Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Kanabemaj esperantistoj

5 views
Skip to first unread message

Marcos

unread,
Aug 18, 2004, 6:04:29 PM8/18/04
to
Jxus kreigxis dissendolisto por kanabemaj esperantistoj kune kun
provizora retejo de kreota Internacia Kanabemula Asocio.

Unufoje kreinta, tia asocio povus fari la jenajn aferojn:
-Kreo de informa retpaĝo pri kanabo en esperanto.
-Unuecigo de kanabismaj terminoj en esperanto
-Organizado de renkontiĝoj de kanabemuloj (en landoj, kie tio ne
kaŭzas leĝajn problemojn).
-Kaj multe pli... Ĉio nur dependas de la homforto en la estonta
organizo, kaj de viaj ideoj!

Por partopreni la projekton, bonvolu subskribi ĉe la jahugrupo
Kanabemuloj:
http://groups.yahoo.com/group/kanabemuloj/

La provizora retejo trovigxas sub
http://users.ox.ac.uk/~ball1715/kanabo/.

Marcos.

Sebastian Hartwig

unread,
Aug 18, 2004, 6:27:57 PM8/18/04
to
Marcos ha scrit:

> Jxus kreigxis dissendolisto por kanabemaj esperantistoj kune kun
> provizora retejo de kreota Internacia Kanabemula Asocio.

Nu, kial ne. Ja ankau principe eblas Internacia Krimula Asocio. Tia asocio


povus fari la jenajn aferojn:

- Kreo de informa retpagho pri krimo en Esperanto.
- Unuecigo de krimaj terminoj en Esperanto
- Organizado de renkontighoj de krimemuloj (en landoj, kie tio ne kauzas
leghajn problemojn).
- Kaj multe pli ... Chio dependas nur de la homforto en la estonta organizo,
kaj de viaj ideoj!

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Christian S.

unread,
Aug 18, 2004, 8:00:27 PM8/18/04
to

Se mi mortigas iun, estus kontraŭ lia aŭ ŝia volo, libereco necesas
respekton. Se mi fumas kanabon, ĉu mi agas kontraŭ la volo de iu? Se iu
malpermesas tion al mi, li agas kontraŭ mia volo, kaj ne havas kialon
tiel agi. Sano? Unue, estas MIA sano, due, kial vi rajtus trinki laŭvole
se mi ne rajtas fumi laŭvole? La nura fiago estus mortigi homojn,
veturante aŭte kiam trinkeginta aŭ fumeginta, aŭ eĉ misparoli al homoj
aŭ misagi antaŭ ili.

Eble nur estis humuraĵo, sed ne estus la unua fojo kiam eblas komprenumi
ke kanabemuloj estas pripensataj kiel krimuloj. Kiam da homoj mortintaj
aŭ mortigitaj pro alkoholo aŭ tabako? Kial ŝtatoj ne malpermesas ilian
vendadon? Kiam mono estas pli grava ol sano de homoj aŭ planedo, la nura
mortiganto estas la ŝtato (helpata de kapitalismo).

Mi deziras al ĉiuj vere ekkoni kanabon, aŭ almenaŭ esti respektema.
Mi agnoskas ke ĝia uzado povas esti danĝera, sed same kiel pri aliaj
aferoj, la danĝereco dependas de kiom, kiel, kiam, kial, ktp... io estas
uzata. Ĉu vi ne ofertas alkoholo al vizitantoj? Ĉu vi certas ke ili
povos reveturi hejmen sendanĝere? Kiu estas la krimulo?

Korektigoteme (lingve kaj signife, sed mi ne scias ĉu mi kapablas
diskuti plu. Tiu mesaĝo jam postulis multe da tempo kaj cerbumado)
kaj Amike,
Kristiano.

Christian S.

unread,
Aug 18, 2004, 8:11:32 PM8/18/04
to
> ... Kiam da homoj ...

Kompreneble, mi celis kiOm.

Sepmonata komencanto kiu iom hontas... sed forgesas malpli kaj malpli
N-ojn! *rideto*

Arnold Victor

unread,
Aug 18, 2004, 10:50:01 PM8/18/04
to

Estas landoj, kie kanabo ne plu estas krima afero, kaj kelkaj usonaj
ŝtatoj provas laŭleĝigi la uzon de kanabo kiel sendolorigilon.

--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvi...@Wearthlink.net> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++

Donald J. HARLOW

unread,
Aug 18, 2004, 11:23:23 PM8/18/04
to
Je 07.50 ptm 2004.08.18, Arnold VICTOR skribis

>Estas landoj, kie kanabo ne plu estas krima afero, kaj kelkaj usonaj
>ŝtatoj provas laŭleĝigi la uzon de kanabo kiel sendolorigilon.

Almenaux unu (Kalifornio) jam faris tion, kaj nun kelkaj municipoj batalas
kontraux la nacia registaro, kiu insistas, ke gxiaj legxoj devos subpremi
lokajn regulojn, ecx kiam ne temas pri intersxtata afero ...


-- Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/don/don.html
Opinions (in English): http://www.harlows.org/don/opinions/
Esperanto (in English): http://www.harlows.org/don/esperanto/
Literaturo (Esperante): http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo

raskolnikov

unread,
Aug 18, 2004, 11:26:49 PM8/18/04
to

"Arnold Victor" <arvi...@earthlink.net> a écrit dans le message news:
2oiiqpF...@uni-berlin.de...
> Christian S. wrote:
[...]

>
> Estas landoj, kie kanabo ne plu estas krima afero, kaj kelkaj usonaj
> statoj provas laulegigi la uzon de kanabo kiel sendolorigilon.
>

male en Francio ecx kultivado de kanabo estas malpermesita -
dominik
http://whenever.free.fr
+


Sebastian Hartwig

unread,
Aug 19, 2004, 4:00:00 AM8/19/04
to
Christian S. ha scrit:

Ne hontu, lingve via afisho estis tre bona. Lau ghi mi ne opinias vin
komencanto. :)

Sed pri la temo ni havas opiniojn diversajn. ;)

Amike

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Paul Ebermann

unread,
Aug 19, 2004, 12:54:08 PM8/19/04
to
"Marcos" skribis:

> Jxus kreigxis dissendolisto por kanabemaj esperantistoj kune kun
> provizora retejo de kreota Internacia Kanabemula Asocio.
>
> Unufoje kreinta, tia asocio povus fari la jenajn aferojn:
> -Kreo de informa retpa&#285;o pri kanabo en esperanto.
> -Unuecigo de kanabismaj terminoj en esperanto

Cxu fakte cxefe temas pri la uzo de kanabo kiel drogo
(por fumi kaj simile) aux pri la uzo de kanabo por
civilaj celoj (fari teksajxojn, sxnurojn, paperon, ...)?


En la (komputila) ludo (ekonomia simulado de la mezepoko),
kiun mi foje ludas, oni bezonas gxin ekzemple por kapti
fisxojn.


Pauxlo

Marcos

unread,
Aug 19, 2004, 7:17:54 PM8/19/04
to
> Cxu fakte cxefe temas pri la uzo de kanabo kiel drogo
> (por fumi kaj simile) aux pri la uzo de kanabo por
> civilaj celoj (fari teksajxojn, sxnurojn, paperon, ...)?

Fakte, mi pensas ke tia organizo temu pri cxiuj uzoj de kanabo. Tio
kompreneble ankaux entenus la drogan uzon de kanabo (kiel marihxuano
aux hasxisxo), kaj pro la grandaj diskutoj pri gxin en Okcidentujo,
gxi versxajne multe aktivigxus pri tio. Sed kompreneble dependas de la
faremo de la kunlaborantoj.

Marcos.

Manuel M Campagna

unread,
Aug 19, 2004, 7:37:50 PM8/19/04
to

"Christian S." (freemi...@wanadoo.fr) writes:
> Sebastian Hartwig wrote:
>> Marcos ha scrit:
>>>Jxus kreigxis dissendolisto por kanabemaj esperantistoj kune kun
>>>provizora retejo de kreota Internacia Kanabemula Asocio.
>> Nu, kial ne. Ja ankau principe eblas Internacia Krimula Asocio. Tia asocio
>> povus fari la jenajn aferojn:
>> - Kreo de informa retpagho pri krimo en Esperanto.
>> - Unuecigo de krimaj terminoj en Esperanto
>> - Organizado de renkontighoj de krimemuloj (en landoj, kie tio ne kauzas
>> leghajn problemojn).
>> - Kaj multe pli ... Chio dependas nur de la homforto en la estonta organizo,
>> kaj de viaj ideoj!
>> Sebastiano
> Se mi mortigas iun, estus kontraŭ lia aŭ ŝia volo, libereco necesas
> respekton. Se mi fumas kanabon, ĉu mi agas kontraŭ la volo de iu? Se iu
> malpermesas tion al mi, li agas kontraŭ mia volo, kaj ne havas kialon
> tiel agi. Sano? Unue, estas MIA sano, due, kial vi rajtus trinki laŭvole
> se mi ne rajtas fumi laŭvole? La nura fiago estus mortigi homojn,
> veturante aŭte kiam trinkeginta aŭ fumeginta, aŭ eĉ misparoli al homoj
> aŭ misagi antaŭ ili.

Unue, se vi insistas fumi (ion ajn) en mia cxeesto, _vi_ malrespektas
_mian_ rajton je pura aero.

Due, se via lando havas publikan sanservon (t.e. financita de la
impostpaganto), estas via morala rajto avx, se via lando estas logika kaj
nekoruptita, via lavxlegxa rajto eviti cxion, kiu povas kavxzi malsanon cxe
vi avx cxe iu alia. Ne plu necesas pruvi, ke fumado parte avx plene, rekte
avx malrekte, kavxzas nombron da malsanoj

> Eble nur estis humuraĵo, sed ne estus la unua fojo kiam eblas komprenumi
> ke kanabemuloj estas pripensataj kiel krimuloj. Kiam da homoj mortintaj
> aŭ mortigitaj pro alkoholo aŭ tabako? Kial ŝtatoj ne malpermesas ilian
> vendadon? Kiam mono estas pli grava ol sano de homoj aŭ planedo, la nura
> mortiganto estas la ŝtato (helpata de kapitalismo).
> Mi deziras al ĉiuj vere ekkoni kanabon, aŭ almenaŭ esti respektema.
> Mi agnoskas ke ĝia uzado povas esti danĝera, sed same kiel pri aliaj
> aferoj, la danĝereco dependas de kiom, kiel, kiam, kial, ktp... io estas
> uzata. Ĉu vi ne ofertas alkoholo al vizitantoj? Ĉu vi certas ke ili
> povos reveturi hejmen sendanĝere? Kiu estas la krimulo?

Mi nek drinkas nek ofertas drinkajxojn nek iel ajn pagas por alkoholajxoj
nek vizitas drinkejojn.

La senzorgemo pri propra sano estas la cxefa kavxzo de la baldavxa
bankroto de la diversaj sansistemoj en landoj kun publika sansistemo.

Bedavxrinde temas pri korupto :
- la registaroj estas drogitaj de la impostoj pagitaj pro drinkado avx
alia nemedicina sindrogado.

- la multnaciaj kompaniegoj, kiuj negocas pri tabako kaj alkoholo, kaj la
krimaj multnaciaj kompaniegoj, kiuj negocas pri aliaj drogoj, deziregas,
ke vi pli fumu (ion ajn) kaj pli drinku.

- la multnaciaj kompaniegoj, kiuj negocas pri "medicinaj" drogoj, kaj la
oficiala medicinistaro deziregas, ke vi pli fumu (ion ajn) kaj pli drinku,
cxar ju pli vi malsanas des pli ili enspezas.

> Korektigoteme (lingve kaj signife, sed mi ne scias ĉu mi kapablas
> diskuti plu. Tiu mesaĝo jam postulis multe da tempo kaj cerbumado)
> kaj Amike,
> Kristiano.

Se vi cxesus fumi kaj drinki, baldavx vi povus klare pensadi.

Mi opinias, ke homoj alvenantaj en kontakton kun la medicinaj servoj
publike financitaj devus kontroligxi pri fumado (de io ajn), drinkado,
sinpikado, enspirado kaj aliaj manieroj sindrogi. Tiuj, kiuj faras tion,
devus pagi la koston de cxiuj produktoj kaj servoj, kiujn ili uzas.

