Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Raporto pri la unua Esperanto-kongreso en Burundo

35 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Aug 26, 2006, 12:15:09 PM8/26/06
to
de: sabiyumva jeremie <jerr...@yahoo.fr>

RAPORTO DE LA UNUA NACIA KONGRESO EN BURUNDO

Estas notinde, ke la kongreso okazis de la 7-a gxis la 11-a de auxgusto anstataux de la 7-a gxis la 10-a de auxgusto pro la prezidanta vizito al Rumonge je la 8-a de auxgusto 2006.

Tiam, je tiu dato, devige ni prokrastis la kongresan tagordon gxis la posta tago cxar la vizito de la Prezidanto de la Respubliko estas respektinda.

KONGRESEJO :

Nia kongreso komplete okazis en halo kiu trovigxas flanke de la lago Tanganyika (Tanganjika). Temas pri granda halo enhavanta vastan spacon, kiu servas kutime por la organizado de diversaj renkontigxoj. Gxi estas konstruita en la cxirkauxo de la Pentakosta hotelo. La kongresanoj logxis en pluraj konstruajxoj kun logxcxambroj en la sama hotelo. La kongreso ne plu okazis cxe Lycée Rumonge cxar cxe tiu lernejo farigxis iu lerneja festo por disdono de diplomoj al gelernanto, kiuj diplomigxis tie.

LA UNUA TAGO: Je la 6-a de auxgusto 2006, la alveno de kongresanoj

La kongresanoj alvenis el diversaj regionoj (Provincoj) de Burundo je la 6-a de auxgusto vespere.
Estis tempo de la akcepto de nelokaj esperantistoj.Tio okazis de la 16-a gxis la 18-a vespere cxar ili alvenis en diferencaj momentoj. Havinte oficialan permeson, la prezidanto de la organizanta komitato, K-do NTUNZWENIMANA Japhet Bayori, tuj prenis iliajn identilojn kaj registigis ilin cxe la akceptejo de la gastejo. Poste sekvis sinkonatigxo pere prezentigxo lauxvice kaj pere de kantoj.

Fine cxio estis ordo dum tiu vespero post la vespermangxo.

DUA TAGO : Je la 7a de auxgusto 2006

Gxuste post la matenmangxo, la komunumestro alvenis kaj runde solene malfermis la kongresan aktivecon . En sia parolo, li menciis, ke la nacia asocio de Esperanto en Burundo, kies sidejo estas en Rumonge, estas oficiale agnoskita asocio. Gxia estraro bonagadas kiam ili instruas tiun gravan lingvon en diversaj partoj de la lando. Ili laboras sen kauxzi tumulton - ili obeas legxojn. Plie, li anoncis ke la asocio endas esti aprogata cxar giaj celoj kaj ideologio estas klare komprenigataj, cxar nia lando bezonas pacamantojn. Li petis la organizantojn ne labori la postan tagon cxar estis programita la vizito de la Prezidanto de la Respubliko en Rumonge . Fine, li deziris agrablan kaj fruktedonan kongreson al la partoprentoj kaj li proklamis la kongreson malfermita !

Sekvis la parolo de la cxefa organizanto de la kongreso, k-do NTUNZWENIMANA Bayori Japhet. Jen lia parolado :

« Unue mi nepre volas danki la komitaton de la organizado de cxi tiu unua kongreso nacia de Esperanto en nia lando pro la preteco en malfacila tempo organizi kongreson por A.N.E.B .
Due, cxi tiun tempon mi profitas por prononci la cirkonstancan parolon rilate al cxi tiu kongeso, kiel estas permesate al mi. Antaux kelkaj monatoj, ni apenaux kuragxus imagi, ke tia instanco, A.N.E.B, organizos al ni cxi tian kongreson en cxi tiaj kondicxojn, sed, jen ni !

