Google Groups no longer supports new Usenet posts or subscriptions. Historical content remains viewable.
Dismiss

Kio estas "multimedia" en Esperanto?

26 views
Skip to first unread message

Dmitri Horowitz

unread,
Nov 26, 1997, 3:00:00 AM11/26/97
to

Cxu iu el vi scias?

Dmitri.

martyn ecott

unread,
Nov 27, 1997, 3:00:00 AM11/27/97
to

Dmitri Horowitz wrote:
>
> Cxu iu el vi scias?
>
> Dmitri.


Mi provas kun:

interaktiviloj
interaktivaj komunikiloj
interkomunikiloj

sed eble jam estas formaligita vorto?

Peter COPPENS

unread,
Dec 1, 1997, 3:00:00 AM12/1/97
to

martyn ecott wrote in message <347D79...@ebu.ch>...

La komputika vortaro de Pokrovskij tradukas "multimedia" kiel plurmedio.

PeCo
================================
Peter COPPENS
La Esperanta Komputado-Centro
http://titan.glo.be/~gi30995/index.html
================================

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Dec 2, 1997, 3:00:00 AM12/2/97
to

>>>>> "Peter" == Peter COPPENS <pe...@glo.be> writes:


Peter> La komputika vortaro de Pokrovskij tradukas "multimedia"
Peter> kiel plurmedio.

Kial ne "multmedio" aux "multomedio"?


--
Lee Sau Dan �,X)wAV(Big5) ~{@nJX6X~}(HZ)
.----------------------------------------------------------------------------.
| http://www.cs.hku.hk/~sdlee e-mail: sd...@cs.hku.hk |
`----------------------------------------------------------------------------'

PILCH Hartmut

unread,
Dec 2, 1997, 3:00:00 AM12/2/97
to

"Peter COPPENS" <pe...@glo.be> writes:

>>Mi provas kun:
>>
>>interaktiviloj
>>interaktivaj komunikiloj
>>interkomunikiloj
>>
>>sed eble jam estas formaligita vorto?

>La komputika vortaro de Pokrovskij tradukas "multimedia" kiel plurmedio.


La problemo estas, ke "multimedia" same kiel "homepage" estas fushaj
vortoj uzataj de homoj kiuj ne scias pri kio ili parolas sed nur iel
volas kunparoli kun la aliuloj. Fushvortojn oni ne povas traduki sed
nur imiti (precipe tial fushuloj amegas prunti vortojn el anglolingvo).

vortgrupoj enhavantaj sencon de "multimedia" estus:

plurmedia teksajho
plurmedia aplikajho
plurmediajho
programi plurmedie ...

Por "homepage" oni havas

hejmpagho
(la pagho de kio mi komencas retumadon kaj al kion mi chiam revenas,
tia pagho ekzistis ofte en la fruaj tagoj de la TTT kaj nun ne plu ofte)
teksajho
tekspagho
retpagho (chine oni tiel diras: wang3ye4)

Oni povus krei kolekton de fushvortoj kaj tradukproponoj.
Mi faras ion similan nur por Germanlingvo che
http://www.a2e.de/phm/dummdeutschde.html

+=========================================================================+
|PILCH Hartmut <p...@a2e.de> PEI2 , Han2mu4 |
|MA phil., shtatekzaminita tradukisto por la =||= ,---, | /__ |
|Germana, Japana kaj China (inkl. Kantona) lingvoj -||- ## /+-/ / |
|Adr: D-80636 [Muenchen] Blutenburgstr 17 -*-- ---- | x |
|Tel: -49-89-1278960-8, fax -9, http://www.a2e.de /|\* / .\ /| / \ |
|ftp://ftp.lrz-muenchen.de/pub/culture/ostasien / \ / | \ |
+=========================================================================+
--
+=========================================================================+
|PILCH Hartmut <p...@a2e.de> PEI2 , Han2mu4 |
|MA phil., shtatekzaminita tradukisto por la =||= ,---, | /__ |
|Germana, Japana kaj China (inkl. Kantona) lingvoj -||- ## /+-/ / |