Se oni kapablas kapti tion -- kaj tre efike -- cxe atletoj, oni kapablas
fari tion cxe cxiuj civitanoj. Povus esti ekzemple :

provo 1 : aerblovmezurilo, samkiel cxe avxtistaj kontroloj.
provo 2 : se la provo 1 estis pozitiva, kaj la paciento kontravxstaras,
la reago estu : ambavx provoj estu senpagaj, se provo 2 - piskontrolo -
estos negativa, sed ambavx provoj estu pagotaj, se provo 2 estos
pozitiva.
provo 3 : se ankavx provo 2 estis pozitiva, kaj la paciento davxre
kontravxstaras, la reago estu : cxiuj tri provoj estu senpagaj, se provo
3 - sangkontrolo - estos negativa, sed ambavx provoj estu pagotaj se provo
3 estos pozitiva.

Unuatempe nur la testoj pagotu, sed lavx la paso de la tempo la sistemo
postulu plikajpli grandan parton de la kostoj el la kulpintoj.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 19, 2004, 7:40:07 PM8/19/04
to

Cxu foje vi tajpas vian nomon "Christia" ?
>;->

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 19, 2004, 7:48:02 PM8/19/04
to

"Paul Ebermann" (Paul-E...@gmx.de) writes:
> "Marcos" skribis:
>> Jxus kreigxis dissendolisto por kanabemaj esperantistoj kune kun
>> provizora retejo de kreota Internacia Kanabemula Asocio.
>> Unufoje kreinta, tia asocio povus fari la jenajn aferojn:
>> -Kreo de informa retpa&#285;o pri kanabo en esperanto.
>> -Unuecigo de kanabismaj terminoj en esperanto
> Cxu fakte cxefe temas pri la uzo de kanabo kiel drogo
> (por fumi kaj simile) aux pri la uzo de kanabo por
> civilaj celoj (fari teksajxojn, sxnurojn, paperon, ...)?

En Kanadio la uzado de iu speciale selektita speco de kanabo, kiu ne
(avx praktike ne) enhavas la drogon, ja uzatas por teksajxoj (fibroj) kaj
oleo (tre saniga), uzata en natura medicino kaj ankavx por produkti
mangxajxojn (sxajnkremglaciajxo ktp).

Cetere la registaro limakpasxas al la senkrimado de posedo kaj uzo de tre
malgrandaj kvantoj de fumotajxo. Tamen gxi restos kontravxlegxa, kaj la
kaptitojn devos pagi _civilajn_ monpunojn.

Aldone jam la plej alta kortumo lavxlegxigis la kontravxdoloran uzon de
kanabo por pacientoj de nekuraceblaj malsanoj, kiuj akiris kuracistan
preskribon.

> En la (komputila) ludo (ekonomia simulado de la mezepoko),
> kiun mi foje ludas, oni bezonas gxin ekzemple por kapti
> fisxojn.
> Pauxlo

Manvxelo

Paul Ebermann

unread,
Aug 19, 2004, 8:50:16 PM8/19/04
to
"Manuel M Campagna" skribis:

> > Eble nur estis humurajo, sed ne estus la unua fojo kiam


> > eblas komprenumi ke kanabemuloj estas pripensataj kiel

> > krimuloj. Kiam da homoj mortintaj au mortigitaj pro
> > alkoholo au tabako? Kial statoj ne malpermesas ilian


> > vendadon? Kiam mono estas pli grava ol sano de homoj

> > au planedo, la nura mortiganto estas la stato (helpata
> > de kapitalismo).
> >
> > Mi deziras al ciuj vere ekkoni kanabon, au almenau esti
> > respektema. Mi agnoskas ke gia uzado povas esti dangera,
> > sed same kiel pri aliaj aferoj, la dangereco dependas
> > de kiom, kiel, kiam, kial, ktp... io estas uzata. Cu vi
> > ne ofertas alkoholo al vizitantoj? Cu vi certas ke ili
> > povos reveturi hejmen sendangere? Kiu estas la krimulo?


>
> Mi nek drinkas nek ofertas drinkajxojn nek iel ajn pagas por
> alkoholajxoj nek vizitas drinkejojn.

Same kiel mi.
(Fakte dum IS mi foje estis en la drinkejo (ne por drinki,
sed por sercxi homojn), sed cxar gxi ankaux estis la
fumejo, mi tuj fugxis.)


> La senzorgemo pri propra sano estas la cxefa kavxzo de la baldavxa
> bankroto de la diversaj sansistemoj en landoj kun publika sansistemo.

En Germanio iu iam kalkulis, ke la fumistoj fakte
sxparas monon al la publikaj asekursistemoj (sano
kaj pensio):

Ili ja pli malsanigxas kaj kostas pli, sed tiel ili ankaux
pli frue mortas, kaj tiel en la alta agxo neniom kostas :-)

Krome ja estas aldonaj impostoj ...


Pauxlo

Christian S.

unread,
Aug 19, 2004, 9:22:46 PM8/19/04
to
manvxelo skribis:
"Se vi cxesus fumi kaj drinki, baldavx vi povus klare pensadi." (al mi)
"Unue vi devas lerni Esperanton." (al josberto)

Ne forgesu pri la toleremeco de nia lingvo, kaj se neniu rajtas esti
komencanto, kiel pligrandigi la Esperantistaron?

Mi ne drinkas, kaj tute klare pensadas malgraŭ mia ĉiutaga kanabfumado,
dankon por la afabla zorgo ;)

ps:


> Cxu foje vi tajpas vian nomon "Christia" ?

France mi tajpus Christian. E-e mi elektu inter Kristano (signife kiel
angle aŭ hispane) aŭ Kristiano. Mi ja estas (aŭ pensas esti) kristano,
do tiu nomo ne maltaŭgus, sed Kristiano eble estas pli neŭtrala. Kion vi
opinias?

Christian S.

unread,
Aug 19, 2004, 10:54:36 PM8/19/04
to
Sebastian Hartwig wrote:
> Ne hontu, lingve via afisho estis tre bona. Lau ghi mi ne opinias vin
> komencanto. :)

Dankegon! :D

Kristiano, kiu petas al la barba dikulo (kiel li nomiĝas esperante?) la
eblecon konsideri la francan kiel fremda lingvo. (Leginte ke unu jaro da
lernado sufiĉas por jam paroli flue... sed indus malpli timi malretajn
renkontiĝojn.)

Pablo A. Foche

unread,
Aug 20, 2004, 3:22:39 AM8/20/04
to
-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

Manuel M Campagna escribió:


|
| Due, se via lando havas publikan sanservon (t.e. financita de la
| impostpaganto), estas via morala rajto avx, se via lando estas logika kaj
| nekoruptita, via lavxlegxa rajto eviti cxion, kiu povas kavxzi
malsanon cxe
| vi avx cxe iu alia. Ne plu necesas pruvi, ke fumado parte avx plene,
rekte
| avx malrekte, kavxzas nombron da malsanoj

Vi forgesas la altegajn impostojn kiujn pagas la fumantoj. Se oni
permesus la fumadon de kanabo (tie kie ghi estas malpermesita) la
fumantoj de kanabo ankau pagus impostojn.


|
| Mi nek drinkas nek ofertas drinkajxojn nek iel ajn pagas por alkoholajxoj
| nek vizitas drinkejojn.
|
| La senzorgemo pri propra sano estas la cxefa kavxzo de la baldavxa
| bankroto de la diversaj sansistemoj en landoj kun publika sansistemo.

Nu, la fakuloj diras ke glaso da vino estas bona por la sano. Kaj ankau
la biero estas bona.

Chiuokaze, mi drinkas kaj fumas kion mi volas. Ne fumu se vi ne volas,
sed ne petu ke la ceteraj homoj kondutu kiel vi, char tiukaze oni ankau
povus ekpostuli la forigon de malbonajn manghajhojn, kaj ke tiuj homoj
kiuj manghas tiajn manghajhojn pagu siajn sanservojn, au ke la homoj
kiuj ne realigas sportojn ankau pagu siajn sanservojn, kaj tio al mi
shajnas ridinda.


| Se vi cxesus fumi kaj drinki, baldavx vi povus klare pensadi.
|
| Mi opinias, ke homoj alvenantaj en kontakton kun la medicinaj servoj
| publike financitaj devus kontroligxi pri fumado (de io ajn), drinkado,
| sinpikado, enspirado kaj aliaj manieroj sindrogi. Tiuj, kiuj faras tion,
| devus pagi la koston de cxiuj produktoj kaj servoj, kiujn ili uzas.

Chu oni ne pagas sufiche kiam achetas tabakon?. La shtato gajnas sufiche
da mono tiel, do, ke ghi ne plendu pri la sankostoj, char la fumantoj
jam pagas.

Kiuj ja pagas malmulte estas la multnaciaj entreprenoj. Direktu vian
koleron kontrau ili, sed ne kontrau la civitanoj.

|
| Se oni kapablas kapti tion -- kaj tre efike -- cxe atletoj, oni kapablas
| fari tion cxe cxiuj civitanoj. Povus esti ekzemple :
|
| provo 1 : aerblovmezurilo, samkiel cxe avxtistaj kontroloj.
| provo 2 : se la provo 1 estis pozitiva, kaj la paciento kontravxstaras,
| la reago estu : ambavx provoj estu senpagaj, se provo 2 - piskontrolo -
| estos negativa, sed ambavx provoj estu pagotaj, se provo 2 estos
| pozitiva.
| provo 3 : se ankavx provo 2 estis pozitiva, kaj la paciento davxre
| kontravxstaras, la reago estu : cxiuj tri provoj estu senpagaj, se provo
| 3 - sangkontrolo - estos negativa, sed ambavx provoj estu pagotaj se provo
| 3 estos pozitiva.
|
| Unuatempe nur la testoj pagotu, sed lavx la paso de la tempo la sistemo
| postulu plikajpli grandan parton de la kostoj el la kulpintoj.

Nu, tiuj kontroloj povus havi sencon en la kazo ke iu homo stiras. Sed
se mi piediras surstrate mi ne toleros ke iu ajn faru kontrolon sur mi.
MI RAJTAS FUMI, DRINKI, MANGHI ION AJN. Mi shatas demokratiajn landojn,
ne policajn.

Chu vi estas eks-fumanto?.

- --
Mi clave pública PGP // Mia publika PGP-]losilo:
http://perso.wanadoo.es/pablofoche/pablofoche.txt

Jaena Esperanto-Asocio // Asociación Jiennense de Esperanto
http://www.esperanto-jaen.tk

Izquierda y Esperanto SATEH
http://satenhispanio.eresmas.com

Jabber ID: espera...@jabber.org
http://www.exodus-esperanto.tk

Mandrake Linux 10.0 Community

-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.2.4 (GNU/Linux)
Comment: Using GnuPG with Mozilla - http://enigmail.mozdev.org

iD8DBQFBJaa+Sb7JLNkTk80RAuz4AJ9+4TQM1yPumAH8GgiBNsT1D1CZKQCeNIPM
AxHOxKB30FeHPzGaif+5CDU=
=IjCo
-----END PGP SIGNATURE-----

Paul Ebermann

unread,
Aug 20, 2004, 7:40:13 AM8/20/04
to
"Christian S." skribis:

> Dankegon! :D
>
> Kristiano, kiu petas al la barba dikulo (kiel li nomiĝas esperante?)

Gunter?
(Sed mi ne komprenas, kiel li rolas nun ...)

rigardu http://www.esperanto.de/KISO/ por foto :-)


Pauxlo

Christian S.

unread,
Aug 20, 2004, 9:38:37 AM8/20/04
to

bonege ;) mi certe ŝatus ludi kun ili!
sed mi celis la avo kiu eniras domojn per la kameno kaj metas donacojn
sub la abion (aŭ en ŝtrumpojn) kristnasknokte.

Naive, Kristiano.

Martin Brüggemeier

unread,
Aug 20, 2004, 9:54:36 AM8/20/04
to
Am 20.08.2004 15:38 Uhr schrieb Christian S. unter freemi...@wanadoo.fr:

> sed mi celis la avo kiu eniras domojn per la kameno kaj metas donacojn

> sub la abion (au˜ en s–trumpojn) kristnasknokte.

Mi pensas, ke mi iam auxdis "Kristnaskulo", sed mi ne certas.

Martin

Klivo

unread,
Aug 20, 2004, 10:26:25 AM8/20/04
to
fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) wrote in message news:<cg3dke$fa0$1...@freenet9.carleton.ca>...

