Chu la alfabeta problemo jam estas solvita por via komputilo? Jen
testaro por mezuri tion.
Chiu demando estas respondebla per litero de A g'is G, law tiu signifo:
A: Tio fareblas awtomate, sen adapto
B: Tio fareblas, post adapto de la komputilo, kiun oni devas fari nur
unu foje por chiam
C: Tio fareblas, post adapto de la komputilo, kiun oni devas fari por
chiu uzo de la komputilo / programo
D: Tio fareblas, sed postulas agon farendan chiufoje kiam oni iras de
unu lingvo al la alia
E: Tio fareblas, sed postulas agon farendan chiufoje kiam oni uzas
esperantan literon
F: Tio neniel eblas.
G: Tio ne eblas, sed ech ne en la angla.
("Tio" signifas la plenumo de la testo, kun tawgaj esperantaj literoj -
ne la anstatawaj apostrofoj, kompreneble)
****1. Tekstoprilaboro
11. Aperigu sur la ekranon: "C'u s'i s'ang'is ankau' sian rug'an
korsaj'on"
12. Aperigu la supran frazon per printilo.
13. Surekranigu kaj printu tiun frazon: "Esperanto havas ses specialajn
literojn:
C'c', G'g', H'h', J'j', S's', U'u'
kaj uzas q,w,x, y nur por propraj nomoj."
14. Ordigu alfabete (uzante ordigan funkcion de la tekstoprilaboro) la
jenan liston
"Zamenhof
Warenghien
U'ato
uzi
kato
C'evalo"
Kontrolu, ke U'ato ja aperas post uzi.
15. Alfabete ordigu, esperante kaj poste nacilingve la tabelon:
c'evalo cheval (*)
s'afo mouton
g'irafo girafe
elefanto éléphant (**)
heliko limaçon
(*) anstatawigu francajn vortojn per vortoj de via lingvo
(**)elektu nacilingvajn vortojn kun diakritaj signoj
****2. Tabelilo
21.. 25. Faru la samajn testojn kiel 11.. 15 per tabelilo
26. Kopigluu la frazon 13 de tekstoprilaboro al tabelilo
27. Kopigluu la frazon 13 de tabelilo al tekstoprilaboro
****3. Datumbazo
31.. 35. Faru la samajn testojn kiel 11.. 15 per datumbazo
36. Kopigluu la frazon 13 de tekstoprilaboro al datumbazo
37. Kopigluu la frazon 13 de datumbazo al tekstoprilaboro
****4. Grafikaj editoroj
41 Aperigu la frazon 13 en bitmapa grafika editoro
42 Aperigu la frazon 13 en vektora grafika editoro
****5. e-poshto
51 Aperigu la frazon 13 en e-poshta mesag'o
52. Kopigluu la frazon 13 de tekstoprilaboro al e-poshta mesag'o
53. Kopigluu la frazon 13 de e-poshta mesag'o al tekstoprilaboro
54. Sendu la frazon 13 e-poshte al esperantisto kun malsama komputilo,
sed kiu jam solvis la alfabetan problemon en g'i.
55. Petu, ke li sendu al vi la frazon 13.
****6. novaj'grupoj
61 Aperigu la frazon 13 en novaj' mesag'o
62. Kopigluu la frazon 13 de tekstoprilaboro al novaj' mesag'o
63. Kopigluu la frazon 13 de novaj' mesag'o al tekstoprilaboro
64. Petu de la alia esperantisto de la testo 54, ke li legu vian
mesag'on
55. Petu, ke li tajpu la saman kaj legu g'in.
****7. TTT
71 Aperigu la frazon 13 en TTT-pag'o
72. Kopigluu la frazon 13 de TTT pag'o al tekstoprilaboro
Rim. 1. Kompreneble, tiu testaro ne pretendas esti kompleta. Sed hodiaw,
almenaw g'i devas esti plenumita por aserti, ke la alfabeta problemo
estas solvita por via komputilo. Se vi taksas kromajn provojn necesaj,
bv sugesti ilin.