Cxi tiu kongreso de ANEB estas aparte agrava. Gxi estas nia unua kongreso pri asocia temo (loko de Esperanto en la nuna burunda realeco) de pluraj tagoj. Do, ni devas oferi nian forton kaj tempon por diskuti cxiujn el la pasxoj jam atingitaj kaj tiujn, kiuj kondukos al pli aktiva utiligo de Esperanto fare de esperantistoj burundaj. Ni traktos, do, cxiujn punktojn laux la plano kongresa. Ni povas konsideri tiujn punktojn kiel sxtupojn, kiuj formas sxtuparojn. Cxefe ni prelegos pri diversaj temoj, ni gvidos kursojn al diversaj niveloj : Komencantoj, progresantoj kaj instrukapabluloj.
Tiam, nome de ANEB, ni uzas la okazon bonvenigi cxiujn cxeestantojn al cxi tiu kongreso, organizita kaj financita de la supra instanco tutmonda, UEA. Ni klopodu dum kvin tagoj veni al konkretaj rezolucio kaj rekomendoj. Rekomendu lauxbezone al ANEB kaj cxiuj kluboj, tio egalas finfine rekomendi al ni mem. La kongreso estas pli grava kaj certe pli valora.
Ni gxuu kune nian unuan kongreson de esperanto en nia lando, Burundo, ekde cxi tiu komenco gxis la fino ! Dankon ! »

Sekvis la salutado de reprezentantoj. Interalie por la cxefurbaj kluboj salutis k-do Ndizeye Thierry (Bujumbura). K-do Ndihokubwayo Gilbert salutis nome de kluboj de Gisenyi kaj esprimis bedauxron pro la fopaso de nia samideano de la vilagxo de Kabezi. S-ro NINZIZA Jean Claude (Bujumbura kampara). Nome de la provinco Ruyiogi salutis k-dino Jeanne-Marie NAHIMANA. El Makamba salutis k-do BIGIRIMANA Pères, kiu komencis sian saluton per citado de poemo dedicxita al UEA. Nome de Gitega provinco salutis k-dino MUNEZERO Aline Aisha. Sxi deziris sukceson al la kongreso, ...

Post la salutado komencigxis la unua prelego , kies titolo estas ESPERANTO MOVADO EN LA MONDO de k-do MUGABARABONA Léopold. Tiu prelego konsistis el kvar partoj : Historio, necesajxo de la universala linvo, elekto de la universala lingvo Esperanto kaj studado de tiu lingvo.

Post la salutado de la preleganto, li tuj startis sian prelegon, en kiu li klarigis al la kongresanoj la kreadon de la internacia lingvo Esperanto; kiu estas la kreinto de tiu lingvo; la neceso de la kreo de lingvo komuna kiu indas kunigi homojn kaj esti ponto inter popoloj de nacioj. Plie, li mencis, ke Esperanto estas tiu komuna kaj universala lingvo cxar la aliaj kiel franca, angla, runda, … apartenas cxiuj al landoj aux al iu nacio. Pro tio ne eblas konsideri ilin kiel komunajn lingvojn. Pri la studado, li esprimis sin ke estas necese lerni tiun lingvon por faciligi sin en komunikado. Li dauxrigis dirante ke esperanto estas la plej facila lingvo por lerni.
Posttagmeze, la kongresanoj tagmangxis kaj poste ili iris al la klascxambroj, kiujn la organizanta komitato luprenis de iu apudlernejo islama. La kursoj dauxris tri horojn kaj duonon.Temis pri instruado je tri niveloj: komencantoj, progresantoj, kaj instrukapabluloj. Kelkaj el tiuj instrukapabluloj partoprenis la lastan seminarion de Kapista en progresanta grupo. Entute, la klascxambroj estis tri kaj cxiu havis sian dejxoranton estiel instruisto.

Tamen, la instruado glat-iris kaj ambaux gelernantoj kaj instruistoj gxuis tion.