Mark RISON

unread,
Dec 3, 1997, 3:00:00 AM12/3/97
to

PILCH Hartmut <phm@a2e>:

> >La komputika vortaro de Pokrovskij tradukas "multimedia" kiel plurmedio.
> La problemo estas, ke "multimedia" same kiel "homepage" estas fushaj
> vortoj uzataj de homoj kiuj ne scias pri kio ili parolas sed nur iel
> volas kunparoli kun la aliuloj. Fushvortojn oni ne povas traduki sed
> nur imiti (precipe tial fushuloj amegas prunti vortojn el anglolingvo).
> vortgrupoj enhavantaj sencon de "multimedia" estus:
> plurmedia teksajho
> plurmedia aplikajho
> plurmediajho
> programi plurmedie ...

^Cu entute "multimedia" temas pri medioj? Ja "the mass-media" ne
estas "la mas-medioj" sed "la amaskomunikiloj".

^Sajne Martyn ECOTT kunsentis kun mia lingva sento: riaj proponoj
temis pri interageco. Oni do decidu, kio estas la kerna trajto
de "multimedia", kaj formu bonan vorton el tio. Eble estas
ties uzado de pluraj formoj de informo (teksto, bildo, kino,
sono, ktp). Se tiel, do eble "plurforma^joj".

A^u "maltimidjao", kompreneble.

Mark

--
Mark RISON, Software Engineer English/Esperanto/Francais
Acorn Computers Ltd Tel: +44 1223 725258
Acorn House, 645 Newmarket Road Fax: +44 1223 725358
Cambridge, United Kingdom, CB5 8PB WWW: http://www.acorn.com/


Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Dec 4, 1997, 3:00:00 AM12/4/97
to

>>>>> "Mark" == Mark RISON <mri...@acorn.com> writes:


Mark> ^Cu entute "multimedia" temas pri medioj?

Jes.


Mark> Ja "the
Mark> mass-media" ne estas "la mas-medioj" sed "la
Mark> amaskomunikiloj".

Pardonu min, ke mi volas skribi angle. Mi ne konas la terminojn en
Esperanto.

Multimedia really means "multiple media", which include: sound, music,
images, videos, text, graphics, whatever relevant. Sound is one
medium. Music is another medium. Image a third one. Video a fourth
one, etc. "Multimedia" is a collection (and any combination) of all
these different media.

Jens Stengaard Larsen

unread,
Dec 4, 1997, 3:00:00 AM12/4/97
to

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~} wrote:
>
> >>>>> "Mark" == Mark RISON <mri...@acorn.com> writes:
>
> Mark> ^Cu entute "multimedia" temas pri medioj?
>
> Jes.
>
> Mark> Ja "the
> Mark> mass-media" ne estas "la mas-medioj" sed "la
> Mark> amaskomunikiloj".
>
> Pardonu min, ke mi volas skribi angle. Mi ne konas la terminojn en
> Esperanto.
>
> Multimedia really means "multiple media", which include: sound, music,
> images, videos, text, graphics, whatever relevant. Sound is one
> medium. Music is another medium. Image a third one. Video a fourth
> one, etc. "Multimedia" is a collection (and any combination) of all
> these different media.

Cxu ne "medio" estas normale Angligata per "environment"? La
Latina vorto "medium" (de kiu "media" estas la pluralo) havas
la kernan signifon "mezo", sed kiel pruntvorto en aliaj lingvoj
la plej kutima senco sxajne estas "perilo".