Rim. 2. La komputiloj rapide evoluas. Tiu testo validas por 1998 (tial
mi nomis g'in "chapeloj 1998"), sed g'i devas esti modifita kiam novaj
aplikaj'oj aw normoj postulos, ke oni aldonos aw forigos testojn. Ekz.
mi ne menciis programojn, por awtomate rekoni literojn, ktp, kiuj
ankoraw ne ekzistas por Esperanto.
>Rim. 2. La komputiloj rapide evoluas. Tiu testo validas por 1998 (tial
>mi nomis g'in "chapeloj 1998"), sed g'i devas esti modifita kiam novaj
>aplikaj'oj aw normoj postulos, ke oni aldonos aw forigos testojn. Ekz.
>mi ne menciis programojn, por awtomate rekoni literojn, ktp, kiuj
>ankoraw ne ekzistas por Esperanto.
Diable, kiu diris tion al vi??? Antaux kelkaj minutoj mi finenskanis
per literrekona programo tutan numeron de "la nica literatura revuo"
(1/5) kaj la programo tute bone rekonis kaj reproduktis la Esperantajn
literojn (nu, same tiel bone kiel la anglajn -- t.e., gxenerale
tolereble, sed kun fojaj eraroj, kiuj postulas postredaktadon). Temis
pri Caere Omnipage Professional por la Makintosxo; mia kopio aperis
iam inter 1992 kaj 1994, do tute ne nova tehxniko. (Laux mia memoro,
Simon iam menciis programn Recognita, kiu ankaux traktas Esperanton
por Windows-masxinoj.)
Don HARLOW
http://www.webcom.com/~donh/
(English version available at http://www.webcom.com/~donh/dona.html)
En via testfrazo mankas ^h. Martin Workhard* inventis testfrazon kiu
enhavas chiujn supersignitajn literojn:
Ehhoshangho chiu-jhaude.
Lau mi, tiu frazo estas sensenca, char ehhoj shanghighas
nur vendrede.
Mi lasttempe inventis propran testfrazon (tamburadon, mi petas).
Preskau fresha chehha manghajho.
Oni povas ankau uzi, "Ankorau fresha chehha manghajho." au
"Apenau fresha chehha manghajho.", depende de via humoro
kaj opinio pri chehha manghajho.
Sherceme,
Klivo
*Pardonon Martin, mi forgesis kiel ghuste literumi vian nomon. :-)
-----== Posted via Deja News, The Leader in Internet Discussion ==-----
http://www.dejanews.com/rg_mkgrp.xp Create Your Own Free Member Forum
Nu povas esti, ke JohanSebcxjo ankoravx ne avxdis pri Makintosxo kaj
Vindozo...
Cxiuokaze mi havas sugeston por pliefikigi la leterrekonadon : unue
fotkopie pligrandigu la tekston, poste skanu la pligrandigajxojn, poste
rekonigu, fine korektu la letergrandecon lavx cxiu stilo, por reatingi la
originajn grandecojn. Cxi tiu metodo estas lavx mi tempsxpara pro la
drasta redukto de la korektotempo. Cxiuokaze baldavx estos skaniloj ege
pli precizaj.
Manvxelo
.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca
Fakte ankau tre simplaj OCR kapablas rekoni la supersignitajn. Mi uzas
la programon READIRIS. Tiu programo ne havas grandajn problemojn pri la
supersignitajn sed male pri la literoj i, l kaj j.
KaGu:-}
>Testo: Chapeloj 1998
>
>Chu la alfabeta problemo jam estas solvita por via komputilo? Jen
>testaro por mezuri tion.
Tiu testo ŝajnas al mi esti speciale stulta.
1. Solvo C normalokaze fariĝas aŭtomate, sekve la uzanto tute ne rimarkas
ĝin kaj ĝi iĝas solvo B.
2. Solvo E ŝajne inkludas la uzon de senpaŝa klavo, jen tute normala afero
3. Solvo E ne inkludas umadon por atingi q, w, x kaj y en rektklava aranĝo
kun asignitaj klavoj por la Esperantaĵoj. Ŝajne vi ne konas tiun solvon.
4. Por 1.1 la akceptita testfrazo tekstas "Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde". Via afero ne
inkludas ĥ.
5. Por 1.2 oni normalokaze ne konektas printilon al komputilo. Kontraste,
presiloj estas tre popularaj.