K-do NTUNZWENIMANA Japhet BAYORI malfermis la diskuton pri strategioj por atingi neesperantistojn.De post tiu malfermo, la kongresanoj grupigxis kaj proponis jenajn strategiojn :
- Dauxrigi la starigon de kluboj en lernejoj, vilagxoj, urboj….en nia lando.
- Plani, organizi, kunordigi kaj kontroli instruadon cxie, kie trovigxas klubo de Esperanto ;
- Interesigi kaj varbi cxiun kunlogxanton, kulernanton, kulaboranton, kunludanton….
- Multigi la elsendojn cxe la naciaj kaj privataj radielsendejoj
- Komuniki esperante kie esperantistoj renkontigxas : surstrate, survoje, dum konversacio al lernejo .Tiamaniere aliaj interesigxos pri Esperanto .

La kongresanoj vespermangxis. Okazis rakontoj post la mangxajxo.Tre malboninda estis la Rakonto de SINDAYIHEBURA Emile.Tio estis pri iu Regxo, kiu regxis iam en Malavio. Logxantoj de tiu lando venadis cxiumatene kaj gxenuigxis antaux la regxa pordo. Tiam la regxo ellitigxadis kaj eliradis el sia domo. Alveninte antaux la pordo, li selektadis iun grasan, dikan viron kaj ponardis lin. Post tiu abomeninda faro, aliaj viroj tuj hejmeniris. Cxiumatene la regxlandaj logxantoj devige sin prezentis kaj la sama faro okazis.

TRIA TAGO : Je la 8-a de auxgusto 2006: La Prezidanta Vizito

KVARA TAGO : Je la 9-a de auxgusto 2006

Post la matenmangxo, okazis la dua prelego pri enlanda movado : kiel E-o estis iniciatita kaj kiel gvidi enlandan movadon por eviti konflikton de K-do NTUNZWENIMANA BAYORI Japhet .

En tiu prelego, li unue rakontis kiel oni iniciatis E-on en Burundo gxis kiam CBE estis kreita kaj poste ANEB estas starigita oficiale.

K-do NTUNZWENIMANA Japhet menciis, ke li alvenis en Rumonge en 1999 el Rifugxejo en Tanzanio. Dum tiu tempo li ne havis iun libron de E-o.Li elpensis kontakti eksterlandajn esperantistoj interalie Van Damme Emile de Belgujo, kiu fine sendis lernolibron « Metodo dekunu ».
De post tiu sendo de libro, K-do BAYORI Japhet interesigis du aliajn: S-ro Diallo kaj Léoplold MUGABARANOGA kiuj ege interesigxis kaj energie eklernis E-on gxis kiam ili atingis iun kapablecon.Tiuj du viroj varbis aliajn kaj kreis diversajn klubojn cxe lernejoj en Rumonge .Tiuj kluboj kunlaboris kaj rezultis la kreado de CBE « Club Burundais d’Espéranto ».

Unu el la klubanoj K-do Jérémie SABIYUMVA (la nuna Sekretario de nia landa asocio) iris studi en Bujumbura (cxefurbo). Tie, li ne li ne faldis manojn. Li varbis aliajn cxe laga Liceo, kie li ankaux estis lernanto.Li poste starigis diversajn klubojn en cxirkauxaj lernejoj. Dum la ferioj, alveninte cxe la vilagxoj kaj urboj, la lernantoj interesigis la kunlongantojn kaj instigis ilin lerni E-on .

Pro la kreskanta nombro de kluboj starigitaj en diversaj regionoj sub la kontrolo de CBE esperantistoj elpensis pri la kreo de la nacia asocio de E-o en nia lando. Esperantistoj de Rumonge (CBE-anoj) kontaktis kelkajn esperantistojn, kiuj estis en Bujumbura kaj diris al li pri la kreo de la nacia asocio sed kelkaj de Bujumbura eljxetis la ideon.

Esperantistoj kiuj akceptis la ideon oficiale starigis ANEB, la supra nuna instanco de E-o en Burundo.
Jen unu jaro jam pasis de la kreo gxis nun.

Sekvas punkto en tiu prelego, kiu estis klarigo de la kongresa temo:
LOKO POR ESPERANTO EN LA NUNA BURUNDA REALECO.