> Mi opinias, ke homoj alvenantaj en kontakton kun la medicinaj servoj
> publike financitaj devus kontroligxi pri fumado (de io ajn), drinkado,
> sinpikado, enspirado kaj aliaj manieroj sindrogi. Tiuj, kiuj faras tion,
> devus pagi la koston de cxiuj produktoj kaj servoj, kiujn ili uzas.

Interesa propono. Sed chu oni limigu tiun principon al fumado, drinkado
kaj drogado? Estas aliaj riskaj 'shatokupoj', kiuj estas dangheraj por
la sano. Kiel tute hazarde elektitan ekzemplon, mi mencias specon de
seksumado, kiu tre riskas transdoni gravegan nekuraceblan malsanon.
En libera lando, kion iuj faras private estas nur ilia afero, sed chu la
aliaj pagu la eventualajn kostojn?

> Se oni kapablas kapti tion -- kaj tre efike -- cxe atletoj, oni kapablas
> fari tion cxe cxiuj civitanoj. Povus esti ekzemple :

...


> Unuatempe nur la testoj pagotu, sed lavx la paso de la tempo la sistemo
> postulu plikajpli grandan parton de la kostoj el la kulpintoj.

Jes, sed oni pagigu _chiujn_ 'kulpintojn'. ;-)

> Manvxelo

|< |_ | \/ ()

Paul Ebermann

unread,
Aug 20, 2004, 10:24:16 AM8/20/04
to
"Christian S." skribis:

> sed mi celis la avo kiu eniras domojn per la kameno kaj metas donacojn
> sub la abion (aŭ en ŝtrumpojn) kristnasknokte.

Krom "Kristnaskulo" ankaux "Sankta Nikolao"
estas uzata (la lasta cxefe de katolikoj ...).


Pauxlo

Marko Rauhamaa

unread,
Aug 20, 2004, 2:00:17 PM8/20/04
to
"Pablo A. Foche" <sp...@nedankon.com>:

> Nu, tiuj kontroloj povus havi sencon en la kazo ke iu homo stiras. Sed
> se mi piediras surstrate mi ne toleros ke iu ajn faru kontrolon sur
> mi. MI RAJTAS FUMI, DRINKI, MANGHI ION AJN. Mi shatas demokratiajn
> landojn, ne policajn.

Mi samopinias, ke oni ĝenerale rajtas fari ion ajn, sed estas esceptoj.
Kiam la konduto influas al aliaj homoj, oni devas trovi ekvilibron inter
la interesoj.

Fumado estas speciale granda problemo, ĉar ĝi tute ne estas persona
afero. Kiam ajn mi vizitas en Eŭropo, mi reekrimarkas, kiel agrable
estas en Kalifornio, kie fumado estas kaj malofta kaj multloke
malpermesita.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

pierre.levy

unread,
Aug 20, 2004, 2:30:53 PM8/20/04
to

"Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de> a écrit dans le message de
news:cg58jh.3...@hamster.epaul.my-fqdn.de...
Pli amuza estas la nomo "Patro
Kristnasko" por tiu komerca paganajho.

Petro.

pierre.levy

unread,
Aug 20, 2004, 2:38:20 PM8/20/04
to

"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message de
news:cg3dke$fa0$1...@freenet9.carleton.ca...
>


>
> La senzorgemo pri propra sano estas la cxefa kavxzo de la baldavxa
> bankroto de la diversaj sansistemoj en landoj kun publika sansistemo.
>

>
> Manvxelo

Tio estas falsa aserto. La priparolatan bankroton organizas
krime, kompleze kaj hipokrite la
dekstraj registaroj sub la premo de
la asekuraj kapitalistaj kompanioj.

Petro.

Marko Rauhamaa

unread,
Aug 20, 2004, 4:13:22 PM8/20/04
to
"pierre.levy" <pierre...@wanadoo.fr>:

> Tio estas falsa aserto. La priparolatan bankroton organizas krime,
> kompleze kaj hipokrite la dekstraj registaroj sub la premo de la
> asekuraj kapitalistaj kompanioj.

Estas interese, ke en Suomujo pri la sanecasekuro responsas ĉefe la
municipoj, kiuj ankaŭ rajtas libere imposti. Tamen la municipa
sanecosistemo suferas, ĉar la municipoj rifuzas imposti sufiĉe malgraŭ
eksplicita ŝtata leĝo. Multegaj civitanoj laciĝintaj atendi aĉetas sian
kuracadon de la privata merkato, kaj la ŝtato repagas duonon el la
kosto.

Krome mi suspektas, ke pli ol avareco temas pri tipe suoma envio. La
municipoj rifuzas pagi merkatan salajron al la kuracistoj (> 40k€/jaro),
ĉar la suoma animo kredas, ke tio estas tro da bono por mortonto.

Manuel M Campagna

unread,
Aug 20, 2004, 4:36:37 PM8/20/04
to

"Christian S." (freemi...@wanadoo.fr) writes:
> manvxelo skribis:
> "Se vi cxesus fumi kaj drinki, baldavx vi povus klare pensadi." (al mi)
> "Unue vi devas lerni Esperanton." (al josberto)
> Ne forgesu pri la toleremeco de nia lingvo, kaj se neniu rajtas esti
> komencanto, kiel pligrandigi la Esperantistaron?

Mi ne diris, ke oni ne rajtas esti komencanto. Oni ne davxru en tiu
stato. Kiam iu stato tro davxras, oni nomas gxin "eterna". ;-))))

> Mi ne drinkas, kaj tute klare pensadas malgraŭ mia ĉiutaga kanabfumado,
> dankon por la afabla zorgo ;)
> ps:
> > Cxu foje vi tajpas vian nomon "Christia" ?
> France mi tajpus Christian. E-e mi elektu inter Kristano (signife kiel
> angle aŭ hispane) aŭ Kristiano. Mi ja estas (aŭ pensas esti) kristano,
> do tiu nomo ne maltaŭgus, sed Kristiano eble estas pli neŭtrala. Kion vi
> opinias?

Cxu vi ne diris, ke vi foje forgesas la N-on ?

Nu publikaj enketoj montris, ke uzantoj de alkoholo, tabako, kanabo ktp
emas senti sin tro memfidaj, kiam ili seksumontas. Pro tio ili kaptas
malbonajn aferojn. Sed vi diris, ke vi estas kristano. Cxu tio signifas,
ke vi ne seksumadas ekstergeedzigxe ?

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 20, 2004, 5:09:08 PM8/20/04
to

"Pablo A. Foche" (sp...@nedankon.com) writes:
> -----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
> Hash: SHA1
> Manuel M Campagna escribió:
> | Due, se via lando havas publikan sanservon (t.e. financita de la
> | impostpaganto), estas via morala rajto avx, se via lando estas logika kaj
> | nekoruptita, via lavxlegxa rajto eviti cxion, kiu povas kavxzi
> malsanon cxe
> | vi avx cxe iu alia. Ne plu necesas pruvi, ke fumado parte avx plene,
> rekte
> | avx malrekte, kavxzas nombron da malsanoj
> Vi forgesas la altegajn impostojn kiujn pagas la fumantoj. Se oni
> permesus la fumadon de kanabo (tie kie ghi estas malpermesita) la
> fumantoj de kanabo ankau pagus impostojn.

Tiuj impostoj estas neniom kompara la kostegon de la sanservoj.

> | Mi nek drinkas nek ofertas drinkajxojn nek iel ajn pagas por alkoholajxoj
> | nek vizitas drinkejojn.
> | La senzorgemo pri propra sano estas la cxefa kavxzo de la baldavxa
> | bankroto de la diversaj sansistemoj en landoj kun publika sansistemo.
> Nu, la fakuloj diras ke glaso da vino estas bona por la sano. Kaj ankau
> la biero estas bona.

Nu evidente vi ne scias, pri kio vi parolas. La ideo, ke glaso da vino
estas bona por la sano estas senpruva gxeneraligo. Estas ankavx iuj, kiuj
kredas, ke pro la esploro, kiun vi aludas sen gxuste koni gxin, cxia
alkoholajxo en cxia kvanto estas bona por la sano.

La esploro nur montris, ke _seka rugxa_ vino en malgranda kvanto helpas
malsxtopi la korpan cirkulsistemon. Neniu alia alkoholajxo faras tion.
La demando estis : kial nur rugxa vino ? Nu oni malkovris, ke en rugxa
vino (kaj ne en aliaj alkoholajxoj) estas substancoj nomitaj
"bioflavonoides" (vivflavajxoj, plimalpli). Do kial tiuj substancoj
trovigxas nur en rugxa vino kaj ne en aliaj alkoholajxoj ? Nu, cxar tiuj
substancoj trovigxas en la havxto de diversaj vivkoloraj fruktoj kaj
legomoj. Do kial en en ekz-e blanka vino ? Nu, cxar oni faras rugxan
vinon kun la tutaj vinberoj, dum oni faras blankan vinon kun senhavxtigitaj
vinberoj.

Mi prenas miajn vivflavajxojn en vivantaj vivkoloraj fruktoj kaj legomoj
(vinberoj, cxerizoj, kapsikoj ktp). Do mi ricevas la avantagxon de
vivflavajxoj sen la malavantagxoj de alkoholo.

> Chiuokaze, mi drinkas kaj fumas kion mi volas. Ne fumu se vi ne volas,
> sed ne petu ke la ceteraj homoj kondutu kiel vi, char tiukaze oni ankau
> povus ekpostuli la forigon de malbonajn manghajhojn, kaj ke tiuj homoj
> kiuj manghas tiajn manghajhojn pagu siajn sanservojn, au ke la homoj
> kiuj ne realigas sportojn ankau pagu siajn sanservojn, kaj tio al mi
> shajnas ridinda.

Mi tute opinias, ke oni pagigu homojn, kiuj insistas sxtopi sin per
ekzemple hxolesterolo, kiam ili mendas sanservon.

> | Se vi cxesus fumi kaj drinki, baldavx vi povus klare pensadi.
> | Mi opinias, ke homoj alvenantaj en kontakton kun la medicinaj servoj
> | publike financitaj devus kontroligxi pri fumado (de io ajn), drinkado,
> | sinpikado, enspirado kaj aliaj manieroj sindrogi. Tiuj, kiuj faras tion,
> | devus pagi la koston de cxiuj produktoj kaj servoj, kiujn ili uzas.
> Chu oni ne pagas sufiche kiam achetas tabakon?. La shtato gajnas sufiche
> da mono tiel, do, ke ghi ne plendu pri la sankostoj, char la fumantoj
> jam pagas.

Vi naivegas, ke vi kredas, ke la tabakimposto pagas por la sankostoj
(almenavx en Kanadio).

> Kiuj ja pagas malmulte estas la multnaciaj entreprenoj. Direktu vian
> koleron kontrau ili, sed ne kontrau la civitanoj.

En Kanadio ili nun multe pli pagas ol antavx dekon da jaroj, kiam ili
sxajne organizis kontravxlegxan internacian komercon de siaj produktoj.
La kebekia registaro lastatempe enkondukis krimlegxan persekutadon pri tio.

Cetere mi opinias, ke la fumistoj estas liberaj cxesi fumi. Ne bleku al
mi, ke estas malfacile. Mia patro cxesis fumi iun tagon kaj neniam plu
fumis. Li mortis pro intestkancero kavxzita de sia alta konsumado de
sukero kaj hxolesterolo...

> | Se oni kapablas kapti tion -- kaj tre efike -- cxe atletoj, oni kapablas
> | fari tion cxe cxiuj civitanoj. Povus esti ekzemple :
> | provo 1 : aerblovmezurilo, samkiel cxe avxtistaj kontroloj.
> | provo 2 : se la provo 1 estis pozitiva, kaj la paciento kontravxstaras,
> | la reago estu : ambavx provoj estu senpagaj, se provo 2 - piskontrolo -
> | estos negativa, sed ambavx provoj estu pagotaj, se provo 2 estos
> | pozitiva.
> | provo 3 : se ankavx provo 2 estis pozitiva, kaj la paciento davxre
> | kontravxstaras, la reago estu : cxiuj tri provoj estu senpagaj, se provo
> | 3 - sangkontrolo - estos negativa, sed ambavx provoj estu pagotaj se provo
> | 3 estos pozitiva.
> | Unuatempe nur la testoj pagotu, sed lavx la paso de la tempo la sistemo
> | postulu plikajpli grandan parton de la kostoj el la kulpintoj.
> Nu, tiuj kontroloj povus havi sencon en la kazo ke iu homo stiras. Sed
> se mi piediras surstrate mi ne toleros ke iu ajn faru kontrolon sur mi.
> MI RAJTAS FUMI, DRINKI, MANGHI ION AJN. Mi shatas demokratiajn landojn,
> ne policajn.