6. Por 1.4 ĉio dependas de la elektita ordiga sekvo. Por mikslingva ordigo
de nomlisto - jen la tipa kazo - tia sekvo tute ne estas difinita.
7. Por 1.5 la demando ne rilatas al Esperanto, sed al mikslingveco.
8. Por 2 "tabelilo" estas ilo por tabeligi tekston - ekz sur skribmaŝino Pro
tio la demando estas iomete stranga.
9. Por 4 la baza demando estas jam sensenca.
10. Por 5 mi atentigas, ke e-poŝto signifas Esperanto-poŝton. Vi ŝajne celas
retpoŝton.
11. La Rim 2 estas malvera. Ja ekzistas literekona programaro por la
Esperanta signaro.
Mi eble atentigu, ke la problemo pri la adapto aŭ ekuzo de komputiloj por la
lingvo Esperanto malpli rilatas al komputiloj, ol al la nescio de
Esperantistoj kaj ties organizaĵestroj pri komputiloj kaj la disponeblaj
rimedoj. Ekzemplodonaj protagonistoj de tiu nescio estas Osmo Buller,
Michaela Lipari kaj la Koka skipo en Montpeliero. La lasta uzis la mizeraĵon
Supersigno kun tri apartaj kodoj sur Unikoda tekstoplatformo, kio tute
speciale strangas.
Ĉiuokaze, la tute ĝenerala respondo al ĉiuj rubrikoj - kiuj havas sencon -
en Vindoza medio estas io inter A kaj B. Nome por ĉiuj Vindozoj - 95, 98, NT
4.0 servila, NT 4.0 klienta - la programeto Ek sistemvaste adaptas la
klavaron al Unikoda medio kaj aldone aktivigas la jam ĉeestan Latinon 3. La
vere tiklajn demandojn - ekz ĉu por tia sistemvasta solvo ekzistas ankaŭ
literumilo kaj dividilo - vi ne menciis. En tiu aranĝo iuj demandoj pri musa
"kapti kaj malkapti" estas superfluaj, ĉar por Unikodaj programoj tio
evidente funkcias.
Aldone estas menciinde, ke la kombino Ĉapelio kun la literekkonilo Recognita
Plus tre bone funkcias - evidente kun literumilo, dividilo kaj Esperantaj
fasado kaj helpejo.
Bedaŭrinde multaj Esperantistoj preferas umadi per iuj amatoraĵoj anstataŭ
ol dum kvin minutoj profesie adapti sian sistemon al la bezonaj de sia
lingvo.
Simono
En artikolo <6sj0eo$t6l$1...@nnrp1.dejanews.com>, kl...@infotrans.or.jp skribis:
>
> En via testfrazo mankas ^h. Martin Workhard* inventis testfrazon kiu
> enhavas chiujn supersignitajn literojn:
>
> *Pardonon Martin, mi forgesis kiel ghuste literumi vian nomon. :-)
Jam pardonite, kaj koran dankon por la nova literumo! Ghi ja ne estas
tiu kiun mi kutime uzas por mia nomo, sed ghi tre plachas al mi. Eble
mi komencu uzi ghin ekde nun... :-)
>
> Ehhoshangho chiu-jhaude.
>
> Lau mi, tiu frazo estas sensenca, char ehhoj shanghighas
> nur vendrede.
>
> Mi lasttempe inventis propran testfrazon (tamburadon, mi petas).
>
> Preskau fresha chehha manghajho.
Aplaud', aplaud'!
Nu, se ni jam estas ene de la ludo, ni eble plushpinu la fadenon.
Kio pri, ekzemple:
"Chehha shaummanghajho" ?
t.e.:
"Ĉeĥa ŝaŭmmanĝaĵo"
por tiuj kiuj disponas la taugajn tehhnikajn rimedojn.
La plej mallonga el chiuj ghisnunaj proponoj.
Kion ghi fakte signifas, pri tio mi ne certas. Eble ghi celas
bohemajn terpomajn knedlojn, kvankam tiuj ne nepre estas tre
shaumaj. Cetere, la chehha (bohema) kuirarto estas ghenerale
ja laudata de multaj, krom eble de tiuj kiuj pene evitas chiujn
trograsajhojn.