Temis pri la klarigo de E-o geografie, sociale, ekonomie kaj pri la instrua nivelo.Tiel K-do Japhet klarigis gxin.

- Geografie: Estas E-o konata nun en preskaux cxiu regiono (provinco) de Burundo danke al starigo de diversaj kluboj en diversaj lernejoj, danke al la inta seminario gvidita de la internacia instruistino Tereza Kapista, danke al pluraj elsendoj cxe diversaj radioj. Jen ni estas kune cxi tie en Rumonge el diversaj naciaj regionoj. Ni igxas unu, sen diferenco de regionoj, ni formas Esperantujon cxar ni cxiuj esprimas niajn opiniojn esperante. Alude al tiuj, kiuj sin prezentis ke ili venis el la plej fora regiono de cxi tie, ili gxuas la restadon en Rumonge kun rumonganoj.
- Sociale: Esperantistoj estas pacamantoj. Ili devas esti viglaj kaj havantaj bonajn rilatojn inter si kaj kun aliaj. Do necesas montri al ili ke ni estas pacamantoj kaj tio kontribuos en nia lando . Kunlaboru kaj cxio estos en ordo kaj via amo, kunlaboro ni sxangxos nian landon. Se vi estas de iu aux de alia provinco kaj ni de cxi tiu provinco ni estas de la sama provinco kiu nomigxas esperantujo. Tiam, ni sercxu pacon kune cxiuj. Nia gvido estas la grava celo kaj la grava ideologio de la universala lingvo E-o.
- Ekonomie: Pere de malgrandaj kontribuajxoj, kiujn ni liveras, ni provas starigi etajn projektojn laux niaj financaj rimedoj. Alude al nia unua projekto de bredado de kaproj, gxi helpos nin en niaj ontaj projektoj kiel starigo de malsanulejo. Cxiuj projektoj, kiujn ni starigis helpos nin dum la disvastigo de la lingvo .Oni cxiam bezonas instrumaterialojn kiel kretojn, kajerojn, skribilojn, biciklojn uzitaj por vojagxo al la kluboj, kie ni devas instrui E-on. La retumado ege kostas kaj tio necesas havi mono. Tamen, ni devas oferi nin materiale, energie kaj morale por disvastigi la lingvon. Pasxoj jam faritaj estas motivantaj. Ni kuragxigxu. Bonvolu malfermi viajn manojn kaj doni kontribuajxojn al la asocio, anoj de ANEB.
- Instrunivelo: Tiu punkto koncernas strategioj por la instruado de E-o. Plie, tiu punkto estas pli grava kaj pli valora cxar gxi estas la cxefa rimedo de la disvastigo de la lingvo. Danke al UEA, kiu pensis sendi la internacian instruistinon Tereza Kapista, kiu trejnis burundanojn dum la inta seminario. Je la fino de cxi tiu kongreso kelkaj de gelernantoj diplomigxos. Bonvolu serioze labori. Instruu aliajn kiel oni instruis vin. Bonan diskutrondon rilate al cxi tiu prelego. Dankon

Kutime, la dua kurso okazis je la planita tempo.La instruistoj faris sian laboron bone.

Post la kursoj, la kongresanoj tagmangxis. La instruistoj kaj gelernantoj reiris al la klascxambroj por la tria parto de instruado. Tio estis la lasta kurso. Fine, cxio estis en ordo kun la instruado. Nur gelernantoj atendis sian ekzamenigxo la sekvantan tagon.

Gxuste poste la vespermangxo, la kongresanoj pridiskutis pri la antauxtagmeza prelego.
Dum tiu diskuto, la kongresanoj gratulis K-don BAYORI Japhet, kiu iniciatis Esperanton gxis kiam E-o igxis disvastigita en Burundo. Ili precizigis ke la starigo de kluboj en preskaux cxiuj lernejoj estus bona strategio cxar lernantoj trairas la tutan landon kaj ili cxie varbas, interesigas kaj instruas aliajn.Tiamaniere la lingvo disvastigxos malmultkoste .
Kelkaj fakultatanoj, kiuj partoprenis apogis la ideon kaj ankaux akceptis starigi klubojn en universitatoj, kie ili studas.

