Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

virinoj sxtonmortigotaj en Irano

7 views
Skip to first unread message

Carleos Artime

unread,
Oct 18, 2006, 1:55:03 AM10/18/06
to

[Informo cxerpita de

http://www.es.amnesty.org/especial/lapidacion-iran/firma.php

(hispanlingve)]

--

Sep virinoj estas en dangxero esti sxtonmortigitaj en Irano, kelkaj el
ili tre baldaux. La artikolo 83a de la Krima Kodo Irana priskribas
ilian krimon --adulto-- kaj ilian punon: morto per sxtonjxetado.

Per cxi tiu kampanjo Amnestio Internacia aligxas kaj apogas la penon
de grupo da virinoj aktivistoj, advokatoj, defendistoj, jxurnalistoj,
k.t.p., kiuj en la lando laboras por fini la sxtonmortigado.

Jen mallonga priskribo de la okazoj de sep virinoj kiuj nun estas en
dangxero morti sub sxtona sxtormo.

PARISA (*). Arestita en aprilo 2004. Sxi konfesis la akuzon je
adulto atestante ke sxia edzo prostituis sxin cxar ili estas tre
malricxaj. Poste sxi retiris sxian konfeson. Kondamnita al morto per
sxtonjxetado post esti deklarita kulpa je adulto.

IRAN. Kiam la polico pridemandis sxin pri iu hommortigo, sxi
konfesis, laux la raportoj, ke sxi adultis kun filo de najbaroj.
Poste sxi retiris tiun konfeson. Malgraux la apelacioj de sxia
advokato, la Supera Jugxistaro konfirmis sxian punon en aprilo
cxi-jare.

HxAJRIEH. Laux raportoj, sxi suferis perforton fare de sxia edzo.
Sxin oni kondamnis al sxtonmortigo pro adulto. Hxajrieh esprimis: "Mi
pretas por iri al pendumilo, sed oni min ne sxtonmortigu. Oni povus
strangoli min, kaj mi mortus, sed estas malfacile suferi ke oni jxetu
sxtonojn sur la kapon."

SxAMAMEH. Sxiaj fratoj kaj sxia edzo mortigis, lauxsxajne, viron
tiun, kiun ili trovis cxe sxi; ili preskaux mortigis ankaux sxin, cxar
ili vundis sxin per trancxilo. Oni kondamnis sxin al morto per
sxtonjxetado post ke oni deklaris sxin kulpa je adulto en junio 2006.

KOBRA. Lauxsxajne, sxin prostituis sxia edzo, henoinemulo kiu traktis
sxin perforte. Post ricevi fortegan batadon, Kobra rakontis al unu
kliento tion, ke sxi volas mortigi lin. Post la mortigo de sxia edzo,
la klienton (ankaux akuzitan je murdo) oni kondamnis al morto, sed
senpunigis lin la familio de la viktimo, al kiu li pagis "dijeh"
(sangan monon) (**).

SOGRA. Oni kondamnis sxin al sxtonmortigo pro adulto kaj al 15 jaroj
en malliberejo pro kompliceco je la mortigo de sxia edzo, Abdollah.
Unue sxi devos plenumi la punon je mallibero, kaj la jugxa decido
diras ke, poste, oni sxtonmortigu sxin.

FATEMEH. Oni kondamnis sxin al morto per sxtonmortigo pro esti en
"kontrauxlegxa rilato" kun viro. La aferon ekzamenas la Supera
Jugxistaro.

(*) Nomoj kaj datumoj menciitaj estas veraj, sed oni forigis kelkajn
detalojn, kiuj povas endangxerigi ilian sekurecon. [Kaj ne tre tauxge
esperantigitaj.]

(**) Laux la Krima Kodo Irana, se homon oni kondamnas al iu puno
nomata "qisas-e-nafs", decidon cxu mortigi aux ne la kondamniton faras
la familianoj samsangaj de la viktimoj. Tiuj povas rifuzi sian rajton
puni, kontraux mona pago konata kiel "dijeh" (sanga mono) aux ili
ankaux povas senkulpigi la kondamniton kontraux nenio.

