Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Novajhoj pri la Tekstaro de Esperanto

9 views
Skip to first unread message

Bertilo

unread,
Feb 28, 2008, 11:57:00 PM2/28/08
to
La Tekstaro de Esperanto havas ekde la 29a de Februaro novan
adreson: "http://tekstaro.com".

La serchilo de la Tekstaro estas komplete reverkita. Ankau la
serchointerfaco estas tralaborita kaj esence plene renovigita.
Ghi nun funkcias nur se Javaskripto estas aktivigita, kaj nur se
la TTT-legilo estas sufiche moderna kaj launorma. Se vi jam
antaue uzis la serchilon, tiam indas relegi la klarigojn.

Mi forigis la neceson alighi kaj ensaluti por uzi la serchilon.

--
Bertilo Wennergren http://bertilow.com

Dirk Bindmann

unread,
Feb 29, 2008, 5:34:13 AM2/29/08
to
Bertilo skribis:

> La serchilo de la Tekstaro estas komplete reverkita. Ankau la
> serchointerfaco estas tralaborita kaj esence plene renovigita.
> Ghi nun funkcias nur se Javaskripto estas aktivigita, kaj nur se
> la TTT-legilo estas sufiche moderna kaj launorma.

Mi opinias la renovigon malplibonigo. Mi ja uzas sufiche modernan kaj
launorman retumilon Opera 8, sed tamen la Tekstaro ne plu estas uzebla.
(Mi speciale enshaltis Javaskripton.)

Bedaurinde vi forlasis la saghan principon, ke retpaghoj funkciu per
chiuj launormaj retumiloj, kaj ke skriptlingvoj ebligu nur aldonajn
funkciojn.

Kore
Dirk

Mireille Corobu

unread,
Feb 29, 2008, 6:09:35 AM2/29/08
to

Dankon!
Mi provis per la nova adreso ĉi tie kie mia konektado al la reto estas
tre malrapida (45kb/s) tamen mi atingis la paĝaron sufiĉe rapide. Mi
provis legi iun tekston kaj senprobleme atingis rapide la celatan.
Kial vi ne proponas la tekstojn en pdf-formato, pluse ol HTML-a kaj XML-a?
Mireja

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 29, 2008, 6:23:20 AM2/29/08
to
Dirk Bindmann <wal...@esperanto.de>:

> Bedaurinde vi forlasis la saghan principon, ke retpaghoj funkciu per
> chiuj launormaj retumiloj, kaj ke skriptlingvoj ebligu nur aldonajn
> funkciojn.

Eble vi helpu al Bertilo trovi la problemon. Mi suspektas, ke li ne
testis la paĝaron per Opera.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:ma...@pacujo.net http://pacujo.net/marko/

Aaron Irvine

unread,
Feb 29, 2008, 8:32:16 AM2/29/08
to
Por aŭtomata cx..ux vi povus aldoni eotajpu.js en http://tekstaro.com/serchi/
( vidu http://lingvo.org/klavaro/eotajpu.html ) (por poŝtelefonoj,
eotajpu.js ne funkcias kaj tie estas alia metodo uzenda, vidu ekzemple
http://traduku.net/ )

http://tekstaro.com/ ne estas en ordo por Opera. Vidu
http://validator.w3.org/
http://jigsaw.w3.org/css-validator/
http://ready.mobi/
ks por kontroli la paĝojn, espereble tiuj helpos.

Amike,
Aaron.

Dirk Bindmann

unread,
Feb 29, 2008, 8:50:18 AM2/29/08
to
Marko Rauhamaa skribis:

>> Bedaurinde vi forlasis la saghan principon, ke retpaghoj funkciu per
>> chiuj launormaj retumiloj, kaj ke skriptlingvoj ebligu nur aldonajn
>> funkciojn.
>
> Eble vi helpu al Bertilo trovi la problemon. Mi suspektas, ke li ne
> testis la paĝaron per Opera.