Aldone al tiu strategio, ili proponis ke estus bone se oni organizus multajn seminariojn en kiuj, kolektigxos esperantistoj el diversaj regionoj de nia lando por diskuti pri la movada evoluo. Krome,tiuj seminarioj kunigos esperantistojn logxantajn en samlimaj landoj kun enlandanoj.

Fine la kongresanoj aprezis K-don Japhet la iniciatino de tiu lingvo en la lando promesante ke ili devige laboros energie por atingi la realan kaj kompletan diskonigon de la lingvo internacia.

KVINA TAGO : Je la 10-a de auxgusto 2006

Post la matenmangxo, sekvis la ekzamenigxo de gelernantoj cxar ili antauxe petis ekzamenigxi frumatene kiam memoroj estas ankoraux fresxaj, antaux iu tagordo.
Okazis la gxenerala asambleo post ekzameno.Tiu asembleo renovigis la estraron de ANEB. Dum la ekskurso, ili unue vizitis la kaprinan bredejon de la asocio. Ekster- rumonganoj ekmiris pri la bredejo cxar estas nun la dekon de kaproj kaj kaprinoj. De post la vizito de la bredejo, la kongresanoj rekte iris al la futbala grundo, kie okazis futbalmacxo de rumonganoj kontraux ekster-rumonganoj (cxiuj esperantistoj ). Tiel farigxis la macxo .

Futbalmacxo

En Rumonge estas multaj esperantistaj sportemuloj kaj dum la kongreso organizigxis macxo. Laux la programo ni devis okazigi 2 ludojn (eksterrumonganoj kontraux rumonganoj kaj junuloj kontraux maljunuloj) sed ni nur okazigis unu amikan ludon (eksterrumonganoj kaj rumonganoj).
La ludo okazis en la stadiono de Rukinga, je 3 kilometroj de la kongresejo.Ni profitis tiun distancon por informi kaj varbi homojn. Junuloj prenis la flagrubandon (sur kiu estis skribita: la Unua Nacia Esperanta Kongreso en Burundo de la 7 gxis la 11 de auxgusto) kaj esperantan flagon. Ni grup-iris al la stadiono kantante esperantajn kantojn. Piedpilkantoj sekvis la grupon kaj neesperantistoj sekvis nin demandante pri kio temas. Kelkaj esperantistoj klarigis al ili pri kio temas kaj multaj el ili petis rendevuon por ke oni profunde klarigu al ili. En nia kantado, ni uzis lauxtparolilon kaj tio ege helpis konigi al cxiuj (ecx al ne interesigxintaj) pri nia afero.

Kiam ni alvenis en Rukinga stadiono, la cxirkauxaj logxantoj multnombre venis informigxi pri kio temas kaj petis al ni klarigi kaj helpi ilin koni la lingvon. Nia celo ne estis piedpilki sed informi al neesperantistoj kaj al tiuj, kiuj kredas ke Esperanto ne estas grava afero. Antaux la ludado, la Prezidanto longe parolis klarigante al tiuj neesprantistoj pri Esperanto, gxia celo...Multaj neesperantistoj konvikigxis kaj decidis gxin lerni .

Poste la parolado, ni ekis nian ludon (je la 9-a kaj duono), kiu estis ege bona. Gxi estis vera esperantista ludo cxar oni ludis esperante (amike) kaj parolante Esperanton. En unua parto, lokaj esperantistoj (Rumonganoj) montris bonan kaj teknikan ludomanieron. Je la 15-a minuto, Venant Hakizimana (la Prezidanto de la sporta sekcio) markis la unuan golon. Eksterrumonganoj sxangxis sian ludmanieron sed tio estis vana cxar en la 36-a minuto, rumonganoj ricevis alian golon.
La unua parto de la ludado, rumongeanoj gxin gajnis kun 2 kontaux 0 de eksterrumonganoj.
En la dua parto, la ludo tute sxangxigxis kaj la ludo finigxis kun 3 de rumonganoj kontraux 2 de eksterrumongeanoj.
Mi informas vin ke cxiuj, kiuj deziris ludi, ludis. Ni filmis kaj surbendigis la parton de la ludo, cxar tio estas nia grava evento.
Tiu parto estis grava por nia movado cxar ecx tiuj, kiuj ne konis kio estas Esperanto kaj gxia celo, tion konis.