>
> Oni povas ankau uzi, "Ankorau fresha chehha manghajho." au
> "Apenau fresha chehha manghajho.", depende de via humoro
> kaj opinio pri chehha manghajho.
> Sherceme,
> Klivo
Dankon, same,
Martin
> Nu, se ni jam estas ene de la ludo, ni eble plushpinu la fadenon.
> Kio pri, ekzemple:
>
> "Chehha shaummanghajho" ?
>
> t.e.:
>
> "Ćeśa ţaýmmanřaźo"
Bonega! Jen nia nova komputila shibolet*. Kompleta, konciza,
kaj ghi preskau signifas ion. :-)
> por tiuj kiuj disponas la taugajn tehhnikajn rimedojn.
> La plej mallonga el chiuj ghisnunaj proponoj.
> Kion ghi fakte signifas, pri tio mi ne certas.
Do, ghi estas vorto kiu serchas signifon. Foje okazas, ke
oni inventas vorton unue, kaj trovas signifon poste. Ekzemple,
la angla vorto "quark" (kvarko) estas inventajho de Ghejmz
Ghojs, Irlanda verkisto.
> Martin
>
Denove mi,
Klivo
* Shibolet estas antikva hebrea vorto. Mi ne konas la signifon,
sed Hebreoj uzis la vorton por distingi inter samgentanoj kaj
aliaj homoj. Nehebreoj misprononcis la vorton kiel "sibolet".
Ghi funkciis kiel testvorto.
Bonvolu korekti au aldoni detalojn.
> * Shibolet estas antikva hebrea vorto. Mi ne konas la signifon,
> sed Hebreoj uzis la vorton por distingi inter samgentanoj kaj
> aliaj homoj. Nehebreoj misprononcis la vorton kiel "sibolet".
> Ghi funkciis kiel testvorto.
JUĜISTOJ
Ĉapitro 12
1 Kaj kolektiĝis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftaĥ:
Kial vi iris militi kontraŭ la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun
vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.
2 Kaj Jiftaĥ diris al ili: Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun
la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.
3 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj
iris kontraŭ la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn
manojn. Kial do vi venis hodiaŭ al mi, por malpaci kontraŭ mi?
4 Kaj Jiftaĥ kolektis ĉiujn loĝantojn de Gilead kaj batalis kontraŭ la
Efraimidoj. Kaj la loĝantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; ĉar ĉi
tiuj diris: Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de
Efraim kaj meze de Manase.
5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan.
Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam
la Gileadanoj diris al li: Ĉu vi estas Efraimido? Se li diris: Ne,
6 tiam ili diris al li: Diru: Ŝibolet; li diris: Sibolet, ĉar li ne
povis elparoli ĝuste; tiam ili kaptis lin kaj buĉis lin ĉe la transirejo
de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:marko.r...@iki.fi http://www.iki.fi/pacujo/
Suomenkielinen esperantokurssi http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/kurssi/
Free Esperanto Course http://www.iki.fi/pacujo/esperanto/course/
Jes kaj ne. Ni ravxme plu legu la ravxhamaajxon.
>;->
> JUŘISTOJ
> Ćapitro 12
> 1 Kaj kolektiřis la Efraimidoj kaj iris norden, kaj diris al Jiftaś:
> Kial vi iris militi kontraý la Amonidoj, kaj nin ne vokis, ke ni iru kun
> vi? vian domon kune kun vi ni forbruligos per fajro.
> 2 Kaj Jiftaś diris al ili: Mi kaj mia popolo havis grandan disputon kun
> la Amonidoj; mi kriis al vi, sed vi ne savis min el ilia mano.
> 3 Kiam mi vidis, ke vi ne savas, mi elmetis al risko mian animon kaj
> iris kontraý la Amonidojn, kaj la Eternulo transdonis ilin en miajn
> manojn. Kial do vi venis hodiaý al mi, por malpaci kontraý mi?
> 4 Kaj Jiftaś kolektis ćiujn lořantojn de Gilead kaj batalis kontraý la
> Efraimidoj. Kaj la lořantoj de Gilead venkobatis la Efraimidojn; ćar ći
> tiuj diris: Vi estas forkurintoj el Efraim, Gilead estas ja meze de
> Efraim kaj meze de Manase.