Kompreneble mi volonte helpos (lau miaj limigitaj kapabloj), sed Bertilo
estas multe pli sperta ol mi kaj supozeble ne bezonas mian helpon.

Fakte ne necesas iu speciala peno, ke retpagho funkciu ankau per Opera.
Opera kutime senprobleme traktas chiujn launormajn paghojn. Ghi estas
ech avangarda pri efektivigo de W3C-normoj.

Mi jhus testis je http://tekstaro.com per http://validator.w3.org. Lau
ghi la kodo enhavas dek erarojn. Mi ne detale esploris, chu tiuj eraroj
vere povus damaghi la paghon. Tamen eble jam sufichas forigo de la dek
eraroj, ke la pagho farighu launorma kaj funkciu en chiu normala
retumilo.

Pri la neprigo de Javaskripto mi ne povas helpi. Tio ne estas eraro, sed
pli malpli konscia decido de Bertilo. Lian decidon mi tamen bedauras,
char la malnova versio de la pagharo funkciis tre bone ankau sen
Javaskripto.

Se temus pri alia nefunkcianta pagharo, mi certe malpli protestus. Sed
mi opinias la Tekstaron de Esperanto tre valora enhavo (kaj dankas al
Bertilo pro lia laborego). Do mi ne volas simple neglekti ghin.

Kore
Dirk

Bertilo

unread,
Feb 29, 2008, 8:59:22 AM2/29/08
to
Marko Rauhamaa:

> Dirk Bindmann <wal...@esperanto.de>:

> > Bedaurinde vi forlasis la saghan principon, ke retpaghoj
> > funkciu per chiuj launormaj retumiloj, kaj ke skriptlingvoj
> > ebligu nur aldonajn funkciojn.

> Eble vi helpu al Bertilo trovi la problemon. Mi suspektas, ke
> li ne testis la paĝaron per Opera.

Efektive mi ne testis en Operao.

La kialo, ke mi nun ne plu havas pure HTML-an version, kaj ke mi
ne testis en Operao, simple estas la komplekseco de la Tekstara
serchilo. Tiu versio, kiun mi nun lanchis, jam estas tiom
kompleksa, ke mi preskau ne sukcesis finfari ghin. Se mi aldone
provus zorgi pri funkciado en pura HTML sen Javaskripto, la tasko
kredeble neniam estus finita. Ankau testado en Operao superis
miajn limigitajn eblojn, precipe rilate al tempo. Jam estis
granda peno zorgi pri Esplorilo 7 kaj 6, en kiuj la nuna serchilo
funkcias iele-tiele, sed kun mankoj iudetale (tiuj, kiuj multe
uzos la serchilon finfine rimarkos tiujn manketojn).

Pure HTML-a versio pli sharghus la servilon, kiu devus fari pli
da laboro, kaj sendi multe pli da datumoj. La precipe kauzo, ke
mi refaris la tuton, estis troa shargho en la servilo. Pro tiu
shargho la administranto de la servilo jam unu fojon plene
malshaltis chiujn miajn TTT-paghojn, kaj minacis fari tion
denove, se estos troa uzo de la kapacito. Nun la plejparto de la
datumoj sendighas Ajakse en tre malgrandaj kaj kapacitoshparaj
paketoj.

Fakte la Tekstara serchilo ne estas ordinara TTT-pagho, sed tuta
kompleksa programo. Ghi ankau ne celas chiun ajn, sed principe
nur seriozajn esplorantojn de la lingvo. Tial mi pensas, ke mi
povas postuli certajn TTT-legilojn kaj shaltitan Javaskripton.

Aldono de pure HTML-a serchilo do apenau realighos. Sed ja povas
esti, ke trovos tempon por testi la serchilon ankau en Operao,
kiu estas tre bona TTT-legilo. Eble la shanghoj bezonataj por ke
chio funkciu ankau en Operao, estas malmultaj kaj malgrandaj.

Ankau indas testi en Safario, sed tion mi ne povas pro manko de
OSX-a komputilo. En Konkerilo, kiu ja proksime parencas al
Safario, la serchilo pli-malpli funkcias, sed aspektas iom ache.

