Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

sendi unikode per Outlook Express

1 view
Skip to first unread message

Mireille Corobu

unread,
Mar 21, 2003, 3:53:45 AM3/21/03
to
El arkivoj de SCE (la 9an de februaron 2003)
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Ĉi tiu afiŝo estas sendita per Outlook Express en UTF-8 do unikode.
Se vi legas ĝin ankaŭ per Outlook Express kaj ne povas legi la
supersignojn
eble sufiĉas ke vi ŝanĝu la kodon al UTF-8 nur per la vojo:
afiŝado--->kodo kaj elektu UTF-8 kiun vi trovos per "pli" se ne tuj
trovebla.
Vojo akirebla de la supraj menuoj de via paĝo.
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Se vi ankaŭ deziras sendi unikode viajn supersignojn uzante Outlook
Express.

1) printu tiun afiŝon (se la supersignoj malaperos tio venas de la
printilo ne de mia afiŝo)
2) fermu ĉi paĝon
3) se vi legis mian afiŝon en OE tiam vi ankoraŭ estas en OE
se ne malfermu OE
4) do vi estas sur la unua paĝo de OE.

Sekvu la vojon:

iloj--->agordoj (opcioj?)

fenestron nun vi vidas, tiun de la agordoj(opcioj?), supre estas 10
ungletoj (langetoj)

prenu la ongleton "sendi"

jen mia priskribo de tio kion mi havas:
-----------------------------------------
** mi havas en la paragrafo "sendo"
-----------------------------------------
_ 6 lineojn: por ĉiu oni povas elekti hoketi aŭ ne, laŭ oniaj preferoj
_ la butonon "Internaciaj agordoj": tiu butono tre gravas por sendi
unikode,
Rigardu alklakante sur la butonon kion vi havas: probable vi havas la
kodon por via lando kaj ne unikodon UTF-8 kiel mi havas.
Elektu unikodon UTF-8 kaj ne forgesu validigi viajn ŝanĝojn.
-----------------------------------------
**En la dua paragrafo "formato por retpoŝta sendo"
-----------------------------------------
_ du lineojn: mi persone elektis "simpla teksto"
kaj se vi ankaŭ tiun elektos, iru sur la butonon
"agordoj por simpla teksto"
_ En la nova malfermata fenestro mi havas:
punkto ( do hoketo ) por MIME
"quoted printable" por "kodigi la tekston uzante"
hoketo por "ebligi la 8 bits **** en la kap***
(Mi ne scias kiel Esperantigi du francajn vortojn sed
probable vi komprenos)
Por la cetero vi elektu laŭ propra gusto.
Ne forgesu validigi per la butono "OK"
-----------------------------------------
**En la lasta kaj tria paragrafo "formato por News sendo"
-----------------------------------------
_ Endas elekti "simpla teksto"
kaj iru sur la butonon "agordoj de simpla teksto"
_ En la nova malfermata fenestro vi vidas kiel por la agordoj de
simpla teksto de retmesaĝo.
Faru la samajn elektojn:
MIME estas elektita
"nenio" por "kodigi la tekston uzante"
hoketo por ebligo de la 8 bits...en la kap...
validigu per OK
Por la cetero, elektu laŭguste.
Antaŭ fermi la fenestron de la opcioj( agordoj?) ne forgesu premu du
butonojn:
unue tiun de "apliku" due tiun de "OK"
-----------------------------------------
-----------------------------------------
-----------------------------------------
Nun vi estas denove sur la unua paĝo de OE
Mi proponas al vi resekvi la vojon

iloj--->agordoj (opcioj?)--->sendi

kaj kontrolu ke vi havas "Unikodo UTF-8" post klako sur la butonon
"Internaciaj agordoj"
ke vi havas simplajn tekstojn por retpoŝtaj kaj News sendoj
ke vi havas MIME kaj NENIO post klako sur ĉiun butonon por agordoj de
simpla teksto

Se vi havas tion, normale vi sendos la supersignojn en Unikodo post
kiam
vi skribis vian tekston kun la ĉapeloj ( por skribi la ĉapelojn
ekzistas nun diversaj metodoj, la plej simpla estas uzi la konvertilon
de Anton
facile registreblan, elŝuteblan sur la labortablo ĉar ĝi estas
malpeza. Por ne persona komputilo mi uzas ĝin.
Jen la adreso por la konvertilo de Anton:
http://konvertilo.dr.ag/
Vi skribas ikse sur la Antona paĝo, aŭtomate venos la supersignoj kaj vi
marku ĉion, kopiu kaj gluu en via Outlook Express-a paĝo.
Alia metodo estas uzi Ek kiu estas pli praktika se vi uzas personan
komputilon ĉar vi povas rekte tajpi la supersignojn en la Outlook
Express-a paĝo. Malfeliĉe elŝuti Ek sur komputilo en publika loko
ne ĉiam estas permesata.
http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html
-----------------------------------------
-----------------------------------------
-----------------------------------------
Nun revenu al la unua paĝo de OE
prenu

iloj--->agordoj (opcioj?)--->legado (la ungleto por la legadaj
agordoj)

Iru sur la butonon "tiparoj" kiu probable estas malsupre sur la
fenestro
kaj nun vi povas elekti Unikodo UTF-8 en la " tiparaj agordoj" kaj ĝi
venas aŭtomate sur la lineo de la kodigo ( por mi estas sub la grando
de
la tiparo). Persone mi elektis "verdana" por "proporcia tiparo" kaj
"Courrier News" por "tiparo je fiksa larĝo"