Ne. Ecx tiam, se vi krias, vi ne havas moralan rajton malpurigi la aeron,
kiun aliaj respiros. Demokratia lando estas ne lando, kie iu ajn rajtas
fari ion ajn sen konsidero pri aliaj. Demokratia lando estas lando, kie
la civitanaro decidas pri sia regado. Se la civitanaro (avx ties plio)
decidas, ke gxia bonstato dependas de malpermeso fari ion (ekz-e mem
mortigi la deloginto de via amanto) avx de malpermeso fumi ion, tiam gxi
rajtas fari tion. Mi ne scias pri via lando, sed en Kanadio okazas
liberaj balotadoj, en kiuj la civitanoj sekrete kaj libere elektas siajn
legxdonantojn kaj registaron.

> Chu vi estas eks-fumanto?.

Mem decidu pri tio. Kiam mi dekkvarjaris (nun mi kvindeksepjaras),
tiutempe la socio preskavx devigis cxiujn virseksulojn fumi en siaj
libertempoj (ho, dum labortempoj avx religiaj aferoj, ve al fumantoj !).
Do mi lernis fumi gxis tranazigo de la fumo. Tamen baldavx (post kelkaj
semajnoj) mi komprenis, ke tio estas stultajxo, neniam plu fumis kaj
cxiam kontravxis fumadon. Hodiavx restas nur 20% de Ontarianoj, kiuj
davxre fumas (mi avxdis tion lastatempe cxeteleavxde).

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 20, 2004, 5:11:03 PM8/20/04
to

Pacxjo Nicxjo, Julavo, Avo Frosto...

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 20, 2004, 5:20:52 PM8/20/04
to

Klivo (ind...@yahoo.com) writes:
> fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) wrote in message news:<cg3dke$fa0$1...@freenet9.carleton.ca>...
>> Mi opinias, ke homoj alvenantaj en kontakton kun la medicinaj servoj
>> publike financitaj devus kontroligxi pri fumado (de io ajn), drinkado,
>> sinpikado, enspirado kaj aliaj manieroj sindrogi. Tiuj, kiuj faras tion,
>> devus pagi la koston de cxiuj produktoj kaj servoj, kiujn ili uzas.
> Interesa propono. Sed chu oni limigu tiun principon al fumado, drinkado
> kaj drogado? Estas aliaj riskaj 'shatokupoj', kiuj estas dangheraj por
> la sano. Kiel tute hazarde elektitan ekzemplon, mi mencias specon de
> seksumado, kiu tre riskas transdoni gravegan nekuraceblan malsanon.

Nu la senkondoma seksumado. La problemo estas gxis nun pruvi la originon
de specifa infektigxo. Sed, se oni povus pruvi, ke infektigxo devenas el
neprotektita seksumado, kompreneble oni devus pagi, se eblus pruvi.

> En libera lando, kion iuj faras private estas nur ilia afero, sed chu la
> aliaj pagu la eventualajn kostojn?

En libera lando oni ne rajtas ecx en privata loko senhavxtigi kaj diserigi
iun. Tio, kion oni faras private, estas nur la afero de la farantoj, se
gxi ne kavxzas al aliaj koston avx alian malbonon.

>> Se oni kapablas kapti tion -- kaj tre efike -- cxe atletoj, oni kapablas
>> fari tion cxe cxiuj civitanoj. Povus esti ekzemple :
> ...
>> Unuatempe nur la testoj pagotu, sed lavx la paso de la tempo la sistemo
>> postulu plikajpli grandan parton de la kostoj el la kulpintoj.
> Jes, sed oni pagigu _chiujn_ 'kulpintojn'. ;-)

Kiuj pagu, tion decidu la logxantaro (eventuale tra siaj elektitaj
reprezentantoj).

>> Manvxelo
> |< |_ | \/ ()

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 20, 2004, 5:25:39 PM8/20/04
to

Bonvolu klarigi vian aserton. En Kanadio publika sano nun estas
(provincnivele) la cxefa registara elspezo.

La problemo estas, se oni malsanigxas pro la fumo de aliuloj, la plej bona
asekuro resanigos onin.

Manvxelo

pierre.levy

unread,
Aug 20, 2004, 6:12:37 PM8/20/04
to

"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message de
news:cg5q8j$5lg$1...@freenet9.carleton.ca...

>
> "pierre.levy" (pierre...@wanadoo.fr) writes:
> > "Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message
de
> > news:cg3dke$fa0$1...@freenet9.carleton.ca...
> >> La senzorgemo pri propra sano estas la cxefa kavxzo de la baldavxa
> >> bankroto de la diversaj sansistemoj en landoj kun publika sansistemo.
> >> Manvxelo
> > Tio estas falsa aserto. La priparolatan bankroton organizas
> > krime, kompleze kaj hipokrite la
> > dekstraj registaroj sub la premo de
> > la asekuraj kapitalistaj kompanioj.
> > Petro.
>
> Bonvolu klarigi vian aserton.

Por bankrotigi sistemon, kiu
financighas per kotizoj, estas tre
facile: sufichas konfiski la kotizojn.

> En Kanadio publika sano nun estas
> (provincnivele) la cxefa registara > elspezo.

Sekve ghi ne povas bankroti, au
la registaro unue bankrotos.


>
> La problemo estas, se oni >malsanigxas pro la fumo de aliuloj, >la plej
bona
> asekuro resanigos onin.

La rolo de bona asekuro ne estas
resanigi iun, sed pagi la kuracadon.

Sed la rolo de kapitalista
asekuro ne estas pagi responde al
bezono: ghi estas pagigi tro altajn
kotizojn por ricevi profiton, kiu ne
devas esti pli malalta ol la kutima
interezo postulata de la
financistoj.

Petro.

>
> Manvxelo

Christian S.

unread,
Aug 20, 2004, 7:39:07 PM8/20/04
to
> Cxu vi ne diris, ke vi foje forgesas la N-on ?

Prave! *rideto*

> Nu publikaj enketoj montris, ke uzantoj de alkoholo, tabako, kanabo ktp
> emas senti sin tro memfidaj, kiam ili seksumontas. Pro tio ili kaptas
> malbonajn aferojn. Sed vi diris, ke vi estas kristano. Cxu tio signifas,
> ke vi ne seksumadas ekstergeedzigxe ?
>
> Manvxelo

Mi estis tre naiva dum longan tempon do ĉiam havis altan estimon pri
fideleco, ktp... Plie mi longe estis timema, do ne havis koramikon.
Memfido ne estas mia fako, kaj humileco, kvankam malfacila pro mokaĵoj
kaj soleco, protektis min multe, mi opinias (ĉu temas pri amo, aŭ iu ajn
afero). Mi nun vivas kun mia koramiko, ni ne geedziĝis (jam), sed ŝi
estas la unua kaj sola kun kiu mi jam seksumadis. Ni ne ĉiam povas fidi
homojn, sed kiam ni bone konas unu el ili, la riskoj je kapti malbonajn
aferojn malkreskas, ĉu ne? Kaj dancejoj kaj drinkejoj estas tiom
multekosta, estus stulte ruiniĝi mone por ruiniĝi korpe.

Ĉu Kristiano ŝatas ledajn kalsonojn? Vi eble scios tion dum nia venonta
epizodo de "Homojn En La Ekran'"!

Sebastian Hartwig

unread,
Aug 21, 2004, 4:44:24 AM8/21/04
to
Christian S. ha scrit:

> Ĉu Kristiano ŝatas ledajn kalsonojn? Vi eble scios tion dum nia venonta
> epizodo de "Homojn En La Ekran'"!

*gg*

Sebastiano

--
sebastian.hartwigQinterlingue.org

Manuel M Campagna

unread,
Aug 21, 2004, 3:47:12 PM8/21/04
to

"pierre.levy" (pierre...@wanadoo.fr) writes:
> "Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message de
> news:cg5q8j$5lg$1...@freenet9.carleton.ca...
>> "pierre.levy" (pierre...@wanadoo.fr) writes:
>> > "Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message
>> > news:cg3dke$fa0$1...@freenet9.carleton.ca...
>> >> La senzorgemo pri propra sano estas la cxefa kavxzo de la baldavxa
>> >> bankroto de la diversaj sansistemoj en landoj kun publika sansistemo.
>> >> Manvxelo
>> > Tio estas falsa aserto. La priparolatan bankroton organizas
>> > krime, kompleze kaj hipokrite la
>> > dekstraj registaroj sub la premo de
>> > la asekuraj kapitalistaj kompanioj.
>> > Petro.
>> Bonvolu klarigi vian aserton.
> Por bankrotigi sistemon, kiu
> financighas per kotizoj, estas tre
> facile: sufichas konfiski la kotizojn.

Kaj ???

>> En Kanadio publika sano nun estas
>> (provincnivele) la cxefa registara > elspezo.
> Sekve ghi ne povas bankroti, au
> la registaro unue bankrotos.
>> La problemo estas, se oni >malsanigxas pro la fumo de aliuloj, >la plej
>> bona asekuro resanigos onin.
> La rolo de bona asekuro ne estas
> resanigi iun, sed pagi la kuracadon.

Pardonu, mi intencis : "La problemo estas, se oni malsanigxas pro la
fumo de aliuloj, la plej bona asekuro NE resanigos onin.

> Sed la rolo de kapitalista
> asekuro ne estas pagi responde al
> bezono: ghi estas pagigi tro altajn
> kotizojn por ricevi profiton, kiu ne
> devas esti pli malalta ol la kutima
> interezo postulata de la
> financistoj.

Certe. Sed en Kanadio la afero ne estas facila. La dekstremaj registaroj
ne avxdacas cxesigi la publiksanan sistemon. Ili nur fortrancxas etajn
aferojn tie kaj cxi tie, cxiam asertante, ke ili faras tion por "savi" la
sistemon. La provincaj registaroj rifuzas investi pli en gxin,
pretekstante, ke la federa registaro rifuzas senkondicxe donaci al ili
miliardojn, kaj asertante, ke tiu mono estas sxuldata al la provincoj. La
federa registaro efektive (kaj prave) rifuzas senkondicxe donaci monon al
la provincaj registaroj el la superenspezoj.

Kiu kulpas ? La civitanoj, kiuj plikajpli dekstreme balotas (avx entute
ne zorgas pri la balotado), poste kriplendante, ke ili ne elektis siajn
registarojn por agi dekstreme. Kia profunda stulteco !

> Petro.
>> Manvxelo

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 21, 2004, 4:00:37 PM8/21/04
to

"Christian S." (freemi...@wanadoo.fr) writes:
>> Cxu vi ne diris, ke vi foje forgesas la N-on ?
> Prave! *rideto*
>> Nu publikaj enketoj montris, ke uzantoj de alkoholo, tabako, kanabo ktp
>> emas senti sin tro memfidaj, kiam ili seksumontas. Pro tio ili kaptas
>> malbonajn aferojn. Sed vi diris, ke vi estas kristano. Cxu tio signifas,
>> ke vi ne seksumadas ekstergeedzigxe ?
>> Manvxelo
> Mi estis tre naiva dum longan tempon do ĉiam havis altan estimon pri
> fideleco, ktp... Plie mi longe estis timema, do ne havis koramikon.
> Memfido ne estas mia fako, kaj humileco, kvankam malfacila pro mokaĵoj
> kaj soleco, protektis min multe, mi opinias (ĉu temas pri amo, aŭ iu ajn
> afero). Mi nun vivas kun mia koramiko, ni ne geedziĝis (jam), sed ŝi
> estas la unua kaj sola kun kiu mi jam seksumadis. Ni ne ĉiam povas fidi
> homojn, sed kiam ni bone konas unu el ili, la riskoj je kapti malbonajn
> aferojn malkreskas, ĉu ne?

Oni neniam povas plene certi. Cxiufoje, kiam vi seksumadas kun sxi, vi
seksumadas kun cxiuj sxiaj gxistiamaj sekspartneroj. Homoj estas homoj,
kaj oni neniam scias, kiam oni falas. Multegaj homoj tiel kaptis
malsanojn. Kompreneble, se via koramikino senkondome ricevus la semon de
okaza partnero, sxi ne dirus. Sxi ne dirus, ankavx kunkondome.