--
Bertilo Wennergre http://bertilow.com

Bertilo

unread,
Feb 29, 2008, 9:50:20 AM2/29/08
to
Aaron Irvine:

> Por aŭtomata cx..ux vi povus aldoni eotajpu.js enhttp://tekstaro.com/serchi/

> ( viduhttp://lingvo.org/klavaro/eotajpu.html) (por poŝtelefonoj,


> eotajpu.js ne funkcias kaj tie estas alia metodo uzenda, vidu ekzemplehttp://traduku.net/)

Dankon pro la propono! Eble tio ne vere necesas en la serchilo.
La servilo chiuokaze ghuste interpretas iksojn.

Sed mi kaptu la okazon mencii, ke mi jam uzas la kodon de "eotajpu.js"
en kelkaj lokoj en "lernu!" (en la Tujmesaghilo kaj en la Virtuala
Klaschambro).
Koran dankon pro tiu kodo!

> http://tekstaro.com/ne estas en ordo por Opera. Viduhttp://validator.w3.org/http://jigsaw.w3.org/css-validator/http://ready.mobi/


> ks por kontroli la paĝojn, espereble tiuj helpos.

Mi provos trovi tempon por korekti eventualajn validumerarojn,
kaj ankau - se eble - por funkcii chion ankau en Operao.

Bertilo

unread,
Feb 29, 2008, 10:03:27 AM2/29/08
to
Dirk Bindmann skribis:

> Fakte ne necesas iu speciala peno, ke retpagho funkciu ankau per Opera.
> Opera kutime senprobleme traktas chiujn launormajn paghojn. Ghi estas
> ech avangarda pri efektivigo de W3C-normoj.

Efektive. Sed povas esti, ke mia uzo de Ajakso donas problemojn al
Operao. Ajakso dependas de nenorma Javaskripta ilo, kiun laudire
subtenas Operao nur parte, au almenau iom alie ol Fajrovulpo
kaj Esplorilo. La nova versio de la serchilo uzegas Ajakson.

> Mi jhus testis jehttp://tekstaro.comperhttp://validator.w3.org. Lau


> ghi la kodo enhavas dek erarojn. Mi ne detale esploris, chu tiuj eraroj
> vere povus damaghi la paghon. Tamen eble jam sufichas forigo de la dek
> eraroj, ke la pagho farighu launorma kaj funkciu en chiu normala
> retumilo.

Eble. Mi jhus forigis chiujn dek erarojn. Se ni estas ege bonshancaj,
Operao nun reagos pli favore.

Marko Rauhamaa

unread,
Feb 29, 2008, 10:35:04 AM2/29/08
to
Bertilo <bert...@gmail.com>:

> Pure HTML-a versio pli sharghus la servilon, kiu devus fari pli da
> laboro, kaj sendi multe pli da datumoj. La precipe kauzo, ke mi
> refaris la tuton, estis troa shargho en la servilo. Pro tiu shargho la
> administranto de la servilo jam unu fojon plene malshaltis chiujn
> miajn TTT-paghojn, kaj minacis fari tion denove, se estos troa uzo de
> la kapacito.

Vi do havas efektivan motivon uzi javaskripton. Tio estas iom
bedaŭrinda, ĉar "tekstaro" sonas kiel ideala aplikcelo por pura
HTML/HTTP. (Samon oni ja povus diri pri la Reta vortaro.)

> Nun la plejparto de la datumoj sendighas Ajakse en tre malgrandaj kaj
> kapacitoshparaj paketoj.

Min surprizas, ke la esperanistaro povas tiom ŝarĝi servilon kaj ke
estas rimarkebla diferenco inter ajaksotrafiko kaj plenaj HTML-paĝoj.

> Fakte la Tekstara serchilo ne estas ordinara TTT-pagho, sed tuta
> kompleksa programo.