__________________________________________________________________________

Carlos Enrique Carleos Artime , GNU.org ,
Dep-to de Statistiko kaj Plejbonigo, / \
kaj Matematika Didaktiko ((__-^^-,-^^-__))
Universitato de Oviedo `-_---' `---_-'
`--|o` 'o|--'
Retposhto: car...@uniovi.es \ ` /
Telefono: +34 985 181 904 ): :(
Fakso: +34 985 181 902 :o_o:
Adreso: Escuela de Peritos, 33203 Hispanio "-"

Sebastian Hartwig

unread,
Oct 18, 2006, 4:55:03 AM10/18/06
to
Carleos Artime wrote:
> Post la mortigo de sxia edzo,
> la klienton (ankaux akuzitan je murdo) oni kondamnis al morto, sed
> senpunigis lin la familio de la viktimo, al kiu li pagis "dijeh"
> (sangan monon) (**).

Interese. En Ĝermanio ekzistis similaĵo, ke por mortigito oni povis pagi
"Wergeld" (viromonon).

Sebastiano

--
Wie zitiere ich im Usenet?
http://www.afaik.de/usenet/faq/zitieren/

Carleos Artime

unread,
Oct 18, 2006, 7:58:53 AM10/18/06
to

[Informo cxerpita de

http://www.es.amnesty.org/especial/lapidacion-iran/pena.php

(hispanlingve)]

EKZEKUTOJ EN 2006. La novajhoj chi-jaraj venantaj de Irano estas tre
zorgigaj. Ekzekutado dauras je ritmo alarma. Lau raportoj unu viron
kaj unu virinon oni shtonmortigus en majo kaj dauras la jugha murdo de
neplenkreskuloj. Amnestio Internacia havas informojn pri almenau 108
ekzekutoj, sed la efektiva nombro eble estas multe pli granda.

KRIMOJ KUN MORTPUNO. La krimoj en Irano pro kiuj oni mortpunas povas
esti tiel malprecizaj kiel "dissemi la koruptecon en la tero" au
"aparteno al kontraulegha organizajho". Inter aliaj krimoj, oni povas
mortpuni pro: adulto, drinkado, drogtrafiko, murdo, seksperforto,
sodomio, au politikaj krimoj.

METODOJ EKZEKUTI. La ekzekuton oni povas efektivigi per diversaj
metodoj: pendumo, shtonjhetado, pafado, ktp., sed estas krimoj, kiel
la adulto, por kiuj la Krima Kodo specifas la manieron lau kiu oni
ekzekutu la homon: per shtonjhetado.

Dario Rodriguez

unread,
Oct 18, 2006, 2:01:27 PM10/18/06
to
La informo citita far Carleos Artime troveblas ankau en franca kaj angla
lingvoj:

http://web.amnesty.org/library/Index/FRAMDE131132006 (france)

http://web.amnesty.org/library/index/engMDE131132006 (angle)

Dario

Carleos Artime

unread,
Oct 18, 2006, 5:06:55 PM10/18/06
to

----->>>>> Pli da informo anglalingve
--->>>>> http://web.amnesty.org/library/Index/engMDE131132006 (dankon, Darío)
----->>>>> Pli da informo franclingve
--->>>>> http://web.amnesty.org/library/Index/FRAMDE131132006
----->>>>> Pli da informo hispanlingve
--->>>>> http://www.es.amnesty.org/especial/lapidacion-iran/firma.php

Ŝtonmortigo estas metodo ekzekuti, tiel ke multaj homoj ĵetas ŝtonojn
kontraŭ la kondamniton ĝis mortigi ŝlin.

ŜTONMORTIGO EN IRANO. Kvankam en decembro 2002 estis esperoj pri la
fino de ŝtonmortigoj en Irano, la 18an de septembro 2003 oni
publikigis en la Oficiala Bulteno irana leĝon titolitan "Regularo pri
efektivigo de punoj de kondamno ekvivalenta kiel krimo, ŝtonmortigo,
morto, krucumo, ekzekuto kaj skurĝado". Ĉi-jare 2006 Irano rekomencis
ekzekutojn per ŝtonĵetado. Raportoj ricevitaj indikas ke en majo 2006
unu viro, Abbas Hajizadeh, kaj unu virino, Mahboubeh Mohammadi, estus
ekzekutitaj per ŝtonĵetado en tombejo de Mahŝhad. Pli ol cent membroj
el la Gvardio Revolucia kaj el la Fortoj Bassij estus partoprenintaj
en ĝi.

