Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

"Pendigoto ne dronos...."

9 views
Skip to first unread message

Allan Fineberg

unread,
Jun 25, 1993, 2:49:06 PM6/25/93
to
Chu iu, eble Don Harlow, povas klarigi la signifon de tiu vershajne
Zamenhofa citajho? Chu temas pri ia Zen-budhista medito? Allan

Donald J. Harlow

unread,
Jun 26, 1993, 10:45:18 AM6/26/93
to
afin...@llnj.ll.pbs.ORG (Allan Fineberg) writes in a recent posting (reference <m0o9QKB-0003ttC@llnj>):

>Chu iu, eble Don Harlow, povas klarigi la signifon de tiu vershajne
>Zamenhofa citajho? Chu temas pri ia Zen-budhista medito? Allan

Fakte, ni havas iom similan esprimon en la angla -- "Born to be
hanged", cxu ne? Nome, ne dronos malbonulo, cxar ties sorto estas,
iam esti pendigota.

(Cxu jam temp' esta' por cxerpi novan proverbon por mia subskribo??)

--

----------------------------------------------
Don Harlow do...@netcom.com
Redaktoro, esperanto usa (510)222-0187
Esperanto League (Info only) (800)828-5944
"Pendigoto ne dronos..." -- L.L. Zamenhof
----------------------------------------------

Daniel Svejda

unread,
Jul 1, 1993, 7:44:12 AM7/1/93
to
Allan Fineberg (afin...@llnj.ll.pbs.ORG) wrote:
: Chu iu, eble Don Harlow, povas klarigi la signifon de tiu vershajne

: Zamenhofa citajho? Chu temas pri ia Zen-budhista medito? Allan

Fakte, jam en la tempo de Zamenhoff, tiu esprimo ne estis tute nova.
En mia eldono de "The tempest" de Shakespeare (laux la enkonduko unue
printite en 1623, la teksto en si mem t.e., - ne tiu de la eldono, bonsxance:-))
tuj cxe la komenco (kiam mi ankoraux bone komprenas la tekston)
trovigxas la jena dialogo inter sxifestro kaj pasagxero, dum la titoldona
sxtormo:
(mi ne kuragxas traduki tion, momente,- se iu alia volus eventuale..?)

Boatswain: Out of our way, I say.

Gonzalo: I have great comfort from this fellow: methinks he hath no drowning
mark upon him; his complexion is perfect gallows.
Stand fast, good Fate, to his hanging: make the rope of his destiny
our cable, for our own doth little advantage.
If he be not born to be hanged, our case is miserable.

Laux mia impreso pri Zamenhoff, ne estas tre malversxajna ke li konis tiun
tekston kaj el tio cxerpis inspiron por sia "popolsagxajxo".

Mi cetere foje lernis, ke la adekvata termino estus "pendumi iun".
Komentoj pri tio?

Daniel Svejda


tho...@diku.dk

unread,
Jul 4, 1993, 11:40:47 PM7/4/93
to
Ankaux ekzistas dana proverbo: "Den drukner ej som h{ae}nges skal",
E-e "Tiu ne dronas, kiu pendigata estos (kies sorto estas pendigxi)".
La Z-a citajxo sxajne tre samsignifas, sed mi ne kredas ke li konis la
danan esprimon; eble la germana lingvo havas similan proverbon.

Lars Mathiesen (U of Copenhagen CS Dep) <tho...@diku.dk> (Humour NOT marked)

Don Harlow

unread,
Jul 4, 1993, 8:18:39 AM7/4/93
to

> Ankaux ekzistas dana proverbo: "Den drukner ej som h{ae}nges skal",
> E-e "Tiu ne dronas, kiu pendigata estos (kies sorto estas pendigxi)".
> La Z-a citajxo sxajne tre samsignifas, sed mi ne kredas ke li konis la
> danan esprimon; eble la germana lingvo havas similan proverbon.
>
Gxi sxajnas esti suficxe internacia. Zamenhof cxerpis siajn proverbojn,
laux mia kompreno, el granda plurlingva proverbaro, kiun ellaboris
lia patro. Mi dubas, cxu la dana lingvo estis kontrolita por gxi, sed
cxiuokaze la tuta ideo sxajnas esti suficxe internacia.

(Z. ofte uzis la germanan lingvon kiel kontrolilon por lingvoj, kiujn li
ne, aux nekontentige, scipovis; ekzemploj estas "Hamleto" de Sxekspiro,
kaj, se mi ne eraras, la fabeloj de Hans Christian Andersen.)



> Lars Mathiesen (U of Copenhagen CS Dep) <tho...@diku.dk> (Humour NOT marked)

----------------------------------------------


Don Harlow do...@netcom.com
Redaktoro, esperanto usa (510)222-0187
Esperanto League (Info only) (800)828-5944

"Antau^ la lango laboru la cerbo..."
-- L.L. Zamenhof
----------------------------------------------

Harri Laine

unread,
Jul 5, 1993, 3:22:39 AM7/5/93
to
Mi pretigis dosieron kun cxiuj proverboj de la Proverbaro Esperanta
de Zamenhof. Gxi estas farita masxine (per skandilo kaj tekstorekona
programo) el la alfabete ordigita reeldono arangxita de Camille
Rogister (1974).