--
Jens S. Larsen * <"http://dorit.ihi.ku.dk/~steng/index">

Peter COPPENS

unread,
Dec 4, 1997, 3:00:00 AM12/4/97
to

>PILCH Hartmut <phm@a2e>:

>^Cu entute "multimedia" temas pri medioj? Ja "the mass-media" ne
>estas "la mas-medioj" sed "la amaskomunikiloj".
>
Laux mi, jes! Teksto, bildo, kino, sono, ktp. estas medioj por komuniki kun
aliaj personoj. Do laux mi plurmedio estas bona kaj klara traduko.
Gxis,
PeCO

martyn ecott

unread,
Dec 4, 1997, 3:00:00 AM12/4/97
to

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~} wrote:
>
> >>>>> "Mark" == Mark RISON <mri...@acorn.com> writes:
>
> Mark> ^Cu entute "multimedia" temas pri medioj?
>
> Jes.
>
> Mark> Ja "the
> Mark> mass-media" ne estas "la mas-medioj" sed "la
> Mark> amaskomunikiloj".
>
> Pardonu min, ke mi volas skribi angle. Mi ne konas la terminojn en
> Esperanto.
>
> Multimedia really means "multiple media", which include: sound, music,
> images, videos, text, graphics, whatever relevant. Sound is one
> medium. Music is another medium. Image a third one. Video a fourth
> one, etc. "Multimedia" is a collection (and any combination) of all
> these different media.


Dear LSD,
Mark knows full well what media are. However, I think he means that "la
medio" means "environment" and so is inappropriate.

Estimata LSD,
Mark scias bonege, kio estas "media". Tamen mi kredas, ke li intencas,
ke "la medio" signifus angle "environment" kaj tiel estas maladekvata
vorto.

Simon Payne

unread,
Dec 4, 1997, 3:00:00 AM12/4/97
to

En artikolo <6667ln$8n$1...@rhea.glo.be> skribis "Peter COPPENS"
<pe...@glo.be> jene:

>> ^Cu entute "multimedia" temas pri medioj? Ja "the mass-media" ne
>> estas "la mas-medioj" sed "la amaskomunikiloj".
>>
> Laux mi, jes! Teksto, bildo, kino, sono, ktp. estas medioj por
> komuniki kun aliaj personoj. Do laux mi plurmedio estas bona kaj klara

> traduko.> .

Jen la temrilataj signifoj:

=================================

Angle:

media

mass communications, e.g. television, radio, the press.

=================================

Esperante:

medio

1. La fizika, materia spaco, ćirkaýaźo, en kiu troviřas korpo, estaźo.

2. Tuto de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj, en kiuj persono agadas.

==================================

Nu, kio pri "multimedia"? Evidente jam la originalo estas fuţaźo, ćar
vere ne temas pri la kombinado de pluraj amaskomunikiloj, kiel la Angla
difino de "media" tion postulas. Nome "multimedia" entrepreno devus esti
iu kun telvidstacio, gazetpresejo kaj eble ćeno de kinejoj kaj
librovendejoj.

Fakte en la praktiko temas simple pri aća video. Nome en bonkvalita
video, oni normalokaze tute ne mencias, ke bildsinkrona aýdio akompanas.
Eć malpli oni inklinas mencii, ke aldone la videa kanalo kapablas
transporti nemovajn bildojn kaj ke tiuj rajtas esti eć teksto.

Aldone notinde estas, ke la originala "multi" ne estas "multaj" kaj eć
malpli "multe".

Do se la bildoj ne fluas, la detaleco estas plene nesufića kaj aldone la
ne-naturfidela sono iam kaj iam paýzas dum sekundo, nu jen la komputila
varianto de "multimedia", pri kiu ćiuj tiom entuziasmas kaj por kiu ni
serćas vorton.

En vero temas nur pri varbslogano indikanta, ke oni etendis la tekstajn
eblojn de komputilo en la direktoj aýdio kaj video. Evidente, tio
alportas kelkajn teśnikajn sekvojn en la komputilo mem. Rezulte programo
en tia komputilo havas nun plurajn pli naturajn kaj komfortajn rimedojn
komuniki kun la uzulo. Jen ćio.

Tamen eble intertempe ne plu valoras la penon trovi vorton por speguli
tiun efemeran indikemon, ćar ćiuj novaj komputiloj por la řenerala
publiko estas ja tiuspecaj. Do la reklamvaloro rapide plonřos nulen kaj
sekve ni ne plu devos alfronti tiun terminan dilemon.