Kvankam ankaŭ mi laboreje kulpas pri tiaj TTT-programoj, laŭ mia opinio
oni tro uzas ilin. Kiel malbonan ekzemplon mi menciu la vortaron <URL:
http://www.merriam-webster.com/>. Se mi serĉas la difinon de la vorto
"polish", mi ricevas naŭ trafojn. Ni supozu, ke min interesas la tria
difino ("Polish[1,adjective]"). Mi ne scias, per kia URL mi aludus al
tiu difino. Tiu manko estas tre bedaŭrinda ekzemple en la lingvaj
diskutoj en ĉi tiu forumo.

> Ghi ankau ne celas chiun ajn, sed principe nur seriozajn esplorantojn
> de la lingvo. Tial mi pensas, ke mi povas postuli certajn TTT-legilojn
> kaj shaltitan Javaskripton.

Kompreneble vi rajtas postuli ion ajn, sed mi ne scias, kiel "seriozaj
esplorantoj de la lingvo" rilatas al tiaj teknikaĵoj.

> Aldono de pure HTML-a serchilo do apenau realighos. Sed ja povas esti,
> ke trovos tempon por testi la serchilon ankau en Operao, kiu estas tre
> bona TTT-legilo. Eble la shanghoj bezonataj por ke chio funkciu ankau
> en Operao, estas malmultaj kaj malgrandaj.

Eble temas pri efektivaj programeraroj, kiuj malkaŝiĝas nur en Opera.

Kompreneble oni ne povas testi per ĉiaj retumiloj. Tio ne estas peko.
Kaj programeraroj okazadas al ĉiu programisto. Tial oni solvu ĉi tiajn
problemojn en paco kaj amika kunlaboro.

Parenteze estas laŭdinde, ke vi forigis la registriĝdevon. Almenaŭ mi
preskaŭ nenien volas registriĝi.

Dirk Bindmann

unread,
Feb 29, 2008, 11:38:31 AM2/29/08
to
Bertilo skribis:

> Eble. Mi jhus forigis chiujn dek erarojn. Se ni estas ege bonshancaj,
> Operao nun reagos pli favore.

Ni estas bonshancaj. Nun la pagho funkcias ankau per Opera.

Danke
Dirk

Bertilo

unread,
Feb 29, 2008, 8:14:08 PM2/29/08
to
Dirk Bindmann skribis:

> Bertilo skribis:

Ha! Tre bone. Dankon pro la instigo korekti la HTML-ajn erarojn.

Marobin

unread,
Mar 1, 2008, 5:08:43 AM3/1/08
to
> La Tekstaro de Esperanto havas ekde la 29a de Februaro novan
> adreson: >
> Se vi jam
> antaue uzis la serchilon, tiam indas relegi la klarigojn.<

Mi estas antaua uzanto.
Gi bone funkcias pere de WINDOWS VISTA/EXPLORER.
Mi ne relegis la klarigojn, kaj uzas gin kiel antaue. Mi ricevas la
rezultojn deziratajn.

Lenio Marobin

Ken Miner

unread,
Mar 3, 2008, 4:32:22 PM3/3/08
to
Dankegon, Bertilo, pro via multega laboro. La nova versio sercxas mirinde
rapide cxe mi per Explorer 7; mi gxis nun ne provis per aliaj kroziloj.

Ken


Bertilo

unread,
Mar 3, 2008, 7:49:18 PM3/3/08
to
Ken Miner skribis:

> Dankegon, Bertilo, pro via multega laboro. La nova versio
> sercxas mirinde rapide cxe mi per Explorer 7; mi gxis nun ne
> provis per aliaj kroziloj.

Mi ghojas, ke ghi bone funkcias por vi. Plia rapideco estis mia
precipe celo, kiam mi komencis krei la novan version. Fakte la
rapideco trovighas unuavice en la Perl-programo, kiu rulighas en
la servilo, kaj kiu sendas la rezultojn iom post iom al la
TTT-legilo. Ghi nun tralaboras la tekstojn en tute alia maniero
ol antaue. La rapideco do kredeble apenau varias en diversaj
legiloj.

0 new messages