
>Esperanto League for N.A. el...@netcom.com (800) 828-5944
>Mi ellitig^as c^e l'tagig^o | I rise from bed at dawn
>Kaj c^e la sunsubir' ripozas; | And go to rest at sundown;
>Teron mi plugas por min nutri, | I plow the earth to feed myself,
>Por trinki mi mem puton fosas; | To drink, I dig my own well;
>Kion mi devas danki al la suvereno! | For what have I to thank the sovereign!
> -- Early (2400 B.C.) Libertarian poem...


Duoble centojn a^u milojn!

Pierre
--
Pierre Jelenc
rc...@panix.com

Manuel M Campagna

unread,
Jan 25, 1994, 7:19:22 AM1/25/94
to

En Artikolo 6779 m...@titan.hut.fi (Marko Rauhamaa) lastatempe tajpis
:

>*feministoj*

Kio estas tiu besto ?

Esperantisto estas regula uzanto de Esperanto.
Kuracisto estas regula kuracanto.
Tradukisto estas regula tradukanto.

Do feministo devas esti regula uzanto de femino.
Kaj kio do estas femo ?


>Moderne esperantistoj ne uzas la postfikson "-in-" tiom.
>La sama versxajne okazos cxe "vi" anstataw "ci" kiam la
>franca, germana, sveda ktp komencos uzi "ci" newtrale kaj
>gxenerale. Tiam oni ne memoros, kiel "oportuna" estis la
>uzo de "vi" kiel singularvorto.

Vi forgesas pri la araba, la HUNGARA kaj aliaj nehindeuxropaj
lingvoj.

Don Harlow

unread,
Jan 25, 1994, 2:06:00 PM1/25/94
to
ah...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) skribis en lastatempa afisxo <CK6q8...@freenet.carleton.ca>:

>
>En Artikolo 6779 m...@titan.hut.fi (Marko Rauhamaa) lastatempe tajpis
>
>>*feministoj*
>
>Kio estas tiu besto ?
>
>Esperantisto estas regula uzanto de Esperanto.
>Kuracisto estas regula kuracanto.
>Tradukisto estas regula tradukanto.
>
Efektive, laux mia kompreno -IST donas personon, kiu profesie, kvazaux-
profesie, aux hobie traktas tion en la radiko.

>Do feministo devas esti regula uzanto de femino.
>Kaj kio do estas femo ?
>

"Femo" versxajne estas sinonimo de "viro" ("malino") per la samspeca
retroformado, el kiu ricevigxis "edzo" kaj "frauxlo".

"Feministo" estas persono, kiu profesie, kvazauxprofesie, aux hobie
traktas feminojn. Do evidente egala al la plurlingva termino "gigolo".
Cxu ne?

Don Harlow

unread,
Jan 25, 1994, 11:00:55 AM1/25/94
to
rc...@panix.com (Pierre Jelenc) skribis en lastatempa afisxo <2i22q1$n...@panix2.panix.com>:

>In article <donhCK5...@netcom.com>, Don Harlow <do...@netcom.com> wrote:
>>
>>(Tio kostis al la reto centojn, ecx milojn, da dolaroj.)
>>
>>[Du kopioj de subskribo forrongxitaj cxi tie...]

>Duoble centojn a^u milojn!
>
Ouch! Acx!

--
DH

Marko Rauhamaa

unread,
Jan 25, 1994, 5:45:06 PM1/25/94
to
En artikolo <donhCK7...@netcom.com> do...@netcom.com (Don Harlow) skribas:

>ah...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) skribis en lastatempa afisxo <CK6q8...@freenet.carleton.ca>:
>>
>>En Artikolo 6779 m...@titan.hut.fi (Marko Rauhamaa) lastatempe tajpis
>>
>>>*feministoj*
>>
>>Kio estas tiu besto ?
>>
>>Esperantisto estas regula uzanto de Esperanto.
>>Kuracisto estas regula kuracanto.
>>Tradukisto estas regula tradukanto.
>>
>Efektive, laux mia kompreno -IST donas personon, kiu profesie, kvazaux-
>profesie, aux hobie traktas tion en la radiko.
>
>>Do feministo devas esti regula uzanto de femino.
>>Kaj kio do estas femo ?
>>
>"Femo" versxajne estas sinonimo de "viro" ("malino") per la samspeca
>retroformado, el kiu ricevigxis "edzo" kaj "frauxlo".
>
>"Feministo" estas persono, kiu profesie, kvazauxprofesie, aux hobie
>traktas feminojn. Do evidente egala al la plurlingva termino "gigolo".
>Cxu ne?