> Kaj dancejoj kaj drinkejoj estas tiom
> multekosta, estus stulte ruiniĝi mone por ruiniĝi korpe.

Cxu vi fojfoje forgesas la J-on ?
;-)

> Ĉu Kristiano ŝatas ledajn kalsonojn? Vi eble scios tion dum nia venonta
> epizodo de "Homojn En La Ekran'"!

Cxu vi havas princalberton ?
;-)

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 21, 2004, 4:02:02 PM8/21/04
to

Sebastian Hartwig (s...@mailinator.com) writes:
> Christian S. ha scrit:
>> Ĉu Kristiano ŝatas ledajn kalsonojn? Vi eble scios tion dum nia venonta
>> epizodo de "Homojn En La Ekran'"!
> *gg*
> Sebastiano

Cxu tio estas peko lavx la katolika eklezio ?

Manvxelo

Paul Ebermann

unread,
Aug 21, 2004, 4:33:48 PM8/21/04
to
"Manuel M Campagna" skribis:

> La esploro nur montris, ke _seka rugxa_ vino en malgranda kvanto helpas
> malsxtopi la korpan cirkulsistemon. Neniu alia alkoholajxo faras tion.
> La demando estis : kial nur rugxa vino ? Nu oni malkovris, ke en rugxa
> vino (kaj ne en aliaj alkoholajxoj) estas substancoj nomitaj
> "bioflavonoides" (vivflavajxoj, plimalpli).

"viv'flav'ajx'o" eble estas vorto kunmetita el tute
fundamentaj elementoj, sed mi ne vere komprenas la
sencon laux la fundamento. Cxu estas la flava parto
de koka ovo?

> Do kial tiuj substancoj
> trovigxas nur en rugxa vino kaj ne en aliaj alkoholajxoj ? Nu, cxar tiuj
> substancoj trovigxas en la havxto de diversaj vivkoloraj fruktoj kaj
> legomoj. Do kial en en ekz-e blanka vino ?

Kio estas "vivkolora"?

Cxu vi celas la bluon de malhelaj vinberoj?

[...]


> Cetere mi opinias, ke la fumistoj estas liberaj cxesi fumi. Ne bleku al
> mi, ke estas malfacile. Mia patro cxesis fumi iun tagon kaj neniam plu
> fumis. Li mortis pro intestkancero kavxzita de sia alta konsumado de
> sukero kaj hxolesterolo...

Nun ja, cxesi fumi per morti estas kompreneble tuja afero.

Pauxlo

Christopher Culver

unread,
Aug 21, 2004, 5:24:14 PM8/21/04
to
fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) writes:
> Certe. Sed en Kanadio la afero ne estas facila.

Kie estas cxi tiu lando "Kanadio" pri kiu ni tiom multe auxdas de
vi. Cxu estas proksima al Kanado?

--
----
Christopher Culver - christoph...@yahoo.com
http://komputilo.org/~crculver/index.php

pierre.levy

unread,
Aug 21, 2004, 6:36:25 PM8/21/04
to

"Christian S." <freemi...@wanadoo.fr> a écrit dans le message de
news:cg6208$73b$1...@news-reader3.wanadoo.fr...

> > Cxu vi ne diris, ke vi foje
...

> Memfido ne estas mia fako, kaj humileco, kvankam malfacila pro mokaĵoj
> kaj soleco, protektis min multe, mi opinias (ĉu temas pri amo, aŭ iu ajn
> afero). Mi nun vivas kun mia

"Pri la humileco, mi timas neniun!"
(fama franca episkopo, kies nomon
mi forgesis)

Petro.

pierre.levy

unread,
Aug 21, 2004, 6:44:04 PM8/21/04
to

"Christopher Culver" <christoph...@yahoo.com> a écrit dans le message
de news:871xi0j...@yahoo.com...

> fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) writes:
> > Certe. Sed en Kanadio la afero ne estas facila.
>
> Kie estas cxi tiu lando "Kanadio" pri kiu ni tiom multe auxdas de
> vi. Cxu estas proksima al Kanado?
>
> --
> ----
> Christopher Culver -

Kanadio ne estas lando, sed dio
Kana. Kaj ghia klono estas dio Kana bis.

Petro.


Maciej Wnuk

unread,
Aug 21, 2004, 6:55:18 PM8/21/04
to
Interesas min kiel aspektas kunpagado en publikaj sanservoj en diversaj
landoj, t.e. cxu publike asekurita logxanto uzanta publikan sanservon
devas pagi parton de la prezo, aux la asekuro kovras cxion?
Ev. kiel tio aspektas en diversaj kampoj: vizito cxe kuracisto, medicina
esploro, hospitalo, medikamentoj.

Kaj alia problemo: cxu oni antauxpagas kaj poste rericevas la monon laux
la fakturoj aux oni nur pagas sian parton?

La problemo estas vaste diskutata nun en Pollando, kie la publika
sanservo sekvontfoje bankrotis.
Cxe ni nun vizito cxe (publika) kuracisto, medicinaj esploroj kaj
hospitalo estas oficiale 100% pagata de sxtata asekuro. Cxe medikamentoj
iu kvanto estas plene subvenciata, iu parte, plejmulton asekuritoj pagas
plenkoste.

Mi rimarkis antaux kelkaj jaroj en Francio, ke kuracista vizito aux
esploroj estas repagataj 75% de la asekuro, sed oni povas acxeti
kromasekuron kaj tiam esti repagata 100%.

Kiel tio aspektas aliloke?

Maciej

pierre.levy

unread,
Aug 21, 2004, 6:56:25 PM8/21/04
to

"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message de
news:cg88s0$dt2$1...@freenet9.carleton.ca...


>
> Kiu kulpas ? La civitanoj, kiuj plikajpli dekstreme balotas (avx entute
> ne zorgas pri la balotado), poste kriplendante, ke ili ne elektis siajn
> registarojn por agi dekstreme. Kia profunda stulteco !
>
>

> Manvxelo

Neniu kulpas. Chu kulpas tigro,
ke ghi manghas viandon? Chu kulpas
viktimo de tigro?

Anstatau serchi kulpintojn, pli
bone estas montri, kiel la sistemo funkcias.

La celo de la kapitalo estas kreski, ne servi al homaj bezonoj.

Petro.

@falsa.falsa KaGu:-}

unread,
Aug 22, 2004, 2:11:00 AM8/22/04
to

"Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de> skrev i meddelandet
news:cg8ikc.3...@hamster.epaul.my-fqdn.de...

> "Manuel M Campagna" skribis:
>
> > La esploro nur montris, ke _seka rugxa_ vino en malgranda kvanto helpas
> > malsxtopi la korpan cirkulsistemon. Neniu alia alkoholajxo faras tion.
> > La demando estis : kial nur rugxa vino ? Nu oni malkovris, ke en rugxa
> > vino (kaj ne en aliaj alkoholajxoj) estas substancoj nomitaj
> > "bioflavonoides" (vivflavajxoj, plimalpli).
>
> "viv'flav'ajx'o" eble estas vorto kunmetita el tute
> fundamentaj elementoj, sed mi ne vere komprenas la
> sencon laux la fundamento. Cxu estas la flava parto
> de koka ovo?

1.Mi suspektas ke "bioflavonides" povas esti tradukita per "bioflavono".

La unua parto "bio-" estas laŭ NPIV : Pref. kun la signifo 'koncernanta la
vivon al vivuloj'.

Laŭ NPIV "flavono" estas "2-fenil-benzono-γ-priono (C15H10O2)
= baza substanco de flavaj koloraĵoj el floroj". Tio igas min suspekti ke
tio
vorto estas bona traduko de "flavonides"

2. La tre malopurtuna komento "ke ĉesi fumi per morto ja estas tuja afero"
al la inforom ke "mia patro mortis pro ..."
estas laŭ miaj spertoj tipa esprimaniero de fumanto kiu sentas sin atakita
de nefumantaj homoj.

Bedaŭrinde nikotino influas la kapablon prijuiĝi aferojn en bona maniero (mi
parolas pro personaj spertoj). Laŭ miaj spertoj nikotino probable estas same
kutimiga kiel alkholo kaj aliaj drogoj kaj same malbona por la sano.

Mi ĉesis fumi tabakon antaŭ proksimume 30 jaroj (post pli ol 25 jaroj da
fumado) kiam min trafis pulmomalsanon (pneumonito). Dum pli ol du monatoj mi
spertis tre fortajn kaj tre malagrablajn simptomojn pro abstinado de
nikotino, tiel fortaj ke mi suspektas ke ili povas esti simila al tiuj
simptomoj kiujn homoj priskribas kiam ili provas ĉesi la uzadon de ekz
alkoholo, kanabo, heroino k.t.p. Fakte mi preĝas ĉiu vespere ke mi neniam
estos tiel stulta ke mi ree komencos fumi tabakon. Ĝis nun mi sukcesis
refreni de tiu stultaĵo.

Nu, mi kompreneble ne volus devigi iun ĉesi fumi nek ordinaran tobakon nek
kanabon. Oni ja rajtas fari ion ajn pri sia propra vio tiel longe ke la agoj
ne afliktas aliajn homojn. Bedaŭrinde multaj kanabemaj homoj agas tiel ke
iliaj agoj aflikats la vivon de aliaj homoj.

KaGu:-}
(mallongigo de propra nomo)
PS Mia respondo ja fakte estas testo pri la funkcio de s.c.e

Marko Rauhamaa

unread,
Aug 22, 2004, 4:00:06 AM8/22/04
to
Maciej Wnuk <macie...@nepo.forigu.pl>:

> Interesas min kiel aspektas kunpagado en publikaj sanservoj en
> diversaj landoj, t.e. cxu publike asekurita logxanto uzanta publikan
> sanservon devas pagi parton de la prezo, aux la asekuro kovras cxion?
> Ev. kiel tio aspektas en diversaj kampoj: vizito cxe kuracisto,
> medicina esploro, hospitalo, medikamentoj.

Mi jam menciis la sistemon en Suomujo. En Kalifornio estas diversaj
sistemoj. Mi ne konas la sistemojn por la malriĉuloj kaj por la
pensiuloj sed jen kelkaj:

- Ne ekzistas ia aŭtomata, publika asekuro por ĉiu civitano, eĉ por la
infanoj. Multegaj homoj (~ 15%), kiuj ne estas "sufiĉe malriĉaj",
estas sen asekuro.

- Oni povas aĉeti por si sanecasekuron. Se juna familio estas tute sana
kaj virta, ĝi povas akiri sanecasekuron, kiu kostas po 200 $ monate.
Tamen la familio devas pagi la kostojn ĝis po 6000 $ jare.

- La plimulton asekuras la dunginto (kvankam tion neniel postulas la
leĝo). La plej ofta sistemo estas "HMO"-asekuro, kiu tre similas al
la suoma municipa sanecasekuro: La homo devas elekti personan
kuraciston el malgrandega aro da kuracistoj aprobitaj de la
asekurkompanio. La kuracado kaj medikamentoj estas malmultekostaj
(ofte po 10 $ por ĉiu kuracistvizito kaj por ĉiu medikamento), sed la
asekurkompanio strikte limigas utilan sed ne absolute necesan
kuracadon.

- Multaj havas ankaŭ "PPO"-planon, kiu permesas multe pli liberan
elekton de kuracistoj kaj kuracoj. La asekurito ankaŭ responsas pri
pli granda porcio el la kostoj.

- Se homo severe malsaniĝas, la dunginto, kiun minacas grandaj kostoj,
rajtas libere ŝanĝi la asekurplanon tiel, ke la paciento bankrotas.

- Maldungitoj rajtas konservi sian antaŭan asekurplanon, sed ili devas
mem pagi la prezon. Pasintjare mi estis senlabora dum multaj monatoj
kaj pagis po 1000 $ monate por la sanecasekuro de mia familio --
antaŭe la kompanio pagis 80% el la kosto.

Max

unread,
Aug 22, 2004, 7:31:04 AM8/22/04
to

"Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de> wrote in message
news:cg3ot9.3...@hamster.epaul.my-fqdn.de...