Reveninte al la kongresejo, k-do Japhet uzis la okazon por proklami la rezultojn al tiuj, kiuj faris sian ekzamenigxon:

LA UNUA NIVELO: KOMENCANTOJ

Entute : 8
Sukceso :6
Malsukceso :2


1.NDAYIZEYE Jimmy 49/50 :98%
2.HAKIZIMANA Odette 45/50 : 90%
3.NDUWAYEZU Audace 45/50 :90%
4.NIYONIZIGIYE Anaclet 42/50 :85%
5.NAHIMANA Amuri 25/50 :50%
6.NDAYIRORERE Samuel 25/50:50%


7.NIZIGIYIMANA Fride 17/50:36%
8.HAKIZIMANA Wisberg 14/50:28%



LA DUA NIVELO: PROGRESANTOJ

Entute : 17
Sukceso :17
Malsukceso :0

1.IRAKOZE Ferdinand 21/30: 70%
2.NIGARURA Emmanue 21/30 : 70%
3.BAHATI Pamphile 20/30: 66,6%
4.BIKIRANTANGANWA Twalibu 20/30 : 66,6%
5.NKURUNZIZA Libère 20/30 : 66,6%
6.NYABENDA Mechack 20/30 : 66,6%
7.NIJIMBERE Jacqueline 18/20 : 60%
8.NKURUNZIZA Jean Marie 18/20 : 60%
9.BIGIRIMANA Gilbert 17/30 : 56,6%
10.KAGOMA Tunda 17/30 : 56,6%
11.MLOSI Saidi 17/30 :56,6%
12.NDAGIJIMANA Patrick 17/30 : 56,6%
13.NDUWAYEZU Aloys 17/30 : 56,6%
14.NDUWAYO Laurant 17/30 : 56,6%
15.MPAWENIMANA Fitina 15/30 : 50%
16.NIMUBONA Alexis 15/30 : 50%
17.NSHIMIRIMANA Joseph 15/30 : 50%



LA TRIA NIVELO : INSTRUKAPABLOJ

Entute : 26
Sukceso : 26
Malsukceso :0

1.MANIRAKIZA Aimé-Patrick 4,5/5 : 90%
2.HARERIMANA Etienne 4/5 : 80%
3.IRAKOZE Espoir 4/5 : 80%
4.MAHIRWE François 4/5 : 80%
5.MUKWIYE Spoti Emmanuel 4/5 : 80%
6.NINZIZA Jean Claude 4/5 : 80%
7.SINDAYIHEBURA Emile 4/5 : 80%
8.DUSABE Bonaventure 3,5/5 : 70%
9.NTAKIRUTIMANA Saleh 3,5/5 : 70%
10. NZIKWIKIZA Japhet 3.5/5 :70%
11 IRANKUNDA Bernard 3/5 :60%
12MUCO Patrick 3/5 :60¨%
13MUNEZERO Aline Asïsha 3/5: 60%
14 NDIKUMANA Vincent 3/5 :60%
15 NDIKUMASABO Gérard 3/5 : 60%
16 NDIKUMWENAYO Benjamin 3/5 60%
17 NIJIMBERE Jean 3/5 :60%
18 NIYOMWUNGERE Eddy 3/5 : 60%
19NIYONGERE Jean 3/5 : 60%
20NIYONKURU Privat 3/5 : 60%
21 NIYUBAHWE Dany 3/5 : 60%
22 NIZIGIYIMANA Patrice 3/5: 60%
23 CIZA Amissi 3/5 : 60%
24 UWIMANA Mariane 3/5 : 60%
25BIGIRIMANA Pérès 2.5/5: 50%
26 IRAMBONA Christophe :2.5: 50%


K-do NTUNZWENIMANA BAYORI Japhet sin ekskuzis pri la nealveno de atestiloj el Euxropo por tiuj, kiuj sukcesis. Tion oni disdonos kiam ili alvenos.
Aldone, li informis ke nun estas 48 instruistoj: 22 trejnitaj de TEREZA Kapista kaj tiuj trejnitaj dum la kongreso.

