Nan WANG, 26-jara jxurnalistino el Xi'an, Cxinio
kaj Ulrich MATTHIAS, 35-jara matematikisto el Wiesbaden, Germanio
Ni konatigxis en la pasintjara IJK en Honkongo, kaj en la cxi-jara IJK
en Strasburgo ni jam partoprenos kiel geedzoj. Cxar ni ambaux estas
katolikoj, nia cxefa geedzigxo estos la eklezia, kiu okazos iam en la
venontaj monatoj.
Cxar Ulrich jam multaj esperantistoj konas, jen nur eta sinprezento de
Nan:
Mi naskigxis en 1975 kaj studis rusan kaj cxinan literaturon en Moskvo
kaj Xi'an. En novembro 1999 mi auxdis elsendon pri Esperanto en Cxina
Radio kaj tuj decidis eklerni la lingvon. Kiel redaktorino de cxinlingva
junulara jxurnalo ("China Youth Daily") mi trifoje aperigis artikolojn
pri Esperanto en tiu gazeto kun pli ol unu miliono da legantoj. Ekde la
30a de majo 2001 mi logxas kun Ulrich en Wiesbaden.
Amike
Nan Matthias-Wang kaj Ulrich Matthias
*********************************************************
Ulrich Matthias, Ohmstr. 13, D-65199 Wiesbaden
Tel. +49-611-466712; E-Mail <Ulrich....@t-online.de>
http://home.t-online.de/home/Ulrich.Matthias/hejmo.htm
*********************************************************
G R A T U L O N K A J
L A P L E N A N B E N O N
D E D I O L A Ch I O P O V A
J E V I A G E E D Z I Gh O
M I D E Z I R A S A L V I A M B A W
mi ege ghojas pri via felicho
hans wilhelm böheim
Propranome kaj nome de konataj Vin polaj esperantistoj
mi deziras al Vi multe da felicxo en Via nova komuna vojo.
Felicxon, gxojon kaj Dian benon en cxiu tago de Via vivo.
Stanislaw Mandrak
> La 26an de julio 2001 geedzigxis en Danio:
>
> Nan WANG, 26-jara jxurnalistino el Xi'an, Cxinio
>
> kaj Ulrich MATTHIAS, 35-jara matematikisto el Wiesbaden, Germanio
>
kaj Nan skibis
> Mi naskigxis en 1975 kaj studis rusan kaj cxinan literaturon en Moskvo
> kaj Xi'an. En novembro 1999 mi auxdis elsendon pri Esperanto en Cxina
> Radio kaj tuj decidis eklerni la lingvon. Kiel redaktorino de cxinlingva
> junulara jxurnalo ("China Youth Daily") mi trifoje aperigis artikolojn
> pri Esperanto en tiu gazeto kun pli ol unu miliono da legantoj. Ekde la
> 30a de majo 2001 mi logxas kun Ulrich en Wiesbaden.
Kia kortusha kaj vere ghojiga afero. Gratulon kaj tre elkorajn bondezirojn
al la felichaj geedzoj.
Allan FINEBERG
Fair Lawn, Nov-Jerzio
Usono
> La 26an de julio 2001 geedzigxis en Danio:
>
> Nan WANG, 26-jara jxurnalistino el Xi'an, Cxinio
>
> kaj Ulrich MATTHIAS, 35-jara matematikisto el Wiesbaden, Germanio
>
> Ni konatigxis en la pasintjara IJK en Honkongo, kaj en la cxi-jara IJK
> en Strasburgo ni jam partoprenos kiel geedzoj. Cxar ni ambaux estas
> katolikoj, nia cxefa geedzigxo estos la eklezia, kiu okazos iam en la
> venontaj monatoj.
>
Mi gapas, gapadas, kaj gapos bushmalferme kaj babfaleme... mi ne povas
kredi... kia edziga potenco, tiu de nia lingvo!
Ni serioze pensu uzi tiun potencon kiel propaganderon, anstatau la kutimaj
kaj tedaj argumentoj. Ni pli multe sukcesos, almenau inter la fraularo ;-)
Mi preskau forgesas la chefon! GRATULON kaj FELIChON por ambau! Mi esperas
ripeti miajn bondezirojn vidalvide, iam en Esperantujo.
--
Manuel Pancorbo Castro