Eble vi analizu la vorton "petrolo" cxe "Mi havas petrolon."

Mia leksikono ankaw ne konas la vorton "feministo", do evidente mi
inventis gxin! Mia vortlibro nur mencias cxi tiujn du:

feminismo
feministino

Cxar mi inventis la vorton, mi rajtas gxin difini: Gxi ne estas derivita
de iu vorto. Gxi signifas: apoganto de feminismo. Interese, ekzistas
pluraj ismoj ne derivitaj per "-ism-": ateismo, feminismo, sofismo
(sof+ismo?). Ankaw ekzistas: ateisto kaj sofisto.

Kion vi rekomendus? Feminismulon? Inaferaktivulon?


Marko

Martin Weichert

unread,
Jan 25, 1994, 6:13:51 PM1/25/94
to

In article <MRA.94Ja...@titan.hut.fi>, m...@titan.hut.fi (Marko Rauhamaa) writes:
>
> Interese, ekzistas
> pluraj ismoj ne derivitaj per "-ism-": ateismo, feminismo, sofismo

turismo/turisto

> Kion vi rekomendus? Feminismulon? Inaferaktivulon?

inisto

-mw

Yves Bellefeuille

unread,
Jan 25, 1994, 8:28:45 PM1/25/94
to

Marko Rauhamaa skribis:


>Mia leksikono ankaw ne konas la vorton "feministo", do evidente mi
>inventis gxin!

Prefere achetu novan vortaron, char "feministo" estas ech oficiala.

Don Harlow

unread,
Jan 26, 1994, 3:43:27 PM1/26/94
to
m...@titan.hut.fi (Marko Rauhamaa) skribis en lastatempa afisxo <MRA.94Ja...@titan.hut.fi>:

>En artikolo <donhCK7...@netcom.com> do...@netcom.com (Don Harlow) skribas:
>
>>[Mia "analizo", bedauxrinde sen ridetuleto, pri "feministo".]

>Mia leksikono ankaw ne konas la vorton "feministo", do evidente mi
>inventis gxin! Mia vortlibro nur mencias cxi tiujn du:
>
> feminismo
> feministino
>
>Cxar mi inventis la vorton, mi rajtas gxin difini: Gxi ne estas derivita
>de iu vorto. Gxi signifas: apoganto de feminismo. Interese, ekzistas
>pluraj ismoj ne derivitaj per "-ism-": ateismo, feminismo, sofismo
>(sof+ismo?). Ankaw ekzistas: ateisto kaj sofisto.
>
>Kion vi rekomendus? Feminismulon? Inaferaktivulon?
>

Fakte, mi rekomendus tute forgesi pri la sufikso -IST kiel anstatauxajxo
por -ISM kiam temas pri kredo, religio, aux politikajxo; tio estas
pruntajxo el kelkaj euxropaj lingvoj, kiuj ne suficxe forte ligas unu
sufikson kun unu signifo. En Esperanto ekzistas sufikso -AN, kiun
oni uzu ekzemple en "feminismano", "ateismano", ktp. (Mi supozas, ke
eble Robin Lakoff estas "feministo" cxar sxi profesie okupigxas
pri la feminismo, aux la feminoj, se ili efektive ekzistas; sed eble
cxi tie "feminismisto" estus pli bona vorto.

Sofo. Mankas al mi mia vortaro. Cxu, kiel en la angla, signifas "kanapo"?
Se jes, la sofismo estus tre mola disciplino. :-)

Don Harlow

unread,
Jan 26, 1994, 3:46:14 PM1/26/94
to
mar...@cs.chalmers.se skribis en lastatempa afisxo <CK7KJ...@news.chalmers.se>:
Ha, mi lastatempe vidis unu tian en najbara urbo; li staris apud luksa
auxtomobilo kaj kolektis monbiletojn de lacaspektaj duonbelulinoj en
iom malmodestaj vestajxoj. ;-)
0 new messages