SESA TAGO : Je la 11-a de Auxgusto 2006

Dum la ferma ceremonio, K-do Japhet rememorigis al la kongresanoj rekomendojn pri la bona funciado de la movado evitante konflikton kaj eventualajn problemojn sociajn. Li precize menciis ke esperantistoj devas esti homoj de paco, de egaleco, de amo kaj de frateco. Li speciale rememorigis ke cxiu esperantisto devas porti la verdan stelon cxar ni estas verdstelanoj. Li deziris bonan hejmeniron al cxiuj kongresanoj.

SABIYUMVA Jérémie,
La raportanto.

SABIYUMVA Jérémie
BP:170 RUMONGE
BURUNDI
Télephone (+257)733052

------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<renato....@esperanto.org>
-------------------------------------

Oto Tekihaki

unread,
Dec 15, 2015, 9:13:21 AM12/15/15
to
Il giorno sabato 26 agosto 2006 18:15:09 UTC+2, Renato Corsetti ha scritto:
> de: sabiyumva jeremie <jerr...@yahoo.fr>
>
> RAPORTO DE LA UNUA NACIA KONGRESO EN BURUNDO
>
> Estas notinde, ke la kongreso okazis de la 7-a gxis la 11-a de auxgusto anstataux de la 7-a gxis la 10-a de auxgusto pro la prezidanta vizito al Rumonge je la 8-a de auxgusto 2006.
>
> Tiam, je tiu dato, devige ni prokrastis la kongresan tagordon gxis la posta tago cxar la vizito de la Prezidanto de la Respubliko estas respektinda.

14/12/2015 Malbonaj novaĵoj el Burundio

Buĵumburo, ĉefurbo de Burundo, la 21an de julio 2015. MARCO LONGARI/AFP PHOTO
Post la atako, vendredon 11-an de decembro en Buĵumburo, de tri militistaj kampoj, la registaro komencis « purigan » operacon. Preskaŭ 90 mortintoj, laŭ la armea porparolanto. Terura kaj sanga netolerebla represio, asertas la ĉefartikolisto de la retpaĝaro ledjely.

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2015/12/burundo-haltigi-la-prezidenton-nkurunziza.html
----
Oto

frans...@gmail.com

unread,
Dec 15, 2015, 2:54:17 PM12/15/15
to
> SESA TAGO : Je la 11-a de Auxgusto 2006
>
> Dum la ferma ceremonio, K-do Japhet rememorigis al la kongresanoj rekomendojn pri la bona funciado de la movado evitante konflikton kaj eventualajn problemojn sociajn. Li precize menciis ke esperantistoj devas esti homoj de paco, de egaleco, de amo kaj de frateco. Li speciale rememorigis ke cxiu esperantisto devas porti la verdan stelon cxar ni estas verdstelanoj. Li deziris bonan hejmeniron al cxiuj kongresanoj.
>
> SABIYUMVA Jérémie,
> La raportanto.
>
> SABIYUMVA Jérémie
> BP:170 RUMONGE
> BURUNDI
> Télephone (+257)733052
>
>
> ------------------------------------
> Renato Corsetti, Via del Castello, 1
> IT-00036 Palestrina, Italujo
> <renato....@esperanto.org>
> -------------------------------------

Mi tre respektas la Esp-movadon en Afriko, c^ar ili laboras en mal-facilaj cirkonstancoj, ekzemple mal-sato kaj ofta manko de elektra forto.
sincerajn salutojn de Frans Cobben en Halsteren NL
0 new messages