> En Germanio iu iam kalkulis, ke la fumistoj fakte
> sxparas monon al la publikaj asekursistemoj (sano
> kaj pensio):
>
> Ili ja pli malsanigxas kaj kostas pli, sed tiel ili ankaux
> pli frue mortas, kaj tiel en la alta agxo neniom kostas :-)
>

Tio estas nur propagando de tabakfirmaoj: ili provis konvinki al la euxropaj
registaroj, ke ili devus permesi reklamadon de cigaredoj.

--Max


Pau Climent i Pérez

unread,
Aug 22, 2004, 1:09:22 PM8/22/04
to
En/na Maciej Wnuk ha escrit:

Ĉe mi (Valencilando, Kataluna Landaro/Hispanio), oni pagas nenion.
Valencia Sanservo (SVS) kovras ĉion (kuracisto, medicina esploro, ...).
Pri medikamentoj, aktivaj laborantaro (miaj gepatroj) pagas 40% aŭ 60%
de la merkata prezo, kaj gesenlaboruloj/geemeritoj pagas NENION.

Kaj en Andaluzio, Hispanio, la Andaluza SanServo ankaŭ kovras la
inigo/iĉigo (seks-ŝanĝigo), por inoj naskigitaj kiel iĉoj aŭ inverse
(homoj kun psikaj problemoj ĉar sia korpo ne estas kiel ili sin sentas).

Paŭ.

Paul Ebermann

unread,
Aug 22, 2004, 1:04:41 PM8/22/04
to
[Mi reordigis la citajxojn]

"KaGu:-}" skribis:
> "Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de> skrev [...]
> > "Manuel M Campagna" skribis:


> >
> > > Cetere mi opinias, ke la fumistoj estas liberaj cxesi fumi. Ne bleku al
> > > mi, ke estas malfacile. Mia patro cxesis fumi iun tagon kaj neniam plu
> > > fumis. Li mortis pro intestkancero kavxzita de sia alta konsumado de
> > > sukero kaj hxolesterolo...
> >
> > Nun ja, cxesi fumi per morti estas kompreneble tuja afero.
>

> 2. La tre malopurtuna komento "ke ĉesi fumi per morto ja estas tuja afero"
> al la inforom ke "mia patro mortis pro ..."
> estas laŭ miaj spertoj tipa esprimaniero de fumanto kiu sentas sin atakita
> de nefumantaj homoj.

Cxu? Fakte mi jam dum mia tuta vivo estas nefumanto
(kaj de tabako kaj de kanabo).

Mi nur volis montri, ke la priskribo de Manuelo estas
miskomprenebla.


Pauxlo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 23, 2004, 7:34:17 PM8/23/04
to

"Paul Ebermann" (Paul-E...@gmx.de) writes:
> "Manuel M Campagna" skribis:
>> La esploro nur montris, ke _seka rugxa_ vino en malgranda kvanto helpas
>> malsxtopi la korpan cirkulsistemon. Neniu alia alkoholajxo faras tion.
>> La demando estis : kial nur rugxa vino ? Nu oni malkovris, ke en rugxa
>> vino (kaj ne en aliaj alkoholajxoj) estas substancoj nomitaj
>> "bioflavonoides" (vivflavajxoj, plimalpli).
> "viv'flav'ajx'o" eble estas vorto kunmetita el tute
> fundamentaj elementoj, sed mi ne vere komprenas la
> sencon laux la fundamento. Cxu estas la flava parto
> de koka ovo?

Se vi atente relegos tion, kion mi skribis, vi konstatos, ke estas la
vorto "bioflavonoides", kiun mi klarigis interkrampe per "vivflavajxoj".
Ne temas pri ovoj.

>> Do kial tiuj substancoj
>> trovigxas nur en rugxa vino kaj ne en aliaj alkoholajxoj ? Nu, cxar tiuj
>> substancoj trovigxas en la havxto de diversaj vivkoloraj fruktoj kaj
>> legomoj. Do kial en en ekz-e blanka vino ?
> Kio estas "vivkolora"?
> Cxu vi celas la bluon de malhelaj vinberoj?

Temas pri rugxoj, flavoj, citrolkoloroj ktp. Mi ne scias, cxu ili
trovigxas ankavx en la havxto de malhelaj vinberoj ; eble estas iom da
ili, kvankam la koncernaj substancoj estas kasxitaj de la malhelaj
koloriloj. Mi ne tiom fakas.

>> Cetere mi opinias, ke la fumistoj estas liberaj cxesi fumi. Ne bleku al
>> mi, ke estas malfacile. Mia patro cxesis fumi iun tagon kaj neniam plu
>> fumis. Li mortis pro intestkancero kavxzita de sia alta konsumado de
>> sukero kaj hxolesterolo...
> Nun ja, cxesi fumi per morti estas kompreneble tuja afero.

Nu li vivis 24 jarojn post sia cxeso fumi... Lia korkuracisto avetintis
lin, ke li ne vivos tri monatojn, se li ne cxesos fumi...

> Pauxlo


Manuel M Campagna

unread,
Aug 23, 2004, 7:35:16 PM8/23/04
to

Christopher Culver (christoph...@yahoo.com) writes:
> fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) writes:
>> Certe. Sed en Kanadio la afero ne estas facila.
> Kie estas cxi tiu lando "Kanadio" pri kiu ni tiom multe auxdas de
> vi. Cxu estas proksima al Kanado?
> Christopher Culver - christoph...@yahoo.com

Mi lasas tion al via amagpovo.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 23, 2004, 7:38:04 PM8/23/04
to

"pierre.levy" (pierre...@wanadoo.fr) writes:
> "Christopher Culver" <christoph...@yahoo.com> a écrit dans le message
> de news:871xi0j...@yahoo.com...
>> fa...@FreeNet.Carleton.CA (Manuel M Campagna) writes:
>> > Certe. Sed en Kanadio la afero ne estas facila.
>> Kie estas cxi tiu lando "Kanadio" pri kiu ni tiom multe auxdas de
>> vi. Cxu estas proksima al Kanado?
>> Christopher Culver -
> Kanadio ne estas lando, sed dio
> Kana.

Avx eble kana dio.

> Kaj ghia klono estas dio Kana bis.

Avx eble Manneken bis.

> Petro.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 23, 2004, 7:44:07 PM8/23/04
to

"pierre.levy" (pierre...@wanadoo.fr) writes:
> "Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message de
> news:cg88s0$dt2$1...@freenet9.carleton.ca...
>> Kiu kulpas ? La civitanoj, kiuj plikajpli dekstreme balotas (avx entute
>> ne zorgas pri la balotado), poste kriplendante, ke ili ne elektis siajn
>> registarojn por agi dekstreme. Kia profunda stulteco !
>> Manvxelo
> Neniu kulpas. Chu kulpas tigro,
> ke ghi manghas viandon? Chu kulpas
> viktimo de tigro?

Balotantoj rajtas elekti socidemokratisman registaron. Gazelo ne rajtas
elekti esti mangxota de tigro.

> Anstatau serchi kulpintojn, pli
> bone estas montri, kiel la sistemo funkcias.

Gxenerale homoj oscedos.

Pli bone montri, kion la civitanoj povas fari.

> La celo de la kapitalo estas kreski, ne servi al homaj bezonoj.

La kapitalo estas malefektivajxo, kiu efektivas nur en la homa imago.
Liberaj civitanoj rajtas pensi pri manieroj agi lavxlegxe tamen ekster
kapitalismo. Kapitalo estas dangxera nur tiam, dum oni kredas sin
senpova kontravx gxi.

> Petro.


Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 23, 2004, 7:51:14 PM8/23/04
to

"KaGu:-}" (falsa.falsa @falsa.falsa) writes:
> "Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de> skrev i meddelandet
> news:cg8ikc.3...@hamster.epaul.my-fqdn.de...
>> "Manuel M Campagna" skribis:
>> > La esploro nur montris, ke _seka rugxa_ vino en malgranda kvanto helpas
>> > malsxtopi la korpan cirkulsistemon. Neniu alia alkoholajxo faras tion.
>> > La demando estis : kial nur rugxa vino ? Nu oni malkovris, ke en rugxa
>> > vino (kaj ne en aliaj alkoholajxoj) estas substancoj nomitaj
>> > "bioflavonoides" (vivflavajxoj, plimalpli).
>> "viv'flav'ajx'o" eble estas vorto kunmetita el tute
>> fundamentaj elementoj, sed mi ne vere komprenas la
>> sencon laux la fundamento. Cxu estas la flava parto
>> de koka ovo?
> 1.Mi suspektas ke "bioflavonides" povas esti tradukita per "bioflavono".

Eble. Tamen temas pri "bioflavon_o_ides". Cxiu vivkemiikisto diros al
vi, ke la postfiksoj -ide kaj -oide estas tute diversaj.

> La unua parto "bio-" estas laŭ NPIV : Pref. kun la signifo 'koncernanta la
> vivon al vivuloj'.
> Laŭ NPIV "flavono" estas "2-fenil-benzono-γ-priono (C15H10O2)
> = baza substanco de flavaj koloraĵoj el floroj". Tio igas min suspekti ke
> tio
> vorto estas bona traduko de "flavonides"

NE "flavonides" sed "flavon_o_ides".

Viaj sugestoj estas ne lavxfundamentaj.

> 2. La tre malopurtuna komento "ke ĉesi fumi per morto ja estas tuja afero"
> al la inforom ke "mia patro mortis pro ..."
> estas laŭ miaj spertoj tipa esprimaniero de fumanto kiu sentas sin atakita
> de nefumantaj homoj.
> Bedaŭrinde nikotino influas la kapablon prijuiĝi aferojn en bona maniero (mi
> parolas pro personaj spertoj). Laŭ miaj spertoj nikotino probable estas same
> kutimiga kiel alkholo kaj aliaj drogoj kaj same malbona por la sano.
> Mi ĉesis fumi tabakon antaŭ proksimume 30 jaroj (post pli ol 25 jaroj da
> fumado) kiam min trafis pulmomalsanon (pneumonito). Dum pli ol du monatoj mi
> spertis tre fortajn kaj tre malagrablajn simptomojn pro abstinado de
> nikotino, tiel fortaj ke mi suspektas ke ili povas esti simila al tiuj
> simptomoj kiujn homoj priskribas kiam ili provas ĉesi la uzadon de ekz
> alkoholo, kanabo, heroino k.t.p. Fakte mi preĝas ĉiu vespere ke mi neniam
> estos tiel stulta ke mi ree komencos fumi tabakon. Ĝis nun mi sukcesis
> refreni de tiu stultaĵo.

Cxu mi sugestu la esprimon "bridi tiun stultajxon" ?

> Nu, mi kompreneble ne volus devigi iun ĉesi fumi nek ordinaran tobakon nek
> kanabon. Oni ja rajtas fari ion ajn pri sia propra vio tiel longe ke la agoj
> ne afliktas aliajn homojn. Bedaŭrinde multaj kanabemaj homoj agas tiel ke
> iliaj agoj aflikats la vivon de aliaj homoj.
> KaGu:-}
> (mallongigo de propra nomo)
> PS Mia respondo ja fakte estas testo pri la funkcio de s.c.e
>> > Do kial tiuj substancoj
>> > trovigxas nur en rugxa vino kaj ne en aliaj alkoholajxoj ? Nu, cxar
> tiuj
>> > substancoj trovigxas en la havxto de diversaj vivkoloraj fruktoj kaj
>> > legomoj. Do kial en en ekz-e blanka vino ?
>> Kio estas "vivkolora"?
>> Cxu vi celas la bluon de malhelaj vinberoj?

>> > Cetere mi opinias, ke la fumistoj estas liberaj cxesi fumi. Ne bleku al
>> > mi, ke estas malfacile. Mia patro cxesis fumi iun tagon kaj neniam plu
>> > fumis. Li mortis pro intestkancero kavxzita de sia alta konsumado de
>> > sukero kaj hxolesterolo...
>> Nun ja, cxesi fumi per morti estas kompreneble tuja afero.
>> Pauxlo

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 23, 2004, 7:56:45 PM8/23/04
to

En Kanadio la propagandacxo de tabakpusxistoj ne plu funkcias. Restas
nur 20% el la ontarianoj pli ol dekkvarjaraj, kiuj ankoravx fumas, kaj la
proporcio iomete malpli altas por la agxgrupo 14-30, lavx lastatempa
publikigita statistiko.