OKULAJ ATESTANTOJ. Supozita okula atestanto de ŝtonmortigo en Irano
priskribis tiel sian esperton: "La ŝarĝaŭto metis grandan amason da
ŝtonoj grandajn kaj malgrandajn apud la kampon. Poste du virinojn
vestitaj en blanko kaj kun la kapo kovrita per sako, oni gvidis sur la
lokon. [...] La ŝtona pluvo falinta sur ilin lasis ilin
transformitaj en du ruĝajn sakojn. [...] La vunditaj virinoj falis
surteren, kaj la revoluciaj gvardianoj batis iliajn kapojn per fosilo
por certiĝi ke ili estas mortintaj."

La priskribo de la metodo laŭ organizaĵo de virinoj de Irano, kiu
luktas por abolicio de la ŝtonmortigado, jenas: "Oni falas la ablucion
(ritan lavadon de la korpo) kaj oni kovras ĝin en blankan tolon
nomatan "kafan", kaj poste oni enterigas la virinon en truon en la
grundo, ĝis la brusto. Poste oni ekĵetas ŝtonojn al la kapo ĝis ŝi
mortas. Se ŝi transvivas la ŝtonĵetadon kaj ŝi sukcesas eliri el la
truo en la grundo, ŝia situacio dependas de kiel oni pruvis la
adulton. Se la adulton oni pruvis per deklaroj de atestantoj, ŝin oni
remetas en la truon kaj oni daŭrigas la ŝtonĵetadon ĝis ŝia morto. Se
male ja ŝi konfesis adulton, tiam ŝi estas libera."

GRANDO DE LA ŜTONOJ. En la Krima Kodo irana oni priskribas la grandon
de la ŝtonoj uzendaj. En ĝia artikolo 104 oni establigas ke, por
ŝtonmortigo pro adulto, oni uzu ŝtonojn "nek tiel grandajn kiel por
mortigi per unu aŭ du batoj, nek tiel malgrandaj ke oni ne povu
konsideri ilin ŝtonoj".

POZICIO DE LA KONDAMNITO. La ekzekuton per ŝtonĵetado oni kutime
efektivigas tiel ke la kondamnito estu enterigita en la grundo ĝis la
kolo (por viroj) aŭ ĝis la brusto (virinoj) dum multo da homoj ĵetas
ŝtonojn al ŝli (artikolo 102 de la Krima Kodo Islama Irana).

KAŬZI DOLORON ANTAŬ LA MORTO. La morto per ŝtonĵetado kutime okazas
pro vundoj en la cerbo, asfiksio aŭ kombino de vundoj. Okaze de
adulto de homo edziĝinta antaŭ longe, la artikolo 84 establas ke oni
skurĝu ŝlin antaŭ la ŝtonĵetado.

EKSTRAKTOJ DE LA KRIMA KODO ISLAMA DE IRANO.

Artikolo 63. Adulto estas ago de kopulacio, inkluzive de anusa
kopulacio, inter viro kaj virino, [estante malpermesata, kopulacia
rilato inter ili], krom se la ago okazas senkonscie.

Artikolo 84. Adultul(in)oj edzi(in)ĝintaj antaŭ longa [tempo] estu
skurĝataj antaŭ ol ŝtonmortigataj.

Artikolo 86. La adulto farita de virino edziniĝinta aŭ viro edziĝinta
kiu ne povas "atingi" sian edzon aŭ edzinon, pro vojaĝoj, enkarcerigo
aŭ similaj malebligaĵoj, ne postulos [punon] de ŝtonmortigo.

Artikolo 100. Skurĝadon al adultulo oni efektivigos dum li staras kaj
lia korpo estas nuda krom la generiloj. La skurĝo batos ĉiun parton
de lia korpo --krom la vizaĝon, kapon kaj generilojn-- per tuta forto.
Okaze de adultulino oni skurĝos ŝin sidanta, kaj ŝia vesto bone
alĝustigita al korpo.

RIMARKU: En Irano estas pluraj tipoj de geedziĝoj: dumtempaj kaj permanentaj.


--

0 new messages