Cxu iu volas helpi min senerarigi la tekston? La teksto jam estas
iele korektita, sed mi volas, ke gxi estu kiel eble plej senerara,
antaux ol mi metos gxin publike havebla cxe nia ftp-ejo. - La dosiero
(DOS-formate, kun cx ux) enhavas cxirkaux 100 000 signojn.

Do, se vi posedas la Proverbaron kaj pretas detale kompare tralegi
parton de gxi (aux la tuton), petu de mi la dosieron. Miasperte, estas
tre interesa legajxo! Oni lernas bonegan, naturan lingvon kaj trovadas
trafajn, sukoplenajn esprimojn. - La nomo "proverbaro" estas iom
misgvida, gxi enhavas ne nur proverbojn sed ankaux ne malmulte
da simplaj dirmanieroj. Oni trovas tie ecx jenan "proverbon": "Ho ve!"

Se vi scias, ke la teksto jam ie trovigxas en komputile uzebla formo,
bonvolu atentigi min.

Cxu vi posedas la originalan eldonon de la proverbaro? Tiukaze mi estus
ege danka, se vi povus kompari almenaux parton de la teksto por ke mi
povus esti certa pri fideleco de la reeldono.

Mi opinias, ke oni rajtas jam libere, sen kopirajtaj limigoj, distribui
la Zamenhofan tekston. La novaj eroj (antauxparoloj, lauxtemaj indeksoj
ks.) aldonitaj de Rogister ankoraux estas legxe protektataj kaj oni
bezonus permeson. - Se vi havas aliajn legxajn konsiderojn, bonvolu
sciigi tiujn.

-

Jen, elcxerpe el la Proverbaro, cxiuj proverboj kun la radiko "pend" en
cxirkauxteksto mortigo-tema:

En dom' de pendigito pri sxnuro ne parolu.
Longe sxtelas sxtelisto, tamen fine li pendos.
Pendonto ne dronos.
Por pendigi sxteliston, antauxe lin kaptu.
Tajloro krimis, botisto pendas.

Kiel vi vidas, tute ne trovigxas la formo "Pendigoto ne dronos." Kaj
estas "pendigi", ne "pendumi".

Harri

PS. bonvolu skribi al mia jena adreso: Harri...@oph.fi. Tiajn
mesagxojn mi ricevas pli rapide.
--
Harri LAINE Harri...@csc.fi

Edmund Grimley-Evans

unread,
Jul 5, 1993, 6:05:52 AM7/5/93
to
Surprizis min trovi, ke la Zamenhofa proverbo estas:

Pendonto ne dronos.

^Gi havas la numeron 1887 en mia (moderna) eldono de la Proverbaro.
La^u la vortaroj, kaj "pendigi" kaj "pendumi" estas ^gustaj por
la ekzekutada senco.

|> En mia eldono de "The tempest" de Shakespeare (laux la enkonduko unue

|> presite en 1623, la teksto en si mem t.e., - ne tiu de la eldono, bonsxance:-))


|> tuj cxe la komenco (kiam mi ankoraux bone komprenas la tekston)

|> trovigxas la jena dialogo inter sxipestro kaj pasagxero, dum la titoldona


|> sxtormo:
|> (mi ne kuragxas traduki tion, momente,- se iu alia volus eventuale..?)

GONZALO:

Granda konsolo estas ^ci ulo; li ne ^sajnas surhavi la markon de drono:
Li aspektas perfekte kiel pendumoto. Persistu, panjo Fortuna, ^ce lia
pendigoteco; la ^snuro de lia sorto estu nia ankro-kablo, ^car nia
propra ne multe helpas. Se li ne naski^gis por esti pendumita, ni
statas mizere.

-----

Tion mi citas el "La Tempesto" tradukita de KALOCSAY Kalman kaj eldonita
en 1970. La^u la postparolo de tiu libro ekzistas anka^u pli frua
eldono de "La ventego" (1904) tradukita de Achille MOTTEAU (1836-1906).

Edmund

Ronald Harvey

unread,
Jul 19, 1993, 3:01:10 AM7/19/93
to
Pri kopirajto - en Usono (laux mia kompreno), la kompilajxon de
publika verko oni povas kopirajtigi. Camille Rogister ja kompilis
(kaj ordigis) la proverbojn, do oni povus imagi, ke Rogister kaj
Stafeto konsiderus cxion nekopiebla.


Mi bedauxras, se cxi tiun oni jam plendiskutis. Mi estis en
Esperantio dum tri semajnoj kaj nun legas la informon de la reto.

Ronaldo


P.S. Ankaux mi havas la duan (1974an) eldonon de la Proverbaro. Mi
povos helpi kun la korektadon.


Ronald B. Harvey, ICN 862-5234 or + 1 (602) 862-5234; FAX: 602-862-6105
Internet: r...@indirect.com

0 new messages