Simono


--
TTT:
http://ourworld.compuserve.com/homepages/simono/

Retposxto:
1001...@compuserve.com

Attila SZEP

unread,
Dec 4, 1997, 3:00:00 AM12/4/97
to

martyn ecott skribis:
> Estimata LSD,

Iomete strange sonas: LSD.
Cxu gxi signifas: Lucy in the Sky with Diamonds? ;-)
--
Attila Szep
sz...@mail.tolna.net
http://www.tolna.net/~szep/

Yves Bellefeuille

unread,
Dec 4, 1997, 3:00:00 AM12/4/97
to

phm@a2e (PILCH Hartmut) skribis:

> La problemo estas, ke "multimedia" same kiel "homepage" estas fushaj
> vortoj uzataj de homoj kiuj ne scias pri kio ili parolas sed nur iel
> volas kunparoli kun la aliuloj. Fushvortojn oni ne povas traduki sed
> nur imiti (precipe tial fushuloj amegas prunti vortojn el anglolingvo).

Shajnas al mi ke kiam oni diras ke komputoro taugas por "multi-media",
tio signifas nur ke ghi havas CD-ROM-legilon kaj son-karton. (Kaj ankau
monitoron, grafikan karton, ktp, sed tio estas evidenta.) Chu la vorto
"multi-media" signifas ion ajn krom tio?

Kaj kiam oni diras ke programo estas "multi-media", shajnas al mi ke tio
signifas nur ke estas muziko au bruoj kun la bildoj au grafikajhoj.

Yves

--
Yves Bellefeuille
Ottawa, Canada
y...@storm.ca
Francais / English / Esperanto

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Dec 5, 1997, 3:00:00 AM12/5/97
to

>>>>> "Jens" == Jens Stengaard Larsen <je...@cphling.dk> writes:


Jens> Cxu ne "medio" estas normale Angligata per "environment"?

Jes. Tamen, en "multimedia", la vorto "medium" ja signifas na "method
of communication/presentation". Gxi neniel signifas "environment" tie
cxi.

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Dec 5, 1997, 3:00:00 AM12/5/97
to

>>>>> "martyn" == martyn ecott <ec...@ebu.ch> writes:

martyn> Dear LSD, Mark knows full well what media are. However, I
martyn> think he means that "la medio" means "environment" and so
martyn> is inappropriate.

But the term "multimedia" doesn't mean "multiple environments". It
means "multiple media of presentation (text, graphics, sound, etc)".

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Dec 5, 1997, 3:00:00 AM12/5/97
to

>>>>> "Attila" == Attila SZEP <sz...@mail.tolna.net> writes:


Attila> Iomete strange sonas: LSD. Cxu gxi signifas: Lucy in the
Attila> Sky with Diamonds?

Cxu vi ne opinias, ke kritiki la nomon de homo estas malgxentila kaj
malrespektega!? Vi ne nur ridis min, sed ankaux miajn gepatrojn, kiuj
donis al mi la nomon. Tio estas, laux mia opinio, tre tre
malrespektega!


Laux mi, "Attilla SZEP" neniel sonas pli bela aux pli bona ol "LSD"
aux la malmallongigata "Lee Sau Dan". "Attila SZEP" estas tiel
stranga, kiel "LSD".

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Dec 5, 1997, 3:00:00 AM12/5/97
to

>>>>> "Yves" == Yves Bellefeuille <y...@storm.ca> writes:


Yves> Shajnas al mi ke kiam oni diras ke komputoro taugas por
Yves> "multi-media", tio signifas nur ke ghi havas CD-ROM-legilon
Yves> kaj son-karton. (Kaj ankau monitoron, grafikan karton, ktp,
Yves> sed tio estas evidenta.) Chu la vorto "multi-media" signifas
Yves> ion ajn krom tio?

Jes. Virtuala realumo (virtual reality) estas alia medio de
"multi-media". Gxi tamen bezonas multekostegajn ilojn, ekzemple "3-D
goggles", sentiloj afisxataj al la manoj, ktp.

Yves> Kaj kiam oni diras ke programo estas "multi-media", shajnas
Yves> al mi ke tio signifas nur ke estas muziko au bruoj kun la
Yves> bildoj au grafikajhoj.