Cetere la fumistoj kostas la sanon ankavx de aliaj. Nuntempe oni en
multaj publikaj lokoj vidas afisxon de iu restoracikelnerino, kiu devis
sian tutan laborvivon respiri la haladzacxon de fumistoj. Kvankam sxi
neniam fumis, sxi estas nun mortanta pro kancero.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 23, 2004, 8:15:39 PM8/23/04
to

Maciej Wnuk (macie...@nepo.forigu.pl) writes:
> Interesas min kiel aspektas kunpagado en publikaj sanservoj en diversaj
> landoj, t.e. cxu publike asekurita logxanto uzanta publikan sanservon
> devas pagi parton de la prezo, aux la asekuro kovras cxion?
> Ev. kiel tio aspektas en diversaj kampoj: vizito cxe kuracisto, medicina
> esploro, hospitalo, medikamentoj.

En Ontario estas listoj da servoj asekuritaj ; la aliaj ne estas asekuritaj.
Ekzemple la gipsajxo, en kiun oni muldas vian rompitan brakon, ne plu
estas kovrita. Kosto (lasta informo) 75 $CAN.

Medikamentoj sur iu listo estas asekuritaj por ricevantoj de bonfarta mono
(sxtata monata almozo).

> Kaj alia problemo: cxu oni antauxpagas kaj poste rericevas la monon laux
> la fakturoj aux oni nur pagas sian parton?

Se oni ricevas la servon ekster Ontario sed en Kanadio, oni antavxpagas
kaj poste rericevas la monon lavx la ontaria tarifo. Kelkaj malsanulejoj
ekster Ontario havas arangxon kun la ontaria registaro por akcepti la
ontarian sanasekuran karton. En Ontario oni nur "pagas" per sia
sanasekura karto. Ekster Kanadio oni bezonas specialan suplementan
asekuron, lavx mia kompreno, sed mi ne scias pli pri tiu aspekto.

> La problemo estas vaste diskutata nun en Pollando, kie la publika
> sanservo sekvontfoje bankrotis.
> Cxe ni nun vizito cxe (publika) kuracisto, medicinaj esploroj kaj
> hospitalo estas oficiale 100% pagata de sxtata asekuro. Cxe medikamentoj
> iu kvanto estas plene subvenciata, iu parte, plejmulton asekuritoj pagas
> plenkoste.
> Mi rimarkis antaux kelkaj jaroj en Francio, ke kuracista vizito aux
> esploroj estas repagataj 75% de la asekuro, sed oni povas acxeti
> kromasekuron kaj tiam esti repagata 100%.

En Ontario la asekurita servo estas senpaga por ontaria impostpaganto.

> Kiel tio aspektas aliloke?

La nova ontaria registaro "Liberala" decidis enkonduki devigan sanasekuran
kotizon (jare 900$CAN mi kredas) por cxiuj krom tiuj, kiuj enspezis malpli
ol 20 000 $CAN en la impostdeklara jaro.
Jehhhhhhhhhhhh.

> Maciej

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 23, 2004, 8:19:05 PM8/23/04
to

Tre komplike. Kaj cxio tio konfirmas la sekvan difinon de kapitalismo :

"Pagu cxiam pli kaj ricevu cxiam malpli por savi la karan sistemon."

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 23, 2004, 8:21:30 PM8/23/04
to

=?UTF-8?B?UGF1IENsaW1lbnQgaSBQw6lyZXo=?= (paucl...@ya.com) writes:
> Ĉe mi (Valencilando, Kataluna Landaro/Hispanio), oni pagas nenion.
> Valencia Sanservo (SVS) kovras ĉion (kuracisto, medicina esploro, ...).
> Pri medikamentoj, aktivaj laborantaro (miaj gepatroj) pagas 40% aŭ 60%
> de la merkata prezo, kaj gesenlaboruloj/geemeritoj pagas NENION.

Bonsxanculoj sub la suno !

> Paŭ.

Manvxelo

@falsa.falsa KaGu:-}

unread,
Aug 24, 2004, 6:34:35 AM8/24/04
to

"Paul Ebermann" <Paul-E...@gmx.de> skrev i meddelandet
news:cgaqok.3...@hamster.epaul.my-fqdn.de...

Per bona volo eblas miskompreni ĉion :-)

Do mi devas gratuli vin pro tio ke vi neniam komencis la stultan uzadon de
drogoj (mi fakte taksas tabakon esti drogo).

Aliflanke tio signifas ke vi ne povas plibonigi vian juĝkapablon per ĉesi
fumi ;-), tamen tio ne gravas. Pli grave estas ke vi probable neniam estos
trafota de pulmokancero, io kion mi, riskas pro mia fumado dum 25 jaroj laŭ
kelkaj fakuloj. Aliaj fakuloj tamen asertas ke neniam estas tro malfrue ĉesi
la stultaĵojn ĉar la homa korpo komencas sanigi sin mem tuj post kiam oni
ĉesas uzi la drogojn. Tamen ju pli malsana oni estas kiam oni ekĉesas uzi
drogojn ju pli malbona estas la prognozo por resaniĝo.

KaGu:-}
Kiu hodiaŭ sentas sin tute sana kaj iomete pli vigla ol dum la fumada
periodo..

> Pauxlo
>

pierre.levy

unread,
Aug 24, 2004, 9:13:03 AM8/24/04
to

"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message de
news:cge1hp$i57$1...@freenet9.carleton.ca...

>
> Marko Rauhamaa (ma...@pacujo.net) writes:
> > Maciej Wnuk <macie...@nepo.forigu.pl>:


>


> Tre komplike. Kaj cxio tio konfirmas la sekvan difinon de kapitalismo :
>
> "Pagu cxiam pli kaj ricevu cxiam malpli por savi la karan sistemon."
>
> Manvxelo

Tiu difino ne validas por chiuj
homoj. Ghi validas precipe por tiuj,
kiuj devas vendi sian laborforton
por akiri la konkretajn rimedojn de
sia teoria rajto vivi.

Petro.


pierre.levy

unread,
Aug 24, 2004, 9:36:19 AM8/24/04
to

"Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message de
news:cgdvg7$fhq$1...@freenet9.carleton.ca...

>
> "pierre.levy" (pierre...@wanadoo.fr) writes:
> > "Manuel M Campagna" <fa...@FreeNet.Carleton.CA> a écrit dans le message
de
> > news:cg88s0$dt2$1...@freenet9.carleton.ca...
> >> Kiu kulpas ? La civitanoj, kiuj plikajpli dekstreme balotas (avx
entute
> >> ne zorgas pri la balotado), poste kriplendante, ke ili ne elektis siajn
> >> registarojn por agi dekstreme. Kia profunda stulteco !
> >> Manvxelo
> > Neniu kulpas. Chu kulpas tigro,
> > ke ghi manghas viandon? Chu kulpas
> > viktimo de tigro?
>
> Balotantoj rajtas elekti socidemokratisman registaron. Gazelo ne rajtas
> elekti esti mangxota de tigro.

Gazelo rajtas ekkuri ghustatempe.
Se gazeloj kapablus grupighi por
fronti la tigron, tiu chi ne estus
tiel fiera.

>
> > Anstatau serchi kulpintojn, pli
> > bone estas montri, kiel la sistemo funkcias.
>
> Gxenerale homoj oscedos.

Tiam ili ne estas pli saghaj ol
gazeloj, kiuj ekkuras tro malfrue.

>
> Pli bone montri, kion la civitanoj povas fari.

Tro malfrue, se ili tro longan
tempon oscedis. Sed la problemo
restos, ghis ili chesos oscedi.

>
> > La celo de la kapitalo estas kreski, ne servi al homaj bezonoj.
>
> La kapitalo estas malefektivajxo, kiu efektivas nur en la homa imago.
> Liberaj civitanoj rajtas pensi pri manieroj agi lavxlegxe tamen ekster
> kapitalismo. Kapitalo estas dangxera nur tiam, dum oni kredas sin
> senpova kontravx gxi.
>

Ghis nun shajnas, ke la plimulto
de homoj kredas sin senpovaj kontrau
ghi kaj tial oscedas, oscedadas, kiam
iu provas denunci la miton.

> > Petro.
>
>
> Manvxelo

Maciej Wnuk

unread,
Aug 24, 2004, 9:58:52 AM8/24/04
to
Mi devas konfesi ke mi nenion komprenas el la subaj asertoj, sekve mi
ecx ne povas pridiskuti ilin...


pierre.levy:


>>> La celo de la kapitalo estas kreski, ne servi al homaj bezonoj.

Cxu kapitalo estas memkonscia estajxo kun propra volo, ke gxi entute
povas havi iun celon?

>>
>>La kapitalo estas malefektivajxo, kiu efektivas nur en la homa imago.

Malefektivajxo, hm... sxajne temas pri malefektiva ajxo.
Do: malefektiva ajxo kie estas efektiva nur en la homa imago. Hm???


>>Liberaj civitanoj rajtas pensi pri manieroj agi lavxlegxe tamen ekster
>>kapitalismo. Kapitalo estas dangxera nur tiam, dum oni kredas sin
>>senpova kontravx gxi.

Ahx, eble "la kapitalo" estas nomo de iu malica dio???


> Ghis nun shajnas, ke la plimulto
> de homoj kredas sin senpovaj kontrau
> ghi kaj tial oscedas, oscedadas, kiam
> iu provas denunci la miton.

Ah jen: malica dio, kiu oscedigas la homojn gxis perdo de konscio!

Cxu tiu mita estajxo havas ion komunan kun ekonomia kapitalo?

Maciej

pierre.levy

unread,
Aug 24, 2004, 7:06:11 PM8/24/04
to

"Maciej Wnuk" <maciej.wn...@nepo.pl> a écrit dans le message de
news:cgfhjj$meu$1...@atlantis.news.tpi.pl...

> Mi devas konfesi ke mi nenion komprenas el la subaj asertoj, sekve mi
> ecx ne povas pridiskuti ilin...
>
>
> pierre.levy:
> >>> La celo de la kapitalo estas kreski, ne servi al homaj bezonoj.
>
> Cxu kapitalo estas memkonscia estajxo kun propra volo, ke gxi entute
> povas havi iun celon?

La "celo de la kapitalo" estas

elipso por la "celo de la
posedantoj de kapitalo". Vi certe
jam antaue komprenis tion.

>
> >>

>
>
> >>Liberaj civitanoj rajtas pensi pri manieroj agi lavxlegxe tamen ekster
> >>kapitalismo. Kapitalo estas dangxera nur tiam, dum oni kredas sin
> >>senpova kontravx gxi.
>
> Ahx, eble "la kapitalo" estas nomo de iu malica dio???
>
>
> > Ghis nun shajnas, ke la plimulto
> > de homoj kredas sin senpovaj kontrau
> > ghi kaj tial oscedas, oscedadas, kiam
> > iu provas denunci la miton.
>
> Ah jen: malica dio, kiu oscedigas la homojn gxis perdo de konscio!

Nek dio, nek malica. La homoj ne
oscedus, se ili konscius. Ili ne
riskas tion perdi, kion ili ne havas.

>
> Cxu tiu mita estajxo havas ion komunan kun ekonomia kapitalo?

Jes. Mito kiel ekonomia kapitalo
estas socia rilato, kvankam ne chiu
mito estas ekonomia kapitalo. Cetere
en la kunteksto mi demandas min, kio
povus esti kapitalo, kiu ne estus
ekonomia.

Petro.
>
> Maciej
>

Drissa Flayoro DIAKITE

unread,
Aug 26, 2004, 9:53:47 AM8/26/04
to
Bonan tagon,

Cxu esperantisto havas rilato aux laboras en financejo
pri Sen Naciaj Organizoj, mi nun laboras cxe la
Ministerio pri planizado Malia sed estas ankaux en Sen
Nacia Organizo pri Formado.

Nun ni havas financo de la fondajxo de George Soros de
la unua Julio 2004 gxis la fino de Junio 2005. (unu
jaro)

Nia Sen Nacia Organizo nomigxas GECF/AG.

Drissa
Bamako

=====
Drissa Flayoro DIAKITE
BP 2382
Portebla 277 58 14
Fax (laborejo) 229 51 61
Bamako- Malio




__________________________________
Do you Yahoo!?
New and Improved Yahoo! Mail - 100MB free storage!
http://promotions.yahoo.com/new_mail

Mireille Corobu

unread,
Aug 27, 2004, 1:47:19 AM8/27/04
to
> Maciej:

> Mi devas konfesi ke mi nenion komprenas el la subaj asertoj,
> sekve mi ecx ne povas pridiskuti ilin...