Nun gravas ke vi klaku sur la butonon "par défaut" "aŭtomata elekto?"
tiam estas "unikode" maldekstren de la butono.
Nun vi povas validigi per "OK"

Por helpi al vi mi faris paĝon kun tri fotojn de mia ekrano, tiel vi
probable
pli bone komprenos miajn skribojn, jen la adreso por vidi miajn
ekranajn fotojn
www.chez.com/corobu/outlookexpress.html

-----------------------------------------
-----------------------------------------
-----------------------------------------
Normale nun vi legos kaj sendos unikode sen problemoj.
Kiam vi bezonos skribi en alia kodo ol Unikodo, ekzemple tiu de via
lando, ŝanĝu la kodon, irante en la supraj menuoj de via skribota paĝo
sur la menuon "formato"--->"kodo" kaj tie elektu la bezonatan kodon (
foje vi devas iri sur "pli" por trovi la serĉatan kodon).
Mireja deziras sukceson al tiuj kiuj volas sendi la supersignojn per
OE sed ankaŭ al tiuj kiuj scivolemaj deziras kontroli aŭ plibonigi
siajn agordojn de OE.

marteno

unread,
Mar 21, 2003, 12:48:39 PM3/21/03
to
Manuel Pancorbo skribis:

> Jaena Esperantisto
>
> > De antau malmulte da tempo mi ekuzis liberan softvaron. Inter la
> > programoj kiujn mi komencis uzi trovighas la retposhtilo de Mozilla
> > (por vindozo, char mi ankorau ne komencis uzi Linukson). Ghi estas
> > tradukita al esperanto (ne kiel outlook express)
>
> Mi miras ke multaj tre aprecas la ekziston de e-traduko de programoj.
> Laŭ mi, ni atingis ŝtupon tian ke ĉiuj programo estu
> tradukita al ĉiuj naciaj lingvoj kiujn uzuloj postulu, do esperanta
> traduko estas nenecesa balasto

neniel!
mi ja aprezas ekziston de E-tradukoj de programoj;
la unuan fojon mi e-komputilmedion spertis ĉe KDE (ĉe kiu mi precipe
aprezis, ke, malkiel ĉe kutima vindoza "disdono", oni havas instalitajn
samtempe ĉiujn lingvojn kaj povas libere elekti);
tiam preskaŭ novkomencanto, mi estis ege feliĉa pri ĝi; tie mi ekz.
la unuan fojon renkontis la vorton "dosiero" kaj multajn pluajn;
kaj nur dank' al e-labormedio mi poste kapablis diskuti pri komputilaĵoj
kun aliu e-isto en E;

> (ĉu vere iu uzas esperantan fasonon disponante je nacilingva fasono?),

mi! mi certe jes!
se oni "kaptus vortojn" nure en tiuj diskutoj kaj la
programojn mem oni uzus nur en naciaj lingvoj -- tio estus al mi
kvazaŭ nur paroli pri io sen vere sperti; kvazaŭ tiuj vortoj (kiel
"dosiero", "sekurigi", ...) estus malpli vivaj...

ankaŭ se oni "jam la lingvon regas"... do des pli oni povas emi
elekti la E-labormedion, ĉu ne? havi ĝin estas por mi kvazaŭ
"esti en esperantio"; mi konsideras ĉiujn miajn "enirojn en esperantion"
tre valoraj;

(ekz. vojaĝonte en kroation mi elektis la kroatan labormedion,
kvazaŭ "preparo por la vojaĝo" :-))

ankaŭe, mi konstatis ke kelkaj programoj ne estis tradukitaj en
la slovakan nek ĉeĥan (mia gepatra kaj kvazaŭgepatra lingvoj),
sed jes en esperanton (iam okazadis ankaŭ male...);
kaj mi ŝatus admoni, ke ekzistas eĉ pli etaj naciaj lingvoj, en
kiujn ankoraŭ tre malmultaj (aŭ neniuj) programoj est[a|o]s
tradukitaj

> des pli, kiam plej ofte la esperanta
> traduko adaptiĝas al la lingvaj kapricoj de tradukinto.

tiukaze vi 1. kontaktu la tradukinton (por doni al ŝli eĥon pri
reago de la komunumo) aŭ 2. traduku mem kaj rekomputiltradukigu la
programon aŭ 3. kontentiĝu pri ŝlia "kaprica" lingvouzo (mi bone
memoras kiam mi ekkontaktiĝis kun ĉeĥa/slovaka (vindoza) labormedioj,
multaj teknikaj esprimoj, ĝis tiam renkontitaj nur en la angla,
ŝajnis al mi strangaj kaj ridindaj en la ĉeĥa/slovaka; nun mi
(pri plejmulto) jam alkutimiĝis)

l.m.o. iom da "nestabileco" estas nepra evolustato, kiun la lingvo devas
trairi (kaj la uzantoj trasuferi?) por ekhavi stabilan uzeblan terminaron

nuntempe (pro reinstalo sistemon kaj manko de tempo por (aŭ, pigreco)
akiri instaldiskon) mi havas preskaŭ neniun E-programaron, sed mi
daŭre tion bedaŭras kaj esperas iam kapabliĝi kaj plibonigi sian
programarprovizon :-)

marteno


------------------------------------------------------
La kunfulma fotado kaj uzado na notiloj de ajna speco,
inkluzive de plumoj, krajonoj, okuloj kaj oreloj,
estas strikte ... ... ... instigata

0 new messages