Ankaux kaj "movie/video" kaj "animation" inkluzivigxas je
"multi-media".

Attila SZEP

unread,
Dec 5, 1997, 3:00:00 AM12/5/97
to

Lee Sau Dan skribis:

> Cxu vi ne opinias, ke kritiki la nomon de homo estas malgxentila kaj
> malrespektega!?

Mi konsentas, cxar homo ne povas sxangxi siajn nomon kaj ankaux
parencojn.

> Vi ne nur ridis min, sed ankaux miajn gepatrojn, kiuj
> donis al mi la nomon. Tio estas, laux mia opinio, tre tre
> malrespektega!

Mi sincere petas de vi pardonon, se mi ofendis vin kaj vian familion. Mi
ne deziris fari tion. Mi deziris ridi nek vin, nek viajn gepatrojn.



> Laux mi, "Attilla SZEP" neniel sonas pli bela aux pli bona ol "LSD"
> aux la malmallongigata "Lee Sau Dan". "Attila SZEP" estas tiel
> stranga, kiel "LSD".

Unue mi miris, kiam vidis 'Estimata LSD', cxar tuj mi ekpensis pri la
narkotajxo (kies nomon esperante mi ne scias), kaj tio sxokigis min
iomete. Antauxe cxi tie mi ne vidis similan. Eblas, mi ne tro longe
legas tiun cxi vovajxgrupon. Poste mi rememoris kanton de Beatles, kies
titolo estis 'Lucy in the Sky with Diamonds'.
Do, mi ne deziras militon, mi deziris sxerci, ... sed nepripensite. Se
vi sxatas mallongigon 'LSD', kaj donas al mi permeson, mi volonte uzos
gxin. Kvankam al mi pli bone placxas via antauxnomo Lee. (Kiel
prononcigxas via tuta nomo: Lee Sau Dan?)
Ankoraux unufoje mi petas pardonon.

Kore kaj estime:

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}

unread,
Dec 5, 1997, 3:00:00 AM12/5/97
to

>>>>> "Attila" == Attila SZEP <sz...@mail.tolna.net> writes:

Attila> Kvankam al mi pli bone
Attila> placxas via antauxnomo Lee.

Kio estas antauxnomo? Laux orientaj kutimoj, oni skribas la
familinomon antaux la donnomon. Do, "Lee" estas mia "autaux"nomo kaj
ankaux mia familinomo. Multegaj Cxinuloj havas tiun familinomon.


Attila> (Kiel prononcigxas via tuta
Attila> nomo: Lee Sau Dan?)

Cxu tio vere gravas? Cxine, mi opinias ke la ideliteroj de mia nomo
estas multe pli grava ol gxia prononco. Mia nomo prononcigxas tre
malsame en malsamaj Cxinaj "dialektoj".

Attila> Ankoraux unufoje mi petas pardonon.

Pensu trifoje antaux vi agus. [Cxina proverbo]

(La angla versio estas "Think twice." Eble, la Cxinuloj estas pli
zorgemaj cxar ili pensas pli unu foje.)

martyn ecott

unread,
Dec 5, 1997, 3:00:00 AM12/5/97
to

Simon Payne skribis
>

>
> Nu, kio pri "multimedia"? Evidente jam la originalo estas fuţaĽo, ćar


> vere ne temas pri la kombinado de pluraj amaskomunikiloj, kiel la Angla
> difino de "media" tion postulas. Nome "multimedia" entrepreno devus esti
> iu kun telvidstacio, gazetpresejo kaj eble ćeno de kinejoj kaj
> librovendejoj.

> ktp

Nu, en mia laborsfero, t.e. disauxdigo, temas aktuale ofte pri
"multimedia TV" kaj "convergence". Temas fakte nur pri interaktiva
televido (aux ~a televidilo) kaj konvergxo de la tradicia televido kun
normale tradiciaj komputilaj funkcioj.