Propagando estas komprenebla cxefe de la propagandistoj: propagando
celas oscedigi tiujn kiuj estas kontraux gxi vakcinitaj kaj entrudi
ideojn al tiuj cerboj kiuj ne kapablas mem pensi.
Mireja.

>>>> La celo de la kapitalo estas kreski, ne servi al homaj
>>>> bezonoj.

oscedas.

>>> La kapitalo estas malefektivajxo, kiu efektivas nur en la homa
>>> imago.

Do kapitalismo estus nur en la homa imago?

>>> Liberaj civitanoj rajtas pensi pri manieroj agi lavxlegxe
>>> tamen ekster kapitalismo. Kapitalo estas dangxera nur tiam,
>>> dum oni kredas sin senpova kontravx gxi.

For la kapitalo! For la asekurecoj! Ni kompreneble bone vivos kiel miaj
gepatroj kiuj sklave laboris dum sia plej matura agxo por pagi la
hospitalo de la plej juna filino kiun trafis tuberkulozo en 1949.

>> Ghis nun shajnas, ke la plimulto de homoj kredas sin
>> senpovaj kontrau ghi kaj tial oscedas, oscedadas, kiam iu
>> provas denunci la miton.

Mi ofte oscedas antaux propagando, sed hodiaux mi reagas (:-(.
Mireja

Pablo A. Foche

unread,
Aug 27, 2004, 3:17:38 AM8/27/04
to
-----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
Hash: SHA1

Mireille Corobu escribió:

|
| For la kapitalo! For la asekurecoj! Ni kompreneble bone vivos kiel miaj
| gepatroj kiuj sklave laboris dum sia plej matura agxo por pagi la
| hospitalo de la plej juna filino kiun trafis tuberkulozo en 1949.

La publikaj asekuroj ne apartenas al la kapitalismo, ili ekzistas
MALGRAU la kapitalismo. Temas pri konkeroj al la kapitalismo,
korektajhoj por eviti malbonajn efikojn. Ju pli da tiaj korektoj, des
pli bona estas la vivo de la civitanoj.
-----BEGIN PGP SIGNATURE-----
Version: GnuPG v1.2.4 (GNU/Linux)
Comment: Using GnuPG with Mozilla - http://enigmail.mozdev.org

iD8DBQFBLuAQSb7JLNkTk80RAjpaAJ91+9jwissEMsPscFOd77dIydtCiwCfa29S
1I9mWE3WkQQuIoiEflX3Xwg=
=VYPQ
-----END PGP SIGNATURE-----

Mireille Corobu

unread,
Aug 27, 2004, 3:57:24 AM8/27/04
to

>> Mireille Corobu skribis:

>> For la kapitalo! For la asekurecoj! Ni kompreneble bone vivos
>> kiel miaj gepatroj kiuj sklave laboris dum sia plej matura agxo
>> por pagi la hospitalo de la plej juna filino kiun trafis
>> tuberkulozo en 1949.

> La publikaj asekuroj ne apartenas al la kapitalismo, ili ekzistas
> MALGRAU la kapitalismo. Temas pri konkeroj al la kapitalismo,
> korektajhoj por eviti malbonajn efikojn. Ju pli da tiaj korektoj,
> des pli bona estas la vivo de la civitanoj.

Jes teorie sed ne cxiuj civitanoj sintenas kiel responsulaj civitanoj,
iuj profitas gxisoste dum aliaj nur pagas gxisoste.
Bezonatas pli da kontroloj por scii kiel la mono estas elspezita.
Ju pli da kontroloj des pli gxusta estos la vivo de la honestaj
civitanoj.
Mireja

Mireille Corobu

unread,
Aug 27, 2004, 4:07:12 AM8/27/04
to

> Ju pli da kontroloj des pli gxusta estos la vivo de la honestaj
> civitanoj.

Pardonu, mi celis "justa". Mireja

Maciej Wnuk

unread,
Aug 28, 2004, 9:28:52 AM8/28/04
to
Mireille Corobu :

Pablo A. Foche:


>>La publikaj asekuroj ne apartenas al la kapitalismo, ili ekzistas
>>MALGRAU la kapitalismo. Temas pri konkeroj al la kapitalismo,
>>korektajhoj por eviti malbonajn efikojn. Ju pli da tiaj korektoj,
>>des pli bona estas la vivo de la civitanoj.
>
>
> Jes teorie sed ne cxiuj civitanoj sintenas kiel responsulaj civitanoj,
> iuj profitas gxisoste dum aliaj nur pagas gxisoste.
> Bezonatas pli da kontroloj por scii kiel la mono estas elspezita.
> Ju pli da kontroloj des pli gxusta estos la vivo de la honestaj
> civitanoj.
> Mireja

Tio, cxu iu publika asekuro apartenas al kapitalismo dependas de la
principo, sur kiu gxi estas bazita.
Se enpagoj de la membroj (civitanoj) formas kapitalon, kiu estas
investata por doni profitojn, kiuj servas por pagi kostojn de la
funkciado de la sistemo kaj (almenaux parte) la elpagojn - tia asekura
sistemo estas parto de kapitalismo kaj subtenas ekonomian evoluon de la
lando. Ideale - se cxiu paganto havas individuan kapitalan konton.

Se la sistemo estas arangxita tiel, ke enpagoj de iuj iras simple por
elpagoj al aliaj - la sistemo farigxas simple parto de sxtata
redistribua sistemo. (Kial oni tion nomas false asekuro?) Tia sistemo
malsubtenas ekonomian evoluon kaj estas pli facile misuzata de tiuj,
kiuj sxatas ricevi sed ne pagi.

Tamen gxi funkcias kontentige, kiam nombro de enpagantoj estas multoble
pli alta ol nombro de elpagantoj - do en junaj socioj, en kiuj homoj
frue edzigxas kaj frue naskas grandan nombron de infanoj. (Fakte ne
gravas cxu edzigxas :-), sed kutime malfruaj edzigxoj estas socie
ligitaj kun malmulte da infanoj naskitaj malfrue). Se socio
maljunigxas, nombro da ricevantoj kreskas, enpagantoj malkreskas kaj la
tuta sistemo finance kolapsas, do "oferas pli kaj pli mizerajn servojn
kontraux pli kaj pli granda pago".

La solvoj estas socie malfacilaj, kiel oni observas en multaj euxropaj
landoj:

1a: naski pli da infanoj pli frue - sed tio ne donas tujan efikon, krome
estas kontraux moraj sxangxoj en la vivstilo en lastaj jardekoj
(sxangxoj, kiuj parte estis kauxzitaj de la sistemo mem - se la sxtato
asekuras oni neglektas infanojn, kiel familian asekuron por maljuneco
kaj malsaneco).

2a: malfermi limon por enmigrado de laboremaj kaj laborkapablaj homoj -
gxi tuj plibonigas stabilecon de la sistemo, sed en multaj landoj estas
politika tabuo (kulturaj tensioj, konkurenco en labormerkato ktp.)

3a: reformi la sistemon al kapitalisma - kio permesas estonte stabiligi
la sistemon konservante samtempe modernan vivstilon - sed vekas
protestojn de diversaj prem grupoj, kiuj privilegias de la nuna
distribua sistemo.

Maciej

Manuel M Campagna

unread,
Aug 28, 2004, 3:22:19 PM8/28/04
to

"Pablo A. Foche" (sp...@nedankon.com) writes:
> -----BEGIN PGP SIGNED MESSAGE-----
> Hash: SHA1
> Mireille Corobu escribió:
> |
> | For la kapitalo! For la asekurecoj! Ni kompreneble bone vivos kiel miaj
> | gepatroj kiuj sklave laboris dum sia plej matura agxo por pagi la
> | hospitalo de la plej juna filino kiun trafis tuberkulozo en 1949.
> La publikaj asekuroj ne apartenas al la kapitalismo, ili ekzistas
> MALGRAU la kapitalismo. Temas pri konkeroj al la kapitalismo,
> korektajhoj por eviti malbonajn efikojn. Ju pli da tiaj korektoj, des
> pli bona estas la vivo de la civitanoj.

Mirejo kaj Pablo pravas.

Manvxelo

Manuel M Campagna

unread,
Aug 28, 2004, 3:26:23 PM8/28/04
to

La kanadia prisana legxo antavxvidas, ke la (provincaj/teritoriaj)
publikaj sansistemoj ne devas pagi, se la petanto kavxzis sian propran
malsanon/vundon. Sed tiu regulo de estas uzata. Oni devus uzi gxin
anstatavx cxesi pagi por gipsajxoj kaj diversaj sanganalizoj ktp.

Manvxelo

Paul Ebermann

unread,
Aug 30, 2004, 12:40:00 AM8/30/04
to
"Maciej Wnuk" skribis:

> Tio, cxu iu publika asekuro apartenas al kapitalismo dependas de la
> principo, sur kiu gxi estas bazita.
> Se enpagoj de la membroj (civitanoj) formas kapitalon, kiu estas
> investata por doni profitojn, kiuj servas por pagi kostojn de la
> funkciado de la sistemo kaj (almenaux parte) la elpagojn - tia asekura
> sistemo estas parto de kapitalismo kaj subtenas ekonomian evoluon de la
> lando. Ideale - se cxiu paganto havas individuan kapitalan konton.

Tion mi nomus "sxpar-sistemo", ne asekuro.

> Se la sistemo estas arangxita tiel, ke enpagoj de iuj iras simple por
> elpagoj al aliaj - la sistemo farigxas simple parto de sxtata
> redistribua sistemo. (Kial oni tion nomas false asekuro?)

Eble vi havas alian difinon de "asekuro" ol mi.

Laux mi la baza principo de asekuro (cxu publika
aux privata) estas, ke multaj homoj enpagas, kaj
al tiuj, kiuj bezonas, oni elpagas. Tiel ia risko
igxas kalkulebla.

La celo ne estas iel formi kapitalon kaj investi
gxin, kaj tiel ricevi gajnon.
(Tio estas nur apuda okupo, kiam pli da mono envenas
ol eliras dum iu tempoperiodo.)


Pauxlo

Yves Bellefeuille

unread,
Aug 30, 2004, 1:37:38 AM8/30/04
to
Paul Ebermann skribis:

> "Maciej Wnuk" skribis:


>> Se enpagoj de la membroj (civitanoj) formas kapitalon, kiu estas
>> investata por doni profitojn, kiuj servas por pagi kostojn de la
>> funkciado de la sistemo kaj (almenaux parte) la elpagojn - tia asekura
>> sistemo estas parto de kapitalismo kaj subtenas ekonomian evoluon de la
>> lando. Ideale - se cxiu paganto havas individuan kapitalan konton.
>
> Tion mi nomus "sxpar-sistemo", ne asekuro.

La shtata pensia sistemo en Kanado (kaj ankau en Usono kaj Britio, shajne)
fakte ghenerale similas al la preskribo de Maciej: mi pagas parton de miaj
enspezoj en personan konton, kaj oni poste uzos tiun monon por pagi al mi
emeritan pension.

Tamen tiu sistemo ankau havas asekuran aspekton: oni kalkulos mian
pension surbaze de la meza viv-dauro. Se mi vivas "tro" longe, mi tamen
pluricevos pension, kvazau koste de aliaj homoj.

Yves
<y...@storm.ca>

Corobu Mireille

unread,
Aug 30, 2004, 10:59:01 AM8/30/04
to
>>> Mireille Corobu skribis:


>>> For la kapitalo! For la asekurecoj! Ni kompreneble
>>> bone vivos kiel miaj
>>> gepatroj kiuj sklave laboris dum sia plej matura agxo por pagi la
>>> hospitalo de la plej juna filino kiun trafis tuberkulozo en 1949.

>> Pablo respondis:

>> La publikaj asekuroj ne apartenas al la kapitalismo, ili ekzistas
>> MALGRAU la kapitalismo. Temas pri konkeroj al la kapitalismo,
>> korektajhoj por eviti malbonajn efikojn. Ju pli da tiaj korektoj,
des
>> pli bona estas la vivo de la civitanoj.

> Mirejo kaj Pablo pravas.
> Manvxelo

Grrrrrr!
Tamen ridetas: mi estas ege bonhumora post la bicikla veturado kiun mi
faris cxi posttagmezon tra la najbara kamparo por fini cxi tie en la
magazeno ;-)
Mireja

0 new messages