> 5 Kaj la Gileadanoj baris al la Efraimidoj la transirejojn de Jordan.
> Kaj kiam iu el la forkurantaj Efraimidoj diris: Mi volas transiri, tiam
> la Gileadanoj diris al li: Ću vi estas Efraimido? Se li diris: Ne,
> 6 tiam ili diris al li: Diru: Ţibolet; li diris: Sibolet, ćar li ne
> povis elparoli řuste; tiam ili kaptis lin kaj bućis lin će la transirejo
> de Jordan. Kaj en tiu tempo falis el la Efraimidoj kvardek du mil.
Amen. Haleluja.
Nu. Eble necesus pli bone difini : Efraimidoj, Manase, Gileadanoj.
Jen civila milito !
Manase : Nomo de la dua filo de Jozefo, la egiptia viziro, filo de Izraelo
(Jakobo). Cxi tie la nomo signifas "la landpecon logxatan de la Manaseidoj".
Efraimidoj : Idoj de la unua filo de Jozefo.
Gileadanoj : Kalebidoj logxantaj en Gileado.
sekvota !
La radiko 'bohem' malgxuste difinas je 'cxehx'.
La radiko 'bohem' montras nur la parton de Cxehxio nomita germane
"Boehmen", france "Boh~eme", angle kaj latine "Bohemia" kaj cxehxe "C^ehy".
La radiko 'morav' montras nur la parton de Cxehxio nomita germane
"Maehren", france "Moravie", angle kaj latine "Moravia" kaj cxehxe "Morava".
Bohemio kaj Moravio kune estas la "C^esky' krai" (cxehxaj landoj).
Al la "cxehxaj landoj" aldonu "Subtesxinion" (pole "Podcieszyn", cxehxe
"Podtes^in", germane "Unterteschen"), kaj jen la nuna Cxehxio. Subtesxinio
estas parto de Tesxinio, mem parto de Silezio. Silezio estas en historio
disputata inter Polio, Prusio kaj Cxehxio. Tesxinio estas la sola parto,
super kiu Cxehxio havas rajtojn, kaj Subtesxinio estas la ero konsentita
al Cxehxslovakio de la Aliancanoj en 1920.
Aldonu Slovakion, kaj vi ricevas la Cxehxslovakion depost la Dua Mondmilito.
Aldonu Rutenion, kaj vi ricevas la Cxehxslovakion deinter la du
Mondmilitoj. Rutenio estas nun parto de Ukrajnio.
Cxu la afero nun pli klaras ?
Jen !
Kalebidoj estis la idoj de Kalebo, kunulo de Josuo. Kalebo estis Efraimido.
Do la kalebidoj tiom fie avidegis la havajxojn de siaj kuzoj, ke ili
ekstermis ilin. Belega familio, cxu ne, Adriano !
Nu la supra klarigo validas lavx la tradicia kompreno de la Biblio.
Moderna studado montris, ke la afero suficxe malsamas. Iam ekestis en la
regiono inter Jordano kaj Mediteraneo kulto, al kiu aligxis iu post alia
diversaj sxemidaj triboj kun interkompreneblaj dialektoj de la hebrea. Tiu
kulto okazis en iu dialekto de la hebrea lingvo.
En tiu kulto la cifero 12 estis sankta, kaj la kulto cxiam parolis pri "la
12 triboj", kaj estis konstanta provo pliklarigi la genealogion de la
triboj, por montri, ke cxiuj devenas el komuna prapatro (Izraelo). Suficxe
frue estis fakte 13 triboj, sed oni evitis kalkuli en tiun nombron la
tribon de Levio, cxar gxi posedis nur 40 urbojn (vilagxojn lavx nia
vidpunkto) -- do neniu kamparan teritorion. Kiam la kalebidoj unue adoptis
la kulton, tio faris 13 (fakte 14) tribojn, sed ili asertis esti parto de
la tribo de Efraimo. Poste, pretekste de la kurioza (sensxoa) dialekto de
la originaj Efraimidoj, ili ekstermis ilin kiel "falsajn Izraelanojn" kaj
akaparis iliajn bienojn, kaj tio farigxis la unua sxoo.