Martin

http://www.ebu.ch

martyn ecott

unread,
Dec 5, 1997, 3:00:00 AM12/5/97
to

Lee Sau Dan ~{@nJX6X~} wrote:
>
> >>>>> "martyn" == martyn ecott <ec...@ebu.ch> writes:
>
> martyn> Dear LSD, Mark knows full well what media are. However, I
> martyn> think he means that "la medio" means "environment" and so
> martyn> is inappropriate.
>
> But the term "multimedia" doesn't mean "multiple environments". It
> means "multiple media of presentation (text, graphics, sound, etc)".


Sed, LSD, vi ne sxajnas kompreni la problemon. Ne temas pri la angla sed
pri esperanto! Ne gravas, kial oni diras "Media" angle, sed gravas ju,
ke oni ne devus uzi vorton "medio" krome signifi angle "environment"!
Oni traduku vorton plurmedio(j) per "multiple (aux varied)
environment(s)"!

Peter COPPENS

unread,
Dec 6, 1997, 3:00:00 AM12/6/97
to

Simono,

"medio" ankaux signifas: "parto de operaciumo aux ties etendajxo
disponiganta al la uzulo rektan interagon kun aplikaj programoj, stiradon de
samtempa plenumo de kalkaj programoj kaj rimedojn por datumitersxangxo inter
aplikaj programoj" (Komp.Vort. Pokrovskij)

>Fakte en la praktiko temas simple pri aća video.

>Do se la bildoj ne fluas, la detaleco estas plene nesufića kaj aldone la
>ne-naturfidela sono iam kaj iam paýzas dum sekundo, nu jen la komputila
>varianto de "multimedia", pri kiu ćiuj tiom entuziasmas kaj por kiu ni
>serćas vorton.

Mi ne vere koncentas. Vidi video tute ne estas "multimedia" en la vera senco
de la vorto. Se oni parolas pri "multimedio" en komputilmondo mi pensas ke
tiu ankaux signifas interaktivecon kun la uzulo. Plurmedia enciklopedio ekz.
estas enciklopedio sur KD-romo, kiu uzas bildojn, tekstojn, videojn kaj
sonojn kaj la uzanto decidas kiel li uzas gxin. Video oni nur vidas de
komenco gxis la fino. Tute ne estas iu interaktiveco (escepte premi la
komencbutonon kaj la finbutonon)

Video estas pasiva sperto kaj plurmedio estas aktiva sperto.

>Tamen eble intertempe ne plu valoras la penon trovi vorton por speguli
>tiun efemeran indikemon, ćar ćiuj novaj komputiloj por la řenerala
>publiko estas ja tiuspecaj. Do la reklamvaloro rapide plonřos nulen kaj
>sekve ni ne plu devos alfronti tiun terminan dilemon.

Do, ni ankaux ne devas sercxi pri bona vorto por "harddisk", cxar cxiuj
komputiloj enhavas gxin. ;-)

PeCo

Simon Payne

unread,
Dec 6, 1997, 3:00:00 AM12/6/97
to

En artikolo <66bi0u$b3v$1...@rhea.glo.be> skribis "Peter COPPENS"
<pe...@glo.be> jene:

> "medio" ankaux signifas: "parto de operaciumo aux ties etendajxo


> disponiganta al la uzulo rektan interagon kun aplikaj programoj,
> stiradon de samtempa plenumo de kalkaj programoj kaj rimedojn por
> datumitersxangxo inter aplikaj programoj" (Komp.Vort. Pokrovskij)

Jen la simpla ćirkaýaĽa signifo de medio, nenio surpriza, do la uzula aý
manipula surfaco.

> Mi ne vere koncentas. Vidi video tute ne estas "multimedia" en la vera
senco
> de la vorto. Se oni parolas pri "multimedio" en komputilmondo mi
pensas ke
> tiu ankaux signifas interaktivecon kun la uzulo.

Mi tute ne konsentas, ke la Angla "multimedia" iel ajn rilatas al
interagado. Modernaj personaj komputiloj estas ja preskaý principe
interagemaj. Mi vere ne ekkonas, kial interagemo iel rilatu al
"multimedia". Fakte "multimedia" signifas "plurrimede vidiganta",
aludante rimedojn transpasantajn la praajn eblojn de la unuaj nurtekstaj
komputiloj.

> Do, ni ankaux ne devas sercxi pri bona vorto por "harddisk", cxar
cxiuj
> komputiloj enhavas gxin. ;-)

Jes, precize tiel estas. Se iu hodiaý mencias sian diskon, regas ne plu
la plej malgranda konfuzo, pri kiu disko temas.

Simon Payne

unread,
Dec 6, 1997, 3:00:00 AM12/6/97
to

En artikolo <3487DC...@ebu.ch> skribis martyn ecott <ec...@ebu.ch>
jene:

> Nu, en mia laborsfero, t.e. disauxdigo, temas aktuale ofte pri
> "multimedia TV" kaj "convergence". Temas fakte nur pri interaktiva
> televido (aux ~a televidilo) kaj konvergxo de la tradicia televido kun
> normale tradiciaj komputilaj funkcioj.

Interese. Ţajnas, ke la vorto ricevas ćiun tagon plian signifon.

Simon Payne

unread,
Dec 6, 1997, 3:00:00 AM12/6/97
to

En artikolo <7fn2ig8...@phoenix.cs.hku.hk> skribis
sd...@phoenix.cs.hku.hk (Lee Sau Dan ~{@nJX6X~}) jene:

> Cxu vi ne opinias, ke kritiki la nomon de homo estas malgxentila kaj

> malrespektega!? Vi ne nur ridis min, sed ankaux miajn gepatrojn, kiuj


> donis al mi la nomon. Tio estas, laux mia opinio, tre tre
> malrespektega!

Estas supozeble neevitebla, ke oni ridigas nomojn, same kiel oni ridigas
personojn.

Angle mi estis ćiam "simple Simon", iam kaj iam "Payne in the ass" kaj
nun Esperante "ne valoras la Pejnon". Oni simple devas vivi kun tiuj
aferoj, laýpove ne perdante la mensan ekvilibron. <ridante>

Cetere en la lernejo mi nomiřis unue "Aeneas" (Eneo). Tamen preskaý tuj
poste tiu epopea nomo degeneris al la iomete malpli pompa "Anus", kiu
Angle tre simila sonas. Mi portis tiun maldecan nomon dum jaroj kun
grandega fiero, nu, vere ne ćiu ricevas tiom belan kaj vere unikan
voknomon. Će la fino, eć kelkaj instruistoj nomis min tiel.

Edmund Grimley-Evans

unread,
Dec 8, 1997, 3:00:00 AM12/8/97
to

Simono:

|> Kaj tute aparte de tio, mi estas Brito. Mi nur lořas en Germanujo.
=====

|> Angle mi estis ćiam "simple Simon", iam kaj iam "Payne in the ass" kaj

===

Jen stranga malkongruo!

(En Britio "ass" estas azeno, kaj pugo estas "arse".)

Manuel M Campagna

unread,
Dec 22, 1997, 3:00:00 AM12/22/97
to

En Artikolo 46639 sz...@mail.tolna.net (Attila SZEP) lastatempe tajpis
:

<<
Lee Sau Dan skribis:


> Cxu vi ne opinias, ke kritiki la nomon de homo estas
> malgxentila kaj malrespektega!?

Mi konsentas, cxar homo ne povas sxangxi siajn nomon kaj ankaux
parencojn.
>>

La _realo_ malsamas vian ideologion.

Mi suspektas, ke vi dirvolis 'gepatrojn' kaj ne 'parencojn' (parencoj
estas ne nur gepatroj sed geavoj, gefratoj, gefiloj, genepoj,
geonkloj, gekuzoj kaj genevoj).

Estas kelkaj manieroj ne havi la familinomon de sia virpatro :

1. La nasko okazis "eksterlegxe" kaj la virpatro rifuzas agnoski la
filon.

2. La nasko okazis "eksterlegxe" kaj la edzo de la patrino ne scias,
ke iu alia provizis la spermon.

3. La nasko okazis "eksterlegxe" kaj la patrino nokte forlasas la
jxusnaskiton cxe la pordo de pregxejo (kirko, sinagogo, moskeo ktp)
avx alia loko.

4. Pro ajna kialo la patrino avx gepatroj decidas fordoni sian filon
en adoptigxon.

5. Plenkreska homo adoptigxas de alia(j) plenkreskulo(j), ofte por
heredaj celoj.

Estas kelkaj manieroj modif(ig)i sian familinomon avx plenan nomon :

1. Lavxlegxe peti tian modifon. Mi persone konas iun s-ron "Horne",
kiu origine nomigxis "Hirschhorn" ; mi ecx vidis la nomsxangxilon.

2. Per precedenco men sxangxi sian nomon. Tio ne nepre efikas cxiukaze
en la vivo sed povas efiki en multaj.

Ekzemple, se via patrino eknomis vin "Atcsi". Foje tiaj sxangxoj
farigxas en la davxro pli gravaj ol la lavxlegxa nomo. Mondfama usonia
verkisto Samuel Clemens certe pli bone konatas sub la plumnomo "Mark
Twain". Franca verkisto Marguerite de Crayencour certege pli bone
konatas sub la plumnomo Marguerite Yourcenar. Franckanada verkisto
Jean Racine preskavx nur konatas sub la plumnomo Re~jean Ducharme --
jam ekzistis famega franca verkisto vere nomata Jean Racine.

Multaj homoj sxangxas sian nomon por faciligi rilatojn kun alia lingva
komunumo. La evangeliistoj nomigxis Levi (kaj Jesuo sxangxis tion al
Mattiah), Mordehxaj, Lukanos kaj Jehxojannan -- sed por faciligi la
komunikadon ili sxangxis siajn nomojn al Mattheus, Marcus, Luca kaj
Johannes, kaj poste homoj naciigis iliajn nomojn (mi ne provu listigi
cxiujn formojn).

Dum la tuta mezepoko kaj renesanco kleruloj propravole Latinigis siajn
nomojn. Jean Chauvin farigxis Johannes Calvinus kaj poste refrancigxis
kiel Jean Calvin. Jan Amos Komensky~ farigxis Johannes Amos Comenius.
John Duns Scot farigxis Johannes (Johannem, Johannis, Johanni,
Johanne) Duns (Duntem, Duntis, Dunti, Dunte) Scotus (Scote, Scotum,
Scoti, Scoto) ; modernaj anglalinvanoj nomas lin John Duns _Scotus_.
Iu germana koloniisto kun la nomo Koppernigk iam alvenis en Torunjo
(Torun~, Thurm) kaj plikajpli poligxis ; fine li poligis sian nomon je
"Kopernik" ; iu lia famigxonta prafilo farigxis klerega kanono kaj
latinigis sian nomon (Mikolaj Kopernik) je "Nicholaus Copernicus", el
kiu la itallingvanoj faris "Copernico" kaj la franclingvanoj
"Copernic", dum la anglalingvanoj simple aliprononcigis la latinan
formon. Ni ne forgesu Rene~ Descartes, kiu latinigis sian nomon en
"Renatus Cartesius", el kiu la hispanlingvanoj kaj itallingvanoj faris
"Cartesio" kaj la franclingvanoj pavxte akceptis nur la derivajxojn
"carte~sien(ne)(s)" kaj "carte~sianisme".

En Hungario multegaj homoj, speciale judoj, hungarigis siajn
familinomojn : Gold farigxis Arany, Wolff farigxis Farkas, ktp. Iu
hungaro kun familinomo Ajtosi iam translogxigxis al Nurembergo kaj
sxangxis sian nomon en la lokan dialekton : Duerer -- la mondo konas
la elstaregan arton de lia filo Albrecht Duerer.

Bona ideo estas ne konfuzi ideologion kun realeco.

Manvxelo

.
Manvxelo KAMPANJAHXA . . . . 1 613 789 21 11
opini-enketisto . . Otavo (Ontario) Kanadio
tradukisto (an/it/Eo -> fr) . . ah...@freenet.carleton.